Rolandkanto
- Автор: Noël Eugène
- Год: 1906
- Язык: эсперанто
- Год: Presa Esperantista Societo
- ISBN: 5-8242-0036-X
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Перейти на страницу:
308
Alvenas apud Reĝon Pinabelo,
Li granda, forta, vigla kaj kuraĝa,
Mortigas, kiujn li ekfrapas. Jen li: 3840
«Kunsidon regas via Reĝa Moŝto;
› Ordonu, por ke ĉesu tia bruo!
› Tiero ĵus voĉdonis, sed mi volas
› Lin kontraŭdiri, lin batali!» Dekstran
Cervledan ganton li al Reĝo donas.
Sed Karl’: «Garantiuloj, kie estas?»
—Parencoj tridek leĝe garantias.—
Nun Reĝ’: «Mi ankaŭ tiel garantios!»
Li prenas ilin ĝis fariĝos juĝo. Aŭdu.
309
Tiero preta por dueli, donas 3850
Al Reĝo Karlo sian dekstran ganton.
Pri li garantiulojn Karlo donas,
Kaj alportigas tien ĉi kvar benkojn,
Sur kiujn duelontoj nun sidiĝas.
L’ aferon reguligas voĉ’ komuna;
Ogiro de Danujo voĉojn skribis.
«Ĉevalojn alkonduku, kaj armilojn
› Alportu al ni!» diras batalontoj. Aŭdu.
310
Nun ili konfesinte, puriĝinte
De pekoj, ricevinte pastran benon,
Aŭdinte meson, komuniiĝinte, 3860
Por monaĥejoj malavariĝinte,
Al Karl’ revenas ambaŭ. Ili ligis
Sur la piedoj spronojn, sur la brustoj
Kirasojn blankajn, fortajn kaj malpezajn,
Sur siaj kapoj brilajn kaskojn, kaj sur
La flankoj glavojn je prenilo ora,
Sur ŝultroj la facetajn ŝildojn. Ili
Per dekstra mano tenas tranĉan haston,
Kaj rajdas sur ĉevaloj viglaj. Tiam
Ekploras cent mil kavaliroj, kiuj 3870
Kompatas kun Tiero pro Rolando…
Finiĝon de ĉi tio … Dio scias! Aŭdu.
311
Sur vasta ebenaĵ’, sub urbo Ajkso,
Pretiĝas por dueli du baronoj.
Ho! Ambaŭ estas noblaj kaj kuraĝaj!
Ĉevaloj viglaj kaj rapidaj! Ili
Per spronoj pikas kaj forlasas bridojn,
Terure frapas unu la alian
Pecigas ambaŭ ŝildojn kaj disrompas 3880
Kirasojn; disŝiriĝas selrimenoj,
Rondiras seloj…. Jen rajdantoj falas!
Je tia vido, cent mil viroj ploras. Aŭdu.
312
Ĉar ili falis teren, batalantoj
Rapide restariĝas sur piedoj.
Lertege plirapidas Pinabelo.
Sin serĉas ili (de nun sen ĉevaloj).
Per glavoj je tenilo ora, ili
Ekfrapas kaj refrapas ŝtalajn kaskojn.
Per tranĉaj kaj teruraj batoj. Varme
Ekĝemas ĉiuj francaj kavaliroj! 3890
Kaj Karlo: «Dio triumfigu rajton!» Aŭdu.
313
Kaj Pinabel’: «Tiero, vi reprenu
› La dirojn; mi vin servos ame, fide;
› Laŭ volo via, mi riĉigos vin, sed
› Pacigu inter Reĝ’ kaj Gen’!» — Tiero:
«Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi!
› Hontego estu al mi, se mi jesos!
› Tuj Dio inter ni elmontros rajton!» Aŭdu.
314
Tiero diras: «Pinabel’, vi estas
› Barono vera, forta, granda, bela. 3900
› Samuloj viaj scias vin kuraĝa,
› Nu, tiun ĉi duelon ni forlasu!
› Kun Karlo mi vin nepre konsentigos;
› Pri Geno, li ricevos punon tian,
› Ke plu neniam oni aŭdos pri li!»
—Sed Pinabelo: «Gardu Di’! mi volas
› Pravigi tutan mian parencaron.
› Neniu min haltigos! Mi pli volus
› Mortiĝi ol meriti la mallaŭdon!»
Nun ili reciproke ree frapas 3910
Per glavoj sur la orjuvelajn kaskojn!
Fajreroj flugas ĝis ĉielo. Kiu
Disigus ilin? Tio ne finiĝos
Nur se mortigos unu la alian! Aŭdu.
315
Sorenca Estro, Pinabelo, brave
Tieron frapas sur Provencan ŝildon.
Fajreroj ŝprucas, ekbruligas herbon.
De ŝtala glavo pinton li sursvingas
Sur frunton de Tier’, disfendas kaskon;
Malsupren frapas ĝis en mezo de la 3920
Vizaĝ’, (el dekstra vango fluas sango);
Kiraso disrompiĝas ĝis la ventro;
Sed Dio gardas kaj Tieron savos. Aŭdu.
316
Tiero, malgraŭ vundo sur vizaĝo
El kiu sang’ defluas sur herbejon,
Frapegas Pinabelon sur la kaskon
Brunŝtalan, rompas ĝin ĝis nazŝirmilo.
De lia kap’ cerbaĵ’ sur teron fluas!
Tiero svingas glavon, lin faligas
Senvivan! Tiel dubatal’ finiĝas. 3930
Ekkrias Francoj: «Di’ miraklon faris!
› Nun estas juste pendigindaj Geno,
› Kaj parencaro lin garantiinta!» Aŭdu.
317
Tiero venkis en la dubatalo.
Al li alproksimiĝas Estro Karlo,
Kaj, kun la Reĝo, kvar el la baronoj;
Naimo Duk’, Ogiro de Danujo,
Gefrejz’ de Anĵo kaj Vilam’ Blaiva.
Lin Karlo ĉirkaŭprenas, viŝas lian
Vizaĝon per la mustelfelaj ŝtofoj 3940
De siaj ŝultroj alivestigitaj.
Senarmigita dolĉe, kavaliro
Ekrajdas tiam sur araba mulo;
Kaj tiel, ĝoje, glore li revenas.
Al Ajkso iras, sur la placo haltas.
Tuj komenciĝos puno al aliaj. Aŭdu.
318
Alvokas Karlo grafojn, dukojn: «Kion
› Konsilas vi pri la garantiuloj?
› Por Geno ili venis al juĝejo,
› Por Pinabelo ili garantiis!» 3950
Respondas Francoj: «Ili ĉiuj mortu!»
Alvokas Karlo ĉefekzekutiston
Basbrunon: «Vi pendigu ĉiujn ilin
› Al tiu arb’.—Pro mia blanka barbo,
Se unu eĉ forkuros, vi mem mortu!»
—Basbruno: «Via Reĝa Moŝt’, mi faros
› Ne malpli!» — Kvar serĝentoj prenas ilin
Kaj ĉiuj tridek estas pendigataj!…
Sin kaj l’ aliajn perdis perfidulo! Aŭdu.
Перейти на страницу: