Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 55 56 57 58 59 60 61 62 63 ... 322
Перейти на страницу:

— Ĉu la Rajdantoj kapablas vidi? — demandis Gaja. — Mi volas diri, ke ili kutime ŝajnis uzi la nazon prefere ol la okulojn, flare serĉante nin, se flaro estas la ĝusta vorto, almenaŭ en la taglumo. Sed vi devigis nin kuŝiĝi teren, kiam vi vidis ilin sube; kaj nun vi parolas pri vidiĝo, se ni moviĝus.

— Mi estis tro malzorga sur la montosupro, — respondis Paŝegulo. — Mi tre deziris trovi ian indikon pri Gandalfo; sed estis erare supreniri triope kaj stari tiel longe tie. Ĉar la nigraj ĉevaloj kapablas vidi, kaj la Rajdantoj povas uzi homojn kaj aliajn kreitojn kiel spionojn, kiel ni konstatis en Brio. Ili mem ne vidas tiel la lumomondon kiel ni, sed niaj figuroj estigas ombrojn en iliaj mensoj, kiujn detruas nur la tagmeza suno; kaj en la mallumo ili perceptas multajn signojn kaj formojn, kiuj estas kaŝataj al ni: tiam ili estas plej timindaj. Kaj ĉiam ili flaras la sangon de vivantaĵoj, dezirante kaj malamegante ĝin. Ekzistas ankaŭ sentumoj krom vido aŭ flaro. Ni kapablas senti ilian ĉeeston — tiu ĝenis niajn korojn, tuj kiam ni alvenis ĉi tien, kaj antaŭ ol ni vidis ilin; pli akre ili sentas nian ĉeeston. Cetere, — li aldonis, kaj lia voĉo iĝis flustra, — la Ringo altiras ilin.

— Ĉu do troviĝas neniu ebleco eskapi? — diris Frodo, ĉirkaŭrigardante ekscitite. — Se mi moviĝos mi estos vidata kaj persekutata! Se mi restos mi altiros ilin al mi!

Paŝegulo metis manon sur lian ŝultron.

— Espero restas, — li diris. — Vi ne estas sola. Ni taksu ĉi tiun brullignon prete metitan por la fajro kiel signon. Ĉi tie troviĝas malmulte da ŝirmo aŭ defendebleco, sed fajro servos nin ambaŭmaniere. Saŭrono kapablas uzi fajron por siaj hidaj celoj, kiel ĉion alian, sed tiuj Rajdantoj ne amas ĝin, kaj timas tiujn, kiuj regas ĝin. Fajro estas nia amiko en la sovaĝejo.

— Eble, — murmuris Sam. — Ĝi estas ankaŭ tiel bona maniero diri “jen ni estas”, kiel mi povas imagi, escepte de kriado.

En la plej malalta kaj plej ŝirmata angulo de l’ valeto ili bruligis fajron, kaj pretigis manĝaĵon. Vesperaj ombroj komencis surfali, kaj iĝis malvarme. Ili subite konstatis grandan malsaton, ĉar ili manĝis nenion post la matenmanĝo, sed ili ne kuraĝis pretigi vespermanĝon pli ol ŝpareman. La tereno antaŭ ili estis malplena je ĉio krom birdoj kaj bestoj, malsimpatia loko forlasita de ĉiuj gentoj de la mondo. Disiruloj iris de tempo al tempo tra la montetoj, sed ili estis malmultaj, kaj ne restis longe. Aliaj vagantoj estis maloftaj kaj malbonspecaj: troloj eble deviis kelkfoje el la nordaj valoj de la Nebulecaj Montoj. Nur sur la vojo troveblis vojaĝantoj, plejofte gnomoj, rapidantaj pri propraj aferoj, kaj sen disponebla helpo kaj kun malmultaj vortoj por nekonatoj.

— Mi ne vidas, kiel ni povas konservi nutraĵon ĝis la fino, — diris Frodo. — Ni sufiĉe atentis dum la lastaj kelkaj tagoj, kaj tiu ĉi vespermanĝo tute ne estas festo; sed ni foruzis pli ol ni devis, se restas ankoraŭ du semajnoj de l’ vojaĝo, kaj eble pli.

— Ekzistas nutraĵo en la sovaĝejo, — diris Paŝegulo; — beroj, radikoj, kreskaĵoj; kaj mi sufiĉe lertas pri ĉasado se necese. Ne necesas timi malsatmorton antaŭ alveno de la vintro. Sed kolektado kaj kaptado de nutraĵo estas laboro longa kaj laciga, kaj al ni necesas rapido. Do striktigu la zonojn, kaj pensu pri la tabloj en la domo de Elrondo!

Iĝis pli malvarme kiam alvenis la mallumo. Elgvatante trans randon de la valeto, ili vidis nenion krom griza tereno jam malaperanta rapide en ombron. La ĉielo supre denove klariĝis kaj malrapide pleniĝis de ekbrilaj steloj. Frodo kaj liaj kunuloj kaŭris ĉirkaŭ la fajro, volvite per ĉiuj manteloj kaj lankovriloj posedataj de ili; sed Paŝegulo kontentiĝis per unu mantelo, kaj sidis iom aparte, suĉante penseme sian pipon.

Dum noktiĝis, kaj la fajrolumo komencis hele disradii, li ekrakontis al ili historiojn por forturni iliajn pensojn de la timo. Li konis multajn historiojn kaj legendojn el la pratempo, pri elfoj kaj homoj kaj la bonaj kaj misaj faroj el la Praaj Tagoj. Ili scivolis, kiomaĝa li estas, kaj kie li lernis ĉi tutan folkloron.

— Rakontu al ni pri Gil-Galado, — diris Gaja subite, kiam li paŭzis fine de rakonto pri la elfaj reĝlandoj. — Ĉu vi konas pli da tiu kanto, kiun vi aludis?

— Jes ja, — respondis Paŝegulo. — Scias ankaŭ Frodo, ĉar ĝi intime koncernas lin. — Gaja kaj Grinĉjo rigardis al Frodo, kiu fiksrigardis la fajron.

— Mi konas nur tiun etan parton, kiun rakontis al mi Gandalfo, — diris Frodo malrapide. — Gil-Galado estis la lasta el la grandaj elfaj reĝoj de Mez-Tero. Gil-Galado estas Stellumo en ilia lingvo. Kun Elendilo, elf-amiko, li iris al la lando...

— Ne! — diris Paŝegulo interrompante. — Mi opinias, ke tiu historio ne estu rakontata nun, kiam la servistoj de la Malamiko estas proksimaj. Se ni trabatiĝos ĝis la domo de Elrondo, vi rajtos aŭdi ĝin tie komplete.

— Do rakontu al ni iun alian historion pri la malnova tempo, — petegis Sam; — historion pri la elfoj en la tempo de ilia gloro. Al mi treege plaĉus aŭdi pli pri elfoj; la mallumo ŝajnas tiel strikte alpremiĝi.

— Mi rakontos al vi la historion pri Tinuviela, — diris Paŝegulo, — mallonge, ĉar ĝi estas rakonto longa, kies fino estas nekonata; kaj ekzistas neniu nun, escepte de Elrondo, kiu memoras ĝin ĝuste, kiel ĝi estis rakontita pratempe. Ĝi estas ferakonto, kvankam malĝoja, kiaj estas ĉiuj rakontoj de Mez-Tero, kaj tamen ĝi eble levos viajn korojn. — Li silentis dum kelka tempo, kaj poste li komencis ne paroli, sed ĉantadi mallaŭte:

Foliis, herbo verdkoloris, konioj floris altgracie, kaj lumo en arbara kalmo de l’ steloj glime subenboris. Tinuviela dancis tie laŭ melodi’ de ia ŝalmo; harare lumis steloj strie, kaj pale sur la rob’ fosforis.
De l’ montoj venis nun Bereno kaj vagis vane sub folioj, kaj apud la river’ Elveno promenis en solec’ kaj sombro. Li elrigardis tra l’ konioj, orflorojn vidis en soleno sur ŝiaj vestaj flulinioj kaj harojn spurajn kiel ombro.
Piedojn liajn sorĉ’ kuracis devige vagajn sur la montoj, kaj forta, vigla,for li hastis, kroĉiĝis al lunlumo tenta. Tra Elfalandaj arbaj rondoj ŝi leĝerpaŝe fuĝe dands, kaj lasis lin al sopir-ondoj aŭskultan en arbar’ silenta.
Li aŭdis ofte sonon fuĝe de piedfrap’ leĝere paŝa, aŭ sub la ter’ muzikon muĝe tremantan en kavaĵ’ sekreta. Jam velkis koniaro maŝa, kaj falis al la ter’ rifuĝe la faga krono foliaĵa dum vintro en arbar’ tremeta.
Li serĉis ŝin de jar’ al jaro, trans foliar’ sternita tere sub lun’ kaj stela radiaro sur la ĉielo frostotrema. Kvazaŭ sur montovert’ supere, ŝi dancis en la luna klaro, kaj sube dissterniĝis tere arĝenta nebulet’ flirtema.
Postvintre venis ŝi denove, printempon kante liberigis laŭ pluvo kaj alaŭdo move, akvo degela kaj bobeld. La elfaj floroj resurtigis, sopir’ inundis lin denove, kaj kanti, danci, lin instigis kun ŝi sur herbo senribela.
Ŝi fuĝis plu, sed li rapidis. Tinuviel’! Tinuviela! laŭ l’ elfa nom’ li ŝin alstridis kaj ŝi aŭskulte tie haltis. ŝi haltis: lia voĉo bela sorĉis; Bereno alrapidis, kaj cedis sin Tinuviela, kaj ŝi en la brakum’ ekzaltis.
Beren’ l’ okulojn enrigardis sub ombro de hararo ŝia, kaj vidis, kiel tie ardis la stela lumo respegule. Tinuviela, elf-gracia, kiun la elfa saĝo gardis, lin volvis per hararo sia kaj li enbrakis arĝentbrule.
1 ... 55 56 57 58 59 60 61 62 63 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)