Iliado
- Автор: Гомер
- Серия: Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto #76
- Год: 1895
- Язык: эсперанто
- Год: Presejo de W. Tümmel
- Переводчик: Abram Kofman
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Iliado». Краткое содержание книги:
La traduko ne kompletas. Laŭ la “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” de Geoffrey Sutton, daŭrigo (ĝis la Kanto Naŭa) aperis en 1897.
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Перейти на страницу:
730
Ankaŭ el oro — traĵetis, kaj Hero submetis sub jugo
Diajn ĉevalojn rapidajn, flamantajn batali kaj brui.
Dum la filino de Zeŭso la Ŝildoportanto, Ateno
Lasis ruliĝi ĝis sojlo de l’ patra domego la veston
Belan kaj multekoloran, de ŝi mem artege faritan; 735
Poste, vestinte kirason de l’ nubkolektulo Kronido,
Prenis armilojn, la fonton de plorelvokanta milito
Kaj sur la ŝultron surĵetis la ŝildon, de franĝ’ ornamitan
Timoportantan kaj de teruraĵoj de ĉie sekvitan:
De la Disigo kaj Forto, de la Persekuto terura, 740
Kaj de l’ Gorgona kapego, ĉi tiu monstrego terura,
La mirindaĵo minaca de l’ ŝildoportanta Kronido.
Poste ŝi sur sian kapon surmetis kvartufan kaskegon,
Oran, povantan surkovri viraron el cento da urboj.
Jen en la flaman kaleŝon ŝi iris kaj prenis ponardon 745
Grandan, multpezan, potencan, per kiu amason da viroj,
Kolerigantaj ŝin, punas l’ idino de l’ Patro potenca.
Hero, svinginte la vipon, kurigis la belajn ĉevalojn,
Kaj malfermiĝis krakinte la pordo ĉiela, al Horoj
Alkonfidita por gardi ĉielon kaj altan Olimpon, 750
Por ĝin malfermi kaj poste refermi per nubo densega,
Tra tiu pord’ la diinoj pelis la belajn ĉevalojn.
Jen ili trovis Kronidon aparte de dioj aliaj
Sur montosupro tre alta de la multekapa Olimpo.
Tie ĉi Hero blankmana siajn ĉevalojn haltigis 755
Kaj la potencan Kronidon tiel demandis, dirinte:
«Ho, patro Zeŭso, ĉu vi ne koleras Areson kruelan?
Kiom da viroj Aĥajaj kaj kiajn ĝis nun li ekstermis
Arogantege, maljuste! Suferas mi, sed sen zorgeto
Ĝojas Kiprido kaj Febo-Apolo l’ arĝentopafarka, 760
Kiuj ekscitas la malbonfarulon, kontraŭan al leĝoj.
Ho patro Zeŭso, ĉu vi min kolerus, se mi nun Areson
De la batalo forpelus per ekbatego kruela?»
Al ŝi eldiris responde Zeŭso la nubkolektulo:
«Bone, vi iru eksciti Atenon l’ akirforportantan, 765
Kiu kutimis lin ĵeti en ĉiajn malbonajn dolorojn.»
Diris li; ne malobeis al li la blankmana diino,
Svingis la vipon, kaj tuj la ĉevaloj volonte ekflugis
Inter la tero kaj la ornamita de steloj ĉielo.
Kiom da spaco aera travidas okuloj de homo, 770
Kiu, sur supro sidante, rigardas sur maron malluman,
Tiom per unu eksalto trapaŝis la diaj ĉevaloj.
Sed alveninte al Trojo, kie la ambaŭ riveroj
Kunemetiĝas, Skamandro kun Simoiso rapida,
Hero, diino blankmana, siajn ĉevalojn haltigis, 775
Ilin maljungis kaj per multedensa nubaĵo ĉirkaŭis,
Kaj Simois’ ambrozion elmetis por ilin nutradi.
Ili nun iris, similaj per paŝoj al timaj kolomboj,
Kaj flamdeziris tuj helpi al la herooj Arganoj.
Sed alveninte al tie, kie plej multaj, plej gloraj 780
Viroj ĉirkaŭis Tididon, kuraĝan ĉevalobridulon,
Amasiĝintaj, similaj al bestmanĝegantaj leonoj
Aŭ al aproj kun forto, facile ne kontraŭbatebla,
Hero blankmana haltinte ekkriis per voĉo laŭtega,
Similiĝinte Stentoron potencan kun voĉo el kupro, 785
Kiu kriegis laŭtege kiel dekkvino da homoj:
«Honto al vi, malhonoraj Arganoj, nur ŝajne tre belaj!
Kiam la dia Aĥilo partoprenadis batalon,
La Trojoviroj ne havis kuraĝon le pordo Dardana
Iri, ĉar ili timegis lian ponardon teruran. 790
Nun malproksime de l’ urbo, ĉe ŝipoj ili batalas.»
Tiel ŝi diris, ekscitis kuraĝon en koro de ĉiu.
Sed al Tidido rapidis Ateno la bluaokula.
Ŝi lin tuj trovis ĉe lia ĉevalojungita kaleŝo
Dum li la vundon freŝigis, al li de Pandaro faritan, 795
Ĉar lin la ŝvito tre ŝarĝis kaj ankaŭ la larĝa rimeno
De lia ŝildo, la mano kruel-rigidiĝis pro laco;
Li la rimenon formetis, forviŝis la sangon malluman,
Sed la diino tuŝetis la jugon ĉevalan kaj diris:
«Vi tre malmulte similas, Tidido, al via naskinto, 800
Kiu, malgranda je kresko, estis bravega heroo;
Vane al li unufoje mi malpermesis batali,
Kiam li tre malproksimen foriris de la Aĥajidoj
Kiel sendito en Tebojn, al la Kadmeanoj multnombraj
(Mi al li diris trankvile ĉe lia festeno domresti), 805
Li, enhavante senĉese kuraĝon en sia animo
La Kadmeidojn elvokis batali kaj ĉiujn li venkis
Sen ia peno, ĉar mi al li tre potencege favoris.
Nun mi por vi tiel same faras favoron kaj gardon,
Kontraŭ la Trojourbanoj al vi mi ordonas batali, 810
Sed aŭ la manoj laciĝis al vi pro penega laboro
Aŭ vin la korpereiga teruro haltigas. Al fino
Vi pli ne estas naskito de la Eneido Tideo.»
Al la diino respondis Tidido, l’ heroo kuraĝa:
«Mi vin rekonas, filino de Zeŭso la ŝildotenanta, 815
Tial mi al vi sincere kaj rekte eldiras la veron:
Min nek la korpereiga teruro, nek timo haltigas,
Mi nur memoras la vortojn, kiujn vi mem al mi diris:
Vi malpermesis al mi kontraŭagi la diojn feliĉajn
Ĉiujn, sed se Afrodito la Zeŭsofilino alvenos 820
En la batalon, mi povas ŝin vundi per mia ponardo.
Tial mi mem nun depaŝas kaj ankaŭ al ĉiuj aliaj
Viroj Arganoj konsilas al mi tie ĉi amasiĝi,
Ĉar mi rekonas Areson, en la batalo regantan.»
Al li respondis la bluaokula diino Ateno: 825
«Ho Diomedo Tidido, vi, kara al mia animo,
Vi nun ne timu Areson, ne timu vi ankaŭ aliajn
Diojn senmortajn, ĉar mi al vi estas fidela helpanto,
Kuru vi kontraŭ Areso kun viaj fortegaj ĉevaloj
Kaj lin ekvundu, ne timu vi la frenezantan Areson, 830
Tiun ĉi vipon kaj multfuriozan malkonstantulon,
Lin, kiu de nelongtempe al mi kaj al Hero promesis
Kontraŭbatali Trojanojn, kaj Argoanojn kunhelpi.
Nun li Trojanojn defendas kaj la aliajn forgesas.»
Tiel dirinte, ŝi puŝis Stenelon de lia kaleŝo, 835
Lin per la mano tirinte; li teren kun ĝojo subsaltis.
Tiam Ateno suriris kaleŝon al la Tideido,
Flame volante batali; ekkrakis la akso el fago
Sub la diino terura kaj la kuraĝega heroo.
Palas-Ateno ekprenis la vipon kaj la kondukilojn 840
Kaj al Areso direktis la bruegantajn ĉevalojn.
Tiu ĉi ĵus ekmortigis Perifon, heroon plej bravan
El Etolanaj, la filon de Oĥesio multglora,
La sangavida Areso mortigis lin. Palas-Ateno
Kovris sin de l’ Tumultulo per kasko de dio Aido. 845
Kiam la virmortigulo Areso ekvidis Tididon,
Tuj li forlasis Perifon, la viron grandkreskan en polvo
Kuŝi sur loko, sur kiu li lian vivon forrabis,
Kaj al heroo Tidido ĉevalobridulo alkuris.
Jen kiam la alkurintoj alvenis la unu alian, 850
Super la jugon kaj la kondukilojn ekĵetis Areso
La ponardegon por el Diomedo la vivon eltiri,
Sed ĝin per mano ekkaptis la bluaokula diino
Kaj de l’ kaleŝo ĝin metis: sentrafe kaj preter ĝi flugis.
Nun siavice ĵetiĝis heroo kuraĝa Tidido 855
Kun ponardego, kaj Palas-Ateno ĝin forte direktis
Rekte Areson en ventron, zonitan de kupra bandaĝo;
Tien entrafis heroo, kaj jen, traŝirinte la haŭton,
La ponardegon eltiris. Laŭtege ekkriis Areso
Tute simile al laŭta kriego de naŭmil aŭ dekmil 860
Viroj kuraĝaj, farantaj grandegan teruran batalon.
Tremo ekprenis l’ Aĥajojn kune kun la Trojanoj
Pro terurego: tiele kriegis Ares’ sangavida.
Kiel nigraĝas vaporo, iranta de nuboj malhelaj,
Se post premanta sufoko leviĝas ventego malluma, 865
Tiel ekŝajnis Areso al la kuraĝulo Tidido,
Kiam la dio en nuboj leviĝis al vasta ĉielo.
Li rapidege forflugis al suproj de dia Olimpo
Kaj alsidiĝis malĝoje, mallume al Zeŭso Kronido,
Al li montrante la sangon diecan, de l’ vundo fluantan 870
Kaj eldirante kun plendo kaj ĝemo la vortojn flugilajn:
«Patro Kronido, ĉu vi ne koleras je tiaj perfortoj?
Ĉiam ni dioj senmortaj devas terure suferi
Unu pro alia, al homoj volante favori.
Vi indignigas nin ĉiujn, naskinte frenezan filinon, 875
Kiu en koro malica havas nur nigrajn intencojn.
Ĉiu alia diaĵo, ĉiuj Olimpaj loĝantoj
Al vi obeas kaj ĉiu estas je vi submetita,
Nur unu ŝin vi ne bridas per ago aŭ sole per vorto,
Ŝin dorlotante, ĉar vi la pereigulinon embriis. 880
Ŝi Diomedon kuraĝan, la filon de l’ glora Tideo,
Igas sovaĝe batali kontraŭ la dioj senmortaj.
En la komenco li trafis Kipridon, la manon vundinte,
Nun li, simila al dio potenca, min ankaŭ atakis,
Nur la rapidaj piedoj min baldaŭ forigis, alie 885
Longe mi kuŝus sufere en mezo de korpoj teruraj
Aŭ mi kripliĝus je ĉiam pro liaj bategoj per kupro.»
Lin ekrigardis minace la nubkolektulo Kronido:
«Gardu vin, malkonstantulo, apud mi tiel krieti!
Mi malestimas vin multpli ol ĉiujn Olimpajn senmortajn! 890
Ĉiam vi amas malpacon, batalon kaj sangan militon:
Per la senbrida spirito similas vi vian patrinon
Heron; mi mem ŝin apenaŭ prosperas per vortoj pacigi.
Ŝi ankaŭ nun eble estas la kulpo de viaj suferoj!
Sed mi ne povas pli vidi kiel vin pikas doloro. 895
Naskis vinvia patrino al mi, kaj mi estas la patro.
Se vin, terurmortigulo, embrius alia senmorta,
Ho, vi de longe jam kuŝus pli sube ol la Uranidoj!»
Diris li kaj al Peono ordonis kuraci la vundon;
Kaj, surmetinte rimedon dolorforigantan, Peono 900
Lin elkuracis, ĉar li ja ne estis naskita por morti.
Kiel la suko de fig’ koagulas la lakton blankegan
Tute fluidan, se ĝin la miksanto rapide ekskuas:
Tiel rapide Peono sanigis la vundon de l’ dio;
Poste lin lavis Hebo kaj donis tre belajn vestaĵojn, 905
Kaj li sidiĝis al Zeŭso, fiera de gloro multgranda.
Nun ankaŭ venis en belan palacon de Zeŭso potenca
Hero, diino de Argo, kaj l’ Alalkomena Ateno,
La homovipon bridinte, Areson la virmortigulon.
Перейти на страницу: