Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 58 59 60 61 62 63 64 65 66 ... 322
Перейти на страницу:

Fine de l’ kvina tago la tereno komencis denove plialtiĝi malrapide el la larĝa malprofunda valo en kiun ili estis descendintaj. Paŝegulo nun direktis ilin nord-orienten, kaj en la sesa tago ili atingis la supron de longa malrapide altiĝanta deklivo, kaj vidis malproksime antaŭe grupon de arbokovritaj montetoj. Fore sub ili, ili povis vidi la Vojon ĉirkaŭantan la montetosubon; kaj dekstre rivero griza ekbrilis pale en la maldensa sunlumo. Malproksime ili ekvidis ankoraŭ alian riveron en ŝtona valo duone nebuletvualita.

— Mi timas, ke ĉi tie ni devos reiri al la Vojo por kelka tempo, — diris Paŝegulo. — Ni verŝajne alvenis la riveron Prujnelo, kiun la elfoj nomas Miteitelo. Ĝi fluas el Etenerikejoj, la trol-altaĵoj norde de Rivendelo, kaj aliĝas al Bruakvo fore en la sudo. Iuj nomas ĝin la Grizinundo post tio. Ĝi estas granda rivero antaŭ ol trafi la maron. Ne estas transirejo sub ĝiaj fontoj en Etenerikejoj, krom la Lasta Ponto, per kiu la Vojo transiras.

— Kiu estas tiu alia rivero, kiun ni vidas tie malproksime? — demandis Gaja.

— Tiu estas Bruakvo, la Bruineno apud Rivendelo, — respondis Paŝegulo. — La Vojo iras laŭlonge de montetoj tra multaj mejloj de la Ponto ĝis la Transpasejo de Bruineno. Sed mi ankoraŭ ne elpensis, kiel ni transiru la akvon. Unu rivero en unu fojo! Ni estos ja bonŝancaj, se ni ne trovos, ke la Lasta Ponto estas gardata kontraŭ nin.

La postan tagon, frue en la mateno, ili denove iris suben al la rando de la Vojo. Sam kaj Paŝegulo iris antaŭen, sed ili trovis neniun indikon pri iuj vojaĝantoj aŭ rajdantoj. Ĉi tie sub ombro de la montetoj estintis iom da pluvo. Paŝegulo taksis, ke ĝi falis antaŭ du tagoj, kaj forlavis ĉiujn piedspurojn. Post tio pasis neniu rajdanto, laŭ lia prijuĝo.

Ili pluiris laŭeble rapide, kaj post unu-du mejloj ili vidis antaŭ si la Lastan Ponton, sube de mallonga apika deklivo. Ili antaŭtimis vidi nigrajn figurojn tie atendantajn, sed neniun ili rimarkis. Paŝegulo igis ilin kaŝiĝi en densejo apud la Vojo, dum li antaŭeniris por esplori. Postnelonge li revenis rapidante.

— Mi vidas neniun signon pri la malamikoj, — li diris, — kaj mi tre scivolas, kion signifas tio. Sed mi trovis ion tre strangan.

Li etendis sian manon, kaj montris palverdan juvelon.

— Mi ĝin trovis en la koto meze de la Ponto, — li diris. — Ĝi estas berilo, elf-gemo. Ĉu ĝi estis tie metita, aŭ hazarde faligita, mi ne scias, sed ĝi alportas al ni esperon. Mi taksas ĝin signo, ke ni povas transpasi la Ponton; sed post ĝi mi ne riskos resti sur la Vojo, manke de ia pli klara signo.

Tuj ili pluiris. Ili transiris sendanĝere la Ponton, aŭdante neniun sonon krom la akvo kirliĝanta kontraŭ ĝiaj tri grandaj arkaĵoj. Je unu mejlo poste ili alvenis mallarĝan ravinon, kiu kondukis norden tra la apika tereno maldekstre de l’ Vojo. Tie Paŝegulo turniĝis flanken, kaj baldaŭ ili vagis en sombra loko de malhelaj arboj serpentumantaj ĉe la piedoj de malbonvenigaj montetoj.

La hobitoj ĝojis postlasi la malgajajn terenojn kaj la danĝeran Vojon; sed tiu ĉi nova loko ŝajnis minaca kaj neamika. Dum ili pluiris, la ĉirkaŭaj montetoj iom post iom altiĝis. Ie-tie sur altaĵoj kaj firstoj ili ekvidis antikvajn ŝtonmurojn kaj ruinaĵojn de turoj: tiuj aspektis malbonaŭgure. Frodo, kiu ne marŝis, disponis tempon por rigardadi antaŭen kaj pensadi. Li rememoris la rakonton de Bilbo pri ties vojaĝo kaj la minacantaj turoj sur la montetoj norde de l’ Vojo, en la tereno proksime al la trola arbaro, kie okazis lia unua grava aventuro. Frodo konjektis, ke ili nun troviĝas en tiu sama regiono, kaj scivolis, ĉu hazarde ili pasos proksime al tiu loko.

— Kiu loĝas en tiu ĉi regiono? — li demandis. — Kaj kiu konstruis tiujn turojn? Ĉu ĝi estas trola lando?

— Ne! — diris Paŝegulo. — Troloj ne konstruas. Neniu loĝas en tiu ĉi lando. Iam homoj loĝis ĉi tie, antaŭlonge; sed jam neniu restas. Ili iĝis popolo misa, laŭ la legendoj, ĉar ili falis sub la ombron de Angmaro. Sed ĉiuj estis detruitaj dum la milito, kiu kondukis al la fino la Nordan Reĝlandon. Sed tio okazis tiel prae, ke la montetoj forgesis ilin, kvankam ombro ankoraŭ surkuŝas la landon.

— Kie vi lernis tiajn rakontojn, se la tuta tereno estas malplena kaj forgesema? — demandis Grinĉjo. — La birdoj kaj bestoj ne rakontas tiajn historiojn.

— La posteuloj de Elendilo ne forgesas la tutan pasintaĵon, — diris Paŝegulo, — kaj multe pli ol mi kapablas rakonti estas memorata en Rivendelo.

— Ĉu vi estis ofte en Rivendelo? — diris Frodo.

— Ofte, — diris Paŝegulo. — Iam mi loĝis tie, kaj daŭre mi revenas, kiam tio estas ebla. Tie troviĝas mia koro, sed ne estas mia sorto sidi trankvile eĉ en la bela domo de Elrondo.

La montetoj nun komencis ĉirkaŭbari ilin. La Vojo kurbiĝis denove al la Rivero, sed ambaŭ jam estis forkaŝitaj de la vido. La vojaĝantoj eniris longan valon — mallarĝan, profunde fenditan, malhelan kaj silentan. Arboj kun malnovaj kaj torditaj radikoj pendis de klifoj, kaj amasiĝis malantaŭe kiel altiĝantaj deklivoj da pinoj.

La hobitoj ege laciĝis. Ili iris malrapide, ĉar ili devis trovi vojon tra senpada tereno, malhelpate de falintaj arboj kaj faligitaj rokoj. Laŭeble longe, pro Frodo, ili evitis grimpadon, ankaŭ ĉar estis fakte malfacile trovi iun ajn eblecon supreniri el la mallarĝaj valetoj.

Ili jam pasigis du tagojn en tiu tereno, kiam la vetero iĝis pluva. La vento komencis blovi konstante el la okcidento kaj verŝi la akvon de la malproksimaj maroj sur la malhelajn kapojn de l’ montetoj kiel fajnan saturan pluvon. Vespere ili ĉiuj estis tramalsekaj, kaj la noktumado estis senĝoja, ĉar ili ne sukcesis bruligi fajron.

La postan tagon la montetoj leviĝis pli alte kaj apike antaŭ ili, kaj ili estis devigataj turniĝi norden for de la celo. Paŝegulo ŝajnis iĝi zorgoplena: ili estis jam preskaŭ dek tagojn for de Veterverto, kaj ilia stoko da provizaĵoj komencis malmultiĝi. La pluvo daŭris.

Tiun nokton ili pasigis sur ŝtonbreto kun roka muro malantaŭ ili, en kiu estis malprofunda kaverno, nura ĉerpo el la klifo. Frodo estis senripoza. La malvarmo kaj la malseko eĉ pli dolorigis lian vundon, kaj la doloro kaj sento de mortiga frido tute forpelis dormon. Li kuŝis tikante kaj turniĝante kaj aŭskultante timeme la ŝtelmanierajn noktobruojn: vento tra rokfendetoj, akvogutado, krako, subita klaka falo de ŝtono malkroĉiĝinta. Li sentis, ke nigraj figuroj alvenas por sufoki lin; sed kiam li eksidis, li vidis nenion krom la dorson de Paŝegulo, kiu kaŭris side, fumante sian pipon kaj vaĉante. Li kuŝiĝis denove kaj eniris maltrankvilan sonĝon, en kiu li promenis sur sia razeno en la Provinco, sed tio ŝajnis malklara kaj malhela, malpli klara ol la altaj nigraj ombroj, kiuj staris rigardante trans la dornbarilon.

Matene li vekiĝis kaj konstatis, ke la pluvo ĉesis. La nuboj ankoraŭ densis, sed ili diseriĝis, kaj palaj bluaj strioj aperis inter ili. La vento denove ŝanĝis direkton. Ne frue ili ekiris. Tuj post ilia malvarma kaj senkomforta matenmanĝo Paŝegulo foriris sola, ordoninte ke la aliaj restu sub ŝirmo de la klifo, ĝis li revenos. Li intencis suprengrimpi, se eble, kaj ekrigardi la konturojn de l’ tereno.

1 ... 58 59 60 61 62 63 64 65 66 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)