Rolandkanto
- Автор: Noël Eugène
- Год: 1906
- Язык: эсперанто
- Год: Presa Esperantista Societo
- ISBN: 5-8242-0036-X
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Перейти на страницу:
195
Rolando Graf’ rekonsciiĝas tiam;
Li sin levetas!… Ho, doloro tranĉa!
Antaŭen, malantaŭen li rigardas,
Trans la amikojn sur la verda herbo…
Li vidas tere noblan la baronon,
Ĉefepiskopon, Dian rajtigiton!
Ĉi tiu sin kulpigas, suprenlevas
Okulojn, kaj manplektas al ĉielo; 2240
Li preĝas: «Dio donu Paradizon!»…
Turpino mortis por la serv’ al Karlo;
Per glavfrapegoj, belaj predikadoj,
Li ĉiam bataladis Idolanojn!
Al li redonu Dio sanktan benon! Aŭdu.
196
Roland’ vidinte, ke li mortis, se ne
Pro Olivir’ neniam pli sopiris!
Li tiam diras korŝirantan vorton:
«Ho! Karlo de Francujo! kiel eble
«Rajdadu plej rapide! Ĉar el niaj
«En Rencesval’ fariĝis granda perdo!
«Sed Reĝ’ Marsilo perdis siajn anojn…
«Po unu el ni, ili mortis kvardek…» Aŭdu.
197
Roland’ Ĉefepiskopon vidas tere!
Sur lia ventr’ intestoj malvolviĝas,
Cerbaĵo moviĝetas sur la frunto!
Roland’ sur bruston, meze inter ŝultroj,
Plektigas la du blankajn, belajn manojn, 2250
Kaj, laŭ kutimo de la land’, ekplendas:
«Nobela Estro! Nun mi vin fordonas
› En manojn de Glorulo de Ĉielo!
› Neniu pli fervore servis al Li,
› Neniam, de la apostolaj tempoj,
› Profeto tia leĝon gardis, homojn
› Konvertis! Kvietiĝu la animo
› Fluganta tra la Paradizajn pordojn!» Aŭdu.
Перейти на страницу: