Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 195 196 197 198 199 200 201 202 203 ... 322
Перейти на страницу:

— Vidos ĝin, vidos ĝin? Kion oni vidos?

— La malnovan fortikaĵon, tre malnovan, nun tre teruran. Ni kutimis aŭdi rakontojn el la sudo, kiam Smeagolo estis juna, antaŭlonge. Ho jes, ni kutimis rakonti multajn historiojn vespere, sidante sur la bordoj de la Granda Rivero, en la salikejoj, kiam ankaŭ la Rivero pli junis, golum’, golum’. — Li komencis plori kaj murmuri. La hobitoj pacience atendis. Golumo daŭrigis. — Rakontoj el la sudo pri la altaj homoj kun brilaj okuloj, kaj la domoj similaj al montetoj da ŝtono, kaj la arĝenta krono de ilia reĝo kaj ties Blanka Arbo. Mirindaj rakontoj. Ili konstruis tre altajn turegojn, kaj unu el ili estis arĝentblanka, kaj en ĝi estis ŝtono lunsimila, kaj ĉirkaŭ ĝi estis grandaj blankaj muroj. Ho jes, estis multaj rakontoj pri la Turego de la Luno.

— Certe ĝi estis Minaso Itil, kiun konstruis Isilduro, filo de Elendilo, — diris Frodo. — Ĝuste Isilduro fortranĉis la fingron de la Malamiko.

— Jes, Li havas nur kvar sur la Nigra Mano, sed tiuj sufiĉas, — diris Golumo tremegante. — Kaj Li malamis la urbon de Isilduro.

— Kion li ne malamas? — diris Frodo. — Sed kiel koncernas nin la Turego de la Luno?

— Nu, mastro, tie ĝi estis kaj tie ĝi estas: la alta turego kaj la blankaj domoj kaj la muro; sed nun ne agrablaj, ne belaj. Li venkis ĝin antaŭlonge. Nun ĝi estas loko tre terura. Vojaĝantoj ektremas vidante ĝin, ili kaŝe forrampas, ili evitas ĝian ombron. Sed la mastro devos iri tiun vojon. Tiu estas la sola alia vojo. Ĉar tie malpli altas la montoj, kaj la malnova vojo daŭre supreniras, ĝis ĝi alvenas malhelan trapasejon ĉe la supro, kaj poste ĝi ree iras suben, suben al Gorgoroto. — Lia voĉo iĝis flustro kaj li tremegis.

— Sed kiamaniere tio helpos nin? — demandis Sam. — Certe la Malamiko scias ĉion pri siaj propraj montoj, kaj tiu vojo estos gardata same atente kiel ĉi tiu? La turego ne malplenas, ĉu?

— Ho ne, ne malplenas! — flustris Golumo. — Ĝi ŝajnas malplena, sed ĝi ne estas, ho ne! Tre timigaj estaĵoj loĝas tie. Orkoj, jes ĉiam orkoj; sed estaĵoj pli malbonaj, pli malbonaj, ankaŭ loĝas tie. La vojo supreniras ĝuste sub la ombro de l’ muroj kaj pasas la pordon. Nenio moviĝas sur la vojo, sen ke ili scias. La estaĵoj interne scias: la Silentaj Vaĉantoj.

— Do estas via konsilo, — diris Sam, — ke ni iru alian longan vojon suden, trovonte nin en simila kaĉo aŭ pli malbona, kiam ni venos tien, se entute ni alvenos, ĉu?

— Ne, vere ne, — diris Golumo. — La hobitoj devas vidi, devas klopodi kompreni. Li ne atendas atakon tiudirekte. Lia Okulo estas ĉie ĉirkaŭe, sed ĝi atentas iujn lokojn pli ol aliajn. Li ne povas vidi ĉion samtempe, ankoraŭ ne. Vidu, Li jam venkis la tutan terenon okcidente de la Ombraj Montoj ĝis la Rivero, kaj Li nun posedas ĉiujn pontojn. Li pensas, ke neniu povas alveni la Lunturegon ne batalinte ĉe la pontoj aŭ akirinte multajn boatojn, kiujn ili ne povas kaŝi, kaj Li scios pri tio.

— Vi ŝajnas scii multon pri Liaj faroj kaj pensoj, — diris Sam. — ĉu vi alparolis Lin lastatempe? Aŭ nur pasigis la tempon kun orkoj?

— Hobito ne afabla, ne sagaca, — diris Golumo, direktante al Sam koleran rigardon kaj turnante sin al Frodo. — Smeagolo alparolis orkojn, jes kompreneble, antaŭ ol renkonti la mastron, kaj multajn aliajn: li longe marŝadis. Kaj tion, kion li diras nun, tion diris multaj personoj. Ĝuste ĉi tie en la nordo troviĝas la plej granda danĝero por Li, kaj por ni. Li elvenos tra la Nigra Pordego iun tagon, iun tagon baldaŭ. Tio estas la sola vojo, laŭ kiu povas veni grandaj armeoj. Sed fore okcidente Li ne timas, kaj tie estas la Silentaj Vaĉantoj.

— Ĝuste tiel! — diris Sam, ne forturnite. — Kaj do ni devas almarŝi kaj frapi ĉe ilia pordo kaj demandi, ĉu ni sekvas la ĝustan vojon al Mordoro? Aŭ ĉu ili tro silentas por respondi? Ne estas sagace. Same efikus fari tion ĉi tie kaj ŝpari al ni longan plandadon.

— Ne ŝercu pri tio, — siblis Golumo. — Ne estas ridige, ho ne! Ne amuze. Ne estas sagace provi entute eniri Mordoron. Sed se la mastro diras: “Mi devas iri”, aŭ: “Mi intencas iri”, li sekve devas provi iamaniere. Sed li devas ne iri al la terura urbo, ho ne, kompreneble ne. Guste pri tio Smeagolo helpas, afabla Smeagolo, kvankam neniu sciigas al li, pri kio temas. Smeagolo ree helpas. Li trovis ĝin. Li konas ĝin.

— Kion vi trovis? — demandis Frodo. Golumo kaŭris kaj denove lia voĉo flustriĝis.

— Padeton kondukantan supren en la montaron, kaj poste ŝtuparon, mallarĝan ŝtuparon, ho jes, tre longan kaj mallarĝan. Kaj poste pliajn ŝtupojn. Kaj poste... — lia voĉo eĉ pli mallaŭtiĝis, — tunelon, malluman tunelon; kaj fine etan fendejon, kaj padon alte super la ĉefa trapasejo. Tiuvoje Smeagolo sukcesis eliri el la mallumo. Sed tio estis antaŭ jaroj. La pado eble jam malaperis; sed eble ne, eble ne.

— Tiuj vortoj tute ne plaĉas al mi, — diris Sam. — Ili sonas tro facile, almenaŭ laŭ la rakonto. Se tiu pado ankoraŭ ekzistas, ankaŭ ĝi estos gardata. Ĉu ĝi estis gardata, Golumo? — Dirante tion li ekvidis, aŭ pensis ekvidi, verdan ekbrilon en l’ okulo de Golumo. Golumo murmuris, sed ne respondis.

— Ĉu ĝi estas gardata? — demandis Frodo severe. — Kaj ĉu vi eskapis el la mallumo, Smeagolo? Ĉu ne prefere, ke oni permesis al vi foriri, pro komisio? Tion efektive supozis Aragorno, kiu trovis vin apud la Mortaj Marĉoj antaŭ jaroj.

— Estas mensogo! — siblis Golumo, kaj venis malica lumo al liaj okuloj pro la nomo Aragorno. — Li mensogis pri mi, jes li mensogis. Mi ja eskapis, per miaj propraj povraj rimedoj. Fakte oni diris, ke mi serĉu la Trezoron, kaj mi serĉis, serĉadis, ja kompreneble. Sed ne por la Nigrulo. La Trezoro estas nia, estis mia, mi diras al vi. Mi ja eskapis.

Frodo havis strangan certecon, ke pri tiu ĉi afero Golumo ĉi-foje ne tiom malproksimas de la vero, kiom oni povus suspekti; ke li iel trovis vojon el Mordoro kaj almenaŭ kredis, ke tio ŝuldiĝis al la propra ruzemo. Ekzemple, li rimarkis, ke Golumo uzis “mi”, kaj tio ŝajnis kutime signo, kiu malofte aperis, ke iuj restaĵoj de malnovaj vero kaj sincero momente superis. Frodo ne forgesis pri la ruzaĵoj de la Malamiko. La “eskapo” povis esti permesita aŭ aranĝita, kaj bone konata en la Malhela Turego. Kaj ĉiuokaze Golumo evidente multon rezervis.

— Mi demandas denove, — li diris: — ĉu tiu sekreta vojo ne estas gardata?

Sed la nomo Aragorno igis Golumon malbonhumora. Li alprenis mienon sinkompatan de mensogulo suspektata, kiam escepte li diris la veron aŭ parton el ĝi. Li ne respondis.

— Ĉu ĝi estas gardata? — Frodo ripetis.

— Jes, jes, eble. Mankas sendanĝeraj lokoj en tiu ĉi lando, — diris Golumo paŭteme. — Mankas sendanĝeraj lokoj. Sed la mastro devas provi tion aŭ reiri hejmen. Mankas alia vojo.

Ili ne povis persvadi lin diri pli. La nomon de la danĝera loko kaj la alta pasejo li ne sciis, aŭ ne volis diri. Ĝia nomo estis Cirito Ungol, tre misfama nomo. Aragorno eble sciigus al ili tiun nomon kaj ĝian signifon; Gandalfo avertus ilin. Sed ili estis solaj, kaj Aragorno estis tre fora, kaj Gandalfo staris meze de l’ ruino de Isengardo kaj luktis kun Sarumano, malhelpite de perfidoj. Tamen ĝuste kiam li diris siajn lastajn vortojn al Sarumano, kaj la palantiro falis fajre sur la ŝtuparon de Ortanko, liaj pensoj ĉiam direktiĝis al Frodo kaj Samsaĝo, tra la longaj leŭgoj lia menso serĉis ilin espere kaj kompate.

Eble Frodo sentis tion senscie, kiel okazis sur Amono Hen, malgraŭ tio, ke li kredis Gandalfon forpasinta, forpasinta por ĉiam en la ombron de Morio tre malproksime. Li sidis sur la tero dum longa tempo, silenta, kun la klinita kapo, klopodante rememori ĉion, kion Gandalfo diris al li. Sed por la aktuala elekto li memoris neniun konsilon. Efektive, la gvido de Gandalfo estis forprenita de ili tro frue, tro frue, dum la Malhela Lando estis ankoraŭ tre malproksima. Kiel ili enirus ĝin finfine, tion Gandalfo ne diris. Eble li ne povis diri. En la fortikaĵon de l’ Malamiko en la nordo, en Dol Gulduron, li iam riskis. Sed en Mordoron, al la Fajromonto kaj al Baraduro, de kiam la Malhela Mastro repotenciĝis, ĉu li iam vojaĝis tien? Al Frodo ŝajnis, ke ne. Kaj jen li, eta duonulo de l’ Provinco, simpla hobito el la kamparo, de kiu oni atendis, ke li trovu vojon tie, kien ne povis, aŭ ne aŭdacis iri, la granduloj. Tio estis sorto malica. Sed li akceptis ĝin en sia propra gastoĉambro dum malproksima printempo de alia jaro, jam tiel fora, ke ĝi similis ĉapitron en romano pri la juneco de l’ mondo, kiam ankoraŭ floris la Arboj Arĝenta kaj Ora. Tiu ĉi estas misa elekto. Kiun vojon li elektu? Kaj se ambaŭ kondukus al teruro kaj morto, kiom valoras elekto?

1 ... 195 196 197 198 199 200 201 202 203 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)