Iliado
- Автор: Гомер
- Серия: Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto #76
- Год: 1895
- Язык: эсперанто
- Год: Presejo de W. Tümmel
- Переводчик: Abram Kofman
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Iliado». Краткое содержание книги:
La traduko ne kompletas. Laŭ la “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” de Geoffrey Sutton, daŭrigo (ĝis la Kanto Naŭa) aperis en 1897.
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Перейти на страницу:
195
Kiuj multmanĝas hordeon blankan kaj spelton nutrantan.
Certe min multe admonis l’ hero’ Likaono maljuna
Tie en bela domego, kiam mi tien ĉi iris,
Multe konsilis kunpreni ĉevalojn kaj ankaŭ kaleŝon
Por Trojanarojn konduki en la batalon teruran, 200
Tamen mi lin ne obeis (sed tio ĉi estus pli bone);
Mi ilin ŝparis, timante ke mankos al ili nutraĵo
Inter la granda arego, ĉar ili kutumis manĝegi.
Tial mi venis piede sen miaj ĉevaloj en Trojon,
L’ arkopafilon fidante. Sed ĝi al mi servis neniel! 205
Ĉar mi ensendis jam en du ĉefojn gloregajn po sago,
En la Tididon kaj en l’ Atreidon, de l’ ambaŭ elŝprucis
Sango el vundoj, sed mi ilin sole pli furiozigis.
En malfeliĉa momento de najlo la arkopafilon
Mi tiun tagon forprenis, kiam al Trojo amata 210
Mi alkondukis Trojanojn por dian Hektoron honori.
Se mi en hejmon revenos kaj vidos per miaj okuloj
Mian patrujon, l’ edzinon kaj domon la alttegmentitan,
Ke mian kapon de l’ korpo homo fremdulo fortranĉu,
Se mi la arkopafilon ne ĵetos en fajron brulantan, 215
Ĝin disrompinta estinte, la senutilan servanton.»
Sed al li baldaŭ rediris Eneo la ĉefo Trojana:
«Ho, ne parolu vi tiel. L’ afero nun ne aliiĝos
Ĝis ni ambaŭ, kaleŝe starante, al tiu ĉi homo
Kontraŭmetiĝos por lin nun elprovi per niaj armiloj. 220
Iru do, iru en mian kaleŝon per ke vi sciiĝu
Kiaj estas la Trojaj ĉevaloj, povantaj sur kampo
Persekutegi kurantojn kaj ankaŭ forkuri rapide.
Ili nin savos certege, en urbon tironte, se ree
La Tideido de Zeŭso novan gloron ricevos. 225
Iru, la vipon kaj la brilegantajn ĉevalkondukilojn
Prenu, kaj tuj mi komencos batali sur la kaleŝo,
Aŭ vi mem lin batalu, kaj mi la ĉevalojn kondukos.»
Al li respondis la glora Likaonido dirinte:
«Prenu, Ene’, kondukilojn vi mem por ĉevalkondukado. 230
Ili pli bone rapidos, de manoj kutimaj regataj,
Se eble nin Diomedo Tidido denove kurigos
Ĉar ili povas ektimi kaj perdi la vojon kaj kampen
Tiri nin for, vian voĉon pli apud si ne aŭdante;
Tiam la glora Tidido al ambaŭ ni baldaŭ rapidos 235
Kaj nin mortigos kaj prenos viajn belegajn ĉevalojn.
Tial konduku vi mem la kaleŝon kaj la ĉevalojn;
Lin, la venonton, mi mem per la kupro akrega ricevos.»
Tiel ili parolis kaj iris sur belan kaleŝon,
Flame pelinte la bestojn rapidajn al Diomedo. 240
Ilin ekvidis Stenelo la Kapaneido glorega
Kaj al Tidido eldiris tiujn ĉi vortojn flugilajn:
«Ho Diomedo Tidido, vi, al mia koro plaĉanta,
Vidu, flamcelas vin kontraŭbatali du homoj-fortuloj,
Nemezureble kuraĝaj, l’ unua, pafisto lertega 245
Nome Pandaro, gloranta sin esti Likaonido,
Kaj la alia — Eneo, de neriproĉebla Anĥizo
Kaj de patrin’ Afrodito gloranta sin esti la filo.
Iru, ni ambaŭ forkuru, ĉesigu vi nun furiozi
En la falangoj antaŭaj por ke vi la vivon ne perdu.» 250
Sed lin rigardis minace kaj diris l’ hero’ Diomedo:
«Vi ne parolu pri kuro, mi eĉ al vi mem ne obeos,
Ĉar mia gento ne havas kutimon forkuri batalon
Aŭ pro timo kaŝiĝi; mi havas ankoraŭ la forton;
Mi en kaleŝo enuas staradi kaj kiel mi estas, 255
Mi kontraŭiros; Ateno al mi malpermesis forkuri.
Ilin de ni ne fortiros iliaj rapidaj ĉevaloj
Tre malproksimen, se unu el ili de ni eĉ forkuros.
Sed mi vin diras, kaj tion ĉi vi en memoro konservu:
Se al mi donos la bonkonsilanta Ateno la gloron 260
Ilin ambaŭ mortigi, vi niajn ĉevalojn detenu,
La kondukilojn liginte al ronda tenil’ de l’ kaleŝo,
Poste vi al la ĉevaloj de Eneo rapidu
Kaj ilin de la Trojanoj pelu al viroj Aĥajaj;
Liaj ĉevaloj devenas de l’ gento, al Troso de Zeŭso 265
Kiel ŝanĝon donita por fil’ Ganimedo, pli bonaj
Ol ĉiuj bestoj, lumataj de l’ suno kaj ruĝo ĉiela.
Reĝo de viroj, Anĥizo, akiris ĉi tiujn ĉevalojn,
Ilin metinte kun inoj sekrete de Laomedono.
Ses ĉevalidoj naskiĝis poste en lia domego, 270
Kvaron de ili li havas kaj nutras zorgege en ŝtalo
Kaj al Eneo li donis la du teruraĵojn restintajn.
Ilin forkapti — ĉi tio estus por mi bela gloro.»
Tiel l’ herooj parolis, interŝanĝante la vortojn.
Sed l’ ambaŭ viroj alvenis kun la rapidaj ĉevaloj. 275
Al Diomedo eldiris la Likaonido l’ unua:
«Ho, militema heroo, kuraĝa kaj glora Tidido,
Certe la sago maldolĉa de l’ arkopafil’ vin ne venkis.
Nun ni elprovos, ĉu la ponardego vin trafos pli bone.»
Diris kaj ĵetis skuinte la ponardegon longombran, 280
Kiu eniĝis en ŝildon de Diomedo, kaj tra ĝi
Flugis la akra pintaĵo kaj en la kirason enfrapis.
Laŭte ekkriis la glora filo de Likaono:
«Mi nun travundis l’ ingvenon al vi, ho mi nun pli ne pensas
Ke vi longtempe suferos, vi certe min multe glorigos.» 285
Sed la Tidido kuraĝa eldiris al li ne timante:
«Vi min maltrafis, vi ĵetis pretere, sed nun al mi ŝajnas,
Vi ne foriros pli frue ol unu el vi nun subfalos
Kaj satigos per sango Areson la mallacigeblan.»
Diris kaj ĵetis ponardon; ĝin Palas-Ateno direktis. 290
Apud okuloj, en nazon ĝi iĝis tra l’ dentoj la blankaj,
Nedeteneble trahakis la langon ĉe l’ sama radiko
Kaj eliris denove kun forto el sub la mentono.
De la kaleŝo li falis, kaj sonis sur li la armiloj
Brilaj, movemaj; pro timo depaŝis de li ĉevaloj 295
Bone kurantaj, sed lin tuj forlasis l’ animo kaj forto.
Jen ekrapidis Eneo kun ŝildo kaj longa ponardo,
Ĉar li tre timis ke la Aĥajidoj la korpon fortiros.
Li ĉirkaŭiris ĝin kiel leono fiere-potenca,
Streĉis antaŭen la long-ponardegon kaj ŝildon rondetan, 300
Ĉiun minacis per morto, kiu al li apudiĝus,
Kaj terurege kriegis. Sed kaptis Tidido ŝtonegon
Tian multpezan ke ĝin eĉ ne povus eklevi du homoj
El nun vivantaj, sed li unu sola ĝin svingis facile
Kaj en femuroartikon ĝin ĵetis, kie la osto 305
En la femuro turniĝas kaj havas la nomon kotulo;
Kaj la kotulon pecigis, ambaŭ vejnojn disŝiris,
Haŭton forŝiris la ŝtono kruela, kaj falis l’ heroo
Genufleksinte; li sin per la mano fortega apogis
Kontraŭ la tero, kaj liajn okulojn ĉirkaŭis la nokto. 310
Tie li nepre pereus, Eneo la reĝo de viroj,
Se lin ne vidus la Zeŭsofilino, diin’ Afrodito,
Ŝi, lin metinta en mondon per juna paŝtisto Anĥizo.
Ĉirkaŭ la filo amata ŝi volvis la brakojn blankegajn,
Antaŭ li faldojn de sia brila bestaĵo dismetis 315
Kontraŭ sagaroj de viroj, ke ia rajdanta Danao
Bruston al li ne trapiku kaj ne forigu la vivon.
Tiel ŝi de la batalo fortiris la filon amatan.
Tamen la Kapaneido neniel la vortojn forgesis,
Kiujn eldiris al li Diomedo Tidido kuraĝa. 320
Flanken li foren kondukis siajn belegajn ĉevalojn
Ekster batal’, kondukilojn al rondo kaleŝa alligis,
Al bel-kolharaj ĉevaloj de Eneo rapidis
Kaj de Trojanoj forpelis ilin al viroj Aĥajaj,
Al Deipilo, sia amiko, pli multe ol ĉiuj 325
Samaaĝuloj amata pro kunharmonio de sentoj,
Por ilin al la ŝiparo konduki; sed li mem l’ heroo
Iris en propran kaleŝon kaj la kondukilojn ekkaptis
Перейти на страницу: