Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 180 181 182 183 184 185 186 187 188 ... 322
Перейти на страницу:

— Ĉu pardoni vin? — demandis la sorĉisto. — Unue diru al mi, kion vi faris.

— Mi, mi prenis la globon kaj rigardis ĝin, — balbutis Grinĉjo, — kaj mi vidis aferojn, kiuj timigis min. Kaj mi deziris foriri, sed tion mi ne povis. Kaj poste li venis kaj starigis al mi demandojn; kaj li min rigardis, kaj jen ĉio, kion mi memoras.

— Tio ne sufiĉas, — diris Gandalfo severe. — Kion vi vidis, kaj kion vi diris?

Grinĉjo fermis siajn okulojn kaj tremis, sed diris nenion. Ĉiuj rigardis lin silente, krom Gaja, kiu sin forturnis. Sed la vizaĝo de Gandalfo plu severis.

— Parolu! — li diris.

Per mallaŭta hezita voĉo Grinĉjo rekomencis, kaj liaj vortoj malrapide iĝis pli klaraj kaj pli fortaj.

— Mi vidis malhelan ĉielon, altajn remparojn kaj etajn stelojn. Tio ŝajnis tre malproksima kaj antaŭ tre longe, tamen dura kaj klara. Poste la steloj spasme estingiĝis; ilin forbaris aĵoj flugilhavaj. Vere tre grandaj, ŝajnas al mi; sed en la vitraĵo ili similis gigantajn vespertojn, girantaj ĉirkaŭ la turego. Mi pensis, ke ili estas naŭ. Unu el ili ekflugis kontraŭ min, pli kaj pli grandiĝante. Tiu havis teruran... ne, ne! Tion mi ne povas diri. Mi klopodis fuĝi, ĉar mi pensis, ke ĝi elflugos; sed kiam ĝi kovris la tutan globon, ĝi malaperis. Poste venis li. Li ne parolis tiel, ke mi povu aŭdi vortojn. Li nur rigardis, kaj mi komprenis.

» — Do, vi revenis? Kial vi neglektis raporti dum tiom da tempo?

» Mi ne respondis. Li diris: “Kiu vi estas?” Mi ankaŭ tiam ne respondis, sed tio terure doloris al mi; kaj li insistis, do mi diris: “Hobito”.

» Poste li subite ŝajnis ekvidi min, kaj li priridis min. Estis kruele. Estis kvazaŭ pikiĝi per tranĉiloj. Mi baraktis. Sed li diris: “Atendu momenton! Baldaŭ ni renkontiĝos denove. Diru al Sarumano, ke tiu ĉi frandaĵo ne estos lia. Mi tuj sendos por ĝi. Ĉu vi komprenas? Diru ĝuste tion!”

» Poste li rikanis al mi. Mi sentis ke mi dispeciĝas. Ne, ne! Nenion plu mi povas diri. Mi nenion alian memoras.

— Rigardu min! — diris Gandalfo.

Grinĉjo rigardis al li rekte en la okulojn. La sorĉisto kroĉis momente lian rigardon en silento. Tiam lia vizaĝo iĝis pli milda, kaj spureto de rideto aperis. Li metis sian manon malpreme sur la kapon de Grinĉjo.

— En ordo! — li diris. — Diru nenion pli! Vi ne difektiĝis. En viaj okuloj mankas mensogemo laŭ mia antaŭtimo. Sed ne longe li parolis al vi. Stultulo, sed honesta stultulo vi restas, Peregrino Tjuko. Uloj pli saĝaj farus eventuale pli maltrafe en tia krizo. Sed atentu jenon! Vin savis, kaj ankaŭ ĉiujn viajn amikojn, favora sorto, kiel oni ĝin nomas. Vi ne povas kalkuli pri tio duafoje. Se li demandus al vi ĝuste tie kaj tiam, preskaŭ certe vi dirus ĉion el viaj scioj, pereigante nin ĉiujn. Sed li tro avidis. Li ne volis nur informojn: li volis vin rapide, tiel ke li povu trakti vin malrapide en la Malhela Turego. Ne tremegu! Se vi enmiksiĝis en la aferojn de sorĉistoj, vi devas esti preta pripensi tiajn aferojn. Sed ek! Mi pardonas vin. Estu konsolita! La aferoj ne elfalis tiel malbone, kiel eblis.

Li levis Grinĉjon milde kaj reportis lin al lia lito. Gaja sekvis, kaj sidiĝis apude.

— Kuŝu tie kaj ripozu, se vi povas, Grinĉjo! — diris Gandalfo. — Fidu min. Se vi denove sentos juki viajn manplatojn, sciigu min! Tiaj aferoj estas kuraceblaj. Sed ĉiuokaze, kara hobito, ne metu denove pecon da roko sub mian kubuton! Nun mi lasos vin du kune dum kelka tempo.

Tion dirinte Gandalfo reiris al la aliaj, kiuj plu staradis apud la ortanka ŝtono en ĝena meditado.

— Danĝero venis nokte, kiam malplej atendita, — li diris. — Ni apenaŭ eskapis!

— Kiel fartas la hobito Grinĉjo? — demandis Aragorno.

— Al mi ŝajnas, ke ĉio jam estos en ordo, — respondis Gandalfo. — Ne longe li estis tenata, kaj hobitoj posedas mirindan kapablon refortiĝi. La memoro, aŭ ties hororo, verŝajne velkos rapide. Eble tro rapide. Ĉu vi, Aragorno, prenu la ortankan ŝtonon por gardi? Ĝi estas tasko danĝera.

— Ja danĝera, sed ne al ĉiuj, — diris Aragorno. — Ekzistas iu, kiu rajtas pretendi ĝin. Ĉar tiu certe estas la palantiro de Ortanko el la trezorejo de Elendilo, tien metita de la reĝoj de Gondoro. Jam proksimiĝis mia horo. Mi prenos ĝin.

Gandalfo rigardis Aragornon kaj poste, surprizante la aliajn, levis la kovritan ŝtonon kaj riverencis ĝin prezentante.

— Ricevu ĝin, mastro! — li diris, — kiel garantiaĵon pri aliaj aferoj redonotaj. Sed se mi rajtas konsili al vi pri uzado de via propraĵo, ne uzu ĝin — ankoraŭ! Estu singarda!

— Ĉu mi agis haste aŭ malsingarde, atendante kaj prepariĝante dum tiom da longaj jaroj? — demandis Aragorno.

— Neniam ĝis nun. Do ne stumblu ĉe la vojfino, — respondis Gandalfo. — Sed almenaŭ tenu sekreta tiun ĉi aĵon. Vi kaj ĉiuj aliaj, kiuj staras ĉi tie! Antaŭ ĉio la hobito Peregrino ne sciu kie ĝi estas lokita. La mishumoro eble trafos lin denove. Ĉar ve! li mantuŝis kaj enrigardis ĝin, kio devis neniam okazi. Li devis ne tuŝi ĝin en Isengardo, kaj tie mi devis pli rapidi. Sed mia menso direktiĝis al Sarumano, kaj mi divenis la naturon de la ŝtono tro malfrue. Nur nun mi certiĝis pri ĝi.

— Jes, ne povas esti dubo, — diris Aragorno. — Finfine ni konas la ligon inter Isengardo kaj Mordoro, kaj kiel tiu funkciis. Multo estas klarigita.

— Strangajn potencojn havas niaj malamikoj, kaj strangajn malfortaĵojn! — diris Teodeno. — Sed delonge estas dirite: “ofte miso difektas mison”.

— Tio multfoje estis spertita, — diris Gandalfo. — Sed ĉi-foje ni estis strange bonŝancaj. Eble min savis de granda eraro tiu ĉi hobito. Mi pripensis, ĉu mi mem esploru tiun ŝtonon por eltrovi ties utilojn. Se mi farus tion, mi mem estus rivelita al li. Mi ne pretas por tia defio, se entute mi iam pretos. Sed eĉ se mi trovus la forton por min eligi, estus katastrofe, se li vidus min jam nun, ĝis venos la horo, kiam sekreteco ne plu helpos.

— Jam venis tiu horo laŭ mia opinio, — diris Aragorno.

— Ne ankoraŭ, — diris Gandalfo. — Restas mallonga periodo de dubo, kiun ni devas utiligi. Klare la Malamiko supozis, ke la ŝtono estas en Ortanko. Kial ne? Kaj ke sekve la hobito estas kaptito tie, devigita enrigardi la vitron, turmentate de Sarumano. Tiu malhela menso certe jam pleniĝis de la voĉo kaj vizaĝo de la hobito bonanticipe: eble necesos sufiĉe da tempo antaŭ ol li konstatos sian eraron. Ni devas kapti tiun tempon. Ni tro malhastis. Ni devas formoviĝi. La ĉirkaŭaĵo de Isengardo ne plu estas loko por restado. Mi tuj rajdos antaŭen kun Peregrino Tjuko. Estos por li pli bone ol kuŝi en la mallumo, dum aliaj dormas.

— Mi retenos Eomeron kaj dek rajdistojn, — diris la reĝo. — Ili rajdos kun mi matene. La ceteraj povos akompani Aragornon kaj rajdi tiel frue, kiel plaĉos al ili.

— Laŭ via plaĉo, — diris Gandalfo. — Sed hastu kiel eble plej rapide al la ŝirmo de la montetoj, al la Profundaĵo de Helmo!

Tiumomente kovris ilin ombro. La hela lunlumo ŝajnis abrupte forigita. Kelkaj rajdistoj ekkriis kaj kaŭris, tenante la brakojn super la kapoj, kvazaŭ por flankenturni baton de supre: blinda timego kaj morteca malvarmo inundis ilin. Kaŭrante ili rigardis supren. Grandega flugila figuro trapasis la lunon kvazaŭ nigra nubo. Ĝi giris kaj iris norden, flugante pli rapide ol ajna vento de Mez-Tero. Antaŭ ĝi la steloj velkis. Ĝi estis jam for.

Ili stariĝis rigidaj kiel ŝtonoj. Gandalfo rigardadis supren, kun la brakoj etenditaj suben malloze, la manoj pugnigitaj.

— Nazgulo! — li kriis. — Kuriero de Mordoro. La ŝtormo venas. La nazguloj jam trapasis la Grandan Riveron! Rajdu, rajdu! Ne atendu la tagiĝon! La rapiduloj ne atendu la lantulojn! Rajdu!

Li forsaltis, vokante Ombrofakson dum li kuris. Aragorno sekvis lin. Veninte al Grinĉjo, Gandalfo levis lin en brakojn.

— Vi akompanos min ĉi-foje, — li diris. — Ombrofakso montros al vi, kiel ĝi scias galopi. — Poste li kuris al sia dormloko. Ombrofakso jam staris tie. Ĵetinte la etan sakon, kiu estis lia sola pakaĵo, sur la ŝultrojn, la sorĉisto sursaltis la dorson de la ĉevalo. Aragorno levis Grinĉjon kaj metis lin en la brakumon de Gandalfo, volvitan per mantelo kaj lankovrilo.

1 ... 180 181 182 183 184 185 186 187 188 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)