Enciklopedio de Esperanto
- Автор: Kökény Lajos, Bleier V.
- Язык: эсперанто
- Жанр: Справочная литература
Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
Krom tiuj supre menciitaj kaŭzoj, ldo fiaskis precipe pro la arbitreco de sia deriv-sistemo. Tiu ĉi sistemo estas tute teoria. Se Ido estus disvastiĝinta kaj uzita de vastaj amasoj, ĝi nepre estus formetinta tiun ĉi derivsistemon per si mem kaj estus iom post iom reveninta al la libera kaj natura derivado de E.
Ido kaj Esperanto. (Principa kontraŭeco). — Ĉiu reklamisto scias, kiel grava estas trafa elekto de la nomo por la reklamota afero. Multaj komercistoj kaj industriistoj dankis sian sukceson nur al ia lerte elpensita titolo aŭ reklama frazeto.
La kreintoj de Ido, elektante tiun nomon por la nova lingvo, montris, ke ili estas almenaŭ tre lertaj reklamistoj, ĉar la plej efika batalilo de Ido kontraŭ E estas ĝuste tiu ĉi nomo «Ido», kiu erarigas eĉ ankaŭ kelkajn E-istojn, kredigante, ke la lingvo Ido estas ja ido kaj filo de E bazita sur tiaj samaj principoj, kiel la patro, kaj diferenciĝanta nur per flankaj, malĉefaj, facile ŝanĝeblaj detaletoj. Memkompreneble ŝajnas, ke Ido, estante nur posta formo de E, estas pli perfekta ol ĝi, ĉar la filo, naskiĝinte pli malfrue, povis profiti la antaŭan sperton de la patro kaj evoluinte pliboniĝis.
Tio estas malveraĵo. Ido ne estas nek povas esti filo de E; ĝi eĉ ne estas nek povas esti bastardo de E, pro tio, ke, estante bazita sur principoj ne nur tute diferencaj je tiuj de E, sed eĉ tute kontraŭaj al ili, ĝi ne apartenas al la sama lingva familio. Tiun malsamfamiliecon kaj absolutan kontraŭecon estas facile konstati, konsiderante la principojn de E kaj komparante ilin al la principoj de Ido:
1 Primetoda principo: Praktikeco. Z ĉiam juĝas la lingvajn demandojn el vidpunkto praktika, ne teoria; li ĉiuokaze rezonas kiel multsperta lingvuzanto. «Neniam gvidu vin, li diras, per konsideradoj teoriaj, kiel ajn belaj ili ŝajnas. Senfrukta kaj danĝera estas la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas. Tio, kio en la teorio ŝajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon.» La sperto sciigis al li, ke ĉiu idealo de perfekteco estas nur individua, pli malpli arbitra, kaj aliiĝas kun la personoj tiamaniere, ke nenia akordiĝo estas jam efektivigebla inter la diversaj teoriistoj, nur la neeviteblaj bezonoj de la praktika uzebleco kapablas trudi vole nevole al ĉiuj komunajn kondiĉojn kaj nediskuteblajn regulojn.
Male, Ido ĉiam juĝas la lingvajn demandojn el vidpunkto abstrakta kaj teoria; ĝi konstante rezonas kiel matematikisto aplikanta al la lingvaj, nature malsimplaj, mutflankaj kaj interplektitaj aferoj la rigidan, sencedan kaj senkompromisan, tie ĉi netaŭgan, matematikan metodon. Ĝi celas lingvon konforman al nure teoriaj principoj, Lingvon idealan kaj teorie perfektan.
2. Ĉefa principo: Facileco.
Z persiste opinias, ke la unua kaj plej grava kondiĉo por lingvo int. estas la plej eble granda facileco. Estas nepre necese, li ripetas multfoje, «ke la lingvo estu eksterordinare facila.» Li rigardas la internaciecon de la vortaro nur kiel unu el la diversaj uzeblaj rimedoj por atingi la plej grandan facilecon.
Male, Ido rigardas la internaciecon de la vortaro kiel la plej superan kaj esencan regulon de la int. lingvo kaj kiel absolutan senkondiĉan principon. «Parolante nur pri la necesega facileco de la int. lingvo, oni malprave silentas pri la esenca principo: la internacieco de la formantaj elementoj. Ĉiuj radikoj devas esti kiel eble pej internaciaj… La lingvo int. devas submeti sin plej severe al la regulo de internacieco, eĉ de la maksimumo de internacieco… La maksimumo de internacieco estas la idealo de la lingvo».
3. Dua principo: Facileco por ĉiuj. Difinante la facilecon, pri kiu li parolas, Z precizigas sian penson: la lingvo devas esti kiel eble plej facila «por ĉiuj», eĉ «por nekleruloj». Li klare konscias pri la malsameco inter la facileco, kiun li celas, kaj la facileco, kiun celas Ido: «Tute ne estas bezone, li diras, ke, kiel opinias multaj pli novaj projektistoj, la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en lingvo int. En tia afero la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, ĉar por ili ja tia lingvo estas malplej bezona.»
Male, Ido en siaj propagandiloj precipe fieras pro tio, ke, «estante tre analoga al E ĝi tamen superas E-n pro sia tuja komprenebleco». Sed la idistoj forgesas aldoni, ke tiu ĉi mirinda tuja komprenebleco, aŭ, pli ĝuste, divenebleco, koncernas nur la «poliglotulojn».
4. Tria principo: Derivado ne ekzistas en E.
Ĉar «en nia Lingvo ĉiu parto gramatika prezentas apartan vorton», la malsimplaj vorfoj estas nepre formataj nur per kunmetado, neniam per derivado. Sekve neniu ajn regulo pri derivado, kiel ekzemple la regulo pri renversskeco, povas koncerni E-n. Couturat plene eraras kaj erarigas la legantojn, kiam li asertas, ke «la sistemo de la derivado en E estas sendispute la plej karakteriza trajto de tiu lingvo.» Kontraŭe, la plej karakteriza trajto de nia lingvo estas ĝuste la neekzistado de iu ajn derivado. Neniam pri ia derivado parolis Z, kaj, en 1913 la Akademio oficiale deklaris, «ke la vortfarado de E estas fondita sur la konstruo de ĉiu aparta vorto kaj ne sur tiel nomitaj reguloj de derivado.»
Male, en Ido la derivado estas la plej grava kaj plej ofta procedo de vortfarado kaj Couturat verkis specialan «traktaton pri derivado en E» konscie aŭ nekonscie konfuzante siajn proprajn teoriojn kun la ideoj de Z kaj malprave altrudante al E procedon, kiun efektive ĝi ne konas, kaj regulojn pri derivado, kiuj tute ne povas konveni al lingvo ne uzanta la derivadon.
5. Kvara principo: Senabsoluteco kaj senrigideco de la principoj kaj reguloj. Z, ĉiam celante kontentigi ne la postulojn de abstraktaj teorioj, sed la malsimplajn diversflankajn bezonojn de la praktiko, konstante ripetis la konsilon: «Ĉio devas esti en ĝusta mezuro», kaj li aplikas tiun ĉi rezervon al ĉiuj principoj kaj gvidreguloj. Oni devas «kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn… E kontentigas ĉiun principon laŭ mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu al aliaj pli gravaj principoj.» Li opinias, ke lingvo int. devas kontentigi ne nur la postulon pri logikeco, aŭ ian ajn alian postulon, sed ankaŭ «ĉiujn aliajn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo int.» kaj kiujn tute ne zorgas la Idistoj, ekzemple la «naturecon, vivipovecon, flekseblecon, sonorecon, ktp.»
Male, Ido rigardas siajn principojn kiel nepre absolutajn kaj senkondiĉajn kaj, laŭ la rimarko de Z mem ĝi «penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo, oferante por tio ĉi ĉiujn aliajn flankojn.»
Tiun-ĉi superan ĝeneralan regulon de «ĝusta mezuro» Z precize aplikas mem al kelkaj apartaj demandoj, logikeco, komuna uzado, unusignifeco, idiotismoj, ktp.
Li malkonsilas la «tro grandan logikecon», li ne akceptas la logikajojn, «kontraŭ kiuj protestas lia lingva sento»; li rekomendas, ke «nia lingvo ne estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem katenus… Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi pli gravan rolon ol seka teoria logikeco. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto de bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika; ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo fariĝos tute ne ebla.»