Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 196 197 198 199 200 201 202 203 204 ... 322
Перейти на страницу:

La tago progresis. Profunda silento inundis la etan grizan kavon en kiu ili kuŝis, tiom proksime al la lando de timo: silento kvazaŭ ĝi estus densa vualo, kiu forbaris ilin de la tuta ĉirkaŭa mondo. Supre estis kupolo de pala ĉielo striita per momentaj fumoj, sed tio ŝajnis alta kaj tre malproksima, kvazaŭ vidata tra grandaj profundaĵoj de aero peza je meditema pensado.

Eĉ aglo ŝvebanta antaŭ la suno ne vidus de tie la sidantajn hobitojn sub pezo de la sorto, silentajn, ne moviĝantajn, volvitajn per siaj grizaj manteloj. Ĝi eble paŭzus momente por atenti Golumon, etan figuron diskuŝantan sur la tero kvazaŭ skeleto de malsatmortinta homido, kies ĉifona vestaĵo ankoraŭ kroĉiĝas al ĝi, kies longaj brakoj kaj kruroj, preskaŭ oste blankas kaj oste maldikas: sen groŝvaloro da karno.

La kapo de Frodo estis klinita al la genuoj, sed Sam kliniĝis surdorsen, kun la manoj malantaŭ la kapo, rigardante el sia kapuĉo al la malplena ĉielo. Almenaŭ dum longa tempo ĝi estis malplena. Tiam post kelka tempo Sam pensis vidi malhelan birdosimilan formon giri en la cirklo de lia vidkampo, poste ŝvebi kaj forgiri. Sekvis du aliaj, kaj poste la kvara. Ili estis laŭvide tre malgrandaj, tamen iel li sciis, ke ili estas enormaj, kun larĝa etendiĝo de flugiloj, flugantaj tre alte. Li kovris siajn okulojn kaj kliniĝis antaŭen, kaŭre. Lin plenigis la sama averta timo, kian li spertis en ĉeesto de la Nigraj Rajdantoj: la senrimeda teruro, kiu alvenis kun la krio en la vento kaj la ombro sur la luno, kvankam nun ĝi ne estis tiom prema aŭ pela. La minaco estis pli forega, sed ĝi estis minaco. Ankaŭ Frodo sentis ĝin. Lia pensado estis interrompita. Li ekmoviĝis kaj tremeris, sed li ne rigardis supren. Golumo kuntiriĝis kvazaŭ atakota araneo. La flugantaj figuroj giradis kaj rapide zomis suben, hastante reen al Mordoro. Sam enspiris profunde.

— La Rajdantoj denove aktivas, supre en la aero, — li diris per raŭka flustro. — Mi vidis ilin. Ĉu vi opinias, ke ili povis vidi nin? Ili estis tre altaj. Kaj se ili estas la Nigraj Rajdantoj, samaj kiel antaŭe, do ili ne povis vidi multon en taglumo, ĉu?

— Ne, eble ne, — diris Frodo. — Sed iliaj ĉevaloj povis vidi. Kaj tiuj flugilhavaj estaĵoj, sur kiuj ili nun rajdas, probable vidas pli ol ajnaj aliaj kreitaĵoj. Ili similas grandajn karnomanĝajn birdojn. Ili serĉas ion: la Malamiko vaĉas, timeble.

La timosento pasis, sed la volvanta silento estis frakasita. Jam de kelka tempo ili estis forbaritaj de la mondo, kvazaŭ sur nevidebla insulo; jam ili estis denove nudigitaj, revenis la danĝero. Sed Frodo ankoraŭ ne alparolis Golumon, nek difinis sian elekton. Liaj okuloj estis fermitaj, kvazaŭ li sonĝus aŭ rigardus internen al siaj koro kaj memoro. Finfine li ekmoviĝis kaj stariĝis, kaj ŝajnis, ke li estas parolonta kaj decidonta. Sed li diris:

— Aŭskultu! Kio estas tio?

Ilin inundis nova timo. Ili aŭdis kantadon kaj raŭkan kriadon. Unue tio ŝajnis tre malproksima, sed ĝi proksimiĝis: ĝi estis venanta al ili. Saltis en iliajn mensojn, ke la Nigraj Flugantoj rimarkis ilin kaj sendis armitajn soldatojn por kapti ilin: neniu rapido ŝajnis troa por tiuj teruraj servistoj de Saŭrono. Ili kaŭris aŭskultante. La voĉoj kaj la tintado de armiloj kaj kirasoj tre proksimis. Frodo kaj Sam elingigis siajn glavetojn. Fuĝo estis neebla.

Golumo leviĝis malrapide kaj rampis insektece al la rando de la kavo. Tre singarde li levis sin colon post colo, ĝis li povis rigardi transen inter du rompitaj ŝtonpintoj. Li restis tie senmove dum kelka tempo, neniom bruante. Baldaŭ la voĉoj komencis denove forpasi, kaj poste ili malrapide forvelkis. En la foro sonis trumpeto sur la remparo de Moranono. Golumo kviete retroiris kaj glitis suben en la kavon.

— Pliaj homoj iras al Mordoro, — li diris malaltvoĉe. — Malhelaj vizaĝoj. Tiajn homojn ni ne vidis antaŭe, ne, Smeagolo ne vidis. Ili estas batalemaj. Ili havas nigrajn okulojn kaj longajn nigrajn harojn, kaj orajn ringojn en la oreloj; jes, multe da bela oro. Kaj iuj havas sur la vangoj ruĝan farbon, kaj ruĝajn mantelojn; kaj iliaj standardoj estas ruĝaj, kaj la pintoj de iliaj lancoj; kaj ili havas rondajn ŝildojn, flavajn kaj nigrajn kun grandaj pikiloj. Ne afablaj, tre kruelaj misfaraj homoj ili aspektas. Preskaŭ same malbonaj kiel orkoj, kaj multe pli grandaj. Smeagolo opinias, ke ili venas el la sudo depost la fino de la Granda Rivero: ili alvenis laŭ la suda vojo. Ili preterpasis al la Nigra Pordego, sed eble sekvos aliaj. Ĉiam pli da personoj venas al Mordoro. Iun tagon tie enestos ĉiuj popoloj.

— ĉu estis olifontoj? — demandis Sam, forgesante sian timon pro sia avido ricevi novaĵojn el fremdaj lokoj.

— Ne, neniuj olifontoj. Kio estas olifontoj? — demandis Golumo. Sam stariĝis, metis la manojn malantaŭ la dorson (tion li ĉiam faris “deklamante poezion”), kaj komencis:

Muse grizforma, dome enorma, nazo serpenta, teron skuanta, dum kampojn mi plandas; arbojn ĝi fendas. Kun kornoj en buŝo en sudo la puŝo, ventumas orelegoj. Dum multaj jardekoj vagade mi muĝas, neniam mi kuŝas, eĉ ne la mortonto. Jen mi, Olifonto, el ĉiuj plej granda, maljuna, altranda. Se vidi sukcesus, vi min ne forgesus. Se vi min ne vidos, pri mi vi mokridos; Olifonto jen mi jam, mensogas neniam.

— Tio, — diris Sam, fininte la deklamon, — tio estas rimaĵo, kiun ni havas en la Provinco. Sensencaĵo, eble, kaj eble ne. Sed ni havas ankaŭ niajn historiojn kaj novaĵojn el la sudo, vi scias. En la malnova tempo hobitoj kutimis de tempo al tempo vojaĝi. Tio ne signifas, ke multaj iam revenis, aŭ ke ĉion, kion ili diris, oni kredis: “novaĵoj el Brio” kaj ne “certa kiel Provincaj informoj”, laŭ la sentencoj. Sed mi aŭdis rakontojn pri la granduloj fore en la sunaj landoj. Svertingoj, ni nomas ilin en niaj rakontoj; kaj ili rajdas sur olifontoj, laŭdire, kiam ili batalas. Ili surdorsigas al la olifontoj domojn kaj turojn, ĉu ne, kaj la olifontoj ĵetas rokojn kaj arbojn unu kontraŭ alian. Do kiam vi diris “viroj el la sudo, tute en ruĝo kaj oro”, mi diris “Ĉu estis olifontoj?” Ĉar se jes, mi intencus ŝtele rigardi, kun aŭ sen la risko. Sed jam mi supozas, ke neniam mi vidos olifonton. Eble tiaj bestoj ne ekzistas. — Li ĝemspiris.

— Ne, neniuj olifontoj, — diris Golumo denove. — Smeagolo ne aŭdis pri ili. Li ne deziras vidi ilin. Li ne deziras, ke ili ekzistu. Smeagolo deziras foriri de ĉi tie kaj kaŝiĝi ie pli sekure. Smeagolo deziras, ke la mastro iru. Afabla mastro, ĉu li ne akompanu Smeagolon?

Frodo stariĝis. Li ridis meze de la zorgoj, kiam Sam ripetis la malnovan apudfajran rimaĵon pri olifonto, kaj tiu rido liberigis lin de hezitado.

— Mi ŝatus, ke ni havu mil olifontojn kun Gandalfo sur blanka olifonto ĉekape, — li diris. — Tiam ni trarompus vojon en tiun ĉi misan landon, eble. Sed tio mankas; temas nur pri niaj propraj lacaj kruroj, jen ĉio. Nu, Smeagolo, la tria turniĝo eble montriĝos la plej bona. Mi akompanos vin.

— Bona mastro, saĝa mastro, afabla mastro! — kriis Golumo ĝojigite, frapetante la genuojn de Frodo. — Bona mastro! Do ripozu nun, afablaj hobitoj, sub ombro de la ŝtonoj, proksime sub la ŝtonoj! Ripozu kaj restu kvietaj, ĝis la Flava Vizaĝo foriros. Tiam ni povos iri rapide. Molaj kaj rapidaj kiel ombroj ni devos esti!

1 ... 196 197 198 199 200 201 202 203 204 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)