Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 193 194 195 196 197 198 199 200 201 ... 322
Перейти на страницу:

— Ekiru vi! — diris Sam. — Ni trapasu tion!

En la kreskanta krepusko ili rampgrimpis el la kavo kaj malrapide ekvojis tra la morta tereno. Ne longe ili iris ĝis ili spertis refoje la timon, kiu inundis ilin, kiam la flugilhava figuro trarapidis super la marĉoj. Ili haltis, kaŭrante sur la fetora tero, sed ili nenion vidis en la morna vespera ĉielo supre, kaj baldaŭ la minaco pasis, altege super la kapoj, irante eble pro ia rapida komisio el Baraduro. Post iom da tempo Golumo leviĝis kaj ree rampis antaŭen, murmurante kaj skuiĝante.

Proksimume unu horon post la noktomezo la timo inundis ilin jam la trian fojon, sed nun ĝi ŝajnis pli fora, kvazaŭ ĝi trapasus super la nubaro, terure rapidegante okcidenten. Tamen Golumo estis senhelpe terurita kaj konvinkiĝis, ke ili estas persekutataj, ke ilia proksimiĝo estas konata.

— Trifoje! — li plorkriis. — Trifoje estas minaco. Oni sentas nin ĉi tie, oni sentas la Trezoron. La Trezoro estas ilia mastro. Ni ne povas pluiri ĉi-voje, ne. Senutile, senutile!

Petegado kaj afablaj vortoj ne plu efikis. Nur kiam Frodo ordonis lin kolere kaj metis sian manon al la glavtenilo, Golumo konsentis denove leviĝi. Li leviĝis graŭlante, kaj iris antaŭ ili kvazaŭ vipita hundaĉo.

Do ili stumblis plu dum la laca fino de la nokto, kaj ĝis la alveno de alia timoplena tago ili marŝis silente kun klinitaj kapoj, vidante nenion, kaj aŭdante nenion krom la venton siblantan en iliaj oreloj.

3

La Nigra Pordego estas fermita

La postan tagon antaŭ la tagiĝo ilia vojaĝo al Mordoro finiĝis. La marĉoj kaj la dezerto troviĝis malantaŭe. Antaŭ ili, malhelante antaŭ palaĉa ĉielo, la grandaj montoj levis siajn minacajn kapojn.

Okcidente de Mordoro etendiĝis la morna linio de Efelo Duad, la Ombraj Montoj, kaj norde la malebenaj pintoj kaj sterilaj firstoj de Eredo Litui, cindre grizaj. Sed proksimiĝante unu al alia, ĉar ili ja estis nur partoj de unu granda muro ĉirkaŭ la melankoliaj ebenaĵoj de Litlado kaj de Gorgoroto, kun meze la maldolĉa enlanda maro Nurneno, ili elpuŝis longajn brakojn norden; kaj inter tiuj brakoj estis profunda interkrutejo. Tiu estis Cirito Gorgor, la Hantata Trapasejo, la eniro al la lando de l’ Malamiko. Altaj klifoj malserenis ambaŭflanke, kaj ĉe la enirejo estis du apikaj montetoj, nigr-ostaj kaj nudaj. Sur ili staris la Dentoj de Mordoro, du turegoj fortikaj kaj altaj. Dum epoko longe pasinta ilin konstruis la gondoranoj en siaj fiero kaj potenco, post la pereigo de Saŭrono kaj ties forfuĝo, por eviti ke li revenu al sia antaŭa regno. Sed la fortiko de Gondoro velkis, kaj homoj dormis, kaj dum multaj jaroj la turegoj staris malplenaj. Poste Saŭrono revenis. Nun la sentinelaj turegoj, kiuj kadukiĝis, estis riparitaj, kaj plenigitaj je armiloj, kaj garnizonitaj de senĉesa atentemo. Ŝtonvizaĝaj ili estis, kun malhelaj fenestroj-truoj vaĉantaj norden, orienten kaj okcidenten, kaj ĉiu fenestro estis plenigita de okuloj sendormaj.

Trans la enirejon de l’ pasejo, de klifo al klifo, la Malhela Mastro konstruigis ŝtonan remparon. En ĝi estis unu pordego el fero, kaj sur ĝia krenelaro paŝis senĉese sentineloj. Sub la montetoj ambaŭflanke estis enborita cento da kavernoj kaj truoj; tie embuskis bandego da orkoj pretaj eliri je signalo kvazaŭ nigraj formikoj batalontaj. Neniu povis trapasi la Dentojn de Mordoro ne spertinte ties mordon, krom se ili estis alvokitaj de Saŭrono aŭ konis la sekretajn pasvortojn, kiuj malfermis Moranonon, la Nigran Pordegon de lia lando.

La du hobitoj rigardis senespere la turegojn kaj la muron. Eĉ de malproksime ili povis vidi en la malforta lumo la moviĝon de sentineloj sur la muro kaj la patrolojn antaŭ la pordego. Ili nun kuŝis rigardante trans la randon de rokeca kavo sub la etendiĝa ombro de la plej norda murapogilo de Efelo Duad. Flugante tra l’ peza aero en rekta linio korvo, eble, transflugus nur cent klaftojn de ilia kaŝloko ĝis la alta pinto de la pli proksima turego. Maldensa fumo kirliĝis super ĝi, kvazaŭ fajro ardus en la monteto sube.

Tagiĝis, kaj la pale ruĝa suno palpebrumis tra la senvivaj firstoj de Eredo Litui. Tiam subite aŭdiĝis bleko de latungorĝaj trumpetoj: el la gardoturoj ili bruis, kaj fore el kaŝitaj sekurejoj kaj antaŭpostenoj sur la montoj venis respondaj signaloj; kaj pli fore, granddistancaj sed profundaj kaj minacantaj reeĥis en la kava tereno malantaŭe la potencaj kornoj kaj tamburoj de Baraduro. Ankoraŭ unu terura tago de timo kaj penado estis veninta al Mordoro; kaj la noktaj sentineloj estis vokitaj al siaj kelaj ĉeloj kaj profundaj haloj, kaj la tagaj sentineloj, fiokulaj kaj kruelaj, marŝadis al siaj postenoj. Ŝtalo ekbrilis malforte sur la krenelaro.

— Nu, jen ni alvenis! — diris Sam. — Jen la Pordego, kaj ŝajnas al mi, ke tie estas la proksimuma limo ĉiama de nia vojaĝo. Al kukolo, sed la Avulo volus diri unu-du aferojn, se li vidus min nun! Ofte li diris, ke mi trafos misan finon, se mi ne paŝos singarde, tion li diris. Sed mi jam ne supozas iam revidi la maljunan bonulon. Li malhavos okazon diri: “Mi ja avertis vin, Sam”. Des pli domaĝe. Li rajtus admoni min ĝis elĉerpiĝus lia spiro, se nur mi povus revidi lian maljunan vizaĝon. Sed mi devus unue energie lavi min, aŭ li ne rekonus min. Supozeble senutilas demandi: “Kiun vojon ni sekvu?” Ni ne povas pluiri, krom se ni emus peti transporton de la orkoj.

— Ne, ne! — diris Golumo. — Senutile. Ni ne povas pluiri. Smeagolo diris tion. Li diris: ni iros al la Pordego, kaj poste ni vidos. Kaj ni ja vidas. Ho jes, mia trezoro, ni ja vidas. Smeagolo sciis, ke la hobitoj ne povus iri tiun vojon. Ho jes, Smeagolo sciis.

— Do, kial, je la plago, vi kondukis nin ĉi tien? — demandis Sam, ne sentante sin en humoro esti justa aŭ racia.

— La mastro diris tion. La mastro diris: Konduku nin al la Pordego. Do, bona Smeagolo tion faris. La mastro diris tion, saĝa mastro.

— Tion mi faris, — diris Frodo. Lia vizaĝo estis serioza kaj rigida, sed rezoluta. Li estis malpuraĉa, marasma, kaj kuntirita pro lacego, sed li ne plu kaŭris, kaj liaj okuloj estis klaraj. — Mi diris tion, ĉar mi intencas eniri Mordoron, kaj alian vojon mi ne konas. Tial mi iros ĉi-voje. Mi ne petas iun ajn akompani min.

— Ne, ne, mastro! — ululis Golumo, manfrapetante lin kaj ŝajne tre malĝojigita. — Senutilas tiumaniere! Senutilas! Ne donu al Li la Trezoron. Li formanĝos nin ĉiujn, se Li akiros ĝin, formanĝos la tutan mondon. Retenu ĝin, afabla mastro, kaj traktu bonkore Smeagolon. Ne lasu, ke Li havu ĝin. Aŭ foriru, iru al agrablaj lokoj, kaj redonu ĝin al la eta Smeagolo. Jes, jes, mastro: redonu ĝin, ĉu ne? Smeagolo tenos ĝin sekura; li faros multe da bono, precipe al la afablaj hobitoj. La hobitoj iru hejmen. Ne iru al la Pordego!

— Al mi estis ordonite iri al la lando Mordoro, kaj sekve mi iros, — diris Frodo. — Se ekzistas nur unu maniero, mi devas iri tiumaniere. Kio sekvos, devos sekvi.

Sam diris nenion. La esprimo sur la vizaĝo de Frodo sufiĉis al li; li sciis, ke liaj vortoj senutilos. Kaj finfine li neniam ekde la komenco vere esperis pri la afero; sed estante bonhumora hobito li ja ne bezonis esperon, dum malespero estis prokrastita. Nun ili alvenis la amaran finon. Sed li subtenis sian mastron tra la tuta vojo; ĉefe por tio li venis, kaj li daŭre subtenos lin. Lia mastro ne eniros sola Mordoron. Sam akompanos lin, kaj ĉiuokaze ili liberiĝos de Golumo.

Tamen Golumo ankoraŭ ne intencis liberigi ilin. Li genuis antaŭ la piedoj de Frodo, tordante siajn manojn kaj kvikante.

— Ne tiun vojon, mastro! — li petegis. — Ekzistas alia vojo. Ho jes, vere ekzistas. Alia vojo, pli senluma, pli malfacile trovebla, pli sekreta. Sed Smeagolo konas ĝin. Lasu ke Smeagolo montru ĝin al vi!

— Ĉu alia vojo? — diris Frodo dubeme, subengrimpante al Golumo per la esploraj okuloj.

— Jess! Jess, efektive! Ekzistis alia vojo. Smeagolo trovis ĝin. Ni iru vidi, ĉu ĝi plu troviĝas!

— Pri tio vi ne diris pli frue.

— Ne. La mastro ne demandis. La mastro ne diris, kion li intencas fari. Li ne sciigis al kompatinda Smeagolo. Li diris: Smeagolo, konduku min al la Pordego, kaj tiam adiaŭ! Smeagolo rajtas forkuri kaj konduti bone. Sed nun li diras: Mi celas eniri Mordoron ĉi-voje. Do, Smeagolo tre timas. Li ne volas perdi sian afablan mastron. Kaj li promesis, la mastro devigis lin promesi, savi la Trezoron. Sed la mastro portos ĝin al Li, rekte al la Nigra Mano, se la mastro iros ĉi-voje. Do, Smeagolo devas savi ilin ambaŭ, kaj li pensas pri alia vojo, kiu estis pli frue. Afabla mastro. La bonkonduta Smeagolo ĉiam helpas.

1 ... 193 194 195 196 197 198 199 200 201 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)