Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 53 54 55 56 57 58 59 60 61 ... 322
Перейти на страницу:

— Ĝi estas Veterverto, — diris Paŝegulo. — La Malnova Vojo, kiun ni postlasis fore dekstre, aliras ties sudon kaj preterpasas proksime de ĝia subo. Ni eble atingos ĝin morgaŭ tagmeze, se ni celos rekte al ĝi. Al mi ŝajnas, ke ni prefere tion faru.

— Kion vi aludas? — demandis Frodo.

— Mi aludas: kiam ni fakte alvenos, ne estas certe, kion ni trovos. Ĝi estas proksima al la Vojo.

— Sed ĉu ni ne esperas trovi tie Gandalfon?

— Jes, sed la espero estas malforta. Se li entute venos ĉi-direkten, li eble ne trapasos Brion, kaj do li eble ne scios, kion ni faras. Kaj ĉiuokaze, krom se ni bonŝance alvenos preskaŭ samtempe, ni maltrafos unu la alian; ne estos sekure por li aŭ por ni tro longe restadi tie. Se la Rajdantoj malsukcesos trovi nin en Sovaĝujo, ili verŝajne celos al Veterverto mem. Ĝi havigas larĝan ĉirkaŭvideblon. Efektive, en tiu ĉi tereno estas multaj birdoj kaj bestoj, kiuj kapablus vidi de la monteto nin starantajn ĉi tie. Ne ĉiuj birdoj estas fidindaj, kaj troviĝas aliaj spionoj pli misaj ol ili.

La hobitoj alrigardis zorgoplene la distajn montetojn. Sam rigardis supren al la pala ĉielo, timante vidi akcipitrojn aŭ aglojn ŝvebantaj super ili kun helaj neamikaj okuloj.

— Vi ja sentigas al mi solecon kaj malkomforton, Paŝegulo! — li diris.

— Kion vi konsilas? — demandis Frodo.

— Mi opinias, — respondis Paŝegulo malrapide, kvazaŭ ne tute certa, — mi opinias, ke prefere ni iru rekte orienten de ĉi tie kiom eble, cele al la montetovico, ne al Veterverto. Tie ni povos trafi padon, kiu laŭ mia scio pasas je ties subo; ĝi kondukos nin ĝis Veterverto el la nordo kaj malpli videble. Poste ni vidos, kion ni vidos.

Ili plandadis la tutan tagon, ĝis malvarma kaj frua vespero. La tereno iĝis pli seka kaj pli dezerta; sed nebuletoj kaj vaporoj kuŝis malantaŭ ili ĉe la marĉo. Kelkaj melankoliaj birdoj pepis kaj ululis, ĝis la ronda ruĝa suno malrapide subiris en la okcidentajn ombrojn; poste estiĝis vaka silento. La hobitoj pensis pri la mola lumo de sunsubiro enrigardanta tra la gajaj fenestroj de malproksima Bag-Endo.

Je la tagofino ili alvenis rivereton, kiu serpentumis el la montetoj kaj perdiĝis en la stagna marĉtero, kaj ili ascendis laŭ ties bordoj dum sufiĉis la lumo. Jam noktiĝis, kiam fine ili haltis kaj noktumis sub kelkaj alnoj surborde de la rivereto. Antaŭe nun baŭmis kontraŭ la nigreta ĉielo la mornaj kaj senarbaj dorsoj de la montetoj. Tiunokte ili starigis vaĉon, kaj Paŝegulo, ŝajne, tute ne dormis. La luno estis kreska, kaj dum la fruaj noktaj horoj frida griza lumo surkuŝis la terenon.

La postan matenon ili ekiris denove baldaŭ post sunleviĝo. En la aero estis frosteco, kaj la ĉielo estis pale, klare blua. La hobitoj sentis sin refreŝigitaj, kvazaŭ ili pasigis nokton da dormo seninterrompa. Jam ili ekkutimiĝis al multe da marŝado kaj malmulte da manĝaĵo — pli malmulte, ĉiuokaze, ol tiom, kiom en la Provinco ili supozus sufiĉa por ebligi al ili stari surkrure. Grinĉjo deklaris, ke Frodo aspektas duoble pli bonstata ol antaŭe.

— Tre strange, — diris Frodo, striktigante sian zonon, — se oni pripensas, ke fakte da mi ekzistas konsiderinde malpli. Mi esperas, ke la maldikiĝado ne daŭros senfine, aŭ mi estiĝos fantomo.

— Ne parolu pri tiaj aferoj! — diris Paŝegulo rapide, kaj surprize serioze.

La montoj proksimiĝis. Ili formis ondantan spinon, kiu ofte leviĝis ĝis preskaŭ mil futoj, kaj ie-tie refalis al malaltaj fendoj aŭ trapasejoj kondukantaj al la orienta regiono. Sur la verto de la spino la hobitoj vidis ion, kio aspektis kiel restaĵoj de verdaĵkovritaj muroj kaj ŝtonbariloj, kaj en la fendoj ankoraŭ staris ruinoj de malnovaj ŝtonkonstruaĵoj. Je noktiĝo ili atingis la subon de l’ okcidentaj deklivoj, kaj tie ili noktumis. Tio estis nokto de la kvina de oktobro, kaj ili estis je sestaga distanco de Brio.

Matene ili trovis, la unuan fojon de kiam ili forlasis Ĉetarbaron, klare videblan padon. Ili turniĝis dekstren kaj laŭiris ĝin suden. Ĝi direktiĝis ruze, sekvante linion, kiu ŝajnis elektita por laŭeble kaŝiĝi el videbleco, same de la montovertoj supre kaj de la platejoj okcidente. Ĝi plonĝis en valetojn kaj apudis apikajn teramasojn; kaj kie ĝi pasis trans tereno pli ebena kaj pli senŝirma, ambaŭflanke de ĝi troviĝis ŝtonegoj kaj ĉizitaj ŝtonoj, kiuj ekranis la vojaĝantojn preskaŭ kiel barilo.

— Mi scivolas, kiu faris ĉi tiun padon, kaj por kio, — diris Grinĉjo, dum ili promenis laŭ unu el tiuj avenuoj, kie la ŝtonoj estis pli ol kutime grandaj kaj kunmetitaj. — Mi ne certas, ke tio plaĉas al mi: ĝi havas — nu, aspekton iom dolmenulan. Ĉu troviĝas tumulo sur Veterverto?

— Ne. Ne estas tiuj sur Veterverto, nek sur iu ajn el ĉi tiuj montetoj, — respondis Paŝegulo. — La homoj de l’ okcidento ne loĝis ĉi tie; kvankam dum siaj lastaj tagoj ili defendis la montetojn dum kelka tempo kontraŭ la malbonego, kiu alvenis el Angmaro. Ĉi tiu pado estis farita por servi la fortikaĵojn laŭlonge de la muroj. Sed pli antikve, dum la unuaj tagoj de la Norda Reĝlando, ili konstruis grandan vaĉturon supre de Veterverto, Amono Sulo ili nomis ĝin. Ĝi estis bruligita kaj rompita, kaj neniom el ĝi restas nun krom faligita ringo, kiel kruda krono sur la kapo de l’ malnova monteto. Tamen iam ĝi estis alta kaj bela. Estas rakontite, ke tie staris Elendilo atendante la alvenon de Gil-Galado el la Okcidento, en la tagoj de la Lasta Alianco.

La hobitoj fiksrigardis al Paŝegulo. Montriĝis, ke li estas klera pri antikva saĝeco, kiel ankaŭ pri la moroj de la sovaĝejo.

— Kiu estis Gil-Galado? — demandis Gaja; sed Paŝegulo ne respondis, kaj ŝajnis droninta en pensado. Subite malalta voĉo murmuris:

Gil-Galad’ estis elfa reĝo, pri kiu tristas harp-arpeĝo: la lasta el liberularo inter la Montoj kaj la Maro.
La glavo longis, akris lanco, la kasko brilis el distanco; la steloj en ĉiela bildo spegulis sin sur Ha ŝildo.
Li rajdis antaŭlonge for al kaŝa lok’, ĉar en Mordor’, la ombra, falis lia stelo en tristan regnon de l’ malhelo.

La aliaj turniĝis mirigite, ĉar ĝi estis la voĉo de Sam.

— Daŭrigu! — diris Gaja.

— Nur tion mi konas, — balbutis Sam, ruĝiĝante. — Mi lernis ĝin de s-ro Bilbo, kiam mi estis knabo. Li kutimis rakonti al mi tiajn historiojn, ĉar li sciis, ke mi ĉiam emis aŭdi pri elfoj. Estis s-ro Bilbo, kiu instruis al mi legadon kaj skribadon. Li estis tre klera, tiu kara maljuna s-ro Bilbo. Kaj li verkis poezion. Li verkis ĝuste tion, kion mi elparolis.

— Li ne verkis ĝin, — diris Paŝegulo. — Ĝi estas parto de tiu kanto, kiu titoliĝas La Pereo de Gil-Galado, kaj estas en la antikva lingvo. Bilbo verŝajne tradukis ĝin. Tion mi neniam sciis.

— Enestis multe pli, — diris Sam, — tute pri Mordoro. Tiun parton mi ne lernis, ĝi tremetigis min. Mi neniam supozis, ke mi mem iam laŭiros tiun vojon!

— Iros ĝis Mordoro! — kriis Grinĉjo. — Espereble tiel ne okazos!

— Ne elparolu tiel laŭte tiun nomon! — diris Paŝegulo.

Estis jam tagmeze, kiam ili proksimiĝis al la suda fino de la pado, kaj vidis antaŭ si, en la pala klara lumo de l’ oktobra suno, grizverdan deklivon, kiu kvazaŭ ponto kondukis supren sur la nordan montodeklivon. Ili decidis tuj celi al la supro, dum la taga lumo estis hela. Sinkaŝado ne plu eblis, kaj ili povis nur esperi, ke neniu malamiko aŭ spiono observas ilin. Nenio vidiĝis moviĝanta sur la deklivo. Se Gandalfo estis ie en la ĉirkaŭaĵo, mankis signo pri li.

Sur la okcidenta flanko de Veterverto ili trovis ŝirmatan kavaĵon, funde de kiu estis bovloforma valeto kun herbaj flankoj. Tie ili lasis Samon kaj Grinĉjon kun la poneo kaj iliaj tornistroj kaj pakaĵoj. La aliaj tri plueniris. Post duonhoro da laciga grimpado Paŝegulo atingis la supron de la monteto; Frodo kaj Gaja sekvis, lacaj kaj senspiraj. La lasta deklivo estis apika kaj rokoplena.

1 ... 53 54 55 56 57 58 59 60 61 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)