Rolandkanto
- Автор: Noël Eugène
- Год: 1906
- Язык: эсперанто
- Год: Presa Esperantista Societo
- ISBN: 5-8242-0036-X
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Перейти на страницу:
274
Anaroj grandaj kaj rotegoj belaj!
Korpusoj ĉiuj nun kontraŭstariĝas!
Ho! terurege frapas Idolanoj;
Ho, Dio! Kiom da rompitaj hastoj,
Da disŝiritaj ŝildoj kaj kirasoj!
Sur tero amasiĝis tiel multaj
Mortintoj, ke verdherbaj folietoj
Ruĝiĝis per la sango de vunditoj! 3390
Emir’ denove vokas siajn anojn:
«Baronoj frapu nun Kristanan genton!»
Batalo estas varma, terurega!
Neniam oni vidis tian! Jes ĝis
La morto, batalantoj ne disiĝos! Aŭdu.
275
Emir’ ankoraŭ vokas sian genton:
«Vi devas nur frapadi, Idolanoj;
› Mi donos al vi belajn kaj agrablajn
› Edzinojn, terojn, domojn kaj bienojn!»
—Kaj Idolanoj: «Ni frapadi devas!» 3400
Pro troaj frapoj ili perdas hastojn,
Tuj pli ol cent mil glavojn elingigas!
Grandega, terurega interpuŝo!
Jes! Ĉeestantoj vidis batalegon! Aŭdu.
276
Imperiestro kuraĝigas Francojn:
«Baronoj noblaj, mi vin amas, ankaŭ
› Al vi mi fidas; ĉar por mi, vi multe
› Batalis, landojn prenis, reĝojn venkis…
› Mi scias… Mi kompense ŝuldas al vi
› Arĝenton, terojn, eĉ la propran korpon… 3410
› Sed venĝu filojn, fratojn, anojn, kiuj
› En Rencesval’ ĵus mortis… Ĉar vi scias
› Ni estas pravaj kontraŭ Idolanoj!»
—Kaj Francoj: «Via Reĝa Moŝto prava!»
Al Karlo dudek mil, per unu voĉo,
Certigas, ke lin ili ne forlasos
Eĉ malgraŭ la danĝeroj aŭ la morto.
Jen tiam ĉiuj frapas per pikstangoj,
Kaj senprokraste batas per la glavoj.
Batal’ terure miriginda estas! Aŭdu. 3420
277
Malprim’ baron’, tra batalejo rajdas,
Li terurege frapas sur Francanojn;
Jen Duk’ Naim’ fiere lin rigardas,
Kaj lin atakas per kuraĝa bato;
De lia ŝild’ supraĵon li disrompas,
Disŝiras subkirason, lin trapikas
Per flavkolora flago, kaj sur sepcent
Aliajn lin faligas mortigitan. Aŭdu.
278
Kanabo Reĝo, frato de Emiro
Per spronoj forte pikas la ĉevalon, 3430
Eltiras glavon je kristalprenilo,
Naimon frapas sur la princan kaskon,
Per tranĉa ŝtalo ĝin disigas, ankaŭ
Disrompas kvin el kaskaj rimenetoj.
Al Duko ne utilas ferplataĵa
Subkasko, ĉar subaĵo ĝis la karno
Tranĉiĝis kaj pecaĵo falas teren.
Per tia bato Duk’ senkonsciiĝas;
Li estus mem falinta se ne Dio
Protektus. Li je l’ kolo ĉirkaŭprenas 3440
Ĉevalon. Sed, se Idolano frapos
Denove, nobelulo nepre mortos.
Jen venas Karlo de Francuj’ por helpo. Aŭdu.
279
Naimo Duk’ ekstreme danĝeriĝas,
Ĉar Idolan’ rapidas reataki.
Sed Karl’: «Malnobla, Vi pri tio pentos!»
Kaj kuraĝege Karlo lin atakas,
Disrompas ŝildon kontraŭ lia brusto,
Disŝiras mentonumon de kiraso,
Per lanc’ trapikas korpon, lin faligas
Senvivan de malokupita selo. Aŭdu.
280
Dolore premegiĝas Reĝo Karlo
Vidinte antaŭ si Naimon Dukon
Vunditan, kies sang’ makulas verdan
Herbaĵon. Tiam Karlo diras jenajn:
«Sinjor’ Naimo, apud mi nun rajdu.
› Ĵus mortis malnoblulo atakinta;
› Per lanco mi trapikis lian bruston!»
—Kaj Duk’: «Mi kredas Vian Reĝan Moŝton;
› Se mi ne mortos, mi plenumos ŝuldon!»
Konfide, ame, ili kune rajdas, 3460
Kaj ankaŭ dudek mil Francanoj, ĉiuj
Terure kaj fiere bataladas. Aŭdu.
281
Emir’ tra batalejo rajdas, tenas
En mano sian grandan, tranĉan lancon;
Sin ĵetas sur Ginmanon Grafon, rompas
Sur lia koro lian blankan ŝildon,
Disŝiras la subaĵon de kiraso,
Distranĉas bruston, flankojn; lin mortintan
Faligas de ĉeval’; mortigas ankaŭ
Loranton, Gebuinon kaj Riŝardon
Grandaĝan estron de Normanoj. Krias 3470
Fremduloj: «Brava batalant’! Terura
› Mirindulino! Nu, baronoj, frapu!» Aŭdu.
282
Arabaj kavaliroj estas belaj!
Basklanoj, Argoj, Oksianoj frapas
En interpuŝo per teruraj lancoj!
Sed Francoj ne forkuros; tial, multe
Da viroj ambaŭflanke mortas, kaj ĝis
Vespero, oni forte batalados.
Baronoj francaj amasege mortas!
Ho! Kiom da doloroj, ĝis finiĝo! Aŭdu. 3480
283
Fortege frapas Francoj kaj Araboj;
Pecigas ili glavojn kaj pikstangojn!
Ho, ve! Je l’ vido de rompitaj ŝildoj,
Je l’ aŭdo de la kaskoj kaj de blankaj
Kirasoj bruegantaj kontraŭ ŝildoj,
Je l’ vido de falantaj kavaliroj,
Je l’ aŭd’ de plendaj ĝemoj de mortantoj,
Ho! Kiu ne premiĝus per korŝiro!
Ve! Terurega estas batalego!
Alvokas Baliganzo Apolonon, 3490
Tervagon, Mahometon: «Niaj Dioj!
› Sinjoroj! Mi plenumis Vian servon!
› Mi vin glorigos per statuoj oraj
› Se vi bonvolos helpi kontraŭ Karlon!»
Amiko lia, Gemalfin’ sciigas
Novaĵojn plej malbonajn: «Via Moŝto
› Emira! Tago por vi pereiga!
› Ĉar vi Malprimon, vian filon, perdis!
› Kanabo, via frato, ankaŭ mortis!
› Prosperis al du Francoj frapi ilin! 3500
› Laŭ mia juĝ’, el tiuj estas Karlo,
› Altkreska kaj fiera, tiel blanka
› Per barbo kiel floro en Aprilo!»
Emiro nun mallevas mentonumon
De kask’; sur bruston ekkliniĝas kapo…
Pro doloreg’ li pensas, ke li mortas…
Al si li vokas Janglon la transmaran. Aŭdu.
284
Emiro diras: «Jangl’, alproksimiĝu!
› Vi estas brava, klera kaj al viaj
› Konsiloj ĉiam mi alkonformiĝis. 3510
› Nu! diru kion pensas vi pri Francoj
› Kaj pri Araboj? Ĉu ni venkos?» — Janglo:
«Emira Via Moŝto ne saviĝos!
› Ne kredu, ke vin savos viaj Dioj,
› Fiera estas Karlo, liaj anoj
› Kuraĝaj kaj plej taŭgaj por batalo!
› Alvoku tamen Oksianojn, Turkojn,
› Arabojn, Enfrunanojn kaj Gajanojn,
› Por senprokraste fari devan agon!» Aŭdu.
Перейти на страницу: