Iliado
- Автор: Гомер
- Серия: Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto #76
- Год: 1895
- Язык: эсперанто
- Год: Presejo de W. Tümmel
- Переводчик: Abram Kofman
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Iliado». Краткое содержание книги:
La traduko ne kompletas. Laŭ la “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” de Geoffrey Sutton, daŭrigo (ĝis la Kanto Naŭa) aperis en 1897.
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Перейти на страницу:
Ambaŭ rapide trairis l’ amasojn de la Aĥajidoj.
Tie veninte, kie troviĝis la blonda heroo 210
Ekvundita (ĉirkaŭis lin viroj la plej eminentaj,
Li do, la dia heroo, staris en mezo de ili),
Baldaŭ li tiris la sagon el zono la densalfarita.
Dum l’ eltirado kurbiĝis posten la sagopikiloj;
Tiam deligis li zonon la artefaritan, kaj sube 215
Lian bindaĵon kaj platon, forĝitan de kuproartistoj,
Poste, vidinte la vundon, kaŭzitan de l’ sago maldolĉa,
Suĉis la sangon kaj arte ĝin kovris per kuracigaĵo,
Iam donita al lia patro de bona Ĥirono.
Dum la zorgado pri la kuraĝega hero’ Menelao 220
Iris antaŭen la vicoj de ŝildotenantaj Trojanoj.
Ankaŭ l’ Aĥajoj reprenis l’ armaĵojn, ekflamis milite.
Nun vi ne vidus la dian Agamemnonon dormanta
Nek ektremanta kaŝiĝi aŭ iri nevole batali:
Kuris li en la batalon, la virojn kovrantan per gloro. 225
Lasis li for la ĉevalojn kaj kuprobrilantan kaleŝon;
Ilin, la fortespirantajn, poste detenis proksime
Eŭrimedono la Ptolemeido kaj Pirenepo.
Al li l’ Atrido ordonis atendi ne malproksime,
Ĉar eble lin dum la virordigado atakos laciĝo. 230
Li mem piede rapidis ĉirkaŭe la vicoj de viroj
Kaj al ĉevalorajdantoj, en la batalon celintaj,
Li proksimiĝis kaj diris la kuraĝigantan parolon:
«Ke ne ĉesigu vi vian noblan kuraĝon, Arganoj,
Ĉar la Kronido ne estos helpanto al mensoguloj; 235
Kiuj l’ unuaj ekrompis nian sanktan ĵuradon,
Korpoj de tiuj fariĝos certege vulturoakiro.
Ni do la karajn edzinojn iliajn kaj junajn infanojn
En niajn ŝipojn kondukos post la almilito de l’ urbo.»
Kiujn li vidis timeme irantaj al sanga batalo, 240
Tiujn li laŭte mallaŭdis per tiuj ĉi vortoj insultaj:
«Ĉu vi ne hontas, Arganoj, kuraĝaj nur sole per sagoj?
Kial vi staras timeme, similaj al junaj cervetoj,
Kiuj laciĝis post longa kurado sur kampo vastega
Kaj ekstariĝis, perdinte la forton la vivan en brusto? 245
Tiel frapitaj vi staras kaj en la batalon ne iras.
Ĉu vi atendas, ke la Trojamasoj atingu la lokon
De ŝipoj belumbilikaj sur bordo de maro saŭmanta,
Por ke vi vidu, ĉu super vi Zeŭso etendos la manon?»
Tiel la vicojn Aĥajajn ĉirkaŭiradis la ĉefo. 250
Jen, trairante l’ amasojn, li al Kretoanoj aliris.
Ili armiĝis ĉirkaŭe Idomeneo kuraĝa,
Kiu en vicoj antaŭaj similis al apro laŭ forto,
Kaj apud li Meriono igis la postajn falangojn.
Ilin vidinte, ĝojiĝis Agamemnono la ĉefo 255
Kaj al Idomeneo eldiris la vortojn mielajn:
«Idomeneo, mi vin pli estimas ol ĉiuj Danaojn
En batalado kaj ankaŭ en ĉia alia afero,
Eĉ en festeno, kiam la vinon honoran nigretan
La Aĥajidoj plej noblaj en kalikoj dissolvas; 260
Ĉar efektive, dum ĉiuj aliaj belbuklaj Aĥajoj
Trinkas nur laŭ mezurilo, ĉiam via pokalo
Estas plenega per trinko senĉesa, kiel la mia.
Flugu do en la batalon kun la antaŭa kuraĝo.»
Idomeneo, la ĉefo de Kretoanoj, respondis: 265
«Ĉiam mi restos, Atrido, via fidela amiko,
Kiel mi al vi promesis kaj jam de longe certigis.
Sed vi aliajn Aĥajojn la belabuklajn ekigu,
Por rapidigi batalon, ĉar la ĵuradon perfidis
La Trojurbanoj, pro tio al ili mizero kaj morto 270
Estos, ĉar ili l’ unuaj agis kontraŭe ĵuradon.»
Tiel li diris, kaj Agamemnono korĝoje foriris.
Nun, trairante la arojn militajn, li venis Ajaksojn;
Ambaŭ armiĝis, sekvitaj de nubo da pieduloj.
Kiel sur monta supraĵo paŝtisto ekvidas nubegon, 275
Kiun super la maro pelas Zefiro blovanta,
Kaj ĝi, de malproksime, montriĝas pli nigra ol gudro
Kaj, super maro flugante, kondukas ventegon teruran,
Kaj la paŝtisto timanta enpelas la brutojn en groton:
Tiel kun la Ajaksoj la viroj junaj de Zeŭso 280
Celis al la malamika batalo en densaj falangoj
Malklariĝintaj, kun ŝildoj kaj ponardegoj levitaj.
Ilin rigardis kun ĝojo Agamemnono la ĉefo
Kaj, turniĝinte al ili, li diris la vortojn flugilajn:
«Ambaŭ Ajaksoj, vi, ĉefoj de kuproarmitaj Arganoj, 285
Al vi mi ne ordonas, ĉar vi tion ĉi ne bezonas,
Ĉar vi ja mem la popolon igas kuraĝe batali.
Ho, patro Zeŭso kaj dio Apolo kaj Palas-Ateno,
Se tian koron kuraĝan ĉiuj brustoj enhavus,
Baldaŭ subfalus la urbo fortmura de reĝo Priamo, 290
Per niaj manoj prenita kaj de ni disrabita.»
Tiel dirinte, forlasis li ilin, aliajn irinte;
Vidas li la dolĉavoĉan viron Nestoron el Pilo,
Ordigadantan amikojn kaj ilin igantan batali;
Tie ĉi estis Ĥromi’, Alastoro kaj Pelagono, 295
Ankaŭ la ĉefo Memono kaj l’ reĝo de viroj Biaso.
Li la rajdantojn, ĉevalojn kaj kaleŝojn antaŭen
Metis, kaj poste la piedulojn multnombrajn, kuraĝajn,
La apogon batalan; timemajn li metis en mezon,
Ke ili estu igitaj batali eĉ ankaŭ nevole. 300
Li la ĉevalorajdantojn antaŭe admonis, petante
Bone deteni ĉevalojn kaj ne amasiĝi malorde.
«El vi neniu esperu la arton de rajdo kaj forton,
Por pli antaŭe ol ĉiuj kontraŭ Trojanoj batali
Aŭ deturniĝi returnen, ĉar tiel vi nur malfortiĝos. 305
Kiu per sia kaleŝo atingos alian kaleŝon,
Li ponardegon elmetu, ĉar tio ĉi estas pli bone.
Per tia ago la patroj deĵetis urbegojn kaj murojn,
Tian prudenton, spiriton en brustoj kuraĝaj havante.»
Tiel konsilis la viro maljuna, militospertega. 310
Lin ekvidinte, ĝojegis la reĝo Agamemnono,
Kaj turniĝinte al li, li eldiris la vortojn flugilajn:
«Ho, maljunulo, se al via koro en brusto kuraĝa
Viaj genuoj obeus, kaj restus la forto en korpo!
Sed maljuneco la homa vin premas. Ho, se nur aliaj 315
Viroj fariĝus maljunaj kaj vi restus inter junuloj!»
Al li respondis Nestoro, Gerena ĉevalorajdanto:
«Reĝo Atrido, mi mem deziregus tia estadi,
Kia mi estis, venkinte la dian Eretalionon,
Sed ĉion al unu homo ne donas la dioj senmortaj. 320
Se tiam juna mi estis, min premas nun la maljuneco,
Sed, eĉ maljuna, mi sekvos ĉevalorajdantojn, kaj igos
Ilin per vortoj, konsiloj; ĉi tio konvenas grizulon.
Ke ponardegojn longombrajn ĵetu la junaj Aĥajoj,
Kiuj naskiĝis post mi kaj al sia forto konfidas.» 325
Tiel li diris. Atrido foriris kun ĝojo en koro
Kaj Menesteon ekvidis, la filon de l’ glora Peteo,
Stari senage en mezo de viroj kuraĝaj Atenaj;
Kaj Odiseo multsaĝa estis kun Menesteo,
Kaj ĉirkaŭ li Kefalenoj, en vicoj neŝanceligeblaj, 330
Staris, ĉar ili ankoraŭ ne aŭdis la vokon batalan,
Ĉar nur de ĵus ekrapidis renkonten la vicoj militaj
De la ĉevalobridantoj Trojanoj kaj viroj Aĥajoj;
Ili atendis, ke ia alia falango Aĥaja
Kontraŭ Trojanoj ĵetiĝu, kaj tiel komencu batalon. 335
Ilin vidinte, insultis la ĉefo de viroj, Atrido,
Kaj, sin turninte al ili, eldiris la vortojn flugilajn:
«Ho, Peteido, vi, filo de reĝo la Zeŭsoamata,
Kaj ankaŭ vi, plenigita de ruzoj, intrigoj malbonaj!
Kial, kaŝinte vin, vi militistojn aliajn atendas, 340
Kvankam certege konvenas al vi kun la vicoj antaŭaj
Stari kaj en la flamantan batalon rapide celiĝi.
Mi ja vin ambaŭ plej tuje invitas al mia festeno,
Перейти на страницу: