Enciklopedio de Esperanto
- Автор: Kökény Lajos, Bleier V.
- Язык: эсперанто
- Жанр: Справочная литература
Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
Malavantaĝo de la Cseh-metodo estas ĝia longedaŭreco (40 lecionhoroj), neproporcia al la lingva materialo, kiu povas esti donata same aŭ eĉ pli abunde en multe malpli longa tempo, precipe al gramatike instruitaj personoj. Tamen, post oficialigo de E 40 horoj aŭ eĉ pli, ne estos grava temporabo por bezonantoj. Grava montriĝis la ebleco per tiaj int. kursoj unuecigi la elparoladon de E tra la mondo.
Interesan metodon de instruado de E liveris ankaŭ E. Privat per sia Kursa Lernolibro, instruilo por komencantoj nur en E verkita. Ankaŭ tiu metodo konsistas el ĉ. 50 lecionoj. Ĝi estis multe uzata kaj taŭgas por paroligi.
Miksitan metodon, kiu trovas sian lokon inter la gramatika kaj la senpera, prezentas preskaŭ ĉiuj gravaj lastadataj naciaj kaj int. lernolibroj de E: la materialo estas kutime dispartigita en 10–20 lecionoj, kiuj liveras en interesa maniero temon por priparoloj (demandoj kaj respondoj) kaj koncizajn instruojn pri gramatiko (Aymonier, Butler, Möbusz k.a.).
Estas menciinde, ke E estas instruata ankaŭ en maniero de korespondo (precipe en Nederlando kaj Svedujo), per radio kaj per gramofonaj diskoj (Linguaphone.) Kompreneble ĉiu el tiuj havas apartan metodon depende de la eksteraj kondiĉoj, en kiuj okazas la instruado — L. DREHER.
Insulo «Esperanto». La komunumo en la apuddanuba bulgara urbeto Rahovo cedis al la loka EG insulon (proks. 180 hektaroj) en la Danubo, por kulturi ĝin kaj aranĝi sablobordan banejon. La insulo ricevis la nomon E.A.D. ATANASOV.
Insulo de Feliĉuloj. De Strindberg, el la sveda trad. O. Frode. 1926, 69 p. «Rakonto fantazia, sed treege pesimisma; ĝia konkludo estas, ke ĉio en nia civilizo estas trompo, perfido, sukceso de l’ plej lertaj hipokrituloj.» (G.S., „E“ 1926, p: 209.)
Inter Blinduloj. Konsiloj por uzado de ĵus blindiĝintoj. Verkita de E. Javal, el la franca trad. s-ino J. Javal. 1907, XIV kaj 130 p.
Interelementa rilato. Tiel nomas Wüster la grupiĝon de la elementoj en vorto kunmetita el pli ol du elementoj. Ekzemple en aŭtoaerbremso la grupiĝo estas aŭto/aerbremso, do 1 (2, 3), dum en vaporŝipasocio ĝi estas vapor-ŝip/asocio, do (1, 2) 3. Same: facilanimeco grupiĝas facil-animeco, dum la grupiĝo en korboneco estas kor/bon-eco. Ĉar en E ankaŭ la finaĵoj povas esti memstataj vortoj, ankaŭ ili povas grupiĝi diversmaniere, rilatante jen senpere al la lasta elemento antaŭ ili, jen al du elementoj kune. Ekz. en voĉdono la finaĵo o rilatas al la elemento don, do la grupiĝo estas voĉ/don-o (dono de voĉo); male en bonfarto ĝi rilatas al ambaŭ elementoj kune, do la vorto grupiĝas bon-fart/o: bone farti/o: stato bone farti; facilanima grupiĝas facil-anim/a: facila animo/a: karakterizita per facila animo. Ni havas do la analogajn triojn:
aŭto/aer-bremso ↔ vapor-ŝip/asocio
kor/bon-eco ↔ facil-anim/eco
voĉ/don-o ↔ bon-fart/o
La interelementa rilato plejofte doniĝas per si mem. Se ĉi tio ne okazas, la vorto estas duba, tiam oni devas helpi per la konservo de fina o; aŭ per la elekto de alia elemento. Ekz. ĉe la vorto rapidmezurilo oni ne scias, ĉu temas pri rapid/mezur-ilo (ilo mezuri rapide), aŭ pri rapid/mezur-ilo (mezurilo de rapido). Oni do devas diri subitmezurilo, tujmezurilo por la unua kaj rapido mezurilo por la dua.
v. Vortfarado; Vortkunmeto — KALOCSAY.
Interlingua. Projekto de int. lingvo de prof. G. Peano, 1909. La aŭtoro celis krei lingvon el la vortarmaterialo de la latina lingvo, laŭeble tute forigante la gramatikon kaj anstataŭ ĝi starigante fiksan vortordon en la propozicio. Tiun taskon li solvis kontentige; kaj por ĉiuj eŭropanoj, konantaj la latinan lingvon, la tekstoj en Interlingua estas facile kompreneblaj. Sed samtempe tre malfacile estas ellerni korekte skribi, kaj despli — paroli la lingvon, kiu ne havas gramatikon kaj kiu tial plej vastagrade utiligas la kaosan fleksian sistemon de vortoderivado de eŭropaj lingvoj. La lasta cirkonstanco postulas, ke estu ellernataj ne nur la vortoj-radikoj, sed ankaŭ ĉiuj iliaj derivaĵoj. Simila lingvosistemo do estas facile akceptebla nur por edukitaj klasikuloj, kaj en realeco nur inter tiuj klasikuloj Interlingua trovis siajn adeptojn. Peano mem en siaj deklaroj sufiĉe klare limigis la taskon de sia sistemo, kiel lingvon destinitan por uzado al intelektuloj kaj speciale substrekis, ke li tute ne celis krei lingvon, facilan por vastaj, klasike ne edukitaj amasoj.
Int. Centra Komitato (ICK) de la Esperanto-movado. Sekve de la Kontrakto de Helsinki (v.) Konstanta Reprezentantaro (K.R.) de la Naciaj Societoj kaj UEA interkonsentis pri la etekto de Centra E-komitato, kiu konsistis el ses anoj. La nomo de Centra Komitato poste estis ŝanĝata je ICK, kiu fariĝis la gvida instanco de la neŭtrala E-movado, kun sidejo en Genève. ICK organizis kunlabore kun la Lokaj Kongresaj Komitatoj ĉiujn UK-jn de 1924. Unua prez. de ICK estis Edmond Privat, poste ĝis 1933 John Merchant. Anoj en la komencaj jaroj: M. Rollet de l’ Isle, d-ro J. Dietterle, Rud. Hromada, W.M. Page kaj s-ino J. Isbrücker, anoj en 1932 M. Rollet de l’ Isle, s-ino J. Isbrücker, E. Stettler, d-ro A. Vogt kaj Felix Zamenhof. Gvidanto kaj ĉefa efektiviganto de la ĉiam pli ampleksaj laboroj estis Robert Kreuz, gen. sekr., poste dir. de la ICK. Post la interkonsento en Köln (1933) ICK daŭrigas sian agadon en la kadro de UEA. Detalaj raportoj pri la vasta agado de ICK aperis ĉiulare en la Oficiala Dokumentaro. v. Organizo.
Int. Cseh-Instituto de Esperanto, fondita en 1930 en Hago por disvastigo de la Cseh-metodo kaj por eduko de instruistoj laŭ tiu instru-metodo. (v. Cseh-metodo.)
Int. Esperanto-Muzeo en Wien (IEMW). En 1927 Leono Zamenhof proponis en HDE kreon de Int. E-Muzeo okaze de la jubileo 1937. Pripensante, ke la plej bona loko, laŭ sia situo en meza Eŭropo, povos esti Wien, kies eminentuloj ĉiam estis favorantoj de E, H. Steiner arigis ĉirkaŭ si kelkajn E-istojn por fondo de asocio IEMW, kies prez. kaj funkciulo fariĝis li mem. Baldaŭ troviĝis eminentuloj, kiuj per sia nomo antaŭenpuŝis la aferon. Kiel unua, kanceliero Schober, tiam policprez. en Wien, kaj kiel dua, kanceliero Seipel eniris la Int. Honoran Komitaton; sekvis ilin aliaj gravaj personoj.
Sekve de ordono kanceliera estis ricevata granda subtera ejo en iama ministeria palaco en I. Liebiggasse 5. Sed pro neuzebleco de la ejo post irado de unu instanco al la alia IEMW fine ricevis du ejetojn en la palaco Annagasse 4. En apr. 1928 H. Steiner kun sia helpanto Gustav Weber eklaboris. Diversaj oficialaj instancoj pruntedonis kelkajn plej necesajn meblojn kaj la unua donaco (500 ŝ. de s-ro Falnbigl) permesis aĉeti la nepre necesajn laborilojn.
Havinte la ideon, ke la altranga instituto: la Nacia Biblioteko (iama kortega), estus la plej inda por la Muzeo, H. Steiner post streĉa agado gajnis por tiu plano la ĝen. direktoron de la N.B., univ. prof. J. Blick. Poste Steiner veturis al la UK en Antwerpen 1928, kie en kunsido de KR oni decidis, ke la tuta afero estas «privata» afero de s-ro Steiner. Sed la anoj de la 1-a laborkunsido multe aplaŭdis la raporton de Steiner kaj akceptis ankaŭ la inviton por ĉeesti en 1929 dum Antaŭkongreso la malfermon de IEMW.
La unua kolekto estis la biblioteko de Unua E-Unuiĝo en Wien (pli ol 700 libroj) donacita al IEMW laŭ propono de E. Sós; sekvis tiu de F.J. Schade kun pli ol 600 libroj kaj diversaj sendaĵetoj. Inter la unuaj donacintoj estis generalo Rambousek (. Bud jovice).