Kandido, aŭ Optimismo
- Автор: Voltaire
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Eŭgeno Lanti
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
— Nu, mia kara Pangloso, — al li diris Kandido, — kiam vi estis pendumata, sekcata, tradraŝata kaj remanta, ĉu vi pensis, ke ĉio iras plej bone?
— Mi plu restas ĉe mia unua opinio, — respondis Pangloso, — ja fine mi estas filozofo. Ne konvenas, ke mi malkonfesu, ĉar Lejbnico ne povas malpravi, kaj krome, ĉar la praestablita harmonio estas la plej bela afero en la mondo, samkiel la pleno kaj la subtila materio.[96]
29. Kandido retrovas Kunegundon kaj la maljunulinon
Dum Kandido, la barono, Pangloso, Marteno kaj Kakambo rakontis siajn aventurojn, dum ili rezonadis pri malnecesaj kaj necesaj okazoj en ĉi tiu universo, dum ili disputis pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la malbonoj morala kaj natura, pri la libero kaj la neceso, pri la konsoloj, kiajn povas sperti remisto sur Turkia galero — ili atingis la bordon de la Marmora maro ĉe la domo de la princo de Transilvanio. La unua vidaĵo estis Kunegundo kaj la maljunulino, etendantaj sur ŝnurojn sekigendajn viŝtukojn.
Ekvidinte tion la barono paliĝis. La molkora amanto Kandido, vidante sian belan Kunegundon sunbrunigita,[97] ŝiajn okulojn ruĝrandaj, la bruston platiĝinta, la vangojn sulketiĝintaj, la brakojn ruĝaj kaj skvamaj, faris tri paŝojn malantaŭen pro hororo, poste antaŭeniris pro bonkonduto. Ŝi brakumis Kandidon kaj sian fraton; oni brakumis la maljunulinon; Kandido elaĉetis ilin ambaŭ.
Apude estis malgranda farmbieno; la maljunulino proponis al Kandido ekloĝi tie ĝis kiam la tuta kompanio ekhavos ion pli bonan. Kunegundo ne sciis, ke ŝi malbeliĝis, neniu ŝin avertis pri tio: ŝi memorigis al Kandido pri liaj promesoj per tono tiom ordona, ke la bona Kandido ne aŭdacis rifuzi. Li do konigis al la barono, ke li edziĝos al lia fratino.
— Neniam mi toleros tion, — diris la barono, — nek tian malnoblon ŝiaflanke, nek tian ofendan malrespekton viaflanke; tian misfamegon oni al mi ne riproĉos, ke la infanoj de mia fratino ne povos partopreni la nobelajn asembleojn en Germanio. Ne, mia fratino povas edziniĝi nur al barono el la Imperio.
Kunegundo sin ĵetis al liaj piedoj kaj malsekigis ilin per larmoj; li restis malcedema.
— Superfrenezulo, — al li diris Kandido, — mi liberigis cin el la galero, mi elaĉetis cin kaj cian fratinon. Ŝi estis vazlavistino, ŝi estas malbela, mi degnas al ŝi edziĝi — kaj ci tamen pretendas kontraŭstari al tio! Mi denove cin mortigus, se mi obeus mian koleron.
— Ci povas denove min mortigi, — diris la barono, — sed dum mi vivas, ci ne edziĝos al mia fratino.
30. Konkludo
En la fundo de sia koro Kandido tute ne deziris edziĝi al Kunegundo. Sed la ekstrema aroganteco de la barono lin instigis plenumi la edziĝon, kaj Kunegundo tiom forte insistis, ke li ne povis rompi sian promeson. Li konsultis Pangloson, Martenon kaj la fidelan Kakambon.
Pangloso verkis belan disertacion, en kiu li pruvis, ke la barono havis neniun rajton super sia fratino, kaj ke ŝi povis, laŭ ĉiuj leĝoj de la imperio, edziniĝi al Kandido morganate. Marteno rekomendis ĵeti la baronon en la maron. Kakambo konsilis redoni lin al la Levantena mastro, kiu lin denove traktu kiel punlaborulon; kaj poste per la unua konvena ŝipo resendi lin en Romon al la patro generalo. La konsilo tre plaĉis; ankaŭ la maljunulino ĝin aprobis; al Kunegundo ili diris nenion. Kun iom da mono la plano bonege prosperis, kaj oni ĝuis la plezuron trompi Jezuiton kaj puni la malhumilon de Germana barono.
Oni povus supozi, ke post tiom da malfeliĉoj Kandido, edziĝinte al sia amantino kaj vivante kun la filozofo Pangloso, la filozofo Marteno, la prudenta Kakambo kaj la maljunulino, kunportinte tiom da diamantoj el la patrujo de la antikvaj Inkaoj, ĝuos plej agrablan vivon. Sed la Judoj lin tiel fraŭdis, ke restis al li nur la malgranda farmbieno; lia edzino, ĉiutage pli kaj pli malbeliĝante, fariĝis kverelema kaj neeltenebla; la maljunulino kadukiĝis kaj estis eĉ pli malbonhumora ol Kunegundo. Kakambo, kiu laboris en la ĝardeno kaj iradis al Istanbulo por vendi legomojn, estis lacega de laboro kaj malbenadis sian sorton. Pangloson afliktis la maleblo brili en iu Germania universitato. Koncerne Martenon, li estis firme konvinkita, ke ĉie oni statas malbone; li pacience rilatis al la aferoj. Fojfoje Kandido, Marteno kaj Pangloso disputis pri metafiziko kaj moralo.
Antaŭ la fenestroj de la farmdomo ofte preterpasis ŝipoj plenaj je efendioj,[98] paŝaoj, kadioj ekzilataj al Lemnoso, Mitileno, Erzurumo. Oni vidis veni aliajn kadiojn, paŝaojn, efendiojn, kiuj anstataŭis la elpelitojn kaj poste siavice estis elpelataj. Oni vidis dehakitajn kapojn, pajle remburitajn, transportatajn por prezento ĉe la Alta Pordego.[99] Tiuj spektakloj plivigligis la diskutojn kaj kiam oni ne diskutis, la enuo estis tiom supermezura, ke iun tagon la maljunulino eĉ diris:
— Mi tre dezirus scii, kio estas pli malbona, ĉu esti centfoje seksperfortata de Negraj piratoj, havi gluteon fortranĉita, esti bastonbatata ĉe la Bulgaroj, esti aŭtodafee vipata kaj pendumata, esti sekcata, remadi en galero, fine sperti ĉiujn malfeliĉojn, kiujn ni ĉiuj travivis — aŭ resti ĉi tie, nenion farante?
— Tio estas grava demando, — diris Kandido.
La vortoj de la maljunulino kondukis al novaj pripensoj, kaj precipe Marteno konkludis, ke la homo naskiĝas por vivi en konvulsioj de maltrankvilo, aŭ en letargio de enuo. Kandido malkonsentis, sed sen ion ajn aserti. Pangloso konfesis, ke li ĉiam terure suferis; sed ke unu fojon akceptinte la opinion, ke ĉio statas mirinde bone, li ĉiam ĝin defendas, eĉ ne plu ĝin kredante.
Unu afero plifirmigis Martenon en liaj malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandidon kaj embarasis Pangloson. Iun tagon ili vidis veni en sian farmbienon Violeton kaj fraton Levkojo, ambaŭ en plej ekstrema mizero. Tre rapide ili elspezis la tri mil piastrojn, disiĝis, rekuniĝis, malpaciĝis, trafis en malliberejon, forkuris, kaj fine frato Levkojo fariĝis Turko.[100] Violeto plu ĉie praktikis sian metion, sed apenaŭ povis perlabori ion.
— Ĝuste tion mi antaŭvidis, — diris al Kandido Marteno, — ke viajn donacojn ili baldaŭ disperdos kaj falos en eĉ pli grandan mizeron. Vi havis milionojn da piastroj, vi kaj Kakambo, kaj vi ne estas pli feliĉaj ol frato Levkojo kaj Violeto.
— Ha, ha! — diris al Violeto Pangloso, — la Ĉielo mem alkondukas vin inter nin, mia kompatinda infano! Ĉu vi scias, ke vi kostis al mi la nazpinton, okulon kaj orelon? Kiel vi nun aspektas! He! kia estas ĉi tiu mondo!
Tiu okazaĵo instigis ilin filozofiadi pli ol kutime.
Apude loĝis tre fama derviŝo, opiniata la plej bona filozofo en Turkio; ili iris lin konsulti; parolis Pangloso, kaj li diris:
— Majstro, ni venis demandi, kial estas kreita tiom stranga animalo, kia estas la homo?
— Kial ci zorgas pri tio? — diris la derviŝo. — Ĉu tio estas cia afero?
— Sed, respektinda patro, — diris Kandido, — estas multege da terura malbono sur la tero.
— Ĉu gravas, — diris la derviŝo, — ke estas malbono aŭ bono? Kiam lia sultana moŝto sendas ŝipon en Egiption, ĉu li atentas, ke estu aŭ ne komforte al la ŝipaj musoj?
— Do kion oni faru? — demandis Pangloso.
— Silentu, — diris la derviŝo.
— Mi esperis, — diris Pangloso, — ke ni iom rezonados pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, pri la deveno de l’ malbono, pri la naturo de la animo kaj pri la praestablita harmonio.
Ĉe tiuj vortoj la derviŝo fermis la pordon antaŭ ilia nazo.
Dum tiu interparolado, diskoniĝis la novaĵo, ke en Istanbulo oni ĵus strangolis du divanajn vezirojn[101] kaj la muftion, kaj ke oni palisumis plurajn el iliaj amikoj. Tiu katastrofo kaŭzis grandan bruon, kiu daŭris plurajn horojn. Pangloso, Kandido kaj Marteno, revenante al sia farmbieneto, ekvidis bonan maljunulon, kiu sidis ĉe sia pordo, ĝuante malvarmeton en ombro de oranĝarboj. Pangloso, tiom scivolema, kiom rezonema, lin demandis pri la nomo de la ĵus strangolita muftio.
[96]
La «pleno» (t.e. la neekzisto de la vakuo en la universo) kaj la «subtila materio» (t.e. materio en stato ne perceptebla per niaj sensoj) estas du hipotezoj, per kiuj Kartezio konstruis sian fizikan sistemon, kaj pri kiuj Voltero mokas, ĉar ili estas tiel malmulte pruvitaj, kiel la Lejbnica «praestablita harmonio» (france harmonie préétablie, germane prästabilierte Harmonie).
[97]
Ĝis la 20ª jc la Eŭropanoj opiniis sunbrunon vulgara kaj malbela apartaĵo de plebanoj. — S.
[98]
Turka titolo por ŝtatoficistoj, juristoj kaj kleruloj.
[99]
La Alta Pordego: arabdevena sinekdoĥo por la rezidejo de la Otomana registaro kaj la registaro mem (arabe Bāb-ı Ālī, de bāb = pordego kaj alī = alta). — S.
[100]
Konvertiĝis al islamo. — L.
[101]
En la originalo deux vizirs du banc — probable, temas pri «du kubbe vezirleri», laŭvorte «kupolaj veziroj». «Kupolaj» sinekdoĥe signifas ‹Divanaj›, ĉar la Divano kunsidis en Kubbealtı, «sub 6 kupoloj»; do, la sinekdoĥo estas samforma kaj samsignifa kiel «kabinetaj ministroj». La termino vizir du banc aperas en la «Enciklopedio». — S.