Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 52 53 54 55 56 57 58 59 60 ... 322
Перейти на страницу:

— Mi esperas, ke ni renkontiĝos denove iam, kiam la aferoj denove gajos, — diris Frodo. — Nenio pli kontentigus min ol trankvila restado dum kelka tempo en via domo.

Ili formarŝis, zorgoplenaj kaj deprimitaj, rigardate de la amaso. Ne ĉiuj vizaĝoj estis amikecaj, nek ĉiuj el la alkriitaj vortoj. Sed Paŝegulo ŝajnis time admirata de la plimultaj brilandanoj, kaj tiuj, al kiuj li fiksrigardis, fermis la buŝon kaj retropaŝis. Li marŝis antaŭe kun Frodo, poste sekvis Gaja kaj Grinĉjo, kaj laste venis Sam kondukante la poneon, kiu estis ŝarĝita per tiom da pakaĵaro, kiom ilia bonvolo permesis; sed ĝi jam aspektis malpli deprimita, kvazaŭ ĝi aprobus la ŝanĝiĝon de sia sorto. Sam penseme maĉis pomon. Da tiuj li havis poŝplenon: adiaŭa donaco de Nobo kaj Bobo.

— Pomoj marŝante, kaj pipo sidante, — li diris. — Sed ŝajnas al mi, ke mankos al mi ambaŭ postnelonge.

La hobitoj malatentis la scivolajn kapojn, kiuj tragvatis pordojn aŭ ekaperis super muroj kaj bariloj, dum ili preterpasis. Sed kiam ili alproksimiĝis la pli foran pordon, Frodo vidis malhelan nezorgitan domon malantaŭ densa dornbarilo: la lastan domon de la vilaĝo. Post unu el la fenestroj li ekvidis flavecan vizaĝon kun ruzaj, oblikvaj okuloj, sed ĝi tuj malaperis.

“Do tie kaŝas sin tiu sudano! — li pensis. — Li aspektas pli ol duone goblena”.

Trans la barilon alia viro fiksrigardis arogante. Li havis pezajn nigrajn brovojn kaj malhelajn senestimajn okulojn, lia buŝego kurbiĝis rikane. Li fumis mallongan nigran pipon. Kiam ili alproksimiĝis li elbuŝigis ĝin kaj kraĉis.

— Matenon, Longkrurulo! — li diris. — Ĉu frua foriro? Finfine trovis amikojn? — Paŝegulo kapjesis, sed nenion respondis.

— Matenon, amiketoj! — li diris al la ceteraj. — Supozeble vi scias, al kiu vi kuniĝis? Tiu estas Senrezigna Paŝegulo. Kvankam mi aŭdis aliajn nomojn ne tiel agrablajn. Gardu vin hodiaŭ vespere! Kaj vi, Samĉjo, ne mistraktu mian povran maljunan poneon! Pa! — Li kraĉis denove.

Sam returniĝis rapide.

— Kaj vi, Filikĉjo, malaperigu vian malbelan vizaĝon, aŭ ĝi difektiĝos.

Per subita ekĵeto, fulme rapida, pomo forlasis lian manon kaj trafis Vilĉjon rekte sur la nazon. Li evitis tro malfrue, kaj de malantaŭ la dornbarilo aŭdiĝis sakroj.

— Malŝparo de bona pomo, — diris Sam bedaŭreme, kaj paŝis antaŭen.

Finfine ili lasis malantaŭe la vilaĝon. La akompanantaj infanoj kaj vaguloj, kiuj sekvis ilin, enuiĝis kaj returnis sin ĉe la Suda pordego. Trapasinte, ili daŭrigis laŭ la Vojo tra kelkaj mejloj. Ĝi kurbiĝis maldekstren, retroirante al sia orienta linio kiam ĝi ĉirkaŭis la subaĵon de Brimonteto, kaj poste ĝi ekdeklivis rapide malsupren en arbaretan regionon. Maldekstre ili povis vidi kelkajn el la domoj kaj hobit-truoj de Transio sur la malabruptaj flankoj de l’ monteto; profunde en kavaĵo foraorde de la Vojo vidiĝis bukletoj da leviĝanta fumo, kiuj montris la situon de Kavio; Arketo estis kaŝita per la preteraj arboj.

Kiam la Vojo jam deklivis dum kelka distanco kaj postlasis Brimonteton starantan alta kaj bruna malantaŭe, ili alvenis mallarĝan padon, kiu forkondukis norden.

— Jen kie ni forlasas la senŝirmejon kaj ekiras kaŝe, — diris Paŝegulo.

— Espereble ne ia kurtvojo, — diris Grinĉjo. — Nia lasta kurtvojo tra la arbaro finiĝis preskaŭ katastrofe.

— Ha, sed tiam mi ne kuniris, — ridis Paŝegulo. — Miaj vojoj, ĉu kurtaj ĉu longaj, ne miskondukas. — Li rigardis ambaŭdirekten laŭ la Vojo. Neniu vidiĝis, kaj li rapide kondukis ilin suben al la arbokovrita valo.

Lia plano, kiom ili povis kompreni ĝin ne konante la terenon, estis iri unue direkte al Arketo, sed devii dekstren kaj preterpasi ĝin oriente, kaj poste direktiĝi laŭeble rekte trans Sovaĝujon ĝis Veterverta Monto.

Tiamaniere, se ĉio irus glate, ili fortranĉus grandan kurbiĝon de la Vojo, kiu pli fore turniĝis suden por eviti la Kulakvan Marĉon. Sed kompreneble ili mem devos trapasi la marĉon, kaj ties priskribo far Paŝegulo ne estis kuraĝiga.

Tamen dume la marŝado ne estis malagrabla. Efektive, se ne okazus la perturbaj eventoj de la pasinta nokto, ili ĝuus pli bone tiun ĉi parton de la vojaĝo ol iun ajn ĝistiaman. La suno brilis, klare sed ne tro varme. La arboj en la valo havis ankoraŭ foliojn, estis kolorplenaj kaj ŝajnis trankvilaj kaj sanaj. Paŝegulo gvidis ilin senhezite inter la multaj kruciĝantaj padoj, kvankam sen lia ĉeesto ili baldaŭ estus malorientitaj. Li sekvis serpentuman direkton kun multaj turniĝoj kaj retroiroj, por trompi eventualan persekuton.

— Vilĉjo Filikĉjo certe gvatis, kie ni forlasis la Vojon, — li diris, — kvankam mi ne opinias, ke li mem sekvos nin. Li konas sufiĉe bone la terenon ĉi-regione, sed li scias, ke li ne estas mia egalulo en arbaro. Estas tio, kion li eble sciigos al aliaj, kio timigas min. Supozeble ili ne estas tre malproksimaj. Se ili supozas, ke ni celis al Arketo, tiom pli bone.

Ĉu pro la lerto de Paŝegulo aŭ pro alia kialo, ili nek vidis signon, nek aŭdis sonon de alia vivantaĵo dum la tuta tago: nek dupieda, krom birdoj; nek kvarpieda, krom unu vulpo kaj kelkaj sciuroj. La postan tagon ili komencis direktiĝi sendevie orienten; kaj ĉio daŭre estis kvieta kaj trankvila. Je la tria tago for de Brio ili forlasis la Ĉetarbaron. La tereno konstante malaltiĝis post kiam ili forturniĝis de la Vojo, kaj nun ili eniris larĝan ebenaĵon, pli malfacile trakteblan. Ili troviĝis tre malproksime de la limoj de Brilando, sur senpada sovaĝejo, kaj proksimiĝis al la Kulakva Marĉo.

La tero nun iĝis malseketa kaj foje spongeca, kaj ie-tie ili alvenis flakojn, kaj vastajn etendaĵojn da kanoj kaj junkoj plenaj je fajfado de kaŝitaj birdetoj. Ili devis tre zorge elekti paŝejojn por resti sekpiedaj kaj ĝustadirektaj. Komence ili progresis kontentige, sed ju pli ili antaŭeniris, des pli malrapida kaj pli danĝera iĝis la pasado. La marĉo estis konfuza kaj perfida, kaj ne ekzistis permanenta vojo trovebla eĉ de la disiruloj tra ĝiaj translokiĝantaj ŝlimejoj. Ekturmentis ilin muŝoj, kaj aero estis plenplena de nuboj da kuletoj, kiuj enrampis iliajn manikojn kaj iliajn hararojn.

— Mi estas manĝata vive! — kriis Grinĉjo. — Kulakvo! Estas pli da kuloj ol da akvo!

— Per kio ili nutras sin, kiam hobitoj ne haveblas? — demandis Sam, gratante sian nukon.

Ili pasigis tagon mizeran sur tiu soleca kaj malagrabla tereno. Ilia bivako estis malseketa, malvarma, kaj malkomforta, kaj la mordantaj insektoj ne lasis, ke ili dormu. Ĉeestis ankaŭ abomenindaj kreaĵoj, kiuj frekventis la junkojn kaj herbotufojn, kaj laŭsone estis misaj parencoj de griloj. Ili troviĝis milope, kaj ili en la tuta ĉirkaŭaĵo grincis, nik-brik, brik-nik, senĉese dum la tuta nokto, ĝis la hobitoj preskaŭ freneziĝis.

La posta tago, la kvara, ne estis multe pli bona, kaj la nokto preskaŭ same malkomforta. Kvankam la Nikbrikuloj (kiel nomis ilin Sam) estis postlasitaj, la kuloj daŭre persekutis ilin.

Dum Frodo kuŝis laca, tamen ne kapabla fermi la okulojn, al li ŝajnis, ke tre fore vidiĝis lumo sur la orienta ĉielo: ĝi ekfajris kaj malkreskis multfoje. Ne temis pri la aŭroro, ĉar tiu ne okazus dum ankoraŭ pluraj horoj.

— Kio estas la lumo? — li diris al Paŝegulo, kiu estis leviĝinta kaj staris rigardante antaŭen en la nokton.

— Mi ne scias, — Paŝegulo respondis. — Ĝi estas tro malproksima por rekoni. Ĝi similas al fulmo, kiu suprensaltas de la montosuproj.

Frodo rekuŝiĝis, sed li ankoraŭ longe vidis la blankajn flagrojn, kaj antaŭ ili la altan malhelan figuron de Paŝegulo, staranta silente kaj atente. Finfine li eniris maltrankvilan dormon.

Ili ne longe vojaĝis en la kvina tago, kiam ili postlasis la lastajn sporadajn flakojn kaj junkejojn de la marĉo. La tereno antaŭe denove ekdeklivis supren. En la malproksimo oriente ili nun vidis vicon da montetoj. La plej alta el ili troviĝis dekstre kaj iom dise de l’ aliaj. Ĝi havis supron konusforman, iomete platan en la supro.

1 ... 52 53 54 55 56 57 58 59 60 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)