Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 179 180 181 182 183 184 185 186 187 ... 322
Перейти на страницу:

— Kalkulu perfingre! — oscedis Gaja. — Sed vi certe scias, de kiam ni forlasis Lorienon.

— Aĥ, tiom! — diris Grinĉjo. — Mi aludis realan liton en dormoĉambro.

— Nu, do Rivendelo, — diris Gaja. — Sed mi povus dormi kie ajn hodiaŭ.

— Vi bonŝancis, Gaja, — diris Grinĉjo mallaŭte, post paŭzo. — Vi rajdis kun Gandalfo.

— Nu, do kio?

— Ĉu vi informiĝis aŭ ekkonis ion pere de li?

— Jes, sufiĉe multe. Pli ol kutime. Sed vi aŭdis ĉion aŭ la plejparton; vi estis tute proksime, kaj ni ne interŝanĝis sekretojn. Sed vi rajtos iri kun li morgaŭ, se vi opinias plimulte melki lin — kaj se li konsentos havi vin.

— Ĉu vere? Bone! Sed li estas tiel nekomunikema, ĉu ne? Tute ne ŝanĝiĝis.

— Ho, male! — diris Gaja, iomete vigliĝante kaj ekscivolante pri tio, kio ĝenas lian kunulon. — Li pligrandiĝis, aŭ io. Li kapablas esti kiel bonkora tiel timiga pli ol antaŭe, ŝajnas al mi. Li ŝanĝiĝis; sed mi ankoraŭ ne havis okazon konstati ĝis kioma grado, Sed pensu pri la lasta parto de tiu afero kun Sarumano! Memoru, ke Saramano iam estis superulo de Gandalfo; estro de l’ Konsilio, kio ajn tiu estas precize. Li estis Sarumano la Blanka. Gandalfo estas nun la Blanka. Sarumano venis laŭordone, kaj lia bastono estis forprenita; kaj poste estis ordonite, ke li iru, kaj li iris.

— Nu, se Gandalfo entute ŝanĝiĝis, nun li estas pli ol antaŭe nekomunikema, jen ĉio, — Grinĉjo argumentis. — Ekzemple, tiu vitra globo. Ĝi ŝajnis tre plaĉi al li. Ion li scias aŭ konjektas pri ĝi. Sed ĉu li sciigis tion al ni? Eĉ ne unuvorte. Tamen levis ĝin mi, kaj mi malhelpis, ke ĝi ruliĝu en flakon. “Hej, junulo, tion prenos mi”, — jen ĉio. Mi scivolas, kio ĝi estas? Ĝi sentiĝis tre peza. — La voĉo de Grinĉjo tre mallaŭtiĝis, kvazaŭ li parolus al si.

— Hej, — diris Gaja. — Do ĝuste tio ĝenas vin, ĉu? Nu, knabo Grinĉjo, ne forgesu la sentencon de Gildoro, kiun Sam kutimis citi: “Ne enmiksiĝu en sorĉistajn aferojn, ĉar ili estas subtilaj kaj ekkoleriĝemaj”.

— Sed nia tuta vivo jam dum monatoj estis unu longa enmiksiĝo en la aferojn de sorĉistoj, — diris Grinĉjo. — Mi ŝatus iom da informoj kune kun la danĝero. Mi ŝatus rigardi tiun globon.

— Endormiĝu! — diris Gaja. — Vi sufiĉe informiĝos pli aŭ malpli baldaŭ. Kara mia Grinĉjo, neniu Tjuko iam ajn superis Brandobokon rilate scivolemon, sed ĉu la tempo konvenas, mi demandas?

— En ordo! Kiel domaĝas, ke mi diras al vi, ke mi ŝatus rigardi tiun ŝtonon? Mi scias, ke mi ne povas havi ĝin, dum maljuna Gandalfo kovas ĝin kiel ovon kokino. Sed ne multe helpas ricevi de vi ne pli ol iu vi-ne-povas-havi-ĝin-do-endormiĝu!

— Nu, kion alian mi povus diri? — diris Gaja. — Mi bedaŭras, Grinĉjo, sed vi vere devas atendi la matenon. Mi estos tiom scivola, kiom vi volos post la matenmanĝo, kaj mi helpos laŭ mia kapablo pri iom da sorĉisto-kaĵolado. Sed mi ne plu povas maldormi. Se mi ankoraŭ pli oscedos, mi splitiĝos interorele. Bonan nokton!

Grinĉjo ne respondis. Nun li kuŝis senmove, sed dormo daŭre forestis; kaj lin ne kuraĝigis la sono de Gaja spiranta mallaŭte, ekdorminta kelkajn minutojn post la nokta saluto. Penso pri la malhela globo ŝajnis plifortiĝi, dum ĉio kvietiĝis. Grinĉjo sentis denove ties pezon en siaj manoj, kaj ree vidis la misterajn ruĝajn profundojn, en kiujn li momente rigardis. Li tordiĝis kaj turniĝis kaj klopodis pensi pri io alia.

Finfine li ne plu kapablis toleri tion. Li stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Estis malvarme, kaj li volvis sin per sia mantelo. La luno brilis frida kaj blanka, rekte en la valon, kaj la ombroj de la arbustoj nigris. Ĉie ĉirkaŭe kuŝis dormaj figuroj. La du sentineloj ne videblis: ili supris sur la montflanko, eble, aŭ kaŝiĝis en la filiko. Pelite de ia impulso, kiun li ne komprenis, Grinĉjo paŝis singarde ĝis la kuŝejo de Gandalfo. Li subenrigardis al li. La sorĉisto ŝajnis dormanta, sed kun palpebroj ne plene fermitaj: vidiĝis okulbrileto sub liaj longaj okulharoj. Grinĉjo haste retropaŝis. Sed Gandalfo donis neniun indikon; kaj antaŭentrenite ankoraŭfoje, duone kontraŭvole, la hobito ree alrampis de malantaŭ la kapo de la sorĉisto. Tiu estis volvita per lankovrilo kun la mantelo supre sternita; kaj proksime apud li, inter la dekstra flanko kaj la fleksita brako, estis elstaraĵo, io ronda volvita per malhela tuko; lia mano ŝajnis ĵus forglitinta de ĝi al la tero.

Apenaŭ spirante, Grinĉjo rampis pli proksimen, futon post futo. Fine li surgenuiĝis. Poste li etendis kaŝe la manojn kaj malrapide levis la globon; ĝi ŝajnis ne tiel peza kiel li antaŭvidis. “Nur ia fasko da diversaĵoj eble, finfine”, — li pensis kun stranga sento de malŝarĝiĝo; sed li ne remetis la globon. Li staris momente, tenante ĝin. Tiam venis en lian menson ideo. Li foriris piedpinte, trovis grandan ŝtonon, kaj revenis.

Li rapide forprenis la tukon, volvis en ĝin la ŝtonon kaj surgenuiĝe remetis ĝin apud la manon de la sorĉisto. Poste li finfine rigardis tion, kion li malkovris. Jen ĝi: glata kristala globo, nun malhela kaj morta, kuŝanta nude antaŭ liaj genuoj. Grinĉjo levis ĝin, haste kovris ĝin per la propra mantelo, kaj duone turniĝis por reiri al sia lito. Tiumomente Gandalfo turniĝis dumdorme kaj murmuris kelkajn vortojn: ili ŝajnis en fremda lingvo; lia mano elpalpis kaj ektenis la volvitan ŝtonon, poste li suspiris kaj ne plu moviĝis.

— Idiota stultulo! — Grinĉjo murmuris al si. — Vi estas tremponta vin en teruran malagrablaĵon. Tuj remetu ĝin! — Sed li nun konstatis, ke tremas liaj genuoj, kaj li ne aŭdacas sufiĉe proksimiĝi al la sorĉisto por atingi la pakaĵon. “Mi jam ne povos remeti ĝin sen veki lin, — li pensis, — almenaŭ ĝis mi estos pli trankvila. Do egale se mi unue ekrigardos ĝin. Tamen ne ĉi tie!” Li forŝteliĝis kaj eksidis sur verda teramaseto ne malproksime de sia lito. La luno enrigardis trans la randon de la valo.

Grinĉjo sidis kun la genuoj alfleksitaj kaj la globo inter ili. Li kurbiĝis proksime al ĝi, aspektante kiel avida infano antaŭ bovlo da manĝaĵo en angulo for de la aliuloj. Li flankentiris sian mantelon kaj rigardis al ĝi. La aero ĉirkaŭ li ŝajnis senmova kaj streĉita. Komence la globo estis malhela, kun lunlumo glimanta sur ĝia surfaco. Poste vidiĝis malforta ardo kaj ekmoviĝo en la kerno, kaj ĝi fiksis liajn okulojn tiel ke li jam ne povis forrigardi. Baldaŭ la tuta interno ŝajnis fajranta; la globo ekgiris, aŭ la lumoj internaj estis turniĝantaj. Subite la lumoj estingiĝis. Li eligis spirospasmon kaj baraktis; sed li restis kurbiĝinta, premtenante per ambaŭ manoj la globon. Pli kaj pli proksimen li kurbiĝis, kaj poste rigidiĝis; dum kelka tempo liaj lipoj moviĝis sensone. Poste kun strangolita krio li falis dorsen kaj kuŝis senmova.

La krio estis trapika. La sentineloj alsaltis de sur la deklivoj. La tuta bivako baldaŭ vigliĝis.

— Do jen la ŝtelinto! — diris Gandalfo. Li haste ĵetkovris per sia mantelo la globon kie ĝi kuŝis. — Sed vi, Grinĉjo! Jen tre bedaŭrinda elturniĝo de l’ aferoj! — Li surgenuiĝis apud la korpo de Grinĉjo: la hobito kuŝis surdorse rigida kun senvidaj okuloj, gapantaj al la ĉielo. — Demonaĵo! Kian malbonon li faris al si mem kaj al ni ĉiuj? — La vizaĝo de l’ sorĉisto iĝis malloza kaj marasma.

Li kaptis la manon de Grinĉjo kaj kurbiĝis al lia vizaĝo, aŭskultante ĉu li spiras; poste li metis siajn manojn sur lian frunton. La hobito tremegis. Liaj okuloj fermiĝis. Li ekkriis kaj sidiĝis, gapante mirigite al ĉiuj ĉirkaŭaj vizaĝoj, palaj en la lunlumo.

— Ĝi ne estas por vi, Sarumano! — li kriis per alta sentona voĉo, retiriĝante disde Gandalfo. — Mi tuj sendos por ĝi. Ĉu vi komprenas? Diru ĝuste tion! — Poste li baraktis por stariĝi kaj fuĝi, sed Gandalfo retenis lin milde kaj firme.

— Peregrino Tjuko! — li diris. — Revenu!

La hobito malstreĉiĝis kaj retrofalis, tenegante la manon de l’ sorĉisto.

— Gandalfo! — li kriis. — Gandalfo! Pardonu min!

1 ... 179 180 181 182 183 184 185 186 187 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)