Enciklopedio de Esperanto
- Автор: Kökény Lajos, Bleier V.
- Язык: эсперанто
- Жанр: Справочная литература
Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
Sur la p: 84 de la samjara gazeto ni trovas jam informon pli klaran. Temas jam pri insigno (ne nur pri signo presita, sed pri insigno portebla sur la vesto — pri kio ankoraŭ antaŭ kelkaj monatoj la redakcio dubis). Ĉiuj niaj korespondantoj — skribas la redakcio — konsentas, ke tio ĉi estas la plej konvena signo por ni, kaj proponas diversajn detalajojn por tiu ĉi signo. S-ro G. Rjabinin proponas, ke la signo prezentu malgrandan rondeton kun diametro de 2–3 centimetroj kun malgranda stelo en la mezo el tia metalo, kiun ĉiu volas; la stelo devas esti sur verda fundamento; la manieron kaj lokon de portado ĉiu povas elekti mem. S-ro P. Deullin proponas, ke oni akceptu simplan verdan stelon, el kiu ajn ŝtofo, laŭ la deziro de la uzanto, kaj sur kiu ajn loko, kun la surskribo: «Ligo E-ista», aŭ «E-isto». Ĉar preskaŭ ĉiuj aprobas la verdan koloron kaj stelon kaj, jam longe multaj amikoj uzas en sia stampo la esprimon «E–isto», tial ni pensas, ke la difinita signo de nia afero iom post iom fariĝos: verda koloro, stelo kaj la vorto «E» aŭ «E-isto». La detalojn, kiel ligi inter si la tri diritajn punktojn kaj en kia formo kaj loko ilin uzi, ni devas lasi al la bontrovo de ĉiu aparte, kaj ni esperas, ke ankaŭ en tio ĉi la tempo kaj uzo baldaŭ ellaboros ion difinitan".
Tamen «la tempo kaj uzo» ne baldaŭ ellaboris ion difinitan. Jen pasis 6 monatoj kaj sur la pĝ. 164 de la samjara gazeto ni Iegas jam ion, kio pruvas, ke malgraŭ ke la stelo jam ekzistis, la verda koloro ankaŭ, tamen la stelo mem ne estis verda."… . Mi pensas, ke estus bone kaj utile, se ĉiuj E-istoj en sia korespondado kiom eble pli multe uzadus kovertojn kun nia signo (verda koloro ka ora stelo) kaj kun…" La aŭtoro de tiuj vortoj estas Arnold Thorn el Böda
Ankaŭ ni legas en 1894 sur la p: 147 de la sama gazeto: «Kvankam la ideo pri ekstera signo por la E-isto ŝajnas al ni nefacile plenumebla, ni tamen ne volas malhelpi al la disvolviĝo de tiu ĉi ideo. Tial ni ankaŭ presas nun la sekvantan leteron, kiun ni ricevis de s-ino A. Profioroviĉ: »En Nro 12 de E-isto 1892 kaj en Nro 6 1893 S-roj B. Jonson kaj G. Rjabinin proponis, ke ĉiuj E-istoj portu egalan signon; mi jam longe pensis pri tio ĉi kaj ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas tre bona rimedo por disvastigado de nia afero. Mi proponas ke ĉiuj E-istoj portu malgrandan kvinpintan stelon el origita bronzo aŭ aluminio kun la surskribo «Esperanto»… Se 2/3 de ĉiuj E-istoj deziros porti tian stelon, tiam mi aĉetos kaj dissendos ilin al ĉiuj dezirantoj. Tia stelo (2½ centimetroj en diametro) el origita bronzo kostos 1 rublon, el pura oro — 8 rublojn…
En 1895 la sama gazeto sur la p: 75 publikigas: «La Odesa Rondeto E–ista pretigis verdajn kovertojn (de kelkaj specoj pli karajn kaj pli malkarajn) kun presita surskribo: Lingvo Internacia Esperanto kaj kun ora stelo Esperanta… V. Gernet Odesa Kobelevskaja 4».
Tiuj ĉi informoj igas nin pensi ke la prototipo de la nuna insigno estis ora stelo sur verda kampo. Kiamaniere okazis la transiro de la ora stelo al la verda, pri tio ni ĝis nun ne scias. Kiel ni sube konvinkiĝos, ankaŭ Z ne sciis.
En la raporto de la Unua E Konferenco en Calais — Dover 1904, sekve post naŭ jaroj, ni legas ke s-ro Pourcine proponas enkondukon de unu komuna signo E-ista.
Povas esti ke estis ĝuste li, kiu proponis la verdan stelon, dum ĉiuj aliaj ĝisnunaj koncernas alikoloran (La Nurnbergaj eldonaĵoj portis la stelojn de la sama koloro kiel la presaĵoj, t.e. de la nigra koloro).
Nenie ni trovas ian ajn mencion pri oficialigo de la E-a insigno. Ke plej certe tia oficialigo neniam okazis pruvas ankaŭ la jena letero de Z (The British E-ist 1912 p: 34): «Pri la deveno de nia verda stelo mi nun jam ne memoras bone. Ŝjnas al mi, ke pri la verda koloro iam atentigis min s-ro Geoghegan kaj de tiu tempo mi komencis eldonadi miajn verkojn kun verda kovrilo (la atentigo estis tute senintenca). Pri unu broŝuro, kiun mi tute hazarde eldonis kun verda kovrilo, li rimarkigis al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al mi en Ia kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de Espero. Pri la kvinpinta stelo, ŝajnas al mi, ke unue ĝin presigis sur sia gramatiko s-ro de Beaufront. Tio plaĉis al mi kaj mi prenis tion kiel signon. Poste per asociado de la ideoj aperis stelo kun verda koloro».
Ĉar tiu enunciaeio aperis nur en 1912, ni ne miru kial ankaŭ Z ne memoris klare kaj pri ĉio skribas aŭ: «ŝajnas al mi» aŭ tute senpersone: «aperis stelo…»
Kiel ion tute oficialan ni devas tamen konsideri la jenan fakton. Sur la p: 24 de la Kajero Unua (aŭg. 1906) de la E-ista Dokumentaro, t.e. en Ia oficialaj dokumentoj pri la UK 1905 ni legas inter la decidoj : «…1, oni akceptas kiel universalan E-an flagon, la flagon de la Boulogne-a Grupo (verda tuko) longa je l.20 metro, kun maldekstra supra angulo blanka (0,50×0,50) kaj sur tiu ĉi blankaĵo, verda stelo.»
Konklude ni devas rekoni: la unua, kiu ĵetis la ideon pri int. komuna signo E-ista, estis B.G. Jonson el Öbstersund en 1892; la unua, kiu ĵetis la ideon pri verda koloro kaj pri stelo estis L. de Beaufront en 1893. Kiu prezentis la unua la verdan stelon, tian, kia ĝi estas nun — je tiu demando ni restos plej certe sen respondo. — E. WIESENFELD.
Institutoj. En multaj landoj troviĝas nuntempe nacia instituto de E. Ĝia celo estas ĉefe t.n. «diploma», t.e. aranĝadi ekzamenojn kaj eldonadi diplomojn ĉiukategoriajn En multaj landoj la Inst. plenumas la taskon de propaganda (aŭ eĉ nacia) societo. Sed plejparte ilia tasko limiĝas je la supre cititaj celoj, eventuale kun aldono de instruado de E.
Principe ekzistas tri kategorioj de diplomoj: 1) Pri kono de la lingvo, 2) pri kapableco (instrui) kaj 3) profesora. Ĉiu Inst. havas apartan programon kun fiksitaj taskoj solvotaj por sukcesi la koncernan ekzamenon. (depende de la bezonoj kaj cirkon’stancoj en la resp. lando.)
La Naciaj Institutoj de E estas sekvo de la antaŭa, t.e. unua formo: Internacia Inst. de E. Komence nur tiu sola rajtis eldonadi diplomojn (preci profesorajn). Pri ĝia deveno ni scias el la protokolaro de la UK 1908. Dum la dua labor-kunsido «S-ro Gaston Moch prezentas proponon pri Internacia Atesto pri Kapableco. S-ro E. Privaf (Sviso) opinias, ke tio estas afero, se oficiala, sed de privata organizo, kiel ekzemple de la Int. Instituto de E ĵus fondita en Asteriko.» Poste, en la dokumentoj de tiu UK ni trovas inter la Decidaro, sub n-ro 8: «La Kongreso aprobas principe la fondon de Int. Instituto de E por int. servado de instruado kaj organizo de normalaj lernejoj kaj diplomoj.»
Tiel do ni devas konsideri la fondon de la Inst. de E dum 1908 en Nov-Jorko. Ĝia agado, sub la prezido de E. Privat estis tre vigla, kaj portis karakteron vere internacian. Dum UK-j ĝi organizadis ekzamenojn kaj eldonadis tre belajn diplomojn.
Kun la fluo de l’ tempo, kaŭzate de diversaj lokaj bezonoj, malfermiĝadis naciaj inst. de E. Dum la UK 1929 okazis konferenco de ĉiuj naciaj inst. (prezidis la tiama Direktoro de la Int. Inst de E prof. Dietterle, sekretariis Ia gvidanto de Pola Inst. Edvardo Wiesenfeld). Dum tiu konferenco estis akceptataj la du bazaj rezolucioj: 1) La naciaj Inst. de E estas filioj de la Internacia, 2) La Int Inst. de E havas la taskon enregistradi ĉiujn profesorajn diplomojn, eldonatajn de la naciaj inst. kaj validigi tiujn diplomojn sur la internacia forumo kiel ankaŭ pledi, ke diplomo eldonita, de unu nacia Inst. estu rekonita en alia lando).
Ĉar ne ĉie la Institutoj staris sur egala nivelo kaj ne ĉie estas egale taksataj — ekz. en Gemanio la Inst. estis ŝtata kaj ĝia diplomo havis altlernejan valoron — ĝis nun tiu Viena decido ne estas efektivigita. Ĉiuj Inst. do funkcias aparte kaj senrilate kun la aliaj. La Int. Inst. mem nuntempe ne funkcias. — E. WIESENFELD.