Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 94 95 96 97 98 99 100 101 102 ... 322
Перейти на страницу:

— Pro mitrilo, — respondis Gandalfo. — La riĉeco de Morio ne devenis de oro kaj juveloj, la ludiloj de l’ gnomoj; nek de fero, ilia servanto. Tiajn aferojn ili trovis ĉi tie, ja vere, precipe feron; sed ili ne estis devigataj elfosi ilin: ĉion deziratan ili povis akiri komerce. Ĉar en la mondo nur ĉi tie troviĝis moria arĝento, aŭ vera arĝento, kiel iuj nomis ĝin: mitrilo estas ĝia elfa nomo. La gnomoj havas nomon, kiun ili ne malkaŝas. Ĝi valoris dekoble pli ol oro, kaj nun estas neprezebla, ĉar malmulto restas sur la tero, kaj eĉ la orkoj ne kuraĝas fosi ĝin ĉi tie. La vejnoj foriras norden al Karadraso, kaj malsupren en la mallumon. La gnomoj nenion rakontas; sed same kiel mitrilo estis la fundamento de ilia riĉeco, tiel ĝi ankaŭ detruis ilin: ili fosis tro avide kaj tro profunde, kaj perturbis tion, de kio ili fuĝis, la Plagon de Durino. El tio, kion ili malkovris, la orkoj kolektis preskaŭ ĉion, kaj donis ĝin tribute al Saŭrono, kiu ĝin avidas.

» Mitrilo! Ĉiuj deziris ĝin. Ĝi estis batebla kiel kupro, kaj polurebla kiel vitro, kaj la gnomoj kapablis krei el ĝi metalon, malpezan kaj tamen pli duran ol hardita ŝtalo. Ĝia belo similis tiun de ordinara arĝento, sed la belo de mitrilo nek senbriliĝis nek forvelkis. La elfoj kore amis ĝin, kaj inter aliaj uzadoj ili faris el ĝi ithildin, stellumon, kiun vi vidis sur la pordo. Bilbo havis maŝkirason el mitrilaj ringoj, kiun donis al li Torino. Mi scivolas, kio okazis al ĝi? Ankoraŭ subpolviĝadas en la Muzeo de Mult-Fosejo, mi supozas.

— Kio? — kriis Gimlio, surprizite malsilenta. — Ĉu maŝkiraso el la moria arĝento? Tio estis donaco reĝeca!

— Jes, — diris Gandalfo. — Mi tion neniam diris al li, sed ĝi valo ris pli ol la tuta Provinco kun ties tuta enhavo.

Frodo diris nenion, sed li metis sian manon sub la ĉemizon kaj tuŝis la ringojn de sia maŝkiraso. Li sentis konsterniĝon, pensante, ke li marŝis kun la prezo de l’ Provinco sub sia jako. Ĉu Bilbo sciis? Li tute ne dubis, ke Bilbo sciis tion bone. Ĝi ja estis donaco reĝeca. Sed jam liaj pensoj estis direktitaj for de la mallumaj Minejoj, al Rivendelo, al Bilbo, kaj al Bag-Endo dum la tagoj, kiam Bilbo ankoraŭ loĝis tie. Li tutkore deziris reesti tie, kaj tiam, tondante la razenon, aŭ umante inter la floroj, li neniam aŭdus pri Morio, mitrilo aŭ la Ringo.

Profunda silento estiĝis. Unu post alia ili endormiĝis. Frodo estis vacanto. Kvazaŭ ĝi estus spiro, kiu envenis tra nevidata pordo el profundejoj, timego envolvis lin. Liaj manoj fridis kaj lia frunto malsekis. Li aŭskultis. Lia tuta menso fordoniĝis al aŭskultado kaj nenio alia dum du malrapidaj horoj; sed neniun sonon li aŭdis, eĉ ne imagatan eĥon de piediro.

Lia vaĉo preskaŭ finiĝis, kiam, fore, kie laŭ lia konjekto estis la okcidenta arkaĵo, ŝajnis al li, ke li vidas du palajn lumpunktojn, preskaŭ kiel fosforeskajn okulojn. Li ektremis. Lia kapo estis kliniĝinta. “Mi verŝajne preskaŭ endormiĝis dumvaĉe, — li pensis. — Mi randis sonĝon”. Li stariĝis kaj frotis siajn okulojn, kaj restis staranta, rigardante en la mallumon, ĝis lin anstataŭis Legolaso.

Kiam li kuŝiĝis li rapide endormiĝis, sed ŝajnis al li, ke la sonĝo daŭras: li aŭdis flustrojn kaj vidis la du palajn lumpunktojn proksimiĝantaj malrapide. Li vekiĝis kaj konstatis, ke la aliaj interparolas mallaŭte en la proksimo, kaj ke malforta lumo trafas lian vizaĝon. Alte super la orienta arkaĵo tra ŝakto plafonproksima envenis longa pala ekbrilo; ankaŭ trans la halo tra la norda arkaĵo lumo ekbrilis fore kaj malforte. Frodo sidiĝis.

— Bonan matenon! — diris Gandalfo. — Ĉar finfine denove estas mateno. Vi vidas, ke mi pravis. Ni troviĝas alte sur la orienta flanko de Morio. Antaŭ ol hodiaŭ finiĝos ni verŝajne trovos la Grandan Pordon kaj vidos la akvon de Spegullago kuŝanta antaŭ ni en la Dimrila Valo.

— Mi ĝojos, — diris Gimlio. — Mi jam rigardis Morion, kaj ĝi estas tre granda, sed ĝi iĝis malluma kaj terura; kaj ni trovis neniun postsignon de miaj parencoj. Mi jam dubas, ke Balino iam venis ĉi tien.

Post matenmanĝo Gandalfo decidis pluiri tuj.

— Ni estas lacaj, sed ni ripozos pli trankvile, kiam ni estos ekstere, — li diris. — Al mi ŝajnas, ke neniu el ni volos pasigi plian nokton en Morio.

— Tute ne! — diris Boromiro. — Laŭ kiu direkto ni iru? Tra tiu orienta arkaĵo?

— Eble, — diris Gandalfo. — Sed mi ankoraŭ ne scias precize, kie ni estas. Krom se mi tre eraras, mi pensas, ke ni estas super kaj norde de la Granda Pordo, kaj eble ne estos facile trovi la ĝustan vojon malsupren al ili. La orienta arkaĵo probable pruviĝos la vojo irenda; sed antaŭ ol decidi, ni devus ĉirkaŭrigardi. Ni iru al tiu lumo en la norda pordo. Se ni povus trovi fenestron, tio helpus, sed mi timas, ke la lumo eniras nur tra profundaj ŝaktoj.

Sekvante lin la Kunularo pasis sub la norda arkaĵo. Ili trovis sin en larĝa koridoro. Dum ili laŭiris ĝin la lumo plifortiĝis, kaj ili vidis, ke ĝi envenas tra pordo dekstre. Ĝi estis alta kaj platsupra, kaj la ŝtona pordo pendis sur ĉarniroj kaj estis duone malfermita. Post ĝi estis granda kvadrata ĉambro. Tiu estis malforte lumigata, sed por iliaj okuloj, post tiom da tempo en mallumo, ĝi ŝajnis blindige brila, kaj ili palpebrumis enirante.

Iliaj piedoj perturbis profundan polvon sur la planko, kaj stumblis inter aĵoj kuŝantaj sur la sojlo, kies formojn ili unue ne povis distingi. La ĉambro estis lumigata de larĝa ŝakto alte sur la fora orienta muro; ĝi deklivis supren kaj, tre malproksime supre, eta kvadrato de blua ĉielo estis videbla. La lumo de l’ ŝakto falis rekte sur tablon meze de la ĉambro: unuopa marmora bloko, proksimume du futojn alta, sur kiu estis kuŝigita granda plato da blanka ŝtono.

— Ĝi aspektas kiel tombo, — murmuris Frodo, kaj kliniĝis antaŭen kun stranga antaŭsento de io malbona, por rigardi ĝin de pli proksime. Gandalfo venis rapide al lia flanko. Sur la plato estis profunde ĉizitaj runoj:

— Tiuj ĉi estas Runoj de Daerono, kiujn oni uzis pratempe en Morio, — diris Gandalfo. — Ĉi tie estas skribita laŭ la lingvoj de la homoj kaj gnomoj:

BALINO FILO DE FUNDINO MASTRO DE MORIO

— Do li estas mortinta, — diris Frodo. — Tion mi antaŭtimis. Gimlio kovris la kapon per sia kapuĉo.

5

La ponto de Ĥazad-Dumo

La Kunularo de la Ringo staris silente apud la tombo de Balino. Frodo pensis pri Bilbo kaj ties longa amikeco kun la gnomo, kaj pri la vizito de Balino al la Provinco antaŭlonge. En tiu polvokovrita ĉambro en la montoj tio ŝajnis antaŭmiljara kaj aliflanke de la mondo.

Finfine ili ekmoviĝis kaj levis la kapojn, kaj komencis serĉi ion, kio informus ilin pri la sorto de Balino, aŭ montrus, kio okazis al lia popolo. Troviĝis alia pordo pli malgranda aliflanke de l’ ĉambro, sub la ŝakto. Ili povis nun vidi, ke apud ambaŭ pordoj kuŝis multaj ostoj, kaj inter ili estis rompitaj glavoj kaj hakiloj, fenditaj ŝildoj kaj kaskoj. Iuj el la glavoj estis kurbaj: orkaj sabroj kun nigriĝintaj klingoj.

Multaj alkovoj estis elĉizitaj en la roko de la muroj, kaj en ili estis grandaj ferligitaj lignaj kestoj. Ĉiuj estis frakasitaj kaj prirabitaj, sed apud unu rompita kovrilo kuŝis restaĵo de libro. Ĝi estis tranĉita, trapikita kaj parte bruligita, kaj ĝi estis tiom makulita de nigraj kaj aliaj malhelaj postsignoj kiel malnova sango, ke malmulte ĝi estis legebla. Gandalfo levis ĝin singarde, sed la folioj kraketis kaj diseriĝis, kiam li surplatigis ĝin. Li zorge ekzamenis ĝin dum kelka tempo senparole. Frodo kaj Gimlio, starante apude, povis vidi, kiam li singardege turnis foliojn, ke ilin skribis multaj diversaj manoj per la runoj de Morio, de Valo kaj ie-tie elfmaniere.

Finfine Gandalfo levis sian kapon.

— Ĝi ŝajnas raporto pri la sorto de l’ Balina popolo, — li diris. — Mi supozas, ke ĝi komenciĝis, kiam ili alvenis al Dimrila Valo antaŭ preskaŭ tridek jaroj: la paĝoj ŝajnas numeritaj rilate al la jaroj post ilia alveno. La supra paĝo portas la signon unu—tri, do minimume du mankas en la komenco. Aŭskultu jenon!

1 ... 94 95 96 97 98 99 100 101 102 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)