Iliado
- Автор: Гомер
- Серия: Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto #76
- Год: 1895
- Язык: эсперанто
- Год: Presejo de W. Tümmel
- Переводчик: Abram Kofman
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Iliado». Краткое содержание книги:
La traduko ne kompletas. Laŭ la “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” de Geoffrey Sutton, daŭrigo (ĝis la Kanto Naŭa) aperis en 1897.
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Перейти на страницу:
Ĉe ŝaŭmoaro bolanta kaj iras returnen kun timo:
Tiel depaŝis Tidido kaj kriis al Argopopolo: 600
«Kial, amikoj, ni tiel miregas ke l’ dia Hektoro
Estas glorega ponardoĵetisto kaj tiel kuraĝa?
Ĉiam ja dio lin sekvas kaj for de li metas la morton
Kaj ankaŭ nun lin Areso kvazaŭ mortema alsekvas!
Tial depaŝu vi, ĉiam per brust’ renkontantaj Trojanojn. 605
Ke ne intencu vi diojn kontraŭbatali hodiaŭ.»
Tiel li diris, sed la Trojaviroj sin pli proksimigis
Kaj jam du virojn kuraĝajn kaj spertajn Hektoro mortigis,
Ambaŭ sur unu kaleŝo, Meneston kaj Anhialon.
Tiujn mortigojn bedaŭris la Telamonido Ajakso, 610
Li apudiĝis kaj ĵetis sian ponardon la kupran
Kaj Selagidon Amfion entrafis, kiu en Peso
Loĝis, havante riĉaĵojn kaj kampojn; sed tamen la sorto
Lin bataligis pro reĝo Priamo kaj la Priamidoj;
Lin nun la Telamonido Ajakso entrafis en zonon, 615
La ponardego longombra eniĝis en ventron malsupran;
Brue li falis sur teron, kaj kuris la glora Ajakso
Liajn armilojn forpreni, sed ĵetis Trojanoj ponardojn
Akrajn kaj brilajn, — en lian ŝildon tre multaj eniĝis.
Li per piedo supraŝis la viron kaj la ponardegon 620
Kaptis de l’ korpo, sed li la belegan armaĵon ne povis
Preni de l’ ŝultroj, ĉar lin ĉirkaŭŝutis de ĉie sagaro;
Timis li ke la fieraj Trojanoj lin povos ĉirkaŭi
Kaj, grandonombraj, kuraĝaj lin per ponardegoj atakos.
Kiel ajn granda li estis, potenca kaj multglorigita 625
Tamen li devis depaŝi pro la grandegeco de l’ aro.
Tiel ili laboris en la terurega batalo
Dum Tlepolem’ Heraklido, viro grandkreska kaj forta
Al Sarpedono la dia pro sorto malbona puŝiĝis.
Sed kiam ili kunvenis, la viroj kurintaj renkonten, 630
Ili — la filo kaj nepo de Zeŭso la nubkolektulo —
La Heraklid’ Tlepolemo eldiris l’ unua la vortojn:
«Kio devigis vin, ho Sarpedon’, konsilisto Likia,
Tien ĉi veni tremadi, fremdulo pri l’ arto batali?
Nur mensoguloj vin nomas ido de Zeŭso tondranta 635
Ĉar vi tio malsuperas tiujn virojn gloregajn,
Kiuj de Zeŭso naskiĝis en tempo de homoj antaŭaj.
Oni rakontas ke tia estis la viro Heraklo,
Mia patro kuraĝa, koron leonan havinta.
Li tien ĉi por ĉevaloj de Laomedono alvenis 640
Sole kun seso da ŝipoj kaj kun malmulte da homoj;
Li ĉirkaŭrabis Trojurbon kaj dezertigis la stratojn.
Vi do, vi estas timema kaj vane vi ĉefas la virojn.
Ne, al mi ŝajnas ke vi al la viroj Trojanaj ne helpos,
El Likilando veninte; kaj se vi eĉ estus pli forta, — 645
Vi nun, de mi plenvenkita, foriros al pordo Aida.»
Sed Sarpedono, la reĝo Likia, eldiris renkonten:
«Jes, Tlepolemo, ĉi tiu detruis la sanktan Trojurbon,
Sed nur pro la malsaĝeco de Laomedono malpia,
Kiu insultis lin, la bonfarinton, per vortoj malpiaj 650
Kaj la ĉevalojn ne donis, pro kiuj li estis veninta.
Sed mi al vi antaŭdiras la morton kaj sorton malluman,
Kiun vi prenos de mi, kaj venkita de mi, vi gloregon
Donos al mi, sed l’ animon al la ĉevalriĉa Aido.»
Tiel li diris, sed levis la ponardegon fraksenan 655
Tlepolemo, kaj ambaŭ ili samtempe ekĵetis
La ponardegojn longombrajn kaj jen Sarpedono entrafis
La Heraklidon en kolon kaj traen la pinto eliris
Kaj mallumego plennigra liajn okulojn ĉirkaŭis.
Sed Tlepolem’ en maldekstran femuron l’ alian entrafis 660
Per ponardego multlonga, kaj ĝi en la korpon eniĝis
Ĝis la osto. Nur Zeŭso eksavis la filon amatan.
Nun Sarpedono la dian fortiris la noblaj amikoj
De la batalo, sed ŝarĝis lin la ponardego grandega,
Kiun li trenis: neniu rimarkis ĝin aŭ ekintencis 665
Tiri ĝin el la femuro, ke povi li iri facile:
Tiel liaj amikoj rapidis kaj estis zorgintaj.
De sia flanko l’ Aĥajoj Tlepolemon fortiris
De la batalo. Sed lin Odiseo la dia ekvidis
La kuraĝulo; en li ekflamiĝis la koro en brusto. 670
Inter du pensoj ŝancelis sin lia prudento kaj koro,
Ĉu persekuti pli frue la filon de Zeŭso tondranta,
Aŭ atakinte Likiojn, el multaj forrabi la vivon.
Sed ne al li, Odiseo la glora, la sorto decidis
Filon kuraĝan de Zeŭso mortigi per kupro la akra. 675
Palas-Ateno ekscitis lin kontraŭ la viroj Likiaj,
Kaj li mortigis Keranon, Hromion kaj Alastoron,
Poste Alkandron, Halion, Pritanon kaj Noemonon;
Li, Odiseo la dia, mortigus pli multajn Likiojn,
Se lin rapide ne vidus Hektoro la kaskobrilanta. 680
Tuj tra la vicoj antaŭaj, armita de kupro radia,
Kuris li teruriganta l’ Aĥajojn, sed pri li ekĝojis
Nun Sarpedono Zeŭsido, kaj diris per voĉo plendema:
«Ho, Priamido, ne lasu min esti akiro Danaa,
Vi min defendu, ke flugu de mi pli malfrue la vivo 685
Tie, ĉe vi, en Trojurbo, ĉar al mi ne estas la sorto
En mian domon, en mian amatan patrujon reveni
Por mian karan edzinon kaj filon junetan ĝojigi.»
Tiel li diris. Hektoro, al li respondinte nenion,
Tuj rapidegis antaŭen, de flamo interna puŝita 690
La Argujanojn rebati kaj multajn animojn forrabi.
Sed Sarpedonon, je dio egalan, l’ amikoj kuraĝaj
Metis sub fagon belegan de Zeŭson la ŝildotenanto;
La ponardegon fraksenan el lia femuro eltiris
La kuraĝul’ Pelagono, lia amata amiko, 695
Kaj lin forlasis la spiro kaj nokto ĉirkaŭis l’ okulojn,
Sed li respiris kaj baldaŭ la blovo de l’ norda Boreo
Ĉirkaŭventumis freŝecon al lia animo tremanta.
Tamen l’ Arganoj, premitaj de l’ dia Hektor’ kaj Areso,
Tute ne kuris al siaj ŝipoj nigretaj ĉe l’ bordo, 700
Sed ankaŭ ne antaŭiĝis; nur iom post iom senĉese
Ili depaŝis, vidante Areson inter Trojanoj.
Sed kiu estis l’ unua kaj lasta, de kiu l’ armilojn
Rabis Hektoro, la fil’ de Priamo, kaj kupra Areso?
Ili, je dio egala Teŭtras’ kaj Oresto kuraĝa, 705
Treĥo l’ heroo el lando Etolo kaj Enomao,
Post l’ Enopido Eleno kaj Oresbi’ belzonita,
Amasiginta riĉaĵojn; li estis loĝanto de Hilo
Apud la lago Kefiso, kaj tie ankaŭ aliaj
Beotujanoj, havintaj multegajn riĉaĵojn, loĝadis. 710
Sed kiam la blankamana diino Hero rimarkis
Multe da viroj Arganoj en la batalo perei,
Tuj ŝi eldiris al Palas-Ateno la vortojn flugilajn:
«Ve al mi, ho nevenkebla filino de l’ Ŝildotenanto,
Vanan promeson ni estis donintaj al Menelao: 715
Hejmen venigi lin ruiniginto de l’ Trojo belmura,
Se ni permesos Areson kruelan nun furiozegi.
Ne, ankaŭ ni nun pripensu por helpon potencan alporti.»
Tiel ŝi diris; atentis ŝin la bluokula Zeŭsido.
Dume rapide ekvestis la oroarmaĵajn ĉevalojn 720
Hero, la glora diino, — filino de l’ granda Kronido.
Hebo, ĉirkaŭe l’ kaleŝo almetis la radojn rondetajn
Kuprajn kaj okeradiajn, rulatajn de akso el fero;
Oro nedefektiĝebla brilis sur rondoj, sed supre
Bandoj el kupro troviĝis kaj ili ĉarmegis okulojn, 725
La radradioj arĝentaj estis beleg-rondigitaj,
La konduksidon brilantaj arĝentaj kaj oraj ŝnuregoj
Alfortikigis, kaj antaŭ ĝi levis sin arko duobla,
El ĝi eliris timono arĝenta, al kies finiĝo
Hebo alligis la jugon belegan, tra ĝi kondukilojn —
Перейти на страницу: