Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 76 77 78 79 80 81 82 83 84 ... 322
Перейти на страницу:

» “Sarumano, — mi diris, distancigante min de li, — nur unu mano povas utiligi la Unun, kaj tion vi bone scias, do ne ĝenu vin diri ni! Sed al vi mi ne donus ĝin, ne, eĉ novaĵon pri ĝi, nun ekkoninte viajn pensojn. Vi estis estro de l’ Konsilio, sed fine vi jam senmaskigis vin. Nu, la elekto estas verŝajne: submetiĝi al Saŭrono aŭ al vi. Mi elektas neniun el ambaŭ. Ĉu vi povas proponi aliajn?”

» Jam li estis malvarma kaj danĝera. “Jes, — li diris. — Mi ne atendis, ke vi montros saĝecon, eĉ proprasorte, sed mi donis al vi eblecon helpi min volonte, tiel ŝparonte al vi multe da ĝeno kaj doloro. La tria elekto estas resti ĉi tie, ĝis la fino”.

» “Ĝis kiu fino?”

» “Ĝis vi sciigos al mi, kie la Unu estas trovebla. Mi eble trovos rimedojn por persvadi vin. Aŭ ĝis ĝi estos trovita malgraŭ vi, kaj la Reganto disponos tempon por sin turni al aferoj malpli gravaj; por elpensi, ekzemple, taŭgan rekompencon por la malhelpado kaj impertinento de Gandalfo la Griza”.

» “Tio eble ne pruviĝos iu el la aferoj malpli gravaj”, — mi diris. Sed li mokridis min, ĉar miaj vortoj estis senenhavaj, kaj tion li sciis.

» Ili prenis min kaj ili lokigis min sola sur la pinto de Ortanko, sur la loko, kie Sarumano kutimis observi la stelojn. Mankas malsuprenirejo krom per mallarĝa ŝtuparo plurmilŝtupa, kaj la suba valo ŝajnas tre malproksima. Mi rigardis al ĝi kaj vidis, ke kvankam iam ĝi estis verda kaj bela, nun ĝi estis plenplena de ŝaktoj kaj forĝejoj. Lupoj kaj orkoj estis loĝigitaj en Isengardo, ĉar Sarumano estis kuniganta grandan armeon proprakonte, rivale al Saŭrono kaj ankoraŭ ne por servi lin. Super lia tuta laborejaro pendis malhela fumo, kiu volviĝis ĉirkaŭ la flankoj de Ortanko. Mi staris sola sur insulo en la nuboj; kaj eskapeblecon mi ne havis, kaj miaj tagoj estis amaraj. Min trapikis malvarmo, kaj mi disponis nur malmulte da spaco por paŝi tien-reen, meditante pri la alveno de l’ Rajdantoj al la Nordo.

» Ke la Naŭ efektive leviĝis, mi estis certa, senkonsidere pri la vortoj de Sarumano, kiuj povus esti mensogaj. Longe antaŭ ol mi venis en Isengardon, mi aŭdis sciigojn survoje, kiuj ne povis esti eraraj. Timo ĉiam okupis mian koron pro miaj amikoj en la Provinco, sed restis al mi iom da espero. Mi esperis, ke Frodo tuj ekvojaĝis, laŭ urĝo de mia letero, kaj ke li alvenis Rivendelon, antaŭ ol komenciĝis la mortiga persekuto. Kaj mia timo kaj mia espero ambaŭ pruviĝis senbazaj. Ĉar mia espero baziĝis sur grasulo en Brio, kaj mia timo baziĝis sur la ruzemo de Saŭrono. Sed grasuloj, kiuj vendas bieron, estas pri multaj aferoj alvokataj; kaj la potenco de Saŭrono estas ankoraŭ malpli forta ol ĝin supozigas timo. Sed en la cirklo de Isengardo, ne estis facile supozi, kaptite kaj izole, ke la persekutantoj, antaŭ kiuj fuĝis aŭ falis ĉiuj, malsukcesus en la fora Provinco.

— Mi vidis vin! — kriis Frodo. — Vi marŝis tien kaj reen. La luno rebrilis sur viaj haroj.

Gandalfo paŭzis mirigite kaj rigardis lin.

— Tio estis nur sonĝo, — diris Frodo, — sed ĝi subite revenis al mi. Mi estis tute ĝin forgesinta. Tio estis antaŭ kelka tempo, post kiam mi forlasis la Provincon, ŝajnas al mi.

— Do, ĝi venis malfrue, — diris Gandalfo, — kiel vi konstatos. Mi estis en situacio malbonega. Kaj tiuj, kiuj konas min, konsentos, ke malofte mi troviĝis en simila malavantaĝo, kaj ne suferas pacience tian misfortunon. Gandalfo la Griza kaptita kiel muŝo en trompa araneaĵo! Tamen eĉ la plej subtilaj araneoj povas lasi fadenon malfortan.

» Unue mi timis, kiel sendube Sarumano intencis, ke ankaŭ Radagasto malvirtiĝis. Tamen, mi rimarkis neniun indikon pri io misa en lia voĉo aŭ en liaj okuloj, kiam ni renkontiĝis. Se jes, mi neniam estus irinta al Isengardo, aŭ mi irus pli singarde. Tion Sarumano antaŭvidis, kaj li kaŝis sian menson kaj trompis sian kurieron. Estis ĉiuokaze senutile, provi forlogi al perfido la honestan Radagaston. Li serĉis min bonfide, kaj tial persvadis min.

» Tio malsukcesigis la komploton de Sarumano. Ĉar Radagasto vidis neniun motivon ne fari laŭ mia peto, kaj li forrajdis al Mornarbaro, kie li havis multajn amikojn el la malnova tempo. Kaj la Montaj Agloj iris foren kaj vasten, kaj ili vidis multajn aferojn: la kunigadon de lupoj kaj vicigadon de orkoj; kaj la Naŭ Rajdantojn irantajn ien-tien en la landoj; kaj ili aŭdis novaĵojn pri la eskapo de Golumo. Kaj ili sendis kurieron por alporti al mi tiujn sciigojn.

» Tiel okazis, ke kiam velkis la somero venis lunluma nokto, kaj Gvajhiro la Ventmastro, plej rapida el la Grandaj Agloj, venis neatendite al Ortanko; kaj li trovis min staranta sur la turpinto. Tiam li alparolis min, kaj li forportis min, antaŭ ol Sarumano konsciis pri tio. Mi estis malproksima de Isengardo, antaŭ ol lupoj kaj orkoj eliris tra la pordo por min persekuti.

» “Kiomdistance vi povos porti min?” — mi diris al Gvajhiro.

» “Multajn mejlojn, — li diris, — sed ne ĝis la randoj de la tero. Oni sendis min porti sciigojn, ne ŝarĝojn”.

» “Do surtere mi devas havi ĉevalon, — mi diris, — kaj ĉevalon elstare rapidan, ĉar neniam antaŭe necesis al mi tiom da rapideco”.

» “Do mi portos vin ĝis Edoraso, kie la reĝo de Rohano sidas en sia halo, — li diris; — ĉar tio ne malproksimas”. Kaj mi ĝojis, ĉar en la Markio Rohano loĝas la rohananoj, la ĉeval-mastroj, kaj neniuj ĉevaloj superas tiujn, kiuj estas bredataj en tiu granda valo inter la Nebulecaj Montoj kaj la Blankaj.

» “Ĉu vi supozas, ke la homoj de Rohano estas ankoraŭ fidindaj?” mi demandis Gvajhiron, ĉar Sarumano ŝancelis mian fidon.

» “Ili pagas tributon da ĉevaloj, — li respondis, — kaj sendas multajn ĉiujare al Mordoro, aŭ tion oni diras; sed ili ankoraŭ ne estas sub la jugo. Sed se Sarumano malvirtiĝis, kiel vi asertas, tiuokaze ilia sorto ne povas esti longe prokrastata”.

» Li demetis min antaŭ la aŭroro en Rohano; sed jam mi trolongigis mian rakonton. La cetero devas esti pli mallonga. En Rohano mi trovis la mison de la mensogoj de Sarumano; kaj la reĝo de la lando ne volis aŭskulti miajn avertojn. Li ordonis, ke mi prenu ĉevalon kaj foriru; kaj mi elektis ĉevalon, kiu multe kontentigis min, sed ne lin. Mi prenis la plej bonan ĉevalon en lia lando, kaj similan mi neniam vidis.

— Do ĝi nepre estas besto nobla, — diris Aragorno, — kaj tre malĝojigas min pli, ol multaj novaĵoj ŝajne pli malbonaj, ekscii, ke Saŭrono postulas tian tributon. Ne estis tiel, kiam mi lastfoje vizitis tiun landon.

— Ankaŭ ne nun, mi pretas ĵuri, — diris Boromiro. — Tio estas mensogo de la Malamiko. Mi konas la homojn de Rohano, bravajn kaj kuraĝajn, niajn aliancanojn, loĝantajn ankoraŭ sur la teroj, kiujn ni donis al ili antaŭlonge.

— La ombro de Mordoro surkuŝas malproksimajn landojn, — respondis Aragorno. — Sarumanon ĝi influis. Rohano estas sieĝata. Kiu scias, kion vi trovos tie, se iam vi reiros?

— Almenaŭ ne tion, — diris Boromiro, — ke ili pretas elaĉeti siajn vivojn pere de ĉevaloj. Siajn ĉevalojn ili amas, preskaŭ kiel siajn parencojn. Kaj ne senkaŭze, ĉar la ĉevaloj de Markio devenas de l’ kampoj de la Nordo, malproksime de l’ Ombro, kaj ilia raso, kiel tiu de iliaj mastroj, estas posteuloj de la liberaj tagoj de l’ pratempo.

— Ja vere! — diris Gandalfo. — Kaj troviĝis inter ili unu, kiu povis esti naskita dum la mateno de la mondo. La ĉevaloj de la Naŭ ne povas konkurenci kun li; senlaca, rapida kiel la fluanta vento. Ombrofakso oni nomas lin. Tage lia haŭto rebrilas arĝentece; kaj nokte li similas ombron, kaj li pasas nevidate. Malpezaj estas liaj hufbatoj! Neniam antaŭe oni sursidis lin, sed mi prenis kaj malsovaĝigis lin, kaj tiom rapide li portis min, ke mi alvenis la Provincon, kiam Frodo estis sur la dolmenaj montetoj, kvankam mi ekiris de Rohano ĝuste kiam li ekiris de Hobiturbo.

» Sed timo pligrandiĝis en mi dum la rajdado. Ĉiam dum mi venis norden mi aŭdis novaĵojn pri la Rajdantoj, kaj kvankam mi pliproksimiĝis al ili tagon post tago, ili ĉiam antaŭis min. Mi eksciis, ke ili disduigis siajn fortojn: iuj restis ĉe la orientaj bordoj, ne malproksime de la Verdvojo, kaj iuj invadis, la Provincon desude. Mi atingis Hobiturbon kaj Frodo jara foriris, sed mi parolis kun maljuna Vato. Multa vortpafo, malmulte da trafo. Li multe volis paroli pri la malperfektaĵoj de l’ novaj posedantoj de Bag-Endo.

1 ... 76 77 78 79 80 81 82 83 84 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)