Rolandkanto
- Автор: Noël Eugène
- Год: 1906
- Язык: эсперанто
- Год: Presa Esperantista Societo
- ISBN: 5-8242-0036-X
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Перейти на страницу:
Preĝo de Karlo
256
La Reĝo, de ĉevalo, piediras.
Li genufleksas sur la verda herbo,
Al suno leviĝanta li rigardas,
Al Dio preĝas el tutkoro, diras:
«Ho, Vera Patro! Vi hodiaŭ helpu! 3100
› Ho, Vi savinte ja de mort’ Jonason
› For el baleno, kiu lin englutis!
› Ho, Vi savinte reĝon de Ninivo,
› Kaj urbon, ankaŭ tutan lian genton!
› Savinte Danielon de terura
› Turmento en fosaĵo kun leonoj!
› Savinte el la fajro tri infanojn!
› Hodiaŭ, Via Amo zorgu pri mi!
› Mi petas, Vi indigu faciligi,
› Por ke hodiaŭ mi Rolandon venĝu!»
Li finis sian preĝon; li sin levas, 3110
Sur frunton faras la favoran signon
De kruco, kaj ekrajdas. Duk’ Naimo
Kaj Ĵoserano tenas piedingon.
Li prenas ŝildon kaj tranĉegan lancon.
Ho! Kiel bela, forta, nobla korpo!
Ho! helvizaĝ’! fiera eksteraĵo!
Li majstre sur ĉeval’ antaŭenrajdas.
Antaŭe, malantaŭe kornoj bruas,
Supersonoras ĉiujn Olifanto.
Sopiras pri Roland’ kaj ploras Francoj! Aŭdu.
Kunveno de anaroj
257
Imperiestro noble rajdas, kaj li
Sur la kiraso plilarĝigis barbon.
Pro amo, ĉiuj Estroj same faras.
Per tiu signo estas rekoneblaj
La cent mil Francoj. Ili trairadas
Ŝtonegojn, montojn kaj terurajn valojn,
Eliras el krutegaj intermontoj,
Alvenas en hispanan limolandon,
Kaj haltas en la mezo de herbejo…
Al Baliganz’ revenas la Senditoj; 3130
El ili Suliano diras jenajn:
«Ni vidis fieregan Reĝon Karlon,
› Terurajn liajn anojn, kiuj nepre
› Vin ekatakos! Kuru al armiloj!»
—Kaj Baliganz’: «Ĝojego por bravuloj!
› Por Idolanoj sonorigu kornojn!» Aŭdu.
258
Nun Idolanoj tra anaro tuta
Bruegas per tamburoj kaj per kornoj
Sonoraj, ili prenas armilaron.
Unua, Baliganzo, sin rapide 3140
Vestigas per kiras’ je orsubaĵoj,
Sur kapo ligas orjuvelan kaskon,
Sur la maldekstran flankon zonas glavon.
Li, pro vanteco (ĉar li ankaŭ aŭdis
Paroli pri la glav’ de Karlo), nomon
«Mirindulino» donis al la sia.
Ĉi-nomo estas lia kunvenvorto;
Per ĝi kriegas liaj kavaliroj.
Nun li pendigas al la kolo grandan
Kaj larĝan ŝildon je orbulo kaj je
Randaĵo brila per kristaloj; ĝian 3150
Rimenon belornamas ŝtof’ desegna.
Li prenas lancon; ĝia nomo «Malto»,
Lignaĵo estas dika kiel trunko,
Feraĵo peze ŝarĝus unu mulon.
Nun li ekrajdas sur ĉeval’. Transmara
Markulo tenas lian piedingon.
Emiro per beleco de la korpo,
Fortegaj koksoj, kaj maldikaj flankoj,
Belformo kaj forteco de la brusto
Per altaj ŝultroj, kaj rigardo bela, 3160
Per la vizaĝ’ fiera kaj buklharoj,
Ekŝajnas tiel blanka kiel floroj
Someraj; ofte li kuraĝon pruvis.
Se li Kristano, kia nobelulo!
Ĝis sango li per spronoj pikas, rajdas
Galope, kaj risorte suprensaltas
Fosaĵon larĝan pli ol kvindek futojn.
Barbaroj krias: «Li defendos kampon!
› Se kontraŭstaros al li, Karlo, vole
› Nevole, perdos vivon; Estro Karlo 3170
› Malprudentiĝas, ĉar li restas tie!» Aŭdu.
259
Emir’ similas vere al barono;
(Blankiĝis lia barbo kiel floro),
El Idolanoj plej kuraĝa, kaj en
Batalo, fierega, terurega.
Malprimo, lia filo, estas brava,
Li granda, forta kiel la prapatroj
Al patro diras: «Ni antaŭenrajdu!
› Ĉu eble ni kun Karlo renkontiĝu!»
—Kaj Baliganz’: «Jes, ĉar li estas brava; 3180
› Per oftaj diroj oni laŭdas pri li,
› Sed li Rolandon, sian nevon, perdis,
› Kaj li ne povos kontraŭstari al ni!» Aŭdu.
260
«Malprim’ Karulo!» — diras Baliganzo,
«Hieraŭ mortis fidelul’ Rolando,
› Kun nobla kaj kuraĝa Oliviro,
› Kaj dek du konsilistoj la amataj,
› Kaj dudek mil Francanoj de Francujo.
› Pri la aliaj… mi malŝatas ilin!
› Imperiestro, ja, ĉi tien venis; 3190
› Sendito Sulian’ sciigis tion,
› Ke Karlo fondis dek korpusojn grandajn.
› Bravuloj estas kornsonoriganta,
› Kaj tiu klare ripetanta post li;
› Rajdadas ili antaŭ la aliaj;
› Post ili venas dek kvinmil Francanoj,
› Junuloj, kiujn Karl’ «Infanoj» nomas;
«Kaj poste, ankaŭ dek kvinmil aliaj!…
› Fiere ili ĉiuj batalados!»
—Malprim’: «Permesu, ke mi ekataku!» Aŭdu. 3200
261
«Malprim’ Karulo!» diras Baliganzo,
«Al via peto mi konsenton donas.
› Tuj iru por ataki Francojn, kun vi
› Kuniru Reĝo de Persuj’ Torluo,
› Kaj Reĝo de Leŭtizoj, Dapamorto.
› Se vi elvenkos Karlon, kaj malhelpos
› Ke Olifanto tiel bruegadu,
› Mi donos al vi parton de la lando
› De Kerianto ĝis Markiza Valo.»
—Malprim’: «Mi dankas Vian Reĝan Moŝton!»
Li proksimiĝas kaj ricevas donon: 3210
Ĝi estis tero jam al Reĝo Fluro…
Malprimo ĝin neniam povos vidi,
Reĝecon sur ĝi li neniam prenos! Aŭdu.
Formado de fremda anaro
262
Emiro rajdas tra anaro; ĉien
Lin sekvas lia filo, grandegulo,
Kun Reĝoj Dapamorto kaj Torluo.
El la anaro, ili fondas tridek
Korpusojn (tiel multaj estas anoj!)
En plej malgranda estos kvindek miloj
Da viroj. La unuan fondas anoj 3220
De Butentroto (patroland’ de Judo
Pro oro liverinta Dion). Fondas
La duan dikkapegaj Micenanoj,
Haruloj sur la dorso kiel aproj;
La trian, Nubianoj kaj Blosanoj;
La kvaran, Esklavanoj kaj Brunsanoj;
La kvinan, Sorbresanoj kaj Sorsanoj;
La sesan, Erminanoj kaj Morsanoj;
La sepan, Ĵerikanoj; kaj la okan
Negranoj; kaj la naŭan, Dikeganoj;
La dekan, fine, anoj de Balido- 3230
La-forta, gent’ malbona kaj malnobla.
Emir’ alvokas per fervoraj preĝoj
De Mahomet’ potencon kaj ĉeeston:
«Malprave rajdas Karlo de Francujo!
› Ni ekbatalos; li, se ne forkuros,
› Ne portos plu sur kapo oran kronon!» Aŭdu.
Перейти на страницу: