Rolandkanto
- Автор: Noël Eugène
- Год: 1906
- Язык: эсперанто
- Год: Presa Esperantista Societo
- ISBN: 5-8242-0036-X
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Перейти на страницу:
Vojaĝo de Baliganzo
231
El ŝipoj elirinte, Idolanoj 2810
Ekrajdas sur ĉevaloj kaj sur muloj,
Antaŭenrajdas, (ĉu ne pravaj ili?)
Ekiriginte ilin, Baliganzo
Alvokas tuj amikon Gemalfinon:
«Ĉar mi ordonas, regu la anaron.»
Sur sia brunĉevalo li ekrajdas,
Foriras kune kun kvar el la Dukoj,
Ĝis Zaragozo li senhalte rajdas;
Malsupreniras sur marmoran ŝtupon.
Kvar grafoj piedingon al li tenas. 2820
Ŝtuparon de palac’ li supreniras;
Renkonten de li, iras Bramimundo;
Ŝi diras: «Kia malfeliĉo sur min!
› Mi honte edzon mian perdis, nevo
› De Karlo lin mortigis, malglorigis!»
Ŝi falas antaŭ li; ŝin li subtenas;
Malĝoje ambaŭ iras en ĉambregon. Aŭdu.
232
Je vid’ de Baliganzo, Reĝ’ Marsilo
Alvokas du hispanajn Saracenojn:
«Min prenu sub la brakoj, min relevu!»
Li prenas ganton per maldekstra mano, 2830
Kaj al li diras: «Reĝ’, Sinjor’, Emiro,
› Mi donas al vi tutan mian landon;
› Mi donas Zaragozon, ĉirkaŭaĵon;
› Mi perdis min mem, ankaŭ tutan genton!»
—Emiro: «Mi pri tio malĝojegas!
› Kun vi mi ne longtempe parolados,
› Ĉar certe Karl’ min ne atendos tie!
› Nun tamen mi ricevas vian ganton!»
Li dolorege ploras kaj eliras,
Malsupreniras la ŝtuparon, rajdas, 2840
Per spronoj pikas al la gento, tiel
Rajdadas ĝis la fronto de l’ anaro,
Kaj oftajn fojojn krias: «Idolanoj!
› Antaŭen! Ĉar jam nun forkuras Francoj!» Aŭdu.
Karlo en Rencesvalo
233
Je la tagiĝ’ unua, frumatene
Imperiestro Karl’ vekiĝis; super
Li, Sankta Gabriel’, anĝel’ gardanta,
Etendis manon, faris krucan signon.
Sin levas Reĝo; li formetas siajn
Armilojn; same faras kavaliroj. 2850
Jen ili ĉiuj rapidege rajdas
Tra longaj vojoj kaj tra larĝaj kampoj,
Por vidi teruregan malfeliĉon,
En Rencesvalo, sur batala kampo! Aŭdu.
234
En Rencesvalon Karl’ returnen iras.
Je vido de mortintoj, li ekploras,
Al Francoj diras: «Iru malrapide,
› Mi volas iri sola antaŭ ĉiuj,
› Por ke mi povu trovi nevon mian!
› En Ajkso, iam, en solena festo, 2860
› Kuraĝaj knaboj brave paroladis
› Pri noblaj, fortaj batoj de militoj;
› Rolando, (mi lin aŭdis) diris, ke se
› En Fremdolando iam li mortiĝus,
› Li kuŝos antaŭ anoj kaj amikoj,
› Kun la vizaĝ’ al malamiko, tiel
› Li montros, ke li noble, brave mortis!»
Pli longe ol forĵeto de baston’, li
Antaŭen iras, supreniras monton. Aŭdu.
235
Imperiestro serĉas sian nevon; 2870
Li paŝas sur herbejo, kies floroj
Ruĝiĝis per la sango de baronoj,
Kaj, kortuŝite, li nur plori povas!
Jen, supre, sub du arboj, li rekonas
Sur la tri ŝtonoj batojn de Rolando;
Sur verda herbo, li ekvidas nevon!…
Se Karlo ekkoleras, vi ne miru!
Piedirante, ne haltante, Reĝo
Al Grafo kuras, kaj lin ĉirkaŭprenas
Kaj dolorege svenas sur la korpo! Aŭdu. 2880
236
Imperiestro nun rekonsciiĝas;
Naimo Duko kun Aslino Grafo,
Gefrejz’ de Anĵo, lia frat’ Tiero
Sidigas Estron Karlon sub abio.
Li vidas tere korpon de la nevo,
Kaj kortuŝite li sopiras pri li:
«Amik’ Roland’, al vi kompatu Dio!
› Neniam oni vidis similulon
› Por regi, fini tiajn batalegojn!
› Ve! Mia gloro de nun dekliniĝis!» 2890
Ne povas Karlo sin deteni sveni! Aŭdu.
237
Ĉar Reĝo Karlo ĵus rekonsciiĝis,
Per manoj, kvar baronoj lin subtenas.
Li vidas tere nevan korpon, kies
Mieno fieriĝis kaj paliĝis,
Okuloj renversiĝis, malheliĝis!
Jen kore, ame, Karlo plendas pri li:
«Amik’ Roland’! Vin Dio metu inter
› Glorulojn de Ĉiel’, en sanktajn florojn!
› En Hispanujon vi por morti venis! 2900
› Ve! Ĉiutage mi plorados pri vi!
› Foriros de mi forto kaj honoro!
› Neniu plu starigos mian gloron!
› Mi plu ne havas eĉ amikon! Inter
› Parencoj, kiu estus inda je vi!»
Li per du manoj tiras siajn harojn,
Kaj kortuŝite svenas sur la nevo!
Tiele malĝojegas cent mil Francoj,
Ke ili ĉiuj varme ploregadas! Aŭdu.
238
«Amik’ Roland’, mi iros al Francujo!
› Min, post reveno Laŭnon, en Palaco, 2910
› Se el diversaj Regnoj, fremdaj homoj
› Demandos: «kie estas Grafa Estro?»
«Mi diros: «Li en Hispanujo mortis!»
«Mi malĝojege regos mian Regnon!
› Mi ĉiutage ploros kaj plendados!» Aŭdu.
239
«Amik’ Rolando, brava, belejuna,
› Se post reiro Ajkson, en kapelo,
› Fremduloj venos kaj demandos pri vi;
› Mi diros kun malĝojo kaj korŝiro:
› Ve, mortis nevo, kiu ĉiam venkis!» 2920
«Ribelos baldaŭ kontraŭ mi Hungaroj,
› Bulgaroj, Saksoj, kiom da aliaj!…
› Romanoj, anoj de Palerno, Pujlo,
› Kaj ankaŭ de Afriko, Kaliferno!
› Doloro kaj malĝojo pligrandiĝos!
› Ĉu iu povus tiel alkonduki
› Anaron kiel vi ĵus mortiĝinta!
› Francujo dolĉa, vi orfin’ fariĝis!
› Ve! Pro doloro, volus mi ne esti!»
Li tiam tiras sian blankan barbon, 2930
Kaj ankaŭ, per du manoj, la kapharojn!
Jen cent mil Francoj svenas, falas teren! Aŭdu.
240
«Amik’ Rolando, vi la vivon perdis!
› Animo via loĝu en Ĉielo!
› Ve! Mortiginto malhonoris dolĉan
› Francujon! Pro dolor’ mi nun vivadi
› Ne volus! Pro mi, tuta gento mortis!
› Favoru Dio, Fil’ de Sankta Manjo,
› Je la trair’ en Sizraj Intermontoj,
› Disiĝu el la korp’ animo mia, 2940
› Kaj ĝi aliĝu inter la aliaj,
› Dum kuŝos korpo ĉe iliaj korpoj!»
Li ploras, tiras sian blankan barbon!
—Kaj Duk’ Naimo: «Karlo korŝiriĝas!» Aŭdu.
241
Gefrejz’ de Anĵo: «Via Reĝa Moŝto
› Detenu sin pri malĝojeg’! Pli bone
› Mi serĉu tra la kamp’ korpaĵojn, kiujn
› Mortigis Idolanoj! Vi ordonu
› Por enfosigi ilin ĉiujn kune!»
Jen Reĝo diras: «Sonorigu kornon!» Aŭdu. 2950
Перейти на страницу: