Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 48 49 50 51 52 53 54 55 56 ... 322
Перейти на страницу:

— Nu, kion vi faris? — diris Frodo, senpaciencante pri la malrapida disvolvo de liaj pensoj.

— Kien mi alvenis? — diris la tavernestro, paŭzante kaj klakigante la fingrojn. — Ha, jes! Maljuna Gandalfo. Antaŭ tri monatoj li enpaŝis rekte en mian ĉambron, nefrapinte: “Barlo, mi ekiros morgaŭ. Ĉu vi faros al mi komplezon?” — “Necesas ĝin nur nomi”, — mi diris. — “Mi hastas, — diris li, — kaj mi mem ne disponas tempon, sed mi deziras sendi mesaĝon al la Provinco. Ĉu vi konas iun, kiun vi povos sendi, kaj fidi, ke li iru?” — “Mi povas trovi iun, — mi diris, — eble morgaŭ aŭ postmorgaŭ”. — “Estu morgaŭ”, — li diris, kaj poste transdonis al mi leteron. — Ĝi estas adresita sufiĉe klare, — diris s-ro Buterburo, elpoŝigante leteron, kaj laŭtlegante malrapide kaj fiere (li fieris pri sia reputacio de legoscianto) la adreson:

S-ro FRODO BAGINZO, BAG-ENDO, HOBITURBO en la PROVINCO.

— Letero al mi de Gandalfo! — kriis Frodo.

— Ha! — diris s-ro Buterburo. — Do via ĝusta nomo estas Baginzo?

— Tiel estas, — diris Frodo, — sed prefere tuj donu al mi tiun leteron kaj klarigu, kial vi neniam sendis ĝin. Vi ja venis por sciigi tion al mi, supozeble, kvankam vi bezonis longan tempon por atingi la celon.

Kompatinda s-ro Buterburo aspektis ĉagrenita.

— Vi pravas, mastro, — li diris, — kaj mi petas vian pardonon. Kaj mi morte timas tion, kion diros Gandalfo, se el tio venos io misa. Sed ne intence mi retenis ĝin. Mi formetis ĝin sekure. Poste mi trovis neniun, kiu pretis iri al la Provinco la morgaŭan, nek la postan tagon, kaj neniu el miaj propraj servistoj estis malhavebla; kaj poste unu afero post alia forpelis tion el mia menso. Mi estas homo okupata. Mi faros, kion mi povos, por rebonigi la aferon, kaj se mi povos iel helpi, necesas ĝin nur nomi. Flankenigante la leteron, mi promesis al Gandalfo neniom malpli. “Barlo, — li diris al mi, — tiu mia amiko el la Provinco eble venos ĉi tien post nelonge, li kaj alia. Li nomos sin Submonteto. Memoru tion! Sed ne necesas starigi demandojn. Kaj se mi ne akompanos lin, li eble havos problemojn, kaj li eble bezonos helpon. Fam kion vi povos por li, kaj mi estos danka”, — li diris. Kaj jen vi estas, kaj problemoj ne malproksimas verŝajne.

— Kion vi celas? — demandis Frodo.

— Tiuj nigruloj, — diris la tavernestro, mallaŭtigante la voĉon. — Ili serĉas Baginzon, kaj se ili bonintencas, tiam mi estas hobito. Tio estis lunde, kaj ĉiuj hundoj bojis kaj la anseroj kriĉis. Malordinaraĵo, mi nomis tion. Nobo venis kaj diris al mi, ke du nigruloj estas ĉe la pordo demandante pri hobito nomata Baginzo. La haroj de Nobo hirtiĝis. Mi ordonis al la nigruloj foriri kaj klakfermis la pordon antaŭ ili, sed ili starigis la saman demandon tra la tuta vojo ĝis Arketo, mi aŭdis. Kaj ankaŭ tiu disirulo Paŝegulo starigadis demandojn. Li provis eniri ĉi tien al vi, antaŭ ol vi manĝis aŭ trinkis, tion li faris.

— Tion li faris! — diris Paŝegulo subite, enpaŝante en la lumon. — Kaj multe da ĝeno estus ŝparita, se vi enlasus lin, Barlimano.

La tavernestro eksaltis surprizite.

— Vi! — li kriis. — Vi ĉiam enpuŝiĝas. Kion vi nun volas?

— Li ĉeestas laŭ mia permeso, — diris Frodo. — Li venis por proponi al mi helpon.

— Nu, vi regas la propran aferon, eble, — diris s-ro Buterburo, rigardante suspekteme al Paŝegulo. — Sed se mi estus kiel vi perpleksigita, mi ne aliĝus al disirulo.

— Al kiu vi aliĝus do? — demandis Paŝegulo. — Ĉu al grasa tavernestro, kiu memoras sian propran nomon nur pro tio, ke oni kriadas ĝin al li la tutan tagon? Ili ne povas resti eterne ĉe La Poneo, kaj ili ne povas iri hejmen. Antaŭ ili estas longa vojo. Ĉu vi akompanos ilin kaj fortenos la nigrulojn?

— Mi? Forlasi Brion! Tion mi ne faros kontraŭ iom ajn da mono, — diris s-ro Buterburo, mienante vere timigite. — Sed kial vi ne povas resti ĉi tie kviete dum kelka tempo, s-ro Submonteto? Kiaj estas tiuj strangaj okazaĵoj? Kion celas tiuj nigruloj, kaj de kie ili venas, mi volus scii?

— Mi bedaŭras, ke mi ne povas klarigi ĉion, — respondis Frodo. — Mi estas laca kaj tre zorgoplena, kaj la rakonto estas longa. Sed se vi intencas helpi min, mi devas averti vin, ke danĝero vin minacos tiel longe, kiel mi estas en via domo. Tiuj Nigraj Rajdantoj, mi ne certas, sed mi opinias, mi timas, ke ili venis de...

— Ili venis de Mordoro, — diris Paŝegulo per mallaŭta voĉo. — De Mordoro, Barlimano, se tio signifas ion ajn al vi.

— Gardu nin! — kriis s-ro Buterburo, paliĝante; la nomo evidente estis konata al li. — Tio estas la plej malbona novaĵo veninta al Brio dum mia vivo.

— Tia ĝi estas, — diris Frodo. — Ĉu vi ankoraŭ pretas helpi min?

— Mi pretas, — diris s-ro Buterburo. — Pli ol antaŭe. Kvankam mi ne scias kion povas fari tia, kia mi, kontraŭ, kontraŭ... — li hezitis.

— Kontraŭ la Ombro en la Oriento, — diris Paŝegulo kviete. — Ne multe, Barlimano, sed ĉiu malmulto helpas. Vi povas permesi, ke s-ro Submonteto tranoktu ĉi tie hodiaŭ, kiel s-ro Submonteto, kaj vi povas forgesi la nomon Baginzo, ĝis li estos malproksime for.

— Tion mi faros, — diris Buterburo. — Sed ili malkovros, ke li estas ĉi tie, sen mia helpo, mi timas. Estas domaĝe, ke s-ro Baginzo atentigis pri si hodiaŭ vespere, se diri nenion plian. Tiu rakonto pri la foriro de s-ro Bilbo estas aŭdita en Brio antaŭ la hodiaŭa vespero. Eĉ nia Nobo okupiĝis pri konjektado en sia lanta kapo, kaj troviĝas aliaj en Brio pli penskapablaj ol li.

— Nu, ni povas nur esperi, ke la Rajdantoj ne ankoraŭ revenos, — diris Frodo.

— Espereble ne, efektive, — diris Buterburo. — Sed ĉu fantomoj aŭ ne, ili ne tiel facile eniros La Poneon. Ne ĝenu vin ĝis la mateno. Nobo nenion diros. Neniu nigrulo trapasos miajn pordojn, dum mi ankoraŭ kapablas stari. Mi kaj miaj servistoj deĵoros hodiaŭ nokte; sed prefere vi iom dormu, se vi povas.

— Ĉiuokaze necesas, ke oni voku nin frumatene, — diris Frodo. — Ni devos ekiri laŭeble frue. Matenmanĝon je la sesa kaj duono, mi petas.

— Bone! Mi aranĝos la mendon, — diris la tavernestro. — Bonan nokton, s-ro Baginzo — Submonteto, mi devus diri! Bonan nokton — nu, mi estu benita! Kie estas via s-ro Brandoboko?

— Mi ne scias, — diris Frodo, subite ĉagrenite. Ili forgesis pri Gaja, kaj iĝis malfrue. — Mi timas, ke li foriris. Li diris ion pri spiro da freŝa aero.

— Nu, vi ja bezonas prizorgadon, senerare: via grupo agas kvazaŭ feriante! — diris Buterburo. — Mi devas iri kaj ŝlosi la pordojn tuje, sed mi certigos, ke via amiko estu enlasita, kiam li venos. Prefere mi sendu Nobon por lin serĉi. Bonan nokton al vi ĉiuj! — Finfine s-ro Buterburo eliris, post plia dubema rigardo al Paŝegulo kaj skuo de la kapo. Liaj paŝoj forsoniĝis laŭ la koridoro.

— Nu? — diris Paŝegulo. — Ĉu vi intencas malfermi tiun leteron? Frodo zorge ekzamenis la sigelon antaŭ ol rompi ĝin. Ĝi certe ŝajnis de Gandalfo. Interne, skribite per la forta sed eleganta manskribo de la sorĉisto, estis jena mesaĝo:

LA PRANCA PONEO, BRIO.

Jarmeza Tago, Provinca Jaro, 1418.

Kara Frodo,

Atingis min ĉi tie malbona sciigo. Mi devas tuj foriri. Prefere vi forlasu baldaŭ Bag-Endon, kaj forlasu la Provincon plej malfrue fine de julio. Mi revenos kiel eble plej baldaŭ; kaj mi sekvos vin, se mi trovos, ke vi foriris. Lasu mesaĝon por mi ĉi tie, se vi trapasos Brion. Vi povas fidi al la tavernestro (Buterburo). Vi eble renkontos survoje amikon mian: Viro,maldika, malhela, alta, de iuj nomata Paŝegulo. Li konas nian aferon kaj helpos vin. Celu al Rivendelo. Tie mi esperas renkonti vin denove. Se mi ne venos, Elrondo konsilos al vi.

1 ... 48 49 50 51 52 53 54 55 56 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)