Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 54 55 56 57 58 59 60 61 62 ... 322
Перейти на страницу:

Supre ili trovis, kiel Paŝegulo antaŭdiris, larĝan ringon de antikva ŝtonĉizaĵo, jam polviĝanta aŭ kovrita de antikva herbo. Sed en la centro amaso de rompitaj ŝtonoj estis staplita. Ili estis nigrigitaj, kvazaŭ per fajro. Ĉirkaŭe la razeno estis ĝisradike bruligita kaj ĉie interne de l’ ringo la herbo estis brulstampita kaj ŝrumpinta, kvazaŭ flamoj inundus la montosupron, sed mankis ĉiu signo pri vivantaĵoj.

Starante rande de l’ ruinigita cirklo, ili vidis ĉie ĉirkaŭe sube larĝan vidkampon, plejparte terojn malplenajn kaj nerimarkindajn, escepte de grupoj da arboj fore en la sudo, post kiuj ili ekvidis ie-tie ekbrilon de malproksima akvo. Sube de ili ĉe tiu suda flanko kuris rubande la Malnova Vojo, venante el la okcidento kaj serpentumante, ĝis ĝi malaperis malantaŭ spino da malhela tero oriente. Sur la Vojo nenio moviĝis. Okule sekvante ĝin orienten ili vidis la Montojn: la pli proksimaj montosuboj estis brunaj kaj sombraj; malantaŭ ili staris pli altaj formoj el grizo, kaj plue sekvis altaj blankaj montopintoj, kiuj glimis inter la nuboj.

— Nu, jen ni alvenis! — diris Gaja. — Kaj tre malagrable kaj forpuŝe ĝi aspektas! Mankas akvo kaj ŝirmaĵo. Kaj neniu indiko pri Gandalfo. Sed mi ne kulpigas lin pro tio, ke li ne atendis — se li entute venis ĉi tien.

— Pripensinde, — diris Paŝegulo, penseme ĉirkaŭrigardante. — Eĉ se li malantaŭis nin du-tri tagojn ĉe Brio, li povus alveni ĉi tien la unua. Li kapablas rajdi tre rapide, kiam urĝas. — Subite li kliniĝis kaj rigardis la plej supran ŝtonon de la ŝtonamaso; ĝi estis pli plata ol la aliaj, kaj pli blanka, kvazaŭ ĝin maltrafis la fajro. Li prenis kaj esploris ĝin, turnante ĝin per la fingroj. — Ĝi estis mantuŝita lastatempe, — li diris. — Kion vi opinias pri ĉi tiuj signoj?

Sur la plata subaĵo Frodo vidis iujn grataĵojn:

— ŝajnas, ke tio estas streko, punkto, kaj tri pliaj strekoj, — li diris.

— La maldekstra streko eble estas runo G kun maldikaj branĉoj, — diris Paŝegulo. — Ĝi povas esti signo postlasita de Gandalfo, kvankam oni ne povas esti certa. La grataĵoj estas fajnaj, kaj ili certe aspektas freŝaj. Sed la signoj eble signifas ion tute alian, kaj tute ne koncernas nin. Disiruloj uzas runojn, kaj ili kelkfoje venas ĉi tien.

— Kion ili povus signifi, eĉ se ilin faris Gandalfo? — demandis Gaja.

— Laŭ mia opinio, — respondis Paŝegulo, — ili signifas G 3, kaj estas indiko, ke Gandalfo estis ĉi tie la trian de oktobro: do jam antaŭ tri tagoj. Tio indikus ankaŭ, ke li hastis kaj danĝero minacis, tiel ke mankis al li tempo kaj li ne kuraĝis skribi ion pli longan aŭ pli klaran. Se estas tiel ni devas esti singardaj.

— Mi volus, ke ni estus certaj, ke faris la signojn li, kio ajn la signifo, — diris Frodo. — Estus tre konsole scii, ke li estas survoje, antaŭ ni aŭ malantaŭe.

— Eble, — diris Paŝegulo. — Persone, mi opinias, ke li estis ĉi tie, kaj danĝero minacis. Ĉi tie estis brulaj flamoj; kaj nun revenas al mia menso la lumo, kiun ni vidis antaŭ tri noktoj sur la orienta ĉielo. Mi konjektas, ke li estis atakata sur tiu ĉi montosupro, sed kiarezulte mi ne povas diveni. Li ne plu ĉeestas, kaj jam ni devas prizorgi nian vojaĝon al Rivendelo laŭ nia bontrovo.

— Kiom malproksima estas Rivendelo? — demandis Gaja, lace ĉirkaŭrigardante. La mondo aspektis sovaĝa kaj vasta desur Veterverto.

— Mi ne scias, ĉu la Vojo estas iam mejle mezurita post la Forlasita Taverno, je unutaga vojaĝo oriente de Brio, — respondis Paŝegulo. — Iuj diras, ke ĝi estas tiomdistanca, aliaj diras alie, Ĝi estas vojo stranga, kaj oni ĝojas alveni la finon, ĉu la daŭro estas longa, ĉu mallonga. Sed mi scias, kiom longe tio daŭrus por mi proprapaŝe, kun bela vetero kaj sen misfortuno: dek du tagoj de ĉi tie ĝis la transpasejo Bruineno, kie la Vojo transiras la Bruakvon, kiu fluas el Rivendelo. Antaŭ ni staras almenaŭ dusemajna vojaĝo, ĉar al mi ŝajnas, ke ni ne povos uzi la Vojon.

— Dusemajna! — diris Frodo. — Multo povas okazi dum tioma tempo.

— Povas, — diris Paŝegulo.

Ili staris kelkan tempon silente sur la montosupro, proksime al ties suda rando. En tiu soleca loko Frodo la unuan fojon plene konstatis sian senhejmecon kaj danĝeron. Li amare deziris, ke lia sorto lasus lin en la kvieta kaj amata Provinco. Li rigardis suben al la abomena Vojo, rekondukanta okcidenten — al lia hejmo. Subite li rimarkis, ke du nigraj makuletoj moviĝas malrapide sur ĝi de la okcidento; kaj rigardante denove li vidis, ke tri aliaj rampas de la oriento renkonte al ili. Li ekkriis kaj kroĉis la brakon de Paŝegulo.

— Rigardu, — li diris, fingromontrante suben.

Tuj Paŝegulo ĵetis sin surteren interne de l’ ruina cirklo, subentrenante Frodon apude. Gaja ĵetiĝis najbare.

— Kio estas? — li flustris.

— Mi ne scias, sed mi timas la plej malbonan, — respondis Paŝegulo.

Malrapide ili alrampis denove la randon de l’ ringo, kaj gvatis tra fendeto inter du akregaj ŝtonoj. La lumo ne plu helis, ĉar la mateno jam nebuliĝis, kaj nuboj malrapidantaj el la oriento jam atingis la sunon, dum tiu komencis subeniri. Ili ĉiuj povis vidi la nigrajn makuletojn, sed nek Frodo nek Gaja povis certe difini iliajn formojn; tamen io sciigis al ili, ke tie, malproksime sube, estis Nigraj Rajdantoj kuniĝantaj sur la Vojo ĉe la montopiedo.

— Jes, — diris Paŝegulo, kies pli akra vidkapablo ne lasis al li dubon. — La malamikoj estas ĉi tie!

Rapide ili forrampis kaj ŝteliris suben laŭ la norda flanko de la monteto por trovi siajn kunulojn.

Sam kaj Peregrino ne estintis pigraj. Ili esploris la valeton kaj la ĉirkaŭajn deklivojn. Ne tre fore ili trovis fonton de klara akvo sur la montoflanko, kaj proksime al ĝi spurojn ne pli ol unu-du tagojn aĝajn. En la valeto mem ili trovis postsignojn de fajro, kaj aliajn indikojn pri rapide starigita bivako. Troviĝis kelkaj falintaj rokoj rande de la valeto proksime al la deklivo. Malantaŭ ili Sam trovis malgrandan provizon da brulligno nete stakita.

— Mi scivolas, ĉu olda Gandalfo estis ĉi tie, — li diris al Grinĉjo. — Kiu ajn metis ĉi tien tiun provizaĵon verŝajne intencis reveni.

Paŝegulo tre interesiĝis pri tiuj trovaĵoj.

— Mi bedaŭras, ke mi ne atendis por esplori la teron ĉi-loke, — li diris, rapidante al la fonto por ekzameni la paŝspuron.

— Estas precize laŭ mia antaŭtimo, — li diris reveninte. — Sam kaj Grinĉjo tramplis la molan teron, kaj la spuroj estas viŝitaj aŭ konfuzitaj. Disiruloj estis ĉi tie lastatempe. Ĝuste ili postlasis la brullignon. Sed vidiĝas ankaŭ pluraj spuroj pli novaj, kiujn ne lasis disiruloj. Minimume unu kompleto estas farita, antaŭ nur unu aŭ du tagoj, per pezaj botoj. Minimume unu. Mi jam ne povas esti certa, sed mi opinias, ke troviĝis multaj piedoj botvestitaj. — Li paŭzis kaj staris zorgoplene pensante.

Ĉiu el la hobitoj mense vidis bildon de la mantelvolvitaj kaj botvestitaj Rajdantoj. Se la Rajdantoj jam trovis la valeton, ju pli baldaŭ ke Paŝegulo forkonduku ilin, des plibone. Sam rigardis la valeton kun granda malŝato nun, sciiĝinte pri iliaj malamikoj sur la Vojo, nur kelkajn mejlojn for.

— Ĉu ni forrapidu, s-ro Paŝegulo? — li demandis senpacience. — Jam malfruiĝas, kaj al mi ne plaĉas tiu ĉi truo: ial ĝi deprimas min.

— Jes, ni certe devas tuj decidi, kion fari, — respondis Paŝegulo, rigardante supren kaj konsiderante la horon kaj la veteron. — Nu, Sam, — li diris fine, — ankaŭ al mi ne plaĉas tiu ĉi loko; sed mi ne sukcesas pensi pri loko pli bona atingebla antaŭ la noktiĝo. Almenaŭ ni estas momente nevideblaj, kaj se ni moviĝus, multe pli probable rimarkus nin spionoj. Nia sola ebleco estas tute devii de nia celvojo ree norden ĉi-flanke de la montetolinio, kie la tereno estas ĉie proksimume sama kiel ĉi tie. La Vojo estas gardata, sed ni devus transiri ĝin, se ni provus kaŝi nin en la sudaj densejoj. Norde de la Vojo trans la montetoj la tereno estas dum mejloj dezerta kaj ebena.

1 ... 54 55 56 57 58 59 60 61 62 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)