La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
» “Mi ne toleras ŝanĝojn, — li diris, — ne je mia aĝo, kaj ĉefe ŝanĝojn al malplibono. Ŝanĝoj al malplibono”, — li ripetis multfoje.
» “Malplibono estas vorto misa, — mi diris al li, — kaj espereble vi ne ĝisvivos sperton pri ĝi”. Sed el lia parolado mi fine kompreittis, ke Frodo forlasis Hobiturbon antaŭ malpli ol semajno, kaj ke Nigra Rajdanto venis al la Monteto tiun saman vesperon. Poste mi plurajdis timoplene. Mi alvenis Boklandon kaj trovis ĝin perturbita, tiel aktiva kiel formikejo, kiun oni kirlis per bastono. Mi venis ĝis la domo ĉe Stretkavo, kaj ĝi estis rompmalfermita kaj malplena; sur la sojlo kuŝis mantelo de Frodo. Poste dum iom da tempo espero forlasis min, kaj mi ne atendis por akiri novaĵojn, aŭ mi eble konsoliĝus; sed mi rajde sekvis la spuron de la Rajdantoj. Ĝi estis malfacile sekvebla, ĉar ili iris multdirekten, kaj mi ne sciis kien. Sed ŝajnis al mi, ke unu-du iris al Brio; kaj tiun vojon mi iris, ĉar mi pensis pri vortoj eble dirotaj al la tavernisto.
» “Buterburo oni nomas lin, — pensis mi. — Se li kulpas tiun ĉi prokraston, mi fandos lian tutan buteron. Mi rostos la maljunan stultulon sur malarda fajro”. Nenion alian li atendis, kaj kiam li vidis mian vizaĝon li surteren platigis sin kaj tuj komencis fandiĝi.
— Kion vi faris al li? — kriis Frodo alarmite. — Li vere traktis nin tre bonkore kaj faris ĉion eblan.
Gandalfo ridis.
— Ne timu! — li diris. — Mi ne mordis, kaj tre malmulte bojis. Tiel superĝojigita mi estas pro la informoj, kiujn mi eligis el li, kiam li ĉesis tremi, ke mi brakumis tiun maljunulon. Kiel tio okazis, mi tiam ne povis diveni, sed mi eksciis, ke vi estis en Brio la antaŭan nokton, kaj foriris tiumatene kun Paŝegulo.
» “Ĉu Paŝegulo?” — mi kriis, laŭte pro ĝojo.
» “Jes, sinjoro, mi timas, ke jes, sinjoro, — diris Buterburo, miskompreninte. — Li atingis ilin, malgraŭ ĉiuj miaj klopodoj, kaj ili kuniĝis al li. Ili kondutis tre strange la tutan tempon de sia ĉeesto: obstine, oni povus diri”.
» “Azeno! Stultulo! Trioble valora kaj amata Barlimano! — mi diris. — Jen la plej bela novaĵo, kiun mi ricevis depost la somermezo: ĝi valoras oran moneron minimume. Via biero estu sorĉita je elstara bonegeco dum sep jaroj! Nun mi povas permesi al mi ununoktan ripozon, la unuan fojon de kiam mi ne memoras”.
» Do mi tranoktis tie, multe scivolante, kio okazis pri la Rajdantoj; ĉar nur pri du el ili ĝis tiam estis informoj en Brio, verŝajne. Sed dum la nokto mi aŭdis pli. Almenaŭ kvin venis el la okcidento, faligis la urbopordojn kaj trapasis Brion, kvazaŭ hurlanta vento; kaj ĝis nun la brianoj tremadas kaj atendas la finon de l’ mondo. Mi leviĝis antaŭ la aŭroro kaj postsekvis ilin.
» Mi ne scias, sed ŝajnas al mi klare, ke okazis tiel ĉi. Ilia Estro sekrete restis fore, sude de Brio, dum du rajdis antaŭen tra la vilaĝo, kaj kvar aliaj invadis la Provincon. Sed kiam tiuj malsukcesis en Brio kaj en Stretkavo, ili revenis al sia Estro kun la informoj, kaj tial provizore lasis sengarda la Vojon, escepte de siaj spionoj. La Estro tiam sendis kelkajn orienten, rekte trans la terenon, kaj li mem kun la cetero rajdis kolerege laŭ la Vojo.
» Mi galopis ĝis Veterverto kvazaŭ ŝtormego, kaj mi atingis ĝin antaŭ la sunsubiro de l’ dua tago post Brio — kaj ili jam antaŭis min. Ili distancigis sin de mi, ĉar ili sentis la alvenon de mia kolero, kaj ili ne aŭdacis fronti min dum la Suno ankoraŭ surĉielis. Sed nokte ili ĉirkaŭis min, kaj mi estis sieĝata sur la pinto, en la malnova ringo de Amono Sulo. Mi vere havis malfacilaĵojn: tiom da lumo kaj flamado certe ne estis vidata supre de Veterverto depost la pratempaj militaj avertofajroj.
» Je sunleviĝo mi eskapis kaj fuĝis norden. Mi ne povis esperi pri pli. Estis neeble trovi vin, Frodo, en la sovaĝejo, kaj estus idiote provi kun la Naŭ en proksima persekuto. Do mi devis fidi pri Aragorno. Sed mi esperis deviigi kelkajn el ili, kaj tamen atingi Rivendelon antaŭ vi kaj elsendi helpon. Kvar Rajdantoj efektive sekvis min, sed ili retroiris post iom da tempo kaj celis la Transpasejon, verŝajne. Tio helpis iomete, ĉar ĉeestis nur kvin, ne naŭ, kiam via noktumejo estis atakata.
» Mi finfine alvenis ĉi tien laŭ longa malfacila vojo, supren laŭ la Prujnelo kaj tra la Etenerikejoj, kaj malsupren el la nordo. Mi bezonis preskaŭ dek kvar tagojn ekde Veterverto, ĉar mi ne povis rajdi inter la rokoj de la trol-montetoj, kaj Ombrofakso foriris. Mi resendis lin al lia mastro; sed forta amikeco estis kreiĝinta inter ni, kaj se mi lin bezonos, li alvenos je mia alvoko. Sed tiel estis, ke mi venis al Rivendelo nur tri tagojn antaŭ la Ringo, kaj sciigo pri ties danĝero jam estis alportita ĉi tien — kio pruviĝis efektive avantaĝa.
» Ĉi tie, Frodo, finiĝas mia rakonto. Elrondo kaj la aliaj pardonu ĝian longecon. Sed neniam antaŭe okazis, ke Gandalfo ne plenumis renkontiĝ-aranĝon kaj ne alvenis laŭpromese. Raporto al la Ringoportanto pri tiom stranga okazaĵo estis necesa, laŭ mi.
» Nu, la Historio estas nun rakontita, de komenco ĝis fino. Jen estas ni ĉiuj, kaj jen estas la Ringo. Sed ni ankoraŭ ne pliproksimiĝis al nia celo. Kion ni faru pri ĝi?
Sekvis silento. Finfine Elrondo ekparolis denove.
— Tio estas doloriga novaĵo pri Sarumano, — li diris, — ĉar ni fidis lin kaj li profundiĝis en ĉiujn niajn konsiliĝojn. Estas danĝere studi tro profunde la artojn de l’ Malamiko, ĉu boncele aŭ miscele. Sed liaj malvirtiĝoj kaj perfidoj, ho ve, okazis ankaŭ pli frue. El la rakontoj, kiujn ni aŭdis ĉi-tage, tiu de Frodo estis por mi la plej stranga. Malmultajn hobitojn mi konis, krom Bilbo, kaj ŝajnas al mi, ke li eble ne estas tiom sola kaj unuopa, kiom mi supozis lin. La mondo multe ŝanĝiĝis, de kiam mi lastfoje laŭiris la okcidentajn vojojn.
» La dolmenulojn ni konas laŭ multaj nomoj, kaj pri la Malnova Arbaro multaj historioj estas rakontitaj: tio, kio nun restas, estas nur ekstremaĵo de ĝia norda limo. Iam sciuro povis iri de arbo ĝis arbo, de tio, kio nun estas la Provinco, ĝis Dunlando okcidente de Isengardo. Tra tiuj landoj mi foje vojaĝis, kaj multajn aferojn sovaĝajn kaj strangajn mi konis. Sed mi forgesis pri Bombadiljo, se efektive li estas tiu sama, kiu laŭmarŝis la arbaron kaj montetojn antaŭlonge, kaj eĉ tiam estis pli maljuna ol la plej maljunaj. Tiam li nomiĝis ne tiel. Iarven Ben-Adar ni nomis lin, plejoldan kaj senpatran. Sed multajn aliajn nomojn li ricevis post tiam de aliuloj: Forno laŭ la gnomoj, Oraldo laŭ la norduloj, kaj krome aliajn nomojn. Li estas strangulo, sed eble mi devis lin alvoki al nia Konsiliĝo.
— Li ne konsentus veni, — diris Gandalfo.
— Ĉu ni tamen ne povus sendi al li mesaĝojn kaj ricevi lian helpon? — demandis Erestoro. — Ŝajnas, ke li potence superas eĉ la Ringon.
— Ne, tiel mi ne esprimus la aferon, — diris Gandalfo. — Prefere diru, ke la Ringo ne potence superas lin. Li mastras sin mem. Sed li ne kapablas ŝanĝi la Ringon, nek rompi ĝian potencon super aliaj. Kaj nun li retiriĝis en etan terenon, inter limoj, kiujn li mem difinis, kvankam neniu povas vidi ilin, eble atendas ŝanĝiĝon de la tagoj, kaj tiujn limojn li ne preterpasos.
— Sed interne de tiuj limoj, nenio ŝajne lin perturbas, — diris Erestoro. — Ĉu li ne akceptus la Ringon por konservi ĝin tie, eterne senpotencan?
— Ne, — diris Gandalfo, — ne volonte. Li eble tion farus, se ĉiuj liberaj popoloj de la mondo tion petegus, sed la neceson li ne komprenus. Kaj se oni donus al li la Ringon, li baldaŭ forgesus pri ĝi, aŭ plej probable ĝin forĵetus. Tiaj aferoj ne kroĉiĝas al lia menso. Li estus gardanto tre malsekura, kaj tio mem estas sufiĉa respondo.