Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 178 179 180 181 182 183 184 185 186 ... 322
Перейти на страницу:
Entoj elteraj, monte maljunaj, vaste vagantaj, akuotrinkemaj; ĉasule malsataj, infanoj-hobitoj, rida popolo, etaj estuloj,

ili daŭre amikos tiom longe, kiom renoviĝos la folioj. Fartu bone! Sed se vi aŭdos novaĵojn tie en via agrabla lando, en la Provinco, sendu al mi informon! Vi scias, kion mi celas: informo aŭ ekvido de la entedzinoj. Venu mem, se tio eblos!

— Ni tion faros! — diris Gaja kaj Grinĉjo kune, kaj ili forturniĝis rapide. Arbobarbo rigardis ilin kaj silentis kelkan tempon, skuante penseme sian kapon. Poste li sin turnis al Gandalfo.

— Do, Sarumano ne volis foriri, ĉu? — li diris. — Tion mi supozis. Lia koro tiel putras, kiel koro de nigra huorno. Tamen, se mi estus venkita kaj se estus detruitaj ĉiuj miaj arboj, mi ne elvenus, dum restus al mi unusola malhela kaŝtruo.

— Ne, — diris Gandalfo. — Sed vi ne komplotis kovri la tutan mondon per viaj arboj kaj sufoki ĉiujn aliajn vivantaĵojn. Sed jen vi havas, Sarumano restas por dorloti sian malamegon kaj teksi denove tiajn araneaĵojn, kiajn li povas. Li havas la ŝlosilon de Ortanko. Sed nepre oni ne permesu, ke li eskapu.

— Efektive, ne! Entoj tion aranĝos, — diris Arbobarbo. — Sarumano ne metos sian plandon for de la roko, sen mia permeso. Entoj lin priatentos.

— Bone! — diris Gandalfo. — Tion mi esperis. Nun mi povos iri kaj reveni al aliaj aferoj kun unu zorgo malpli. Sed vi devas esti singardaj. La akvoj jam malinundis. Ne sufiĉos nur postenigi sentinelojn ĉirkaŭ la turego, mi timas. Sendube estis elfositaj profundaj pasejoj sub Ortanko, kaj Sarumano esperas iri kaj reveni nerimarkite, post nelonge. Se vi entreprenos la taskon, mi petas vin enverŝi denove la akvojn kaj daŭrigi ĝis Isengardo estos stagna lago, aŭ vi eltrovos la elirejojn. Kiam ĉiuj subteraj lokoj estos dronintaj kaj la elirejoj blokitaj, tiam Sarumano devos resti supraetaĝe kaj trarigardi la fenestrojn.

— Fidu la entojn! — diris Arbobarbo. — Mi traserĉos la valon de kapo ĝis piedoj kaj rigardos sub ĉiun ŝtoneton. Arboj revenos por loĝi ĉi tie, arboj maljunaj, arboj sovaĝaj. Mi nomos ĝin Gardarbaro. Eĉ sciuro ne eniros tien sen mia scio. Fidu la entojn. Ĝis pasos sepoble tiom da jaroj, dum kiuj li turmentis nin, ni ne laciĝos pri la gardo.

11

La palantiro

La suno estis sinkanta malantaŭ la longan okcidentan branĉon de la montoj, kiam Gandalfo kaj liaj kunuloj, kaj la reĝo kun liaj rajdistoj, ekiris denove el Isengardo. Gandalfo sidigis Gajan malantaŭ si, kaj Aragorno Grinĉjon. Du reĝaj soldatoj antaŭeniris rajdante rapide kaj baldaŭ forpasis el la vido malsupre en la valon. La ceteraj sekvis facilpaŝe.

Entoj en solena vico staris statuece ĉe la pordego kun la longaj brakoj suprenlevitaj, sed ili eligis neniun sonon. Gaja kaj Grinĉjo retrorigardis, kiam ili jam trairis iom la serpentumitan vojon. Sunlumo ankoraŭ brilis sur la ĉielo, sed longaj ombroj etendiĝis super Isengardo: grizaj ruinoj jam falantaj en mallumon. Tie staris Arbobarbo sola nun, kiel malproksima stumpo de maljuna arbo: la hobitoj pensis pri la unua renkontiĝo, sur la sunumita breto ĉeborde de Fangorno.

Ili alvenis la pilastron de la Blanka Mano. La pilastro plu staris, sed la gravurita mano estis deĵetita kaj diserige frakasita. Ĝuste en la mezo de la vojo kuŝis la longa montrofingro, blanka en la krepusko, ĝia ruĝa ungo estis nigre malheliĝanta.

— La entoj priatentas ĉiujn detalojn! — diris Gandalfo. Ili rajdis plu, kaj la vespero profundiĝis en la valo.

— Ĉu ni rajdos tre longe hodiaŭ vespere, Gandalfo? — demandis Gaja post iom da tempo. — Mi ne scias, kiel vi sentas vin kun bagatela ĉifonulo pendanta malantaŭ vi; sed la ĉifonulo laciĝis kaj volonte ĉesos pendi kaj kuŝiĝos.

— Do tion vi aŭdis, ĉu? — diris Gandalfo. — Ne lasu, ke tio estigu rankoron! Estu dankema, ke vortoj pli longaj ne estis celitaj al vi. Li neniam antaŭe renkontis hobiton kaj ne sciis kiel vin alparoli. Sed li atentis vin. Se tio malkuspos vian fieron, mi povas diri, ke ĉi-momente vi kaj Grinĉjo pli okupas liajn pensojn ol ĉiuj ni aliaj. Kiuj vi estas; kiel vi venis tien, kaj kial; ĉu vi estis kaptitaj kaj, se jes, kiel vi eskapis kiam pereis ĉiuj orkoj — ĝuste tiaj problemetoj ĝenas la grandan menson de Sarumano. Rikano de li, Gajadoko, estas komplimento, se vi sentas vin honorita pro lia interesiĝo.

— Dankon! Sed pli honore estas pendi ee via vosto, Gandalfo. Ekzemple, en tiu situacio oni havas eblecon duan fojon starigi demandon. Ĉu ni rajdos longe ĉi-nokte?

Gandalfo ridis.

— Hobito plej nedampebla! Ĉiuj sorĉistoj devus zorgi pri unu-du hobitoj, kiuj instruu al ili la signifon de la vortoj kaj korektu ilin. Mi petas vian pardonon. Sed mi dediĉis penson eĉ al tiaj simplaj aferoj. Ni rajdos dum kelkaj horoj, malhaste, ĝis ni alvenos la finon de la valo. Morgaŭ ni devos rajdi pli rapide. Kiam ni venis, ni intencis iri rekte de Isengardo al la reĝa domo en Edoraso tra la ebenaĵo, rajdo kelktaga. Sed ni pripensis kaj ŝanĝis la planon. Kurieroj iris antaŭen al la Profundaĵo de Helmo, por averti, ke la reĝo revenos morgaŭ. De tie li rajdos kun multaj soldatoj al Dunharo laŭ vojetoj sur la montetoj. Ekde nun ne pli ol du aŭ tri samtempe rajtas iri malkaŝite tra la ebenaĵo, ĉu tage ĉu nokte, kiam tio estas evitebla.

— Aŭ neniom aŭ duobla porcio, jen via maniero! — diris Gaja. — Mi timas, ke mi rigardas ne pli malproksimen ol ĝis la hodiaŭa kuŝejo. Kie kaj kio estas la Profundaĵo de Helmo kaj ĉio cetera? Mi scias nenion pri tiu ĉi tereno.

— Do prefere lernu iom, se vi volas kompreni la okazaĵojn. Sed ne ĝuste nun, kaj ne per mi: premas min tro multaj pripensendaĵoj.

— En ordo, mi demandos al Paŝegulo apud la bivaka fajro: li estas malpli kaŝema. Sed pro kio tiu ĉi sekureco? Mi kredis, ke la batalon ni gajnis!

— Jes, ni venkis, sed nur en la unua batalo, kaj tio per si mem pligrandigas nian danĝeron. Ekzistis ia ligiteco inter Isengardo kaj Mordoro, kiun mi ĝis nun ne sondis. Kiel ili interŝanĝis informojn, mi ne tute certas; sed tion ili faris. La Okulo de Baraduro certe rigardas senpacience al la Sorĉista Valo, ŝajnas al mi, kaj al Rohano. Ju malpli ĝi vidas, des pli bone.

La vojo pasiĝis malrapide, serpentumante tra la valo. Jen pli fore, jen pli proksime, Iseno fluis sur sia ŝtonoza fundo. Nokto malsupreniris de la montaro. Ĉiuj nebuletoj jam malaperis. Blovis vento malvarma. La luno, jam kreske rondiĝanta, plenigis la orientan ĉielon per pala malvarma brileto. La ŝultroj de l’ montoj dekstre deklivis al la nudaj montetoj. Grize antaŭ ili apertiĝis la larĝa ebenaĵo.

Finfine ili haltis. Poste ili deflankiĝis postlasinte la ĉefvojon kaj denove iris laŭ la dolĉa supra herbaro. Irinte okcidenten post ĉirkaŭ unu mejlo ili alvenis valon. Tiu apertiĝis suden, retrokliniĝante al la deklivo de ronda Dol Barano, la lasta monto de la nordaj montaroj, verdsuba, kronita de eriko. La valflankoj hirtis je la pasintjara filiko, meze de kiu la strikte volvitaj printempofrondoj ekpuŝiĝis tra la dolĉaroma tero. Dornarbustoj kreskis dense sur la malaltaj teramasoj, kaj sub tiuj ili bivakis, proksimume du horojn antaŭ la mezo de la nokto. Ili ĉendis fajron en kavaĵo, inter la radikoj de diskreska kratago, arbece alta, tordita pro maljuneco sed ĉiumembre sana. Burĝonoj ŝveliĝis sur ĉiu branĉeta ekstremo.

Sentineloj estis postenigitaj, po du ĉiun vaĉperiodon. La aliaj, vespermanĝinte, volvis sin per manteloj kaj dormis. La hobitoj kuŝis en angulo senakompane sur amaso de malnova filiko. Gaja estis dormema, sed Grinĉjo nun ŝajnis strange senripoza. La filikoj krakis kaj siblis dum li tordiĝis kaj turniĝis.

— Kio estas al vi? — demandis Gaja. — Ĉu vi surkuŝas formikejon?

— Ne, — diris Grinĉjo, — sed mi ne estas komforta. Mi scivolas, kiom da tempo pasis de kiam mi lastfoje dormis en lito?

1 ... 178 179 180 181 182 183 184 185 186 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)