La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Ili venis jam al la senvivejo kuŝanta antaŭ Mordoro: eterna monumento al la malhela laboro de ĝiaj sklavoj, kiu restos kiam ĉiuj ties celoj nuliĝos; tereno malsanktigita, malsana ekster ĉia kuracado — krom se la Granda Maro elvenus kaj forlavus ĝin en forgesitecon.
— Mi sentas naŭzon, — diris Sam. Frodo ne parolis.
Dum iom da tempo ili staris tie, kiel homoj rande de dormo en kiu embuskas koŝmaro, forbarante ĝin, kvankam ili sciis ke nur tra la ombroj ili povos atingi la matenon. La lumo vastiĝis kaj malmoliĝis. La anhelaj kavoj kaj venenaj teramasoj iĝis hide klaraj. La suno jam supreniris, promenante inter nuboj kaj longaj strioj da fumo, sed eĉ la sunlumo estis malsanktigita. La hobitoj neniun bonvenigon havis por tiu lumo; ĝi ŝajnis malamika, vidigante ilin senrimedaj — etaj pepantaj fantomoj vagantaj inter la cindramasoj de la Malhela Mastro.
Tro lacegaj por pluiri, ili serĉis iun lokon, kie ili povus ripozi. Dum iom da tempo ili sidis senparole sub la ombro de skori-amaso; sed venenaj fumoj likiĝis el ĝi, trafante iliajn gorĝojn kaj sufokante ilin. Golumo la unua stariĝis. Sputante kaj sakrante li leviĝis, kaj sen vorto aŭ ekrigardo al la hobitoj li forrampis kvarpiede. Frodo kaj Sam rampe sekvis lin, ĝis ili venis al larĝa preskaŭ ronda kavo, altflanka okcidente. Tiu estis malvarma kaj morta kun fia flako el oleeca multkolora ŝimo surfunde. En tiu malica truo ili kaŭris, esperante eskapi en ĝia ombro la atenton de l’ Okulo.
Tiu tago treniĝis malrapide. Ĝenis ilin forta soifo, sed ili glutis nur kelkajn gutojn el siaj akvujoj, lastfoje plenigitaj en la ravineto, kiu nun, kiam ili retrorigardis pense, ŝajnis loko paca kaj bela. La hobitoj laŭvice sentinelis. Komence, malgraŭ la lacego, neniu el la du kapablis dormi; sed dum la malproksima suno lante descendis al malrapide moviĝanta nubaro, Sam ekdormetis. Estis la vico de Frodo sentineli. Li retroklinis sin al la deklivo de la kavo, sed tio ne faciligis la senton de ŝarĝiteco kiu pezis sur lin. Li suprenrigardis al la fumstriita ĉielo kaj vidis strangajn fantomojn, malhelajn rajdistajn formojn kaj vizaĝojn el la pasinteco. Li ne plu konsciis pri la tempo, ŝvebante inter dormo kaj maldormo, ĝis forgeseco inundis lin.
Subite Sam vekiĝis pensante, ke li aŭdas alvokon de la mastro. Estis vespere. Frodo ne povis alvoki, ĉar li endormiĝis kaj glitis suben preskaŭ ĝis la fundo. Golumo apudis lin. Momente Sam supozis, ke tiu provas veki Frodon; poste li konstatis, ke tiel ne estas. Golumo parolis al si. Smeagolo debatis kun iu alia penso, kiu uzis la saman voĉon sed igis ĝin pepi kaj sibli. Alternis en liaj okuloj dumparole lumo pala kaj lumo verda.
— Smeagolo promesis, — diris la unua penso.
— Jes, jes, trezoro mia, — venis la respondo, — ni promesis: por savi nian Trezoron, ne por ke Li havu ĝin. Neniam. Sed ĝi aliras Lin, jes, ĉiupaŝe pli proksimen. Kion faros pri ĝi la hobito, ni scivolas, jes ni scivolas.
— Mi ne scias. Mi ne povas malhelpi tion. La mastro havas ĝin. Smeagolo promesis helpi la mastron.
— Jes, jes, helpi la mastron de la Trezoro. Sed se ni estus mastro, ni povus helpi nin mem, jes, kaj ankoraŭ plu plenumi la promesojn.
— Sed Smeagolo diris, ke li tre, tre bonkondutos. Afabla hobito! Li forprenis la kruelan ŝnuron de la kruro de Smeagolo. Li alparolas min afable.
— Tre, tre bonkondutos, ĉu, trezoro mia? Ni bonkondutu, bonkondutu kiel fiŝoj, dolĉulo, sed al ni mem. Ne dolore al la afabla hobito, kompreneble, ne, ne.
— Sed la Trezoro regas la promeson, — la voĉo de Smeagolo kontraŭdiris.
— Do prenu ĝin, — diris la alia, — kaj ni regu ĝin mem! Tiam ni estos la mastro, golum’! Devigu la alian hobiton, la malagrablan, suspekteman hobiton, devigu lin rampi, jess, golum’!
— Sed ne la afablan hobiton?
— Ho ne, ne dum tio ne plaĉos al ni. Tamen li estas Baginzo, trezoro mia, jes, Baginzo. Ŝtelis ĝin iu Baginzo. Li trovis ĝin kaj li diris nenion, nenion. Ni malamas Baginzojn.
— Ne, ne tiun ĉi Baginzon.
— Jes, ĉiujn Baginzojn. Ĉiujn, kiuj retenas la Trezoron. Ĝin ni devas havi!
— Sed Li vidos, Li scios. Li forprenos ĝin de ni!
— Li vidas. Li scias. Li aŭdis nin stulte promesi, kontraŭe al Liaj ordonoj, jes. Necesas preni ĝin. La Fantomoj serĉadas. Necesas preni ĝin.
— Ne por Li!
— Ne, dolĉulo. Vidu, trezoro mia: se ni havus ĝin, tiam ni povus eskapi, eĉ de Li, ĉu ne? Eble ni tre fortiĝus, iĝus pli fortaj ol la fantomoj. Ĉu mastro Smeagolo? Ĉu Golumo la Granda? La Golumo! Manĝi fiŝojn ĉiutage, trifoje tage, freŝajn el la maro. Plej kara Golumo! Devas havi ĝin. Ni deziras ĝin, ni deziras ĝin, ni deziras ĝin!
— Sed ili estas duopo. Ili tro rapide vekiĝos kaj mortigos nin, — plorkriis Smeagolo lasteksplode. — Ne nun. Ankoraŭ ne.
— Ni deziras ĝin! Sed, — sekvis longa paŭzo, kvazaŭ nova penso vekiĝus. — Ankoraŭ ne, ĉu? Eble ne. Ŝi eble helpos. Ŝi eble, jes.
— Ne, ne! Ne tiamaniere! — plorĝemis Smeagolo.
— Jes! Ni deziras ĝin! Ni deziras ĝin!
Ĉiufoje kiam parolis la dua penso, la longa mano de Golumo etendiĝis malrapide, palpante al Frodo, kaj poste estis abrupte retirata, kiam Smeagolo denove ekparolis. Fine ambaŭ brakoj, kun longaj fingroj fleksitaj kaj tikantaj, grifece iris al lia kolo.
Sam estis kuŝanta senmove, fascinita de tiu debato, sed rigardante ĉiun moviĝon de Golumo el sub la duonfermitaj palpebroj. Laŭ lia simpla menso normala malsato, la deziro manĝi hobitojn, ĝis tiam ŝajnis la ĉefa danĝero en Golumo. Li nun konstatis, ke estas ne tieclass="underline" Golumo spertis la teruran alvokon de la Ringo. La Malhela Mastro estis Li, kompreneble; sed Sam scivolis, kiu estas Ŝi. Unu el la naŭzaj amikoj, kiujn la fiaĵeto trovis dum sia vagado, li supozis. Poste li forgesis pri tiu punkto, ĉar la aferoj jam sufiĉe klare progresis kaj iĝis danĝeraj. Forta pezeco plenigis liajn membrojn, sed li pene vigligis sin kaj sidiĝis. Io avertis, ke li estu singarda kaj ne sciigu, ke li subaŭskultis la debaton. Li eligis laŭtan suspiron kaj larĝe oscedis.
— Kioma horo estas? — li diris dormeme.
Golumo eligis longan siblon inter la dentoj. Li stariĝis momente, streĉita kaj minaca; kaj poste kolapsis, falante antaŭen al kvar piedoj kaj suprengrimpante la deklivon de la kavo.
— Afablaj hobitoj! Afabla Sam! — li diris. — Dormemuloj, jes, dormemuloj! Lasis bonan Smeagolon sentineli! Sed estas vespere. Krepusko alrampas. Jam tempo ekiri.
“Jam pli ol tempo! — pensis Sam. — Kaj jam tempo disiĝi, cetere”. Tamen venis al li ekscivolo ĉu ne fakte Golumo estas nun tiel danĝera kiam liberigita kiel retenita.
— Malbenatu li! Mi volas, ke li sufokiĝu! — li murmuris. Li stumblis suben laŭ la deklivo de l’ kavo kaj vekis sian mastron.
Sufiĉe strange, Frodo sin sentis freŝigita. Li sonĝadis. Jam pasis la malluma ombro, kaj bela vizio vizitis lin en tiu malsaneca lando. Nenio el ĝi restis en lia memoro, tamen pro ĝi li sentis ĝojon kaj kormalpezon. Lia ŝarĝo malpli pezis sur lin. Golumo bonvenigis lin kun hundeca ĝojo. Tiu gakis kaj babilis, krakigante siajn longajn fingrojn, kaj frapetante la genuojn de Frodo. Frodo ridetis al li.
— Vidu! — li diris. — Vi gvidis nin bele kaj fidele. Jen la lasta stadio. Venigu nin al la Pordego, kaj poste mi ne petos vin pluiri. Venigu nin al la Pordego, kaj vi rajtos iri kien ajn vi deziros, nur ne al niaj malamikoj.
— Al la Pordego, ĉu? — Golumo pepis, ŝajne surprizita kaj timigita. — Al la Pordego, la mastro diras! Jes, tion li diras. Kaj bona Smeagolo faras tion, kion li petas, ho jes. Sed kiam ni pli proksimiĝos, ni vidos eble, ni vidos tiam. Tute ne aspektos agrable. Ho ne! Ho ne!