Iliado
- Автор: Гомер
- Серия: Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto #76
- Год: 1895
- Язык: эсперанто
- Год: Presejo de W. Tümmel
- Переводчик: Abram Kofman
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Iliado». Краткое содержание книги:
La traduko ne kompletas. Laŭ la “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” de Geoffrey Sutton, daŭrigo (ĝis la Kanto Naŭa) aperis en 1897.
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Перейти на страницу:
Kiom da tempo ankoraŭ Aĥajoj mortigos Trojanojn? 465
Ĉu ĝis ili atingos pordegojn la belkonstruitajn?
Tie ja kuŝas heroo, egala al dia Hektoro,
Filo de la grandanima Anĥizo, la glora Eneo,
Iru ni kaj de l’ batalo ni savu la anon kuraĝan.»
Tiel li diris kaj vekis en ĉia animo kuraĝon, 470
Sed Sarpedono komencis riproĉi la dian Hektoron.
«Kie, Hektoro, kaŝiĝis via antaŭa kuraĝo?
Vi ja intencis defendi la urbon sen iaj liganoj,
Sola, helpata nur de la bofratoj kaj fratoj samsangaj.
Tamen mi vidas nun kaj eĉ rimarkas el ili neniun. 475
Ĉiuj nun timas simile al hundoj, vidantaj leonon,
Dume ni, simplaj liganoj, kontraŭbatalas kuraĝe.
Vi min rigardu: mi estas ligano el land’ malproksima,
De l’ malapuda Likio ĉe Ksanto kun akvoj bruantaj,
Kie mi lasis l’ amatan edzinon kun fil’ en lulilo, 480
Ankaŭ riĉaĵojn, de ĉiu malriĉegulo volatajn,
Sed malgraŭ tio mi igas Likanojn kaj mem mi volegas
Kontraŭbatali la virojn, kvankam mi havas nenion,
Kion l’ Aĥajoj de tie ĉi foren kondukus aŭ prenus:
Vi do, vi staras sen movo kaj ne ekscitas aliajn 485
Virojn kuraĝe batali kaj la virinojn defendi.
Timu ke, kiel per reto ĉion prenema, kaptitaj,
Vi ekfariĝu akiro de la malamikoj venkontaj,
Kiuj tre baldaŭ detruos la Trojon, densege loĝitan!
Sole nur vin ja konvenas zorgadi dum tago kaj nokto, 490
Peti la ĉefojn-liganojn, venintajn de malproksime
Seninterrompe batali kaj vortojn riproĉajn ne diri.»
Tiel li diris kaj pikis la koron de l’ dia Hektoro.
Li el kaleŝo elsaltis sur teron kun siaj armiloj
Kaj, ponardegon svingante, rapidis tra l’ aroj da viroj, 495
Al la batalo vokante, kaj vekis kruelan batalon.
Jen returniĝis Trojanoj kaj iris renkonten Aĥajoj,
Sed l’ Argoanoj kuntiris la vicojn kaj ilin atendis.
Kiel la vento forblovas gren-ŝelojn de sanktaj draŝejo
Apud la grenventumistoj, kiam l’ orbukla Demetro 500
Ŝelojn de grenoj formetas, blovigadante la venton,
Kaj la draŝejoj blankiĝas sub ili: tiel l’ Aĥajoj
Tute kovriĝis per polvo, kiun inter l’ amasoj
Alte al kupra ĉielo forlevis la hufoj ĉevalaj,
Kiuj batalon reiris, per direktintoj igitaj. 505
Jam ili metis la manojn al malamikoj, sed nokton
Faris Areso bruema ĉe ili por helpi Trojanojn,
Tra la aregoj irante kaj plenumante l’ ordonon,
Al li donitan de Febo-Apolo, portanta orglavon —
Igi Trojanojn batali, se Palas-Atenon li vidos 510
Iri de tie, ĉar ŝi al Danaoj estis helpanta.
Sed Feb-Apolo Eneon el sia riĉega sanktejo
Elforkondukis kaj lin refortigis, la ĉefon popolan,
Kaj li aperis en mezo de viroj, kaj ĉiuj ĝojegis
Ree vidante lin vivi kaj iri al ili sen vundoj 515
Kaj per kuraĝo flamegi, sed li demandita ne estis:
Ilin zorgigis alio, sendita de Febo-Apolo
Kaj de Ares’ mortigulo kaj de terura Malpaco.
Sed Odise’ kaj Tidido kune kun ambaŭ Ajaksoj
Igis Danaojn batali, kvankam ĉi tiuj sen igo 520
Nek la atakojn nek kriojn de Trojoviroj ektimis:
Ili kuraĝe atendis simile al nuboj, de Zeŭso
Supremetitaj sur montaj supraĵoj en tempo malventa
Tute senmove, se dormas Boreo kun ĉiuj aliaj
Ventoj brueme-koleraj, kiuj la nubojn mallumajn 525
Sur la ĉielo dismetas per brueganta blovego:
Tiel Danaoj sen timo kuraĝe atendis Trojanojn,
Kaj la Atrido trakuris la virojn kaj multe konsilis:
«Estu vi viroj, amikoj, kaj prenu kuraĝon en korojn!
Unu alian honoru vi en la terura batalo: 530
Ĉe reciproka honoro pli multe saviĝas ol falas,
Nur forkuranto ricevas nenian helpon kaj gloron.»
Diris kaj la ponardegon alĵetis kaj viron antaŭan,
Deikoonon, l’ amikon de l’ glora Eneo, enbatis,
La Pergasidon, lin kiel idojn Priamajn Trojanoj 535
Multe estimis: li ĉiam batalis en vicoj antaŭaj.
Agamemnono lin trafis per ponardego en ŝildon;
Ĝi ne debatis la frapon, la kupro ĝin tute trapikis
Kaj tra la zono traiĝis en lian ventron malsupre.
Brue li falis sur teron, eksonis sur li la armiloj. 540
Nun la plej bonajn Aĥajojn mortigis la viro Eneo,
Du Dioklidojn, Kretonon kaj fraton de li — Orsiloĥon.
Patro ilia, loĝanto de l’ belkonstruita Ferurbo,
Estis tre riĉa gentano de la rivero Alfeo,
Kies akvoj vastegaj fluas sur kampoj Piliaj; 545
Ĝi Orsiloĥon eknaskis, reĝintan grandegan popolon,
Kaj Orsiloĥo eknaskis Dioklon la grandaaniman,
Kaj de ĉi tiu Dioklo devenis la dunaskitidoj
Orsiloĥ’ kaj Kretono, sciantaj batali multspece.
Nun viriĝantaj estante, ili sur ŝipoj nigretaj 550
Sekvis Aĥajojn kontraŭ ĉevaloriĉega Trojurbo,
Gloron al Agamemnono kaj al Menelao Atridoj
Almilitante: nun ilin ĉirkaŭis la morto malluma.
Kiel sur alta supraĵo de monto du fortaj leonoj,
De leonino nutritaj en densa malluma arbaro, 555
Bovojn kaj ŝafojn grasegajn for de brutaroj rabadas
Kaj dezertigas la ŝtalojn de homoj, ĝis mem ili poste
Falas, al fin’ mortigitaj per kupro akrega de homoj:
Tiel, venkitaj per manoj de la heroo Eneo,
Ambaŭ subfalis sur teron, similaj al pinoj altegaj. 560
Ilin vidinte subfali, ekĝemis l’ hero’ Menelao,
Kuris tra l’ aroj antaŭaj, armita de kupro brilanta,
La ponardegon svingante: Areso lin multkuraĝigis,
Ĉar li esperis sekrete, ke lin nun Eneo mortigos.
Sed Antiloĥo, la filo de l’ nobla Nestoro, lin vidis 565
Kaj li alkuris antaŭen: li timis ke l’ ĉefo de viroj
Iel suferu kaj ĉiuj laboroj de l’ viroj vaniĝu;
Ili jam ambaŭ la manojn kaj la ponardegojn akregajn
Unu kontraŭ alian eklevis, volante batali,
Sed Antiloĥo alkuris al ĉefo de la Danaidoj, 570
Kaj ne atendis Eneo malgraŭ la granda kuraĝo,
Kiam li vidis du virojn kune irintaj renkonten.
Tial al viroj Aĥajoj ili fortiris la korpojn
Kaj la du malfeliĉulojn redonis en manojn amikajn
Kaj re alkuris batali en la falangoj antaŭaj. 575
Nun ili Pilemenon Aresosimilan mortigis,
Ĉefon de Pafalagonoj kuraĝaj, armitaj de ŝildoj;
Lin Menelao Atrido la glora ponardoĵetisto
Per ponardego atakis kaj pikis lin tra l’ ŝlosilosto,
Kaj Antiloĥo entrafis Midonon ĉevalkondukanton 580
L’ Atimniidon (li forrapidigis la fortajn ĉevalojn),
Lian kubuton trafinte per ŝtono, la kondukiloj
Blankaj elfalis sur teron en polvon el liaj manoj;
Tuj Antiloĥo per glavo lian tempion trapikis,
Kaj li ĝemante subfalis de l’ bonefarita kaleŝo 585
Kapomalsupren sur polvon kaj haltis per verto kaj ŝultroj.
Tiel li staris longtempe, tenita de l’ sablo profunda
Ĝis la ĉevaloj lin puŝis kaj teron la korpon renversis,
Ĉar Antiloĥo alpelis ilin al viroj Aĥajoj.
Ilin tra l’ vicoj Hektoro rimarkis kaj kuris al ili, 590
Laŭte kriante, kaj lin postekuris la vicoj Trojanaj
Fortaj, sekvante Areson kaj la sangoaman Enion,
Kiu kondukis la furiozegan malpacan Tumulton
Dume Ares’ ponardegon teruran per mano altsvingis,
Apud Hektoro irante jen antaŭ l’ heroo jen poste. 595
La Tideido kuraĝa lin vidis kaj forte ektremis.
Kiel migranto malsperta, iranta sur kampo vastega
Apud rapida rivero, kuranta en maron, stariĝas
Перейти на страницу: