Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 191 192 193 194 195 196 197 198 199 ... 322
Перейти на страницу:

Estis malfrunokte, kiam ili finfine atingis teron pli firman denove. Golumo siblis kaj flustris al si, sed ŝajnis, ke li estas kontenta: laŭ ia mistera maniero, per ia kunfandita sento de palpado, flarado kaj nekutima memoro pri formoj en la mallumo li ŝajnis scii precize, kie li ree estis, kaj certi pri la vojo antaŭe.

— Nun antaŭen ni iras! — li diris. — Afablaj hobitoj! Bravaj hobitoj! Tre tre lacaj, kompreneble, tiaj ni estas, mia trezoro, ĉiuj el ni. Sed ni devas konduki la mastron for de l’ misaj lumoj, jes, jes, ni devas.

Post tiuj vortoj li ekiris denove, preskaŭ trote, laŭ direkto, kiu aspektis longa aleo inter altaj kanoj, kaj ili stumble sekvis lin laŭeble rapide. Sed post iom da tempo li haltis subite kaj snufis dubeme la aeron, siblante kvazaŭ li estus ĝenata aŭ malkontenta denove.

— Kio estas? — graŭlis Sam, miskomprenante la signojn. — Kial necesas snufi? La fetoro preskaŭ faligas min eĉ nazotene. Vi fetoras, kaj la mastro fetoras; la tuta loko fetoras.

— Jes, jes, kaj Sam fetoras! — respondis Golumo. — Kompatinda Smeagolo flaras tion, sed bona Smeagolo ĝin toleras. Helpas la afablan mastron. Sed tio ne gravas. La aero moviĝas, ŝanĝiĝo proksimiĝas. Smeagolo scivolas; li ne estas feliĉa.

Li pluiris, sed lia maltrankvilo pliiĝis, kaj de tempo al tempo li stariĝis plenstreĉe, trudante sian kolon orienten kaj suden. Dum iom da tempo la hobitoj povis nek aŭdi nek senti tion, kio ĉagrenis lin. Poste subite haltis ĉiuj tri, rigidiĝante kaj aŭskultante. Al Frodo kaj Sam ŝajnis, ke ili aŭdas, tre malproksime, longan lamentan krion, altan, maldensan kaj kruelan. Ili tremegis. Sammomente la ekmoviĝo de la aero perceptiĝis al ili, kaj iĝis tre froste. Dum ili staris streĉe aŭskultante, ili aŭdis bruon kvazaŭ venton venantan defore. La nebulecaj lumoj ektremis, malbrilis kaj estingiĝis.

Golumo rifuzis moviĝi. Li staris tremante kaj balbutante al si, ĝis abrupte la vento atingis ilin, siblante kaj murmuregante tra la marĉejo. La nokto iĝis malpli nigra, sufiĉe lumeta por ke ili vidu, aŭ duonvidu, senformajn nebuldrivaĵojn kurbiĝantajn kaj tordiĝantajn dum la nebulo transruliĝis ilin kaj preterpasis ilin. Rigardante supren ili vidis la nubojn apartiĝi kaj diseriĝi, kaj poste en la alta sudo la luno estingiĝis flagre, rajdante en la fluga zostero.

Momente tiu vidaĵo feliĉigis la korojn de la hobitoj; sed Golumo kaŭris, murmurante malbenojn al la Blanka Vizaĝo. Poste Frodo kaj Sam gapante al la ĉielo, profunde enspirante la aeron pli freŝan, vidis ĝian alvenon: nubeto fluganta el la malbenindaj montoj; nigra ombro elsendita el Mordoro; grandega figuro flugilhava kaj minaca. Ĝi peliĝis antaŭ la luno, kaj kun timiga krio foriris okcidenten, pro sia minaca rapido postlasante la venton.

Ili falis antaŭen, tordiĝante senatente sur la malvarma tero. Sed la terurombro giris kaj revenis, jam pasante pli malalte, rekte super ili, viŝante la marĉfetoron per siaj abomenaj flugiloj. Kaj poste ĝi estis for, reflugante al Mordoro je rapideco de la Saŭrona kolero; kaj malantaŭ ĝi la vento formiĝis, lasante la Mortajn Marĉojn dezertaj kaj mornaj. La nudan dezerton, ĝis videblo de la okuloj, eĉ ĝis la fora minaco de la montoj, makuletis la intermita lunlumo.

Frodo kaj Sam stariĝis, frotante siajn okulojn, kvazaŭ infanoj vekitaj el misa sonĝo por retrovi la konatan nokton ankoraŭ kovranta la mondon. Sed Golumo kuŝis sur la tero kvazaŭ senkonsciigite. Ili malfacile rekonsciigis lin, kaj dum kelka tempo li rifuzis levi la vizaĝon, sed kaŭris antaŭen sur la kubutoj, kovrante la malantaŭon de sia kapo per la grandaj plataj manoj.

— Fantomoj! — li ululis. — Fantomoj flugilhavaj! La Trezoro estas ilia mastro. Ili vidas ĉion, ĉion. Nenio kapablas kaŝiĝi antaŭ ili. Malbenatu la Blanka Vizaĝo! Kaj ili rakontas al Li ĉion. Li vidas, Li scias. Aĥ, golum’, golum’, golum’! — Ne ĝis subeniris la luno, fore okcidente post Tol Brandiro, li konsentis stariĝi aŭ moviĝi.

Ekde tiam al Sam ŝajnis, ke ili konstatas denove ŝanĝiĝon en Golumo. Li estis pli flatema kaj amikecon serĉanta; sed Sam ekvidis kelkfoje iujn strangajn esprimojn en liaj okuloj, precipe kiam li rigardis Frodon; kaj li reiris pli kaj pli al sia malnova parolmaniero. Kaj Sam spertis alian kreskantan ĝenon. Frodo ŝajnis laca, lacega preskaŭ elĉerpiĝe. Li diris nenion, fakte li malmulte parolis entute; kaj li ne plendis, sed li marŝis kiel ŝarĝportanto, kies ŝarĝo ĉiam pli peziĝas; kaj li treniĝis, pli kaj pli malrapide, tiel ke Sam ofte devis peti, ke Golumo atendu kaj ne postlasu ilian mastron.

Efektive je ĉiu paŝo al la pordo de Mordoro Frodo sentis la Ringon sur ties ĉeneto ĉirkaŭ la kolo iĝi pli kaj pli peza. Li jam komencis senti ĝin kiel realan pezaĵon, kiu tiris lin teren. Sed lin multe pli ĝenis la Okulo: tiel li nomis ĝin al si. Pli ol trenado de la Ringo, ĝi igis lin kaŭri kaj kurbiĝi dum la marŝado. La Okulo: tiu terura kreskanta sento pri malamika volo, kiu luktis per granda potenco penetri ĉiujn ombrojn de nubo, tero kaj karno por vidi vin: trapingli vin sub ĝia kruela rigardo, nuda, neforigebla. Tiom maldikaj, tiom rompeble maldikaj iĝis la vualoj, kiuj daŭre ĝin forbaris. Frodo sciis precize, kie estas nun la aktualaj loĝejo kaj kerno de tiu volo: tiel certe kiel oni povas konstati la direkton de la suno per fermitaj okuloj. Li frontis ĝin, kaj ĝia potenco batis lian frunton.

Golumo probable sentis ion similan. Sed kio okazas en lia mizera koro inter premado de la Okulo kaj avido al la Ringo, kiu tiom proksimis, kaj lia sinceda promeso farita duone pro timo pri frida fero, la hobitoj ne povis diveni. Frodo tion neniom pripensis. La menso de Sam okupiĝis ĉefe pri la mastro, apenaŭ rimarkante la malhelan nubon, kiu sentiĝis en la propra koro. Li metis Frodon nun antaŭ sin, kaj zorge rigardis ĉiun lian ekmovon, apogante lin, se li stumblis, kaj provante kuraĝigi lin per mallertaj vortoj.

Kiam la tago fine venis, la hobitoj surpriziĝis, vidante kiom pli proksimaj jam estis la misaŭguraj montoj. La aero estis jam pli klara kaj pli frida, kaj kvankam ankoraŭ foraj, la muroj de Mordoro ne plu estis nubeca minaco rande de l’ vidatingo, sed kiel severaj nigraj turegoj ili brovumis tra malĝoja dezerto. La marĉoj finiĝis, formortante je mortaj torfejoj kaj larĝaj ebenaĵoj da seka fendetita koto. La tereno antaŭe leviĝis en longaj malabruptaj deklivoj, malfekundaj kaj senkompataj, al la dezerto kuŝanta antaŭ la Pordego de Saŭrono.

Dum la griza lumo daŭris, ili kaŭris vermece sub nigra ŝtonego, kuntiriĝante pro la ebleco ke la flugilhava teruraĵo preterpasos kaj spionos ilin per siaj kruelaj okuloj. La restaĵo de tiu vojaĝo estis ombro de kreskanta timo, en kiu la memoro povis trovi nenion apogeblan. Dum du pliaj noktoj ili luktis antaŭen tra la velka senvoja tereno. La aero, kiel ŝajnis al ili, raspiĝis kaj pleniĝis je amara fetoro, kiu haltigis ilian spiron kaj malsekigis iliajn buŝojn.

Finfine, en la kvina mateno de kiam ili ekiris kun Golumo, ili ankoraŭfoje haltis. Antaŭ ili malhelaj en la tagiĝo la grandaj montoj etendiĝis al tegmentoj el fumo kaj nubo. El ties subaĵoj estis etenditaj grandegaj murapogiloj kaj malglataj rokoj, kiuj jam estis for apenaŭ dekduon da mejloj. Frodo ĉirkaŭrigardis terurite. Kvankam estis abomenindaj la Mortaj Marĉoj kaj la aridaj terenoj de Nomenlando, multe pli naŭziga estis la tereno, kiun la rampa tago nun malrapide vidigisal liaj timantaj okuloj. Eĉ al la Lago de Mortaj Vizaĝoj venis ia marasma fantomo de verda printempo; sed ĉi tien nek printempo nek somero iam ajn revenus. Ĉi tie vivis nenio, eĉ ne la lepraj kreskaĵoj, kiuj nutras sin per putraĵo. La anhelaj lagetoj estis sufokitaj per cindro kaj rampa koto, morbe blankaj kaj grizaj, kvazaŭ la montoj vomus la malpuraĵon de siaj intestoj al la ĉirkaŭaj terenoj. Altaj amasiĝoj el polvigita premita rokaĵo, grandaj konusoj el grundo fajrdetruita kaj venenmakulita, staris en senfinaj vicoj kvazaŭ obscena tombejo, malrapide vidigita en la nevolonta lumo.

1 ... 191 192 193 194 195 196 197 198 199 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)