Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 50 51 52 53 54 55 56 57 58 ... 322
Перейти на страницу:

— Laŭ kiu direkto ĝi foriris? — demandis Paŝegulo subite kaj akre. Gaja surpriziĝis, rimarkante la fremdulon je la unua fojo.

— Daŭrigu! — diris Frodo. — Li estas amiko de Gandalfo. Mi klarigos poste.

— Ĝi ŝajnis foriri laŭ la Vojo, orienten, — daŭrigis Gaja. — Mi provis sekvi. Kompreneble, ĝi malaperis preskaŭ tuj; sed mi ĉirkaŭiris la angulon kaj iris antaŭen ĝis la lasta domo apud la Vojo.

Paŝegulo mire rigardis Gajan.

— Vi havas bravan koron, — li diris, — sed tio estis stulta.

— Mi ne scias, — diris Gaja. — Nek brava, nek stulta, ŝajnas al mi. Mi apenaŭ regis min. Iel mi ŝajnis tiriĝi. Ĉiuokaze, mi iris, kaj subite mi aŭdis voĉojn apud la dornbarilo. Unu murmuris, kaj la alia flustris aŭ siblis. Eĉ unu vorton de la diraĵo mi ne kaptis. Mi ne alrampis pli proksimen, ĉar mi komencis tremi per la tuta korpo. Poste mi ektimegis, kaj mi retroturniĝis, kaj estis ĝuste ekkuronta hejmen, kiam io venis de malantaŭe kaj mi... mi falis.

— Mi trovis lin, sinjoro, — enŝovis Nobo. — S-ro Buterburo sendis min kun lanterno. Mi iris ĝis la Okcidenta pordego, kaj poste revene al la Suda pordego. Tute proksime al la domo de Vilĉjo Filikĉjo, mi pensis vidi ion sur la Vojo. Mi tion ne ĵure atestus, sed ŝajnis al mi, ke du viroj kliniĝas super io, ĝin levante. Mi ekkriis, sed kiam mi atingis la lokon, ili ne videblis, kaj nur s-ro Brandoboko kuŝis apud la vojo. Li ŝajnis dormanta. “Ŝajnis al mi, ke mi falis en profundan akvon”, — li diris al mi, kiam mi skuis lin. Tre stranga li estis, kaj tuj kiam mi vekis Mn, li stariĝis kaj ekkuris denove ĉi tien kvazaŭ leporo.

— Bedaŭrinde tio estas vera, — diris Gaja, — kvankam mi ne scias, kion mi diris. Mi spertis koŝmaron, kiun mi ne povas rememori. Mi kolapsis. Mi ne scias, kio min tuŝis.

— Mi scias, — diris Paŝegulo. — La Nigra Spiro. La Rajdantoj verŝajne lasis ekstere siajn ĉevalojn, kaj trapasis sekrete la Sudan pordegon. Certe ili jam scias la tutan novaĵon, ĉar ili vizitis Vilĉjon Filikĉjon; kaj probable ankaŭ tiu sudano estis spiono. Io eble okazos dum la nokto, antaŭ ol ni forlasos Brion.

— Kio okazos? — diris Gaja. — Ĉu ili atakos la tavernon?

— Ne, mi pensas, ke ne, — diris Paŝegulo. — Ne ĉiuj estas jam ĉi tie. Kaj ĉiuokaze ne tiel ili agas. Ili plej fortas en mallumo kaj soleco; ili ne volas malkaŝe ataki domon, kie estas lumoj kaj multaj homoj — ne ĝis ili estas pelataj, ne dum ankoraŭ kuŝas antaŭ ni la multaj longaj mejloj de Eriadoro. Sed ilia potenco fontas en teruro, kaj jam iuj en Brio estas trafitaj de ili. Ili devigos tiujn mizerulojn fari ion misan: Filikĉjon kaj iujn el la fremduloj, kaj, eble ankaŭ la pordiston. Ili interparolis kun Henĉjo ĉe la Okcidenta pordego lunde. Mi rigardis ilin. Li estis pala kaj tremanta, kiam ili forlasis lin.

— Ŝajnas, ke ni havas malamikojn ĉie, — diris Frodo. — Kion ni faru?

— Restu ĉi tie kaj ne iru al viaj ĉambroj! Ili certe eltrovis pri kiuj ĉambroj temas. La hobito-ĉambroj havas fenestrojn, kiuj rigardas norden kaj proksimas al la tero. Ni restos ĉiuj kune kaj baros tiun ĉi fenestron kaj la pordon. Sed unue Nobo kaj mi alportos viajn pakaĵojn.

Dum Paŝegulo forestis, Frodo rapide rakontis al Gaja pri ĉio okazinta post la vespermanĝo. Gaja ankoraŭ legis kaj pripensis la leteron de Gandalfo kiam Paŝegulo kaj Nobo revenis.

— Nu, Mastroj, — diris Nobo, — mi ĉifis la litotukojn kaj enŝovis kapkusenon en la mezon de ĉiu lito. Kaj mi kreis belan imitaĵon de via kapo per bruna lana mato, s-ro Bag... Submonteto, sinjoro, — li aldonis rikane.

— Tre vivsimila! — ridis Grinĉjo. — Sed kio okazos, kiam ili ekvidos la ŝajnigon?

— Ni vidos, — diris Paŝegulo. — Ni esperu defendi la fortikaĵon ĝis la mateno.

— Bonan nokton al vi, — diris Nobo, kaj foriris por ludi sian rolon en la pordgardado.

Siajn pakaĵojn kaj ilaron ili amasigis sur la salonplanko. Ili puŝis malaltan seĝon kontraŭ la pordon kaj fermis la fenestron. Elgvatante, Frodo vidis, ke la nokto daŭre klaras. La Falĉilo[7] svingiĝis brile super Brimonteto. Li poste fermis kaj riglis la pezajn internajn ŝutrojn kaj kuntiris la kurtenojn. Paŝegulo hejtis la kamenon kaj blovestingis la kandelojn.

La hobitoj kuŝiĝis sur siaj lankovriloj kun la piedoj direktitaj al la kameno, sed Paŝegulo ordigis sin sur la kontraŭporda seĝo. Ili interparolis dum iom da tempo, ĉar Gaja volis ankoraŭ starigi kelkajn demandojn.

— Bovin’ translunis muĝe! — subridis Gaja, volvante sin per sia lankovrilo. — Tre ridinde, Frodo! Sed mi volonte ĉeestus. La bravuloj en Brio ankoraŭ diskutos tion post cent jaroj.

— Espereble, — diris Paŝegulo.

Poste ili ĉiuj silentiĝis, kaj unu post alia la hobitoj endormiĝis.

11

Ponardo en mallumo

Dum ili pretiĝis dormi en la taverno en Brio, mallumo kovris Boklandon; nebuleto vagis en la valetoj kaj laŭ la riverbordo. La domo en Stretkavo staris silenta. Dikulo Bolĝero singarde malfermis la pordon kaj elrigardis. Timosento kreskis en li la tutan tagon, kaj li povis nek trankvili nek enlitiĝi: en la senspira noktoaero ŝvebis minaco. Dum li fiksrigardis en la malhelon, nigra ombro moviĝis sub la arboj, la pordo ŝajne propravole malfermiĝis kaj senbrue refermiĝis. Timego ekkaptis lin. Tiam li fermis kaj riglis la pordon.

La nokto plinigriĝis. Aŭdiĝis mallaŭta bruo de ĉevaloj kaŝe kondukataj laŭ la pado. Ekster la ĝardenpordo haltis kaj eniris tri nigraj figuroj, kiel ombroj de la nokto ŝtelirantaj trans la terenon. Unu iris ĝis la pordo, po unu al ambaŭflankaj domanguloj; kaj tie ili staris, senmovaj kiel ombroj de ŝtonoj, dum la nokto malrapide pasis. La domo kaj la kvietaj arboj ŝajnis atendi senspire.

Okazis eta moviĝo en la foliaro, kaj koko kikerikis malproksime. Estis pasanta la frida horo antaŭ la tagiĝo. La apudporda figuro moviĝis. En la mallumo sen luno aŭ steloj ekbrilis elingita ponardo, kvazaŭ estus elingita lumo malvarmega. Aŭdiĝis bato, mallaŭta sed peza, kaj la pordo tremegis.

— Malfermu, je la nomo de Mordoro! — diris voĉo maldensa kaj minaca.

Je la dua bato la pordo cedis kaj malfermiĝis kun rompitaj tabuloj kaj frakasita seruro. La nigraj figuroj rapide eniris.

Tiumomente, inter la apudaj arboj, korno klarionis. Ĝi traŝiris la nokton kvazaŭ incendio ĉe montosupro.

VEKIĜU! TIMU! FAJRO! MALAMIKOJ! VEKIĜU!

Dikulo Bolĝero ne restis senfara. Tuj kiam li vidis la malhelajn formojn ŝteliri el la ĝardeno, li sciis, ke li devas forkuri aŭ perei. Kaj li do kuris, tra la malantaŭa pordo, tra la ĝardeno, kaj tra la kampoj.

Alveninte la plej proksiman domon, pli ol mejlon for, li falis sur la sojlo.

— Ne, ne, ne! — li kriadis. — Ne, ne mi! Ne mi havas ĝin! — Pasis iom da tempo antaŭ ol oni povis kompreni, pri kio li babilas. Finfine ili konstatis, ke malamikoj troviĝas en Boklando, ia stranga invado el la Malnova Arbaro. Kaj tiam ili ne plu perdis tempon.

TIMU! FAJRO! MALAMIKOJ!

La brandobokoj blovis la Korn-alarmon de Boklando, kiu ne estis aŭdigita jam de cent jaroj, depost la alveno de blankaj lupoj, kiam Brandovino estis glaciigita.

VEKIĜU! VEKIĜU!

Fore aŭdiĝis respondaj kornoj. La alarmo disvastiĝis.

La nigraj figuroj fuĝis el la domo. Unu el ili faligis hobitan mantelon sur la ŝtupo dum li kuris. Sur la pado hufobruo eksonis, kaj galopante foriris martelbate en la mallumon. Tra la tuta Stretkavo sonis kornoj klarionantaj, voĉoj kriantaj kaj piedoj kurantaj. Sed la Nigraj Rajdantoj rajdis tempeste al la Norda Pordego. Lasu la etulojn klarioni! Saŭrono pritraktos ilin poste. Intertempe ili havis alian taskon: ili jam sciis, ke la domo estas malplena kaj la Ringo foririnta. Ili surrajdis la gardantojn ĉe la pordego kaj malaperis el la Provinco.

вернуться

7

Tiel la hobitoj nomas la stelaron Plugilo aŭ Granda Urso.

1 ... 50 51 52 53 54 55 56 57 58 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)