Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 190 191 192 193 194 195 196 197 198 ... 322
Перейти на страницу:

Jam tagiĝis, venis mateno senventa kaj malafabla, kaj la marĉaj fetoroj kuŝis en pezaj amasiĝoj. Neniom da suno penetris la malaltan nuboplenan ĉielon, kaj Golumo ŝajnis avida daŭrigi tuj la vojaĝon. Do post mallonga ripozeto ili ekiris denove kaj baldaŭ perdiĝis en ombreca silenta mondo, forbarita de observo al la ĉirkaŭaj terenoj, ĉu de la montetoj kiujn ili forlasis, ĉu de la montoj celataj. Ili iris laŭ malrapida spaliro: Golumo, Sam, Frodo.

Frodo ŝajnis el la tri la plej laca, kaj kvankam ili iris malrapide, li ofte postrestis. La hobitoj baldaŭ konstatis, ke tio kio aspektis kiel unu vasta marĉejo estas fakte senfina reto da lagetoj kaj molaj kotejoj, kaj serpentumaj duonbaritaj fluoj. Inter ili lertaj okuloj kaj piedoj povis trovi vagan vojon. Golumo certe posedis tian lerton kaj bezonis ĝin tute. Lia kapo sur la longa kolo senĉese turniĝis tien kaj reen, dum li snufis kaj murmuris al si la tutan tempon. Foje li levis alte sian manon kaj haltigis ilin, dum li antaŭeniris iom, kurbiĝinte, esplorante la teron per fingroj aŭ piedfingroj, aŭ nur aŭskultante per unu orelo premita al la tero.

Estis tede kaj lacige. Malvarma malseketa vintro ankoraŭ regis en tiu forlasita lando. La sola verdaĵo estis la ŝaŭma tavolo de palaj loloj sur la mallumaj grasaj supraĵoj de la malafablaj akvoj. Mortintaj herboj kaj putraj kanoj aperis en la nebuleto kiel ĉifaj ombroj de someroj longe forgesitaj.

Dum la tago pasadis, la lumo iomete plifortiĝis, kaj la nebuletoj foriĝis, iĝante pli maldensaj kaj pli travideblaj. Fore super la putraĵo kaj vaporoj de la mondo la suno jam ŝvebis alta kaj ora en serena lando kun fundoj el blindiga ŝaŭmo, sed nur okazan sunfantomon ili povis vidi tie sube, malklaran, palan, kiu havigis neniom da koloro kaj neniom da varmo. Sed eĉ pro tiu ĉi memorigo pri ĝia ĉeesto Golumo faltigis la frunton kaj kuntiriĝis. Li haltigis la vojaĝon, kaj ili ripozis, kaŭrante kvazaŭ persekutataj bestetoj, rande de granda brana kanaro. Profunde kvietis, nur supraĵe tuŝite per la malforta tremeto de malplenaj semoplumoj, kaj rompitaj herberoj tremantaj en etaj aermoviĝoj kiujn ili ne povis senti.

— Eĉ ne birdo! — diris Sam funebre.

— Ne, neniom da birdoj, — diris Golumo. — Agrablaj birdoj! — Li lekis siajn dentojn. — Neniom da birdoj ĉi tie. Estas serpentsoj, vermsoj, aĵoj en la lagetoj. Multaj aĵoj, multe da aĵoj malagrablaj. Neniom da birdoj, — li finis malĝoje. Sam rigardis lin malŝate.

Tiel pasis la tria tago de ilia vojaĝo kun Golumo. Antaŭ ol la vesperaj ombroj longiĝis en landoj pli feliĉaj, ili pluiris, ĉiam pluiris kun nur mallongaj haltoj. Ili haltis ne tiom por ripozi, kiom por helpi Golumon, ĉar nun eĉ li devis antaŭeniri ekstreme singarde, kaj li kelkfoje dum tempeto ne sciis precize kien iri. Ili jam atingis la mezon mem de la Mortaj Marĉoj, kaj estis mallume.

Ili marŝis malrapide, kliniĝinte, proksimspalire, atente rigardante ĉiun moviĝon de Golumo. La marĉejo iĝis pli malseka, etendiĝante al larĝaj stagnaj lagoj, inter kiuj ĉiam pli kaj pli malfacilis trovi la lokojn pli firmajn, kie piedoj povis paŝi ne sinkante en gargaran koton. La vojaĝantoj estis malpezaj, alie eble neniu el ili iam sukcesus trovi travojon.

Baldaŭ iĝis tute senlume: la aero ŝajnis nigra kaj peza spiraĵo. Kiam aperis lumoj, Sam frotis siajn okulojn. Al li ŝajnis, ke lia kapo difektiĝas. Li unue ekvidis per angulo de sia maldekstra okulo strieton da pala ekbrilo, kiu forvelkis; sed aliaj aperis baldaŭ poste: iuj kiel malklara hela fumo, iuj kiel nebulecaj flamoj flagrantaj malrapide super nevideblaj kandeloj; tie kaj tie ili tordiĝis kiel fantomecaj toloj malvolvitaj de kaŝitaj manoj. Sed neniu el ambaŭ kunuloj diris vorton.

Finfine Sam ne plu povis toleri tion.

— Kio estas ĉio ĉi, Golumo? — li demandis flustre. — Tiuj lumoj? Ili ĉie ĉirkaŭas nin nun. Ĉu ni estas enfermitaj? Kiuj ili estas?

Golumo rigardis supren. Malhela akvo estis antaŭ li, kaj li rampis surtere, tien kaj reen, dubema pri la vojo.

— Jes, ili tute ĉirkaŭas nin, — li flustris. — La trukaj lumoj. Kandeloj de kadavroj, jes, jes. Ne atentu ilin! Ne rigardu! Ne sekvu ilin! Kie estas la mastro?

Sam retrorigardis kaj konstatis, ke Frodo denove postrestas. Li ne povis vidi lin. Li reiris kelkajn paŝojn en la mallumon, ne aŭdacante iri tre foren, aŭ voki pli laŭte ol per raŭka flustro. Subite li stumblis kontraŭ Frodo, kiu staris enpensiĝinte, rigardante la palajn lumojn. Liaj manoj pendis rigide apud la flankoj; akvo kaj ŝlimo degutis de ili.

— Venu, sinjoro Frodo! — diris Sam. — Ne rigardu ilin! Golumo avertis pri ili. Ni proksime sekvu lin kaj eliru el tiu ĉi malbeninda lando laŭeble rapide, se ni povos!

— Bone, — diris Frodo, kvazaŭ vekiĝante el revo. — Mi venas. Antaŭen!

Rapidante denove antaŭen, Sam stumblis, trafante per la piedo ian malnovan radikon aŭ teramaseton. Li falis kaj pezis sur la manojn, kiuj sinkis profunde en la gluecan koton, tiel ke lia vizaĝo proksimiĝis al la supraĵo de la malluma lago. Aŭdiĝis malforta siblo, leviĝis naŭza odoro, la lumoj flagris, dancis kaj kirliĝis. Momente la akvo sub li aspektis kiel ia fenestro, kovrita de malpura vitro, tra kiu li rigardas. Ŝirtrenante siajn manojn el la marĉo, li retrosaltis kriante:

— Troviĝas mortintoj, mortaj vizaĝoj en la akvo, — li diris terurite. — Mortaj vizaĝoj!

Golumo ridis.

— La Mortaj Marĉoj, jes, jes: tiel ili nomiĝas, — li gakis. — Vi devas ne enrigardi, kiam la kandeloj brulas.

— Kiuj ili estas? Kio ili estas? — demandis Sam tremegante, turnante sin al Frodo, kiu nun estis malantaŭ li.

— Mi ne scias, — diris Frodo per dormema voĉo. — Sed ankaŭ mi vidis ilin. En la lagetoj, kiam la kandeloj brulas. Ili kuŝas en ĉiuj lagetoj, vizaĝoj palaj, profunde-profunde sub la malhela akvo. Mi vidis ilin: malafablajn kaj misajn vizaĝojn, kaj noblajn tristajn vizaĝojn. Multaj vizaĝoj fieraj kaj belaj, kaj loloj en iliaj arĝentaj hararoj. Sed ĉiuj hidaj, ĉiuj putraj, ĉiuj mortaj. Kruela lumo trafas ilin. — Frodo kaŝis siajn okulojn per la manoj. — Mi ne scias, kiuj ili estas; sed mi kredis vidi tie homojn, elfojn kaj orkojn apude.

— Jes, jes, — diris Golumo. — Ĉiuj mortaj, ĉiuj putraj. Elfoj, kaj homoj, kaj orkoj. La Mortaj Marĉoj. Okazis granda batalo antaŭlonge, jes, tiel oni diris al Smeagolo, kiam li estis juna, kiam mi estis juna, antaŭ ol venis la Trezoro. Ĉi tie estis granda batalo. Altaj homoj kun longaj glavoj, kaj teruraj elfoj, kaj orkoj kriĉantaj. Ili batalis sur la ebenaĵo dum tagoj kaj monatoj ĉe la Nigra Pordego. Sed la marĉoj plivastiĝis post tiam, englutis la tombojn; ĉiam rampante, rampante.

— Sed tio okazis antaŭ epoko kaj pli, — diris Sam. — La mortintoj ne povas esti efektive tie! Ĉu ĝi estas ia demonaĵo kovita en la Malhela Lando?

— Kiu scias? Smeagolo ne scias, — respondis Golumo. — Oni ne povas atingi ilin, oni ne povas tuŝi ilin. Ni provis unufoje, jes, trezoro. Mi provis unufoje; sed oni ne povas atingi ilin. Nur formoj videblaj, eble, ne tuŝeblaj. Ne, trezoro! Ĉiuj mortaj.

Sam rigardis lin malŝate kaj tremis denove, pensante, ke li divenas, kial Smeagolo provis tuŝi ilin.

— Nu, mi ne volas vidi ilin, — li diris. — Neniam denove! Ĉu ni ne povas pluiri kaj eskapi?

— Jes, jes, — diris Golumo. — Sed malrapide, tre malrapide. Tre singarde! Aŭ la hobitoj subeniros aliĝe al la mortintoj kaj fajrigos kandeletojn. Sekvu Smeagolon! Ne rigardu la lumojn!

Li forrampis dekstren, serĉante vojon ĉirkaŭ la lagon. Ili sekvis proksime, kliniĝinte, ofte uzante la manojn samkiel li. “Tri trezoraj Golumetoj en spaliro ni estos, se tio ĉi multe pli longe daŭros”, — pensis Sam.

Fine ili alvenis la ekstremon de l’ nigra lago, kaj ili transiris ĝin, kaŭre, danĝere, rampante aŭ saltante de unu nefidinda insula amaseto al alia. Ofte ili baraktis, paŝante aŭ falante manojn-antaŭe en akvojn naŭzajn kiel kloako, ĝis ili estis ŝlimkovritaj kaj makulitaj preskaŭ ĝiskole kaj fetoris en la naztruoj unu de la alia.

1 ... 190 191 192 193 194 195 196 197 198 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)