Rolandkanto
- Автор: Noël Eugène
- Год: 1906
- Язык: эсперанто
- Год: Presa Esperantista Societo
- ISBN: 5-8242-0036-X
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Rolandkanto». Краткое содержание книги:
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto Venecia.
Перейти на страницу:
205
Rolando sentas, ke finiĝas vivo;
Li kuŝas sur altaĵ’ al Hispanujo,
Kaj per la mano frapas al si bruston:
«El mia kulpo, Dio, Potenculo!
› Pri miaj grandaj kaj malgrandaj pekoj! 2370
› Pri ĉiuj, kiuj estas de naskiĝo
› Ĝis tiu tago de mortiĝo mia!»
Al Dio li prezentas dekstran ganton…
Anĝeloj de ĉiel’, malsupreniris. Aŭdu.
206
Rolando Grafo kuŝas sub abio,
Al Hispanujo li direktis frunton.
Li ekmemoras pri la pasintaĵoj,
Pri ĉiuj landoj, kiujn li akiris,
Pri parencaro, pri Francujo dolĉa,
Pri Karlo, Reĝo kiu zorgis pri li, 2380
Pri Francoj, al li tiel sindonemaj!
Deteni larmojn, ĝemojn, li ne povas;
Sed sin mem li ne volas pli forgesi,
Kulpigas sin, de Di’ pardonon petas:
«Ho! Vera Patr’! Neniam mensoginta!
› Per kiu San Lazaro reviviĝis,
› Kaj Daniel’ saviĝis el leonoj,
› Animon mian savu el danĝeroj
› Pro pekoj, kiujn mi dum vivo faris!»
Al Dio li prezentas dekstran ganton…
Ĝin prenas de li Sankta Gabrielo. 2390
Kliniĝas lia kapo sur la brakon,
Manplekte, li foriris al finiĝo!…
Alsendas Dio unu el keruboj,
Kaj sanktajn Rafaelon, Gabrielon,
Kaj Miĉjon de l’ danĝer’ sur maro. Grafan
Animon ili portas Paradizen. Aŭdu.
Перейти на страницу: