Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 59 60 61 62 63 64 65 66 67 ... 322
Перейти на страницу:

Reveninte li ne estis trankviliga.

— Ni venis tro multe norden, — li diris, — kaj ni devas trovi rimedojn turniĝi denove suden. Se ni pluiros ĉi-direkten ni trafos en la Etenerikejojn fornorde de Rivendelo. Tiu estas trola teritorio, malmulte konata al mi. Ni eble sukcesus trairi kaj atingi Rivendelon de la nordo; sed tio postulus tro multe da tempo, kaj nia nutraĵo ne sufiĉus. Do iel aŭ aliel ni devas trovi la Transpasejon de Bruineno.

La restaĵon de tiu tago ili pasigis stumblante trans rokan terenon. Ili trovis pasejon inter du montetoj, kiu kondukis ilin en valon direktiĝantan sud-orienten, la direkton, kiun ili volis iri; sed proksime al la tagofino ili trovis, ke la vojon baras denove alta verto, kies malhela eĝo estis disrompita je multaj nudaj pintoj kiel dentoj de malakrigita segilo. Ilia elekto estis reiri aŭ transgrimpi.

Ili decidis provi la grimpadon, sed ĝi pruviĝis tre malfacila. Postnelonge Frodo devis elseliĝi kaj pluldopodi surpiede. Eĉ tiel ili ofte malesperis suprenigi la poneon, aŭ efektive trovi irejon por si tiel ŝarĝite. La lumo preskaŭ malaperis, kaj ili estis ĉiuj elĉerpitaj, kiam fine ili alvenis la supron. Ili estis grimpintaj sur mallarĝan rokselon inter du pli altaj lokoj, kaj la tereno denove descendis apike, nur mallongan distancon antaŭe. Frodo subenĵetis sin, kaj kuŝis tremetante sur la tero. Lia maldekstra brako estis senviva, kaj liaj flanko kaj ŝultro sentiĝis kvazaŭ ilin surkuŝus glaciecaj ungegoj. La arboj kaj rokoj ĉirkaŭ li aspektis ombrecaj kaj malbrilaj.

— Ni ne povas iri plu, — diris Gaja al Paŝegulo. — Mi timas, ke tio ĉi elĉerpis Frodon. Mi terure zorgas pri li. Kion ni faru? Ĉu vi supozas, ke ili kapablos lin kuraci en Rivendelo, se ni iam alvenos tien?

— Ni vidos, — respondis Paŝegulo. — Nenion pli mi povas fari en la sovaĝejo; kaj ĉefe pro lia vundo mi tiom deziras persisti. Sed mi konsentas, ke ni ne povos pluiri hodiaŭ vespere.

— Kio estas al mia mastro? — demandis Sam per mallaŭta voĉo, rigardante petege Paŝegulon. — Lia vundo estas eta, kaj ĝi jam fermiĝis. Nenio videblas krom frosta blanka cikatro sur lia ŝultro.

— Frodo estas tuŝita de l’ armiloj de la Malamiko, — diris Paŝegulo, — kaj efikas iu veneno aŭ misaĵo, kiun mia lerto ne kapablas elpeli. Sed ne rezignu la esperon, Sam!

La nokto estis malvarma sur la alta verto. Ili bruligis malgrandan fajron sub la torditaj radikoj de malnova pino, kiu pendis super malprofunda kavaĵo: ŝajnis, ke tie oni iam elminis ŝtonojn. Ili sidis kunpremite. La vento trablovis froste la pasejon, kaj ili aŭdis ĝemi kaj susuri sube la arbokapojn. Frodo kuŝis duonsonĝe, imagante ke senfinaj malhelaj flugiloj preterglisas super li, kaj ke per la flugiloj rajdas persekutantoj, kiuj serĉas lin en ĉiuj kavaĵoj de la montetoj.

La mateno aŭroris hela kaj bela; la aero estis pura, kaj la lumo pala kaj klara en pluvlavita ĉielo. Iliaj koroj estis kuraĝigitaj, sed ili sopiris, ke la suno varmigu iliajn malvarmajn rigidajn membrojn. Tuj kiam lumiĝis, Paŝegulo kunprenis Gajan kaj iris ekzameni la altaĵon oriente de l’ pasejo. La suno jam leviĝis kaj brilis hele, kiam li revenis kun novaĵo pli konsola. Ili nun iras pli aŭ malpli ĝustadirekten. Se ili pluirus malsupren laŭ la alia flanko de la firsto, la Montoj estus maldekstre de ili. Paŝegulo denove ekvidis iom antaŭe Bruakvon, kaj li sciis, ke, kvankam ĝi estis kaŝita al la vido, la Vojo al la Transpasejo situas ne malproksime de la rivero kaj kuŝas sur la bordo pli proksima al ili.

— Ni devas celi denove la Vojon, — li diris. — Ni ne povas esperi trovi irejon tra ĉi tiuj montetoj. Kiom ajn da danĝero ĝi prezentas, la Vojo estas nia sola aliro al la Transpasejo.

Manĝinte, ili tuj ekmarŝis denove. Ili subengrimpis malrapide laŭ la suda flanko de l’ verto, sed la vojo estis pli facila ol ili antaŭvidis, ĉar la deklivo estis ĉi-flanke multe malpli apika, kaj post nelonge Frodo povis ekrajdi denove. La kompatinda maljuna poneo de Vilĉjo Filikĉjo evoluigis neatenditan talenton pri trovado de padoj kaj pri ŝparado de laŭeble multaj skuoj al la rajdanto. Iliaj animoj revigliĝis. Eĉ Frodo sentis sin pli bonfarta en la matena lumo, sed de tempo al tempo nebulo ŝajnis blindigi lin, kaj li viŝis per sia mano la okulojn.

Grinĉjo iom antaŭis la aliajn. Subite li turniĝis kaj alvokis ilin.

— Ĉi tie estas pado! — li kriis.

Kiam ili atingis lin, ili vidis, ke li ne eraris: klare vidiĝis la komenco de pado, kiu supreniris kun multaj serpentumoj el la subaj arboj kaj malaperis sur la montosupro malantaŭe. En kelkaj lokoj ĝi estis jam malklara kaj superkreskita, aŭ ŝtopita de falintaj ŝtonoj kaj arboj; sed ĝi ŝajnis iam multe uzita. Ĝi estis pado kreita per fortaj brakoj kaj pezaj piedoj. Ie-tie arboj estis faligitaj aŭ falintaj, kaj grandaj rokoj estis fenditaj aŭ flankenmovitaj por lasi trairon.

Ili laŭiris la padon dum kelka tempo, ĉar ĝi proponis la plej facilan vojon suben, sed ili iris singarde, kaj ilia zorgemo pliiĝis, kiam ili alvenis la malhelajn arbojn, kaj la pado iĝis pli klare videbla kaj pli larĝa. Subite elirinte el zono da pinoj ĝi subeniris apike laŭ deklivo, kaj turniĝis abrupte maldekstren ĉirkaŭ rokecan ŝultron de la monteto. Kiam ili alvenis la angulon, ili ĉirkaŭrigardis ĝin kaj vidis, ke la pado antaŭeniris sur ebena striaĵo sub la frunto de malalta klifo superpendita de arboj.

En la ŝtona muro estis malfermita pordo, pendanta malrekte de la sola granda ĉarniro.

Antaŭ la pordo ili haltis. Trae estis kaverno aŭ roka ĉambro, sed pro la interna malhelo nenio estas videbla. Paŝegulo, Sam kaj Gaja, puŝante per sia tuta forto, sukcesis malfermi iom pli larĝe la pordon, kaj poste eniris Paŝegulo kaj Gaja. Ili ne eniris tre longen, ĉar sur la planko kuŝis multaj malnovaj ostoj, kaj nenio alia videblis proksime al la enirejo krom iuj grandaj malplenaj vazoj kaj rompitaj potoj.

— Sendube tio ĉi estas trol-truo, se entute ekzistas tiaj! — diris Grinĉjo. — Elvenu, vi du, kaj ni foriru. Jam ni scias, kiu kreis la padon — kaj prefere ni rapide forlasu ĝin.

— Ne necesas, ŝajnas al mi, — diris Paŝegulo, elvenante. — Ĝi certe estas trol-truo, sed ŝajnas, ke ĝi estas jam delonge forlasita. Laŭ mia opinio ne necesas timi. Sed ni descendu singarde, kaj ni vidos.

La pado denove iris antaŭen for de la pordo kaj, turniĝinte dekstren trans la ebenejon, denove plonĝis suben laŭ dense arbokovrita deklivo. Grinĉjo, ne volante vidigi al Paŝegulo, ke li ankoraŭ timas, antaŭiris kun Gaja. Sam kaj Paŝegulo venis malantaŭe, po unu ambaŭflanke de l’ poneo de Frodo, ĉar la pado estis nun sufiĉe larĝa por ke kvar aŭ kvin hobitoj marŝu unu apud aliaj. Sed ili ne progresis tre longe antaŭ ol Grinĉjo revenis kurante, sekvate de Gaja. Ambaŭ aspektis teruritaj.

— Ja estas troloj! — Grinĉjo anhelis. — Sube en maldensejo inter la arboj, ne malproksime sube. Ni ekvidis ilin preter la arbotrunkoj. Ili estas grandegaj!

— Ni venos rigardi ilin, — diris Paŝegulo, enmanigante bastonon. Frodo diris nenion, sed Sam aspektis timigita.

La suno estis jam alta, ĝi brilis tra la duone senfoliigitan branĉaron de l’ arboj kaj lumigis la maldensejon per helaj makuloj da lumo. Ili haltis subite ĉe la rando, kaj gvatis preter la arbotrunkojn, retenante sian spiron. Tie staris la troloj: tri grandaj troloj. Unu estis kliniĝinta, kaj la aliaj du staris rigardante lin fikse.

Paŝegulo senĝene paŝis antaŭen.

— Rektiĝu, olda ŝtono! — li diris, kaj rompis sian bastonon per bato al la kliniĝinta trolo.

Nenio okazis. La hobitoj eligis spiregon da mirego, kaj poste ridis eĉ Frodo.

— Nu! — li diris. — Ni jam forgesas nian familian historion! Ĉi tiuj certe estas la trio, kiun trafis Gandalfo kverelantan pri la ĝusta metodo kuiri dek tri gnomojn kaj unu hobiton.

— Mi tute ne sciis, ke ni proksimas al tiu loko! — diris Grinĉjo. Li bone konis la rakonton. Bilbo kaj Frodo jam ofte rakontis ĝin; sed efektive li neniam pli ol duone kredis ĝin. Eĉ nun li rigardis la trolojn suspekteme, scivolante, ĉu ia magio eble subite revivigos ilin.

1 ... 59 60 61 62 63 64 65 66 67 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)