Kandido, aŭ Optimismo
- Автор: Voltaire
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Eŭgeno Lanti
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
— Mi ne scias, — respondis la bonulo, — neniam mi konis la nomon de iu ajn muftio nek de iu ajn veziro. Mi scias nenion pri la evento, kiun vi rakontas; mi opinias, ke ĝenerale kiuj sin enmiksas en la publikajn aferojn, tiuj iafoje pereas mizere kaj laŭmerite; sed neniam mi demandas pri tio, kio okazas en Istanbulo; al mi sufiĉas, ke mi sendas tien por vendo fruktojn el la ĝardeno, kiun mi kulturas.
Dirinte tiujn vortojn, li enirigis la fremdulojn en sian hejmon: du liaj filinoj kaj du liaj filoj prezentis al ili diversajn hejmfaritajn ŝorbetojn, kajmakojn[102], punktitajn per ŝeloj de konfitita cedrato, oranĝojn, citronojn, ananasojn, pistakojn, kafon el Mokao, ne miksitan kun kafaĉo el Batavio aŭ el la [Amerikaj] insuloj. Poste la du filinoj de la bona islamano parfumis la barbojn de Kandido, de Pangloso kaj de Marteno.
— Evidente, — diris Kandido al la Turko, — vi posedas vastan kaj bonegan bienon, ĉu?
— Nur dudek akreojn, — respondis la Turko. — Mi kulturas ilin kun miaj infanoj; la laboro forpelas de ni tri grandajn malbonojn: la enuon, la malvirton kaj la mizeron.
Dum la reveno al la farmobieno Kandido profunde pripensis la parolojn de la Turko. Li diris al Pangloso:
— Ŝajnas al mi, ke la bona maljunulo aranĝis al si situacion preferindan ol tiu de la ses reĝoj, kun kiuj ni havis la honoron vespermanĝi.
— La altrangeco, — diris Pangloso, — estas tre danĝera, laŭ la raporto de ĉiuj filozofoj: ĉar fine Eglonon, reĝon de la Moabidoj, murdis Ehudo; Abŝalomo ekpendis je la haroj kaj estis trapikita per tri lancoj; la reĝon Nadabo, filon de Jerobeamo, mortigis Baaŝo; la reĝon Elao, Zimrio; Jehoaĥazon, Jehuo; Ataljan, Jehojada’; la reĝoj Jehojakim’, Jehojaĥin’, Cidkija’ estis sklavoj. Vi scias, kiel pereis Krezo, Astiago, Dario, Dionizio de Sirakuzo, Pirro, Perseo, Hanibalo, Jugurto, Ariovisto, Cezaro, Pompeo, Nerono, Otono, Vitelio, Domiciano, Riĉardo la 2ª de Anglio, Mario Stuarto, Karlo la 1ª, la tri Henrikoj de Francio, la imperiestro Henriko la 4ª? Vi scias…
— Mi ankaŭ scias, — diris Kandido, — ke ni devas kulturi nian ĝardenon.
— Vi pravas, — diris Pangloso. — Ĉar la enloĝigo de la homo «en la ĝardenon Edenan» okazis «por ke li prilaboradu ĝin»[103]; kio pruvas, ke la homo ne naskiĝis por ripozi.
— Ni ne rezonadu sed laboru, — diris Marteno. — Tio estas la sola maniero igi la vivon tolerebla.
La tuta malgranda societo tion alcelis; ĉiu ekaplikis siajn talentojn. La malgranda bieno multe produktis. Verdire Kunegundo estis tre malbela, sed ŝi fariĝis tre bona kukistino; Violeto brodis; la maljunulino prizorgis la tolaĵon. Eĉ frato Levkojo utilis: li iĝis tre bona lignaĵisto, kaj eĉ honestulo; kaj Pangloso fojfoje diradis al Kandido:
— Ĉiuj okazoj estas interligitaj en la plej eble bona el la mondoj: ĉar fine, se vi ne estus forpelita el bela kastelo per fortaj piedbatoj sur la postaĵon pro amo al fraŭlino Kunegundo, se vi ne spertus la Inkvizicion, se vi ne trakurus piede Amerikon, se vi ne donus fortan spadobaton al la barono, se vi ne perdus ĉiujn viajn ŝafojn el la bona lando Eldorado — vi ne manĝus ĉi tie konfititajn cedratojn kaj pistakojn.
— Tio estas bele dirita, — respondis Kandido, — sed ni kulturu nian ĝardenon.
Nomtabelo
La nomo de la kastelo Thunder-ten-tronckh ne impresas min kiel lerta ŝerco; evidente Voltero volis skribi ion nelegeblan kaj barbarecan. Tamen ĉar en ĉi tiu prilaboraĵo ĉiuj fremdaj nomoj aperas iel esperantigite, tial por kohero ankaŭ ĉi tiun nomon mi duone asimilis: Tunder-ten-tronk ja estas legebla. En germana traduko de la verko ĝia aproksimaĵo estas Donnerstrunkshausen.
Vanderdentur’: ŝajna malasimilo estus «van der Dendur».
Mi lasas senŝanĝa la Zamenhofa-Lantian «Tuniso», kiun mi opinias pli ĝusta ol la akademia-PIVan mistransskribon «Tunizo».
AsimiliteLaŭ Lanti’Originale AbŝalomoAbsalonAbsalon AdamoAdamAdam AdeodatoDieudonneDieudonné (Adeodatus) AĥatoAkatesAchates AĥmedoAĥmetAchmet (Ahmed) Alta PordegoNoblega Pordosublime Porte AmsterdamoAmsterdamAmsterdam AndalusioAndaluzioAndalousie (Andalucía) AriovistoAriovistusArioviste AskanioAskaniusAscanius AstiagoAstiagosAstyage AtaljaAtaliaAthalie AtlasoAtlasAtlas AtoĉoAtoĥaAtocha AvasenoAvacenaAvacena Azova maroPalus-MeotidesPalus-Méotides AzovoAzovAzof (Азов) BaaŝoBaasaBaasa BadaĥosoBadajozoBadajoz BordozoBordoBordeaux BremenoBremenBremen BrentoBrentaBrenta BrindizioBrindisiBrindes (Brundusium) DamjenoDamjensDamiens CezaroCezarCésar (Cæsar) CiceronoCiceroCicéron (Cicero, Ciceronis) Cidkija’SedeciasSédécias Ĉiljaso (?)ŜilasChillas (?) DarioDariusDarius DiepoDiepDieppe DioskoridoDioskoridosΔιοσκουρίδης DomicianoDomitiusDomitien EglonoEglonÉglon EhudoAodAod ElaoElaÉla EneadoEneidoÉnéide (Æneis, Æneidos) EneoEneasÉnée (Æneas) ErzurumoErzerumErzeroum (Erzurum) Freron’FreronFréron GaetoGaietaGaïète (Gaeta, Gaieta) HagoHagla Haye (Den Haag) HoracioHoracoHorace (Horatius) IkarioNikarioNicarie (Ικαρία, Νικαριά) InkaojInkasojIncas don-Isaĥarodon Isaĥardon Issachar IstanbuloKonstantinoploConstantinople IvanoIvanIvan (Иванъ) JehoaĥazoOĥosiasOchosias Jehojada’JoiadaJoïada Jehojaĥin’JeĥoniasJéchonias Jehojakim’JoaĥimJoachim JerobeamoJeroboamJéroboam JugurtoJugurtaJugurtha KadisoKadizCadix (Cádiz) KakamboKakamboCacambo KandidoKandidCandide Karlo-EdvardoKarl-EdvardCharles-Édouard (Charles Edward) KaseloKaselCassel (Kassel) KatonoKatoCaton (Cato, Catonis)[102]
Kremo apartigita de boligita lakto. Turke kaymak, ruse каймак. — S.
[103]
Genezo, 2:15.