Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 198 199 200 201 202 203 204 205 206 ... 322
Перейти на страницу:

Tie ili sin lavis kaj trinkis ĝissate ĉe la enflua trueto. Poste ili serĉis ripozejon, ankaŭ sinkaŝejon; ĉar tiu tereno, ankoraŭ belaspekta, tamen estis nun teritorio de la Malamiko. Ili ne tre malproksimis de la vojo, tamen eĉ en tia mallonga spaco ili vidis cikatrojn de malnovaj militoj kaj pli novajn vundojn kaŭzitajn de la orkoj kaj aliaj fiaj servistoj de la Malhela Mastro: ŝakto de nekovritaj rubo kaj malpuraĵo; arboj malzorge dehakitaj kaj postlasitaj al morto, kun misaj runoj aŭ la fidestina signo de l’ Okulo eltranĉitaj per krudaj strioj sur iliaj ŝeloj.

Sam skrablanta sub la elirejo de la lago, flarante kaj tuŝante la nekonatajn plantaĵojn kaj arbojn, momente forgesinte pri Mordoro, ricevis memorigon pri ĝia ĉiam ĉeesta danĝero. Li hazarde trovis cirklon ankoraŭ brulmakulitan, kaj meze de ĝi li trovis amason da karbumitaj frakasitaj ostoj kaj kranioj. La rapida kreskivo de la sovaĝejo je rozarbedoj kaj eglanterioj kaj pendantaj klematidoj jam tiris vualon sur tiun lokon de terura festado kaj mortigado; sed ĝi ne estis antikva. Li retrorigardis al siaj kunuloj, sed li diris nenion: la ostojn prefere lasu en trankvilo kaj nepalpumitaj kaj dispelitaj de Golumo.

— Ni trovu lokon por tratagi, — li diris. — Ne pli sube. Pli alte, laŭ mi.

Iom retro super la lago ili trovis profundan brunan kampeton da pasintjaraj filikoj. Malantaŭ ĝi estis densejo da malhelfoliaj laŭroj kreskantaj supren laŭ kruta teramaso kronita de maljunaj cedroj. Ili decidis resti tie kaj pasigi la tagon, kiu jam aŭguris helon kaj varmon. Tago taŭga por promenado survoje tra la boskoj kaj valetoj de Itilio; sed kvankam orkoj distancigas sin de sunlumo, tamen tie troviĝis tro multaj lokoj, kie ili povus kaŝiĝi kaj vaĉi; kaj aliaj fiokuloj viglis tie: Saŭrono havis multajn servistojn. Golumo ĉiuokaze rifuzis moviĝi sub la Flava Vizaĝo. Baldaŭ tiu rigardos super la malhelaj firstoj de Efelo Duad, kaj li svenetos kaj kaŭros pro la lumo kaj varmego.

Sam dum la marŝado serioze pripensis nutraĵon. Ĉar la malespero de l’ netrairebla Pordego estis malantaŭe, li ne sentis tian emon kian la mastro malatenti la vivrimedojn post la misiofino; kaj ĉiuokaze ŝajnis al li pli saĝe ŝpari la vojpanon de la elfoj ĝis malpli favora estonteco. Jam pasis ses tagoj aŭ pli, de kiam li kalkulis, ke ili havas stokon sufiĉan por nuraj tri semajnoj.

“Se ni atingos la fajron dum tioma tempo, estos bonŝance laŭ la nuna progreso! — li pensis. — Kaj ni eble volos reiri. Ni eble!”

Cetere, fine de longa noktmarŝado, kaj post baniĝo kaj trinkado, li estis eĉ pli ol kutime malsata. Vespermanĝon, aŭ matenmanĝon, en la malnova kuirejo ĉe Bagŝuta Vico, ĝuste tion li vere sopiris. La ideo trafis lin, kaj li sin turnis al Golumo. Golumo estis ŝtele ekrampanta kvarpiede tra la filikoj.

— Hej! Golumo! — diris Sam. — Kien vi iras? ĉu por ĉasi? Nu, vidu, olda nazulo, al vi ne plaĉas nia manĝaĵo, kaj mi mem ne domaĝus variecon. Via nova devizo estas ĉiam helpopreta. Ĉu vi povas trovi ion taŭgan al malsata hobito?

— Jes, eble, jes, — diris Golumo. — Smeagolo ĉiam helpas, se oni petas — se oni petas afable.

— Bone! — diris Sam. — Do mi petas. Kaj se tio ne sufiĉe afablas, mi petegas.

Golumo malaperis. Li forestis iom longete, kaj Frodo post kelkaj mordoj da lembaso sin aranĝis profunde en la brana filikaro kaj endormiĝis. Sam rigardis lin. La frua taglumo ĵus subenrampis en la subarbajn ombrojn, sed li vidis tre klare la vizaĝon de l’ mastro kaj ties manojn, kuŝantajn ripoze sur la tero apude. Li subite rememoris Frodon, kiam tiu kuŝis dormanta en la domo de Elrondo post lia terura vundiĝo. Tiam dumgarde Sam rimarkis, ke kelkfoje lumo ŝajnas malforte brili interne; sed nun la lumo estis eĉ pli evidenta kaj forta. La vizaĝo de Frodo estis trankvila, la signoj de timo kaj zorgado forlasis ĝin; sed ĝi aspektis maljuna, maljuna kaj bela, kvazaŭ ĉizado de jaroj formigaj estus nun rivelita per multaj fajnaj linioj antaŭe kaŝitaj, kvankam la identeco de la vizaĝo ne ŝanĝiĝis. Tio ne signifas, ke ĝuste tiel Sam Vato formulis sian penson. Li skuis sian kapon, kvazaŭ trovante vortojn senutilaj, kaj murmuris:

— Mi amas lin. Tia li estas, kaj kelkfoje ĝi trabrilas iel. Sed mi amas lin, ĉu aŭ ne.

Golumo revenis kviete kaj transrigardis la ŝultron de Sam. Rigardinte Frodon, li fermis siajn okulojn kaj forrampis sensone. Sam alvenis lin post momento kaj trovis lin manĝanta ion kaj murmuranta al si. Apud li sur la tero kuŝis du malgrandaj kunikloj, kiujn li komencis avide okulumi.

— Smeagolo ĉiam helpas, — li diris. — Li alportis kuniklojn, agrablajn kuniklojn. Sed la mastro endormiĝis, kaj eble Sam volas endormiĝi. Jam ne volas kuniklojn. Smeagolo klopodas helpi, sed li ne povas ion kapti dumminute.

Sam tamen tute ne malŝatis kuniklaĵon, kaj tion diris. Almenaŭ ne kuniklaĵon kuiritan. Ĉiuj hobitoj, kompreneble, scias kuiri, ĉar ili eklernas tiun arton antaŭ la abocon (kiun multaj neniam atingas); sed Sam estis kuiranto tre kapabla, eĉ laŭ takso de hobitoj, kaj li faris multon el la bivaka kuirado dum la vojaĝoj, kiam prezentiĝis okazo. Li kunportis espereme kelkajn ilojn en sia tornistro: etan tindrujon, du malprofundajn kaseroletojn, el kiuj la malpli granda adaptiĝis en la pli granda; ene de ili estis metitaj ligna kulero, mallonga dupikila forko kaj kelkaj pikstangetoj; kaj kaŝita funde de la tornistro en plata ligna skatolo valoraĵo malkreskanta: iom da salo. Sed li bezonis fajron, kaj krome kelkajn aliajn aferojn. Li pripensis iomete, dum li eligis sian tranĉilon, purigis kaj akrigis ĝin, kaj komencis prepari la kuniklojn. Li ne intencis eĉ pormomente lasi dormantan Frodon sola.

— Ek, Golumo, — li diris. — Mi havas por vi ankoraŭ alian taskon. Iru plenigi ĉi tiujn kaserolojn per akvo kaj reportu ilin!

— Smeagolo alportos akvon, jes, — diris Golumo. — Sed kial la hobito deziras tiom da akvo? Li jam trinkis, li sin lavis.

— Ne zorgu pri tio, — diris Sam. — Se vi ne povas diveni, vi sufiĉe baldaŭ konstatos. Kaj ju pli baldaŭ vi alportos la akvon, des pli baldaŭ vi konstatos. Ne difektu iun mian kaserolon, aŭ mi faros el vi haketaĵon.

Dum Golumo forestis, Sam rigardis denove Frodon. Tiu plu dormis kviete, sed Sam nun estis plej trafata de la magreco de liaj vizaĝo kaj manoj.

— Tro maldika kaj malloza li estas, — li murmuris. — Ne taŭge por hobito. Se mi sukcesos kuiri ĉi kunikletojn, mi vere vekos lin.

Sam kunrastis amaseton da filikoj plej sekaj, kaj poste skrablis supren sur la dekliveto kolektante aron da branĉetoj kaj lignaj rompitaĵoj; falinta branĉo de cedro ĉe la supro havigis al li bonan stokon. Li eltranĉis kelkajn herbkvadratojn sube de l’ dekliveto tuj ekster la filikejo, kaj faris malgrandan truon kaj metis tien la brulaĵon. Estante lerta pri siliko kaj tindro, li baldaŭ ĉendis fajreton. Ĝi kreis preskaŭ neniom da fumo sed dissendis aroman odoron. Li ĝuste kliniĝis super sia fajro, ŝirmante ĝin kaj aldonante lignon pli pezan, kiam Golumo revenis, zorge portante la kaserolojn kaj grumblante al si.

Li demetis la kaserolojn kaj subite ekvidis, kion faras Sam. Li eligis malfortan siblan kriĉon kaj ŝajnis samtempe tima kaj kolera.

— Ah! Sss... Ne! Ne! Stultaj hobitoj, stultaj, jes stultaj! Ili ne faru tion!

— Ne faru kion? — demandis Sam surprizite.

— Ne faru la aĉajn ruĝajn langojn, — siblis Golumo. — Fajro, fajro! Estas danĝera, jes danĝera. Ĝi brulas, ĝi mortigas. Kaj ĝi alvokos malamikojn, jes certe.

— Mi opinias, ke ne, — diris Sam. — Neniu kialo por tio, se oni ne surmetos malsekaĵon kaj kreos subbrulaĵon. Sed se jes, do jes. Mi intencas riski tion, ĉiuokaze. Mi intencas stufi ĉi kunikletojn.

1 ... 198 199 200 201 202 203 204 205 206 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)