Iliado
- Автор: Гомер
- Серия: Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto #76
- Год: 1895
- Язык: эсперанто
- Год: Presejo de W. Tümmel
- Переводчик: Abram Kofman
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Iliado». Краткое содержание книги:
La traduko ne kompletas. Laŭ la “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” de Geoffrey Sutton, daŭrigo (ĝis la Kanto Naŭa) aperis en 1897.
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Перейти на страницу:
Kaj por li mem: li neniel komprenis la diron de dioj.
Nun Merion’ persekutis lin kaj lin atingis kurante 65
Kaj en la dekstran postvangon entrafis, kaj jen, trapikinte
L’ urinvezikon, la fero eliris el osto konstraŭa,
Kaj genuflekse li falis, lin ombro de morto ĉirkaŭis.
Mego mortigis Pedeon, la filon de Atentoro,
Filon bastardan, sed zorge de l’ dia Teano nutritan 70
Kiel la propraj infanoj, por plaĉi al edzo amata;
Al li alkuris Filido la glora ponardoĵetisto,
Trafis lin rekte en nukon per la ponardego multakra,
Kaj tra la dentoj irinte la kupro subtranĉis la langon;
Li per la dentoj ekpremis la kupron kaj falis en polvon. 75
L’ Evemonido Eŭriplo mortigis Hipsenoron,
Filon de la kuraĝul’ Dolopi’ de Skamandro estinta
Pastro, de sia popolo kiel di’ adorita.
Nun la glorega naskito de Evemono, Eŭriplo
Lin forkurintan alkuris, atakis kaj trafis en ŝultron 80
Apudiĝinte kun glavo, kaj manon la fortan forhakis;
Valen la mano plensanga subfalis, kaj liajn okulojn
Fermis la Mojro potenca kaj morto la sangfluiganta.
Tiel ili laciĝis en la terura batalo.
Sed vi ne scius por kia popol’ la Tidido batalis, 85
Ĉu kontraŭ la Aĥajidoj, ĉu kontraŭ viroj Trojanoj,
Ĉar furioza li kuris sur val’ kiel plena rivero
Kuras, nutrita de vintraj neĝoj, kaj pontojn fortiras;
Ĝian kuradon ne povas deteni la pontoj fortegaj
Nek la bariloj de kampoj, kovritaj de riĉaj kreskaĵoj, 90
Kiam la pluvoj de Zeŭso multigas subite la akvon,
Kaj la laboro de multaj junuloj pereas sur bordo:
Tiel de la Tideido nun estis ĵetitaj la aroj
De Trojaviroj, paŝintaj returnen malgraŭ grandnombro.
Kiam lin vidis la filo de Likaono glorega, 95
La rapidantan sur valo kaj ĉie pelantan la vicojn,
Kontraŭ Tidido li streĉis la arkopafilon kurbitan,
Sagon alcelis kaj trafis lin rekte en ŝultron la dekstran,
En la kiraso-kaveton; la sago maldolĉa traflugis
Flankon kontraŭan, kaj lian kirason ruĝigis la sangon. 100
Laŭte ekkriis la glora filo de Likaono:
«Ho vi, kuraĝaj Trojanoj, antaŭen ĉevaloŝpornintoj,
Ĉar la plej bona Aĥajo estas trafita; mi diras,
Li kontraŭstaros nelonge la sagon potencan, se vere
Filo de Zeŭso min vokis ĉi tien de lando Likio.» 105
Tiel ĝojkriis li; tamen tiun la sago ne bridis,
Li posten paŝis kaj antaŭ sia jungita kaleŝo
Metis sin kaj al Stenelo la Kapaneido eldiris:
«Kapaneido amata, rapidu el via kaleŝo
Ke vi eltiru el mia ŝultro la sagon maldolĉan.» 110
Tiel li diris; Stenel’ el kaleŝo sur teron elsaltis
Kaj apudiĝis kaj tiris el ŝultro la sagon pafitan.
Tuj tra l’ plektitaj kiraso-ringetoj elŝprucis la sango.
Nun Diomedo, l’ heroo kuraĝa, laŭte ekpreĝis:
«Aŭdu, diin’ nevenkebla, filino de l’ Ŝildotenanto! 115
Se vi min kaj mian patron iam ameme bonfaris
En malamika batalo, vi amu min nun, ho Ateno,
Ke mi mortigu la viron kaj trafu lin per ponardego,
Lin, kiu nun la unua min vundis kaj vantas ĝojkrie
Ke mi neniam pli vidos la lumon brilantan de l’ suno.» 120
Tiel li diris preĝante. Atentis lin Palas-Ateno
Kaj liajn membrojn, piedojn kaj manojn ekfaris pli fortaj,
Alproksimiĝis al li kaj eldiris la vortojn flugilajn:
«Nun, Diomedo, konfidu kaj kontraŭ Trojanoj batalu;
En vian bruston mi metis vian putran potencon, 125
Kiun havis Tideo, li la ŝildoskuinto;
Mi ankaŭ metis de viaj okuloj la nubon antaŭan
Por ke vi povu nun bone rekoni homojn kaj diojn.
Tial se al vi aperos dio por vin ektenti,
Gardu vin kontraŭbatali iel la diojn senmortajn; 130
Sole nur se Afrodito la Zeŭsofilino envenos
En la batalon, vi povas ŝin vundi per kupro la akra.»
Tiel dirinte, la bluaokula Ateno foriris,
Kaj Diomedo rapidis ree en vicojn antaŭajn.
Se li pli frue flamegis kontraŭ Trojanoj batali, 135
Nun lin triobla flamego atakis kiel leonon,
Kiun paŝtisto, gardanta sur kampo ŝafojn riĉlanajn,
Vundis, sed ne plenmortigis, kaj besto transsaltas barilon
Li en ĝi nur pligrandigis koleron, sed helpis nenion
Kaj nun en ŝtalo kaŝiĝas, lasinte la bestojn timantajn, 140
Kiuj sen ordo sin premas unu kontraŭ alia,
Sed la leono avida forsaltas tra l’ alta barilo:
Tiel Tidid’ furioza en la Trojaron eniĝis.
Li Astinoon mortigis kaj Hipenoron la reĝon,
Tiun frapinte malsube en mamon per la ponardego, 145
Tiun ĉi per la glavego en la ŝlosiloston sur ŝultro
Tiel ke l’ ŝultro de lia kolo kaj dorso disiĝis.
Ilin lasinte, li kuris al Poliid’ kaj Abaso,
Filoj de la maljunulo sonĝklarigist’ Eŭridamo
Kiu al la foririntoj tamen ne sonĝoklarigis. 150
Ilin mortigis Tidido kaj prenis l’ armilojn de ili.
Nun li atakis Toonon kaj Ksanton — du Fenopoidojn,
Kiujn Fenop’ maljunaĝe embriis, kaj nun li grizulo
Pli jam ne naskos aliajn por lasi al ili l’ heredon.
Ilin Tidido atakis kaj vivon la dolĉan forrabis 155
Kaj al la patro — nur sole kruelan malĝojon kaj ĝemon
Lasis: ĉar ilin, vivantajn kaj de la milito venantajn,
Li pli ne vidis; fremduloj ilian heredon ricevis.
Nun li du filojn de la Dardanido Priamo atakis,
Kune starintajn kaleŝe, Ĥromion kaj Eĥemenon. 160
Kiel leono, kuranta al bovoj, forŝiras la kolon
De bovideto aŭ bovo, sin en arbaro paŝtantaj,
Tiel Tidido faligis la ambaŭn de l’ bela kaleŝo
Malgraŭ la kontraŭstarado, kaj ravis de ili l’ armilojn;
Sed la ĉevalojn fortiris liaj amikoj al ŝipoj. 165
Nun lin Eneo ekvidis ekstermi la vicojn de viroj,
Kaj tra l’ batalo li kuris al mez’ de l’ armiloj-krakado,
Diosimilan Pandaron serĉante, ĉu li lin eltrovos.
Li lin eltrovis, la fortan kaj neriproĉeblan heroon,
Kaj apud li stariĝinte eldiris al li, parolante: 170
«Kie vi kaŝas, Pandaro, la arkoparilon kaj sagojn
Kaj vian gloron, kiun neniu kuraĝas konkuri
Kiun de vi en Likio neniu povas forpreni?
Levu la manojn al Zeŭso kaj pafu en tiun ĉi homon,
Kiu ajn estas li, la triumfant’, ekstermanta multege 175
Da Trojaviroj: al multaj herooj li rompis genuojn.
Sed ĉu ne estas li dio, kiu Trojanojn koleras
Pro nefarita ofero, ĉar dio terure ja venĝas?»
Al li la glora Likaonoido respondis dirinte:
«Nobla Ene’, konsilisto de kuprearmitaj Trojanoj, 180
Tute li estas simila al filo de l’ glora Tideo,
Ĉar mi rekonas la ŝildon kaj kaskon kun tri por-okuloj
Kaj la ĉevalojn; cetere li estas eblege diaĵo.
Tamen, se estas li hom’, la dirita kuraĝa Tidido,
Li ne sen dio certege batalas, sed ĉe li proksime 185
Staras senmorta, volvita de nubo ĉirkaŭe la ŝultroj
Kaj formetinta la sagon, pli frue de mi alcelitan,
Ĉar mi alsendis jam sagon, kiu lin trafis en ŝultron
Dekstran, kaj ĝi ekeniĝis, irinte tra kav’ de l’ kiraso.
Mi jam esperis ke mi lin enĵetis en la Aidon, 190
Tamen ne venkis lin. Kontraŭ ni agas nun dio kolera.
Mi nun ne havas ĉevalojn, ne havas batalokaleŝon;
Dome Likie mi lasis dekunu belegajn kaleŝojn,
Nove kaj bone faritajn kaj de tapiŝoj kovritajn
Kaj apud ĉia po du unujugaj ĉevaloj troviĝas,
Перейти на страницу: