Sub kvaranteno la Grand-Hotelo [en Esperanto]
- Автор: Рейто Енё
- Год: 2002
- Язык: эсперанто
- Переводчик: L
- Жанр: Другие приключения
Электронная книга - «Sub kvaranteno la Grand-Hotelo [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
Profunda ĝemo.
– Mi agis malbone, Hacker…
– Mi vertiĝas… Sinjoro Bruns…
– Ne diru… Bruns… Mi estas Hermann Thorn… Sed mi ne uzas… tiun nomon… La polico serĉas… malnovan bandestron de rabistoj… Mi prirabis kason de ŝipo en Kairo… Nun jam mi povas konfesi tion.
Silento.
– Kie estas la pasintaj… belaj tempoj.
Felikso enpaŝis en la ĉambron sen frapeto kaj diris rapide al la du surprizitaj homoj:
– Koncize, mi ne havas tempon. Pro dankemo, bonvolu ne interesiĝi pri mi. Vi havas nenian malsanon. La malbeno estas stultaĵo. La cigaredoj estas venenitaj. Ne fumu ilin. Trinku alkoholaĵon kaj nigran kafon, post du tagoj vi resaniĝos…
– De kie… vi scias tion?
– Konkurenca kontrabandisto sisteme venenas viajn cigaredojn. Bonfarton.
Li elŝteliĝis kaj fermis la pordon…
La flava, grase ŝvitanta, morte enkaviĝinta vizaĝo de Bruns mirante direktiĝis al la pordo. Liaj okuloj el du nigraj kavoj lumis langvore. Sed tuj kaptinte botelon da brando, li metis ĝin al sia buŝo.
– Friponoj… – siblis Bruns. – La anglaj agentoj faris tion… Sed ili amare pentos ĝin… ĉar se estas vere, kemi resaniĝos, tiam ve al ili… He! Demetu tiun botelon, vi, hirudo!
– Kiel? – spiregis Hacker kontente – ĵus mi kredis tion, se vi resaniĝos, tiam vi fondos dimanĉan, eklezian lernejon.
– Idiotaĵo! Dronigi la ŝipojn… de tiuj fiuloj… kial vi rikanas?
– Mi… nur pensis… – li singultis. – Cetere: ĉu vi ne volas kanti?
– Ne!
– Kvankam… mi estas via bona sekretario…
– Vi ne estas mia sekretario! Kaj vi neniam estos tio!
– Sed… pripensu tion, sinjoro Hermannn Thorn…
Bruns ekmordetis sian lipon kaj diris mallaŭte:
– Cetere povas esti, ke mi dungos vin…
Sekvonttage Markheit notis du akutajn etilismulojn apud la malariuloj en sia taglibro.
XLV
…La junulo ŝteliris sur la koridoro. Ne staris policisto antaŭ la pordo de la knabino… Ĉu la ĉefinspektoro tamen volas helpi?… Li frapetis. Ekpreminte la klinkon, li enpaŝis…
En la mallumo, sur la kutima loko de la knabino, li vidis ombron sidi en brakseĝo.
– Maud… li flustris malcerte.
– Ŝi ne estas ĉi tie – respondis trankvila voĉo. Elder sidis en la brakseĝo.
– Kie estas la knabino?!
– En sekura loko. Ĉar mi sciis, ke vi volas fuĝi kun ŝi, mi zorgis pri ŝia sekureco. Maud estas severe gardata.
Elder!
– Vidu, oldulo mia, nun la vero luktas kontraŭ la peko. La vero devas venki sur la malfacila vojo, laŭ ĉiu regulo de la kavalireco. Mi kredas tion, mi vivas por ĝi, kaj mi ne kompromisas. Ni devas pruvi la senkulpecon de la knabino. Se vi fuĝos kun ŝi, tiam ĝi estos akvo al la muelilo de fripono.
– Ĉu se ni ne sukcesos pruvi sian senkulpecon?
– Tiam… tiam..
– Tiam vi ruinigis ŝian vivon…
Elder pensadis.
– Trankviliĝu Felikso. Ni havas multajn ŝancojn. Poste mi serĉos la tapiŝon. Estas malfacile neniigi grandan, persan tapiŝon, kaj ili tamen ne miksos la personaron en tion. Bruligi ĝin ne eblas… Se la tapiŝo retroviĝos, ni gajnos!
– Pri kia tapiŝo vi parolas?
– Pri rustkolora, persa tapiŝo.
– Wolfgang transportigis ĝin en la ĉambron n-ro 102… kiam mi banis min…
– Kion vi diras?! Ĉu en la ĉambron kun la enfalinta muro?
– Jes.
– Dio mia, se mi estus sciinta tion pli frue… Kial vi ne diris tion… Ni iru! – Li ankoraŭ neniam vidis Elder-on tiel ekscitita.
Ili rapidis…
La tapiŝo estis en la malseka, mucida ĉambro. Elder surgenuiĝis, poste…
Felikso preskaŭ falis surdorsen pro la surprizo. La ĉefinspektoro kuŝiĝis sur la tapiŝo, premis sian vizaĝon al ĝi, kaj flaradis tion…
– Jes… – li flustris poste. – Mi konjektis bone… Kaj liaj okuloj brilis febre. – Vi ne devas fuĝi, oldulo mia. Nun jam ĉio estas evidenta. Venu, ni rulfaldu la tapiŝon…
La elektra lumo estingiĝis en tiu momento…
– Atentu! – kriis Elder, sed jam malfrue. Iu, enŝteliĝinte tra la malfermita pordo, batis Felikson je la kapo, ke li svenis. Elder pafis tri foje. La tondroj timige eĥis. Sed li pafis ne al la atakanto, sed en la aeron.
Dume fajro ekflagris sur la tapiŝo per grandaj flamoj. Iu ĵetis eteran bombon sur la persan tapiŝon, sed li tuj elŝteliĝis, kaj Elder, kiu stumblis en la korpo de Felikso, ne atingis la fuĝinton. Li kuregis kuntreninte Felikson… Sed kvazaŭ je donita signalo, manlampoj ekbrilis ĉe ĉiu turniĝejo. Policistoj rapidis al difinitaj lokoj. Elder saltadis kvar-kvin ŝtupojn sur la ferŝtupetaro…
La fuĝanto vidis ekbrili lampon sur ĉiu etaĝo… Malantaŭe la persekutanto… antaŭ li staris policaj oficiroj sur ĉiu etaĝo en difinita loko… Subite li haltis…
Elder, saltinte dek ŝtupojn, ĵetis sin sur lin, kaptinte lian gorĝon. Ili falis unu sur la alian.
– Lampon! – li kriegis plengorĝe. – Nun vi estas kaptita, fripono, la ludo finiĝis.
La alia homo rezigne respondis:
– Ĝi estas granda vero, sinjoro.
XLVI
Iu batfaligis la gardiston, starigitan al la elektra centralo.
Kiam la ŝaltostango estis malsuprentirita, bluaj fajreroj disŝpruciĝis, kaj fariĝis mallumo, post kelksekuda paŭzo knalis tri pafoj. Kiu batfaligis la policiston, li tuj ŝtelumis supren, sur la duonetaĝon, rapide la ĉambro…
Li retropaŝis Blinde. Lumo de lampo trafis lian vizaĝon, kaj revolvero de polica oficiro direktiĝis al li.
– Levu la manojn, Wolfgang! – kriis Sedlintz. – Sed tre rapide.
Antaŭ ol Wolfgang povintus rekonsciiĝi pro la suprizo, jam mankateno estis sur li, kaj oni puŝis lin en sian ĉambron. Post minuto oni alkondukis la katenitan Admirindan Nalaya, kun sanganta nazo.
La kapitano restarigis la ordon sur la etaĝo.
– Ĉiu iru en sian ĉambron – stentoris la kapitano. – Estas nenia problemo! Vi ne devas timi!
Tiam kelkaj personoj svenis. Policisto venis kuregante:
– La hotelo brulas!
Oni batrompis la vitrotabuleton de la fajrosignalilo sur la muro de la koridoro. Post nelonge aŭdiĝis la sirenoj de la alvenanta fajrobrigado.
La Grand-Hotelo brulas! La flamoj de la fajro lumis malproksimen el la etaĝaj fenestroj.
Unue nur grupo da fajroestingistoj trapasis la kordonon de la kvaranteno, ĉar kiu enpaŝas ĉi tien, tiu ne povas reveni. Feliĉe tiu grupo sukcesis estingi la malgravan fajron, kaj la gastoj, kolektiĝintaj en la halo denove povis iri en sian ĉambron
Elder unuavice zorgis ne pri la arestitoj, vidinte, ke Felikso iomete ŝanceliĝas, sed li venas sur siaj piedoj kun Markheit. Li pridemandis la policajn oficirojn.
Antaŭe la ĉefinspektoro priparolis kun ili, se denove mallumiĝos, ĉiu rapidu al difinita loko, kaj ili ne moviĝu, kio ajn okazu. Li postenigis la oficirojn al la etaĝaj ŝtuparejoj kaj la kelkaj ĉambroj.
– Kie estas Ferguson?
La oficiro anonciĝis. Sango fluetis sur lia frunto, kaj ekimozo kovris lian duonvizaĝon.
– Kio okazis?
– Mi staris… ĉe la teretaĝa… suprenirejo… kiel vi ordonis… Iu venis… mi kaptis lin… li batis min je la kapo…
– Li ne povas forfuĝi! Ni traserĉos la domon! – kriis Elder. – Ni devas trovi homon, kiu portas ruĝan, kvadratitan piĵamon… Ek!
Felikso rapidis en la lavoĉambron. Estis mallumo. Li konjektis, kien fuĝis tiu homo.
– Ĝilda.
– Jen mi estas, sahibo… – La lampo eklumis. La hinda virino staris antaŭ li tremante.
– Mi serĉas homon, kiu portas piĵamon.