Rolandkanto
- Автор: Noël Eugène
- Год: 1906
- Язык: эсперанто
- Год: Presa Esperantista Societo
- ISBN: 5-8242-0036-X
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Перейти на страницу:
263
Nun Idolanoj fondas dek aliajn
Korpusojn; la unuan el malbelaj
Kanelianoj (el Valfujt’ venintaj).
La duan fondas Turkoj; kaj la trian 3240
Persanoj; ili ankaŭ kun Pincanoj
La kvaran; Avaranoj kaj Soltranoj
La kvinan; Ormalanoj, Eŭglezanoj
La sesan; anoj de Samul’ la sepan;
La okan, Bruisanoj; Esklaversoj
La naŭan; kaj la dekan anoj de la
Dezerta Oksianto, malamantaj
Sinjoron Dion, kaj plej perfiduloj.
Ilia haŭt’, malmola kiel fero
Ebligas lasi for kirason, kaskon; 3250
Kruelaj ili estas en batalo! Aŭdu.
264
Emiro fondas ankaŭ dek korpusojn.
Unuan el Gajanoj de Malpruso;
El Hunsoj, duan; el Hungaroj, trian;
El anoj de Baldis’-la-longa, kvaran;
El anoj de Penusa Valo, kvinan;
El Marusanoj kaj Ĵojanoj, sesan;
El Leŭsoj kaj el Astrimanoj, sepan;
El Argoj, okan; el Klarbanoj, naŭan;
El Barbulanoj de Valfundo, dekan. 3260
Ĉi tiu gent’ neniam amis Dion.
Skribaĵo franca kunkalkulis tridek
Korpusojn, multenombrajn, bruegantajn!
Jen Idolanoj fierege rajdas! Aŭdu.
265
Emiro estas bela kaj potenca
Antaŭe rajdas Drakonstandardisto,
Kaj standardistoj de Tervag’ kaj Maho,
Kaj figuraĵ’ de perfidul’ Apolo.
Apude, dek Kanelianoj rajdas.
Kaj per laŭtvoĉo krias: «Kiu volas, 3270
› Ke niaj Dioj helpu al li, devas
› Al ili preĝi, ankaŭ genufleksi!»
Mallevas tiam Idolanoj kapon,
Mentonon kaj helrebrilantajn kaskojn.
—Kaj Francoj: «Malnoblegaj! Vi tuj mortos!
› Favoru Dio, por ke vin ni venku,
› Al Estro Karl’ hodiaŭ Li favoru,
› Kaj al li donu venkon en batalo!» Aŭdu.
266
Emir’ lertulo estas kaj klerulo;
Li vokas sian filon kaj du Reĝojn: 3280
«Baronoj noblaj, rajdu antaŭ ĉiuj,
› Ĉar vi korpusojn ĉiujn kunkondukos,
› Retenas mi, el la plej bonaj, nur tri,
› Ĉi tiuj estos Turkoj, Ormalanoj,
› Gajanoj de Malpruso; plie, restos
› Ĉe mia flanko gent’ de Oksianto.
› Mi ilin kontraŭmetos al Francanoj,
› Kaj Karlo, se li volos min batali,
› El lia kolo mi distranĉos kapon,
› Nur tion rajte li postulus de mi!» Aŭdu. 3290
Перейти на страницу: