Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kandido, aŭ Optimismo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kandido, aŭ Optimismo

Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:

Filozofia romano de Voltero unue publikigita en la jaro 1759ª. En la jaro 1929ª ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij prilaboris la tradukon en la jaro 2021ª.
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
1 ... 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29
Перейти на страницу:

Eldirinte tiujn vortojn, li foriris. La kunmanĝantoj mirigite rigardis unuj la aliajn, ne dirante eĉ unu solan vorton, kiam alia servisto aliris sian mastron kaj diris al tiu:

— Reĝa Moŝto, la portseĝo de via Majesto estas en Padovo kaj la barko estas preta.

La mastro faris signon kaj la servisto foriris. La kunmanĝantoj denove rigardis unuj la aliajn, kaj la komuna surprizo duobliĝis. Tria servisto, proksimiĝante al tria alilandano, diris al li:

— Reĝa Moŝto, kredu min, Via Majesto ne restu ĉi tie pli longe; mi tuj ĉion preparos.

Kaj li malaperis.

Kandido kaj Marteno jam ne plu dubis, ke tio estis karnavala maskerado. Kvara servisto diris al kvara mastro:

— Via Majesto forveturos, kiam al ĝi plaĉos.

Kaj li eliris, kiel la aliaj. La kvina servisto diris la samon al la kvina mastro. Sed la sesa servisto malsame parolis al la sesa alilandano, kiu sidis apud Kandido; li diris:

— Nu, via Reĝa Moŝto, oni ne plu volas krediti Vian Majeston, nek min, kaj nin ambaŭ oni povas enkarcerigi jam ĉi-nokte. Mi iras por zorgi pri miaj aferoj. Adiaŭ.

Post la foriro de la servistoj la ses alilandanoj, Kandido kaj Marteno restis profunde silentaj. Fine Kandido ekparolis:

— Sinjoroj, — li diris, — jen estas stranga ŝerco. Kial vi ĉiuj estas reĝoj? Koncerne min, mi konfesas, ke nek mi, nek Marteno estas reĝo.

La mastro de Kakambo seriozmiene ekparolis, kaj diris itallingve:

— Mi tute ne ŝercas, mia nomo estas Aĥmedo la 3ª[88]. Dum pluraj jaroj mi estis grandsultano; mi detronigis mian fraton; mia nevo detronigis min; oni tranĉis la kolon al miaj veziroj; mi finvivas mian vivon en la malnova palaco; mia nevo, la granda sultano Mahmudo, fojfoje permesas al mi vojaĝi por mia sano, kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.

Junulo, kiu sidis apud Aĥmedo, parolis post li kaj diris:

— Mia nomo estas Ivano[89]; mi estis imperiestro de ĉiuj Rusioj; mi estis detronigita dum mi kuŝis ankoraŭ en la lulilo; miaj gepatroj estis malliberigitaj; min oni edukis en malliberejo; fojfoje mi havas la permeson vojaĝi akompanate de gardantoj, kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.

La tria diris:

— Mi estas Karlo-Edvardo[90], reĝo de Anglio; mia patro transdonis al mi siajn rajtojn je la reĝlando; mi batalis por defendi ilin; oni elŝiris la koron al okcent el miaj amikoj kaj per ĝi oni batis iliajn vangojn. Mi estis malliberigita; (??) nun mi iras al Romo por viziti la reĝon, mian patron, detronigitan kiel mi kaj mia avo, kaj ĉi tien mi venis pro la karnavalo Venecia.

Siavice la kvara ekparolis kaj diris:

— Mi estas reĝo de la Poloj; la sorto de l’ milito senigis min je miaj heredaj ŝtatoj;[91] mia patro spertis la samajn malfeliĉojn; mi rezigne obeas la Providencon kiel la sultano Aĥmedo, la imperiestro Ivano kaj la reĝo Karlo-Edvardo, al kiu[j] Dio donu longan vivon; kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.

La kvina diris:

— Ankaŭ mi estas reĝo de la Poloj; dufoje mi perdis mian reĝlandon[92]; sed la Providenco donis al mi alian ŝtaton, en kiu mi faris pli da bono ol ĉiuj reĝoj de Sarmatio kune faris ĉe la bordoj de Vistulo; ankaŭ mi rezigne obeas la Providencon, kaj mi venis en Venecion por pasigi la karnavalon.

Restis al la sesa monarĥo paroli:

— Sinjoroj, — li diris, — mi ne estas tiom eminenta kiel vi, tamen ankaŭ mi estis reĝo. Mi estas Teodoro;[93] oni elektis min reĝo de Korsiko; oni alparolis min Via Majesto, kaj nun oni apenaŭ min titolas Sinjoro. Mi stampobatigis monerojn, kaj mi ne posedas unu denaron; mi havis du ŝtatsekretariojn, kaj mi apenaŭ havas serviston; mi sidis sur trono, kaj poste dum longa tempo mi kuŝis sur pajlo en Londona malliberejo. Mi tre timas, ke ĉi tie oni same min traktos, kvankam mi venis en Venecion por pasigi la karnavalon.

La kvin aliaj reĝoj aŭskultis tiun paroladon kun nobla kompato. Ĉiu el ili donacis dudek dukatojn al la reĝo Teodoro, por ke li havigu al si vestojn kaj ĉemizojn; Kandido donacis al li diamanton valoran du mil dukatojn.

— Kiu do estas tiu simplulo, — ekkriis la kvin reĝoj, — kiu povas donaci — kaj efektive donacas! — centoble pli ol ĉiu el ni? Diru, sinjoro, ĉu ankaŭ vi estas reĝo?

— Ne, sinjoroj, kaj mi neniel aspiras tiun honoron.

Je la momento kiam oni detabliĝis, en la gastejo aperis kvar aliaj princaj Moŝtoj, simile perdintaj siajn ŝtatojn sekve de milito, kaj venintaj Venecion por pasigi tie la reston de l’ karnavalo; sed Kandido neniel atentis ilin. Lin plene okupis la penso pri vojaĝo al Istanbulo por trovi sian karan Kunegundon.

27. Vojaĝo de Kandido al Istanbulo

La fidela Kakambo jam aranĝis, ke la turka ŝipestro, rekondukonta sultanon Aĥmedo al Istanbulo, kunprenos Kandidon kaj Martenon. Ambaŭ sin direktis al la ŝipo, respektege sin klininte antaŭ Lia kompatinda Majesto. Survoje Kandido diris al Marteno:

— Vidu, ĵus ni vespermanĝis kun ses detronigitaj reĝoj! Kaj al unu ili mi eĉ almozdonis. Eble estas multaj aliaj princoj ankoraŭ pli malfeliĉaj. Koncerne min, mi perdis nur cent ŝafojn, kaj mi flugas en la brakojn de Kunegundo. Mia kara Marteno, ankoraŭfoje, pravas Pangloso kaj ĉio bonas.

— Tion mi deziras, — diris Marteno.

— Sed endas agnoski, — diris Kandido, — ke nia ĵusa aventuro Venecia estas tute nekredebla. Neniam oni vidis nek aŭdis, ke ses detronigitaj reĝoj kune vespermanĝus en gastejo.

— Tio estas ne pli mirinda ol la plejparto el la aferoj, kiuj nin trafis. Tre ordinare okazas, ke reĝoj perdas la tronon; kaj rilate al la honoro vespermanĝi kun ili, tio estas bagatelo neatentinda. Ne gravas, kun kiuj oni manĝas, gravas kion oni manĝas.

Apenaŭ surŝipiĝinte, Kandido tuj saltis sur la kolon de sia eksservisto, de sia amiko Kakambo.

— Diru do, — li demandis, — kion faras Kunegundo? Ĉu plu ŝi estas eksterordinare bela? Ĉu plu ŝi min amas? Kiel ŝi fartas? Ci sendube aĉetis por ŝi palacon en Istanbulo?

— Mia kara mastro, — respondis Kakambo, — Kunegundo lavas bovlojn sur la bordo de la Marmora maro, ĉe princo, posedanta tre malluksan vazaron; ŝi estas sklavino en la domo de eksmonarĥo nomata Rakoci’[94], al kiu la Granda Turko donas po tri azilajn eskudojn tage; sed pli bedaŭrinde estas, ke ŝi perdis sian belon kaj fariĝis terure malbela.

— Ĉu ŝi estas bela aŭ malbela, — diris Kandido, — mi estas honesta homo, kaj mia devo estas ami ŝin ĉiam. Sed kiel ŝi povis fali en tian mizeregon malgraŭ la kvin aŭ ses milionoj, kiujn ci kunportis?

— Nu, — diris Kakambo, — ĉu do mi ne devis doni du milionojn al sinjoro don-Fernando d’Ibaraa-i-Figerora-i-Maskarenes-i-Lampurdos-i-Susa, la guberniestro de Bonaero, por ricevi la permeson repreni fraŭlinon Kunegundo? Ĉu brava pirato ne forrabis de ni ĉion ceteran? Ĉu tiu pirato ne veturigis nin al la promontoro Matapo, al Meloso, al Ikario, al Samoso, al Petra, al Dardanelo, al la Marmora maro, al Uskudaro? Kunegundo kaj la maljunulino servas ĉe tiu princo, pri kiu mi jam parolis, kaj mi estas sklavo de la ekssultano.

— Kiom da interkroĉitaj malfeliĉoj! — diris Kandido. — Tamen, finfine mi havas ankoraŭ kelkajn diamantojn; mi facile liberigos Kunegundon. Tre domaĝe, ke ŝi fariĝis malbela.

Poste, sin turnante al Marteno:

— Laŭ via opinio, kiu estas pli kompatinda, ĉu la imperiestro Aĥmedo, ĉu la imperiestro Ivano, ĉu la reĝo Karlo-Edvardo, ĉu mi?

— Mi ne scias, — diris Marteno. — Necesus penetri en viajn korojn por ekscii tion.

— Aĥ, — diris Kandido, — se Pangloso ĉeestus, li tion scius kaj al ni dirus.

— Mi ne scias per kiaj pesiloj via Pangloso povus pesi la malfeliĉojn de la homoj kaj taksi iliajn dolorojn. Mi tamen konjektas, ke sur la tero estas milionoj da homoj centoble pli kompatindaj ol la reĝo Karlo-Edvardo, la imperiestro Ivano kaj la sultano Aĥmedo.

вернуться

[88]

Aĥmedo la 3ª, turka imperiestro, fakte reĝis de 1703 ĝis 1730.

вернуться

[89]

Johano la 3ª (laŭ la imperiestra kalkulo) = Ivano la 6ª (laŭ la dinastia kalkulo), naskita en 1740, samjare surtronigita kaj sekvajare detronigita de Elizabeto Petrovna, filino de Petro la Granda; murdita en 1764, 5 jarojn post la publikigo de «Kandido». — S.

вернуться

[90]

Karlo-Edvardo (1720–1788), alnome la Pretendanto, nepo de Jakobo la 2ª el la dinastio Stuartoj, vane provis rekonkeri la tronon okupatan de Georgo la 2ª el la Hanovra dinastio. — S.

вернуться

[91]

Frederiko-Aŭgusto la 2ª, hereda princo-elektisto de Saksio, iĝis elektita reĝo de la Pola-Litva Unio kiel Aŭgusto la 3ª; dum la Sepjara milito Frederiko la 2ª de Prusio lin forpelis el lia hereda Saksio (1756). Li tamen revenis Dresdenon laŭ la Hubertusburga packontrakto (1763), per kiu finiĝis la Sepjara milito. — S.

вернуться

[92]

Stanislavo Leŝĉinski’ (Stanisław Leszczyński, 1677–1766), reĝo de la Pola-Litva Unio (1704–1709 kaj 1733–1736) alterne kun Aŭgusto la 2ª kaj ties filo Aŭgusto la 3ª de Saksio (vd la noton [91]); bopatro de Ludoviko la 15ª de Francio. Definitive venkite en Pollando, li ricevis, laŭ la Viena Kontrakto de 1735, dumvivan suverenecon super la dukujoj Bar’ kaj Loreno, kie li plurfoje gastigis Volteron. — S.

вернуться

[93]

Teodoro Neŭhof’ (Theodor von Neuhoff, 1690–1756), Vestfalia barono. Profitante ribelon de la korsikanoj kontraŭ la Ĝenova regado, li sin proklamis reĝo de Korsiko en 1736, sed retenis la tronon nur dum kelkaj monatoj. Poste li vagadis tra Eŭropo kaj plurfoje estis enprizonigata. — S.

вернуться

[94]

Rákóczi Ferenc (1676–1735): hungara princo; en 1707 li ribelis kontraŭ la Aŭstria regado kaj proklamis sin reĝo de Transilvanio. Post la malvenko en 1708 li fuĝis en Pollandon, de tie li migris en Francion, kaj poste (1720) en Turkion. — S.

1 ... 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)