Enciklopedio de Esperanto
- Автор: Kökény Lajos, Bleier V.
- Язык: эсперанто
- Жанр: Справочная литература
Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
Huyng ba Duong, anamano, poŝtoficisto. Nask. 5 marto 1910 en Hue. Aktiva propagandisto en Hindoĉinujo, prof. de E-a kurso per la lingvo anama, kaj de perkoresponda kurso en anamaj gazetoj. Lernolibro anama-E (Hanoi 1932).
Hvorslev (vorsleŭ) Carl Adolph, dano, instruisto de natursciencaj fakoj en Aarhus. Nask. 10 jun. 1880 en Rindsholm. E-isto de 1912. Energia propagando skriba kaj buŝa. Estrarano de la loka grupo kaj landa societo. Ano de la ekzamena komisiono.
Hyama H.B. (ps.Tagulo), anglo, arkitektura desegnisto kaj pentristo. Kunlaboris al Int. Socia Revuo, al Antaŭen, LEA organo germana, kaj post la milito al Sennacieca Revuo; Literaturo. Verkis originale romanon, Nova Sento, (1915), kiu havigis al li niĉeton en nia literatura historio, ĉar kun 1a antaŭmilitaj romanoj de Vallienne kaj Luyken ĝi helpis konduki nian originalan literaturon el ĝia legoteksta junaĝo. Tagulon ĉefe inspiris liaj teozofiaj konvinkoj pri la esenco de la vivo, sed Nova Sento propagandis plurajn ideojn malpli mistikajn, kiuj poste trovis pli ĝeneralan atenton, eĉ aprobon, ekz. la Ligo de Nacioj, senarmiĝo, vegetarismo, socialismo kaj certaj reformoj malliberejaj, kiajn oni jam aplikas en Sovetlando. Entute la ismoj ŝajnas fantazie miksitaj en lia romano, sed aparte ili prezentas multon pripensindan. La animo de londona senlaborulo teozofie reenkorpiĝas sur Marson, kie Tagulo imagis sian utopion. Memorante la mizerojn, kiuj malbeligas la homan «civilizon», la reenkorpigito povas kontrastigi ilin kun la feliĉa socio, kiun la marsanoj konstruis per racia ekonomio kaj simpligita vivmaniero. — W.B. JOHNSON.
Hyde (hajd) Arthur Maurice, (ps. Antoni Delsudo), anglo, ŝtatoficisto. Nask. 5 apr. 1891 en Melbourne. Prez. de AEA, 1921. Starigis E kurson inter ĉinoj en Nov-Gvineo. Aŭtoro de lernolibro, 1918; Aŭstralio: Lando kaj Popolo, (kunlabore kun Lauri Laiho, finno), 1927. La unua red. de La Suda Kruco.
Ĥabibi Aĥmed, sovetiano, tataro, instruisto kaj redaktoro, propagandisto de E inter tataroj kaj baŝkiroj. Nask. 18 sept. 1893 en vilaĝo Janasal apud Tetjuŝi (Tatario) E-isto de 1914. Ĉefo de Baŝkiria Literaturadministrejo en Ufa, membro de CK SEU, sekr. de Ba komitato de SEU.
Hajan Ĥirob Namĝilob, mongolo, unua pioniro de E inter mongoloj. E-istiĝis dum sia vojaĝo en fremdaj landoj — Turklando, Sovetunio 1920–23. Reveninte Mongolujon 1924, li propagandis tie E-n laŭpove en malfacilaj kulturkondiĉoj de sia nomada lando kiel estro de lernejo de la popolrevolucia partio en la ĉefurbo Ulan-Bator-Ĥoto (Urga).
Ĥaralambev Ĥristo, bulgaro, oficisto. Nask. en 1881 en Tirnovo, mortigita dum la balkana milito de 1912 en la batalo apud Bunar Risar. Studis teologion en Rusujo, el kie en 1900 revenis kiel bona E-isto kaj fervora propagandisto. Animigis la grupon «Lumo» en T, gvidis multajn kursojn, red. la gazeton Lumo en 1907–08 kaj estis samtempe prez. de BEA.
Ĥesapĉiev Simeon St., bulgaro, studento de slava filologio. Nask. 16 apr. 1910 en Sevlievo. Red. de B.E. dum 1931–33. Multaj paroladoj, precipe en gimnaziaj rondoj. Prilingvaj artikoloj.
Ĥrima (Ĥristo Marinov), bulgaro, laboristo. Nask. 1907 en vilaĝo Gorno Brodi ap. Seres, Makedonio, frue orfiĝis en infanaĝo kaj pasis krudan vivon. Aŭtoro de la originale en E verkitaj libroj: Poemo de l’ plugisto, poemaro (1930), Ĉe abismo, rakontaro, (1931) kaj Du frontoj, novelo (1932).
Ĥristoskof Nikifor, bulgaro. Nask. en 1888 en Bulgarujo, mortis 25 jara dum la milito bulgara-rumana en 1913. En 1909 pro sia Tolstoja kredo devis forlasi B-ujon, iris al Rum-ujo kie li fariĝis sekr. de Robin kaj de RES; alportis multon al la disvastigo de E. Kunlaboris al R. E-isto, LI k.a., red. de Danubo ĝis la ĉeso.
I
IAEF: Int Asocio de E-istaj Fervojistoj. (v. Fervojistoj.)
IAES: Int. Asocio de E-istaj Stenografiistoj. v. Stenografio.
IALA, usona asocio «Int. Auxiliary Language Association». Estas fondita en 1924. «Ĝi estas neŭtrala asocio, celanta la starigon de unu helplingvo, simpla kaj klara, instruota en ĉiuj landoj apud la naciaj lingvoj. La laboroj de IALA etendiĝas sur du ĉefaj kampoj: klopodoj, por interesi pli grandajn rondojn pri la mondlingva movado, kaj esploroj. La eduka esploro celas 1, instigi al starigo de eksperimentaj kursoj kaj trovi por la instruado de helplingvo (ekz. E) la plej oportunan lokon en la programoj de edukaj institutoj; 2, determini kaj taksi la progresojn faritajn en la lernado de helplingvo kaj kompari ilin kun tiuj faritaj en lernado de naciaj lingvoj dum egalaj periodoj; 3, prepari materialon por eksperimentaj kursoj, studi uzatajn lernolibrojn laŭ ilia relativa valoro… En Usono tiun studon entreprenis la Instituto de Eduka Esploro («Columbia University»). En Eŭropo simila tasko estas gvidata de prof. Rovet, dir. de la Instituto de l’ Eduksciencoj, Genève kaj de prof. Dietterle, Leipzig. La dua esploro de IALA tuŝas la lingvan fakon. Tiurilate estis farita granda paŝo antaŭen per la organizo de la Int. Konferenco por Lingva Studo, kiu okazis en Genève de la 20-a de marto ĝis la 2-a de apr. 1930… Trie, la sociologia esploro celas klarigi la bezonon de helplingvo, konigi tion al interesataj sferoj, enketi pri la nuna multlingva ĥaoso en int. kongresoj.» La ĉefa laboranto de IALA estas s-ino Alice V. Morris. (Mallongigo de la artikolo en UEA-Jarlibro 1931, p: 53–56. L. ankoraŭ artikolon de Dietterle en Int. Ped. Revuo, 1928, apr–majo, p: 6–17.)
IAREV: Int. Asocio de Revoluciaj E-Verkistoj.
ICK: Int. Centra Komitato (de la E movado). (v.)
Iddon Lizzie, anglino. Nask. 12 aŭg. 1887 en Accrington. Fondis grupojn en Southport kaj Accrington. De 1910 E instruisto. Kroniĝis «Reĝino» kun ora medalo ĉe Literatura E Konkurso por originala versaĵo, 1914.
Idiom-Neutral. Projekto de int. lingvo, (1898) ellaborita de Akademio, elektita de la Pariza kongreso de Volapükistoj. Idiom-Neutral estis bazita sur int.-eŭropa leksika materialo kaj ĝi konservis de Volapük nur la simplecon de ĝia gramatiko kaj de la aglutina strukturo, pliadaptita al la tradicioj de eŭropanoj. Sed Idiom-Neutral ne sukcesis ricevi eĉ unu procenton de tiu sukceso, kiun siatempe ricevis Volapük. Reguligante Ia lingvo-evoluon per limigita kolektivo, la Akademio eliminis la eblon de normala libera evoluo, difinata per la skalo de la kresko kaj per la bezonoj de la uzado, do la lingvo dependis de ĝiaj aŭtoroj. Rezulte, la apliko de Idiom–Neutral estis limigata per la rondo de la Akademianoj mem, kreintaj la lingvon. Tiu fiasko havas ankoraŭ unu kaŭzon: tiutempe la amasoj, kiuj havis intereson por la int. helpa lingvo, jam grupiĝis ĉirkaŭ E.
Ido. La sistemo Ido aŭ Reform-E estas publikigita de la t.n. «Delegitaro por la akcepto de L.I.», kiel ĝia kolektiva verko. Unu el la ĉefaj gvidantoj de la tiama E-a movado, L. de Beaufront, poste montriĝis ĝia ĉefaŭtoro, aŭ estis proklamita kiel tia.
La Ido-gvidantoj celis anstataŭi la «liberan», tio estas kolektivan, «popolan» kreadon de la int. lingvo per regulado fare de Akademio, konsistanta el limigita grupo de kompetentuloj. Kaj estas karakterize, ke dum preskaŭ 20% da E-gvidantoj aliĝis al la lingvo, el la E-istaj amasoj ĝi povis altiri apenaŭ 3–4%. La grandega plimulto de la E-istoj ĝuste taksis la forton de la libera evoluo kaj malkonfide rilatis al ĉiuj provoj reformi kaj regulita lingvon desupre (Ni memoru pri simila malsukceso de provoj samaj koncerne al Volapük kaj Idiom-Neutral). La «desupra revolucio» fiaskis per la fideleco de la amasoj. Jen, kio plej bone montras la internan forton de E. En ĝi povas ekzisti nur iom-post-ioma, natura evoluo, sed nepre ne perforta rompo aŭ ŝanĝo. Ĉiujn similajn provojn la E-istaro eliminas el si mem. Ido ankaŭ dum sia plua ekzisto ne sukcesis malhelpi la progreson kaj disvastiĝon de E. Dudek jarojn post la nasko de la lingvo, en 1927, la Ido–ĉefoj, perdinte la esperon pri la triumfo de sia afero kaj estante tro miopaj por vidi la sociajn kaŭzojn de la fiasko, komencis serĉi ties kaŭzojn en la lingvostrukturaj mankoj de Ido. Rezulte aperis dudeko da novaj lingvoprojektoj, kies aŭtoroj sin lasis rekonduki en la epokon de la individuisma utopia projektado. Ili ne povis rekoni la eble plej genian principon de Z: fari nur fundamenton kaj lasi al kolektivo la ellaboron: la konstruon de la lingvo-palaco.