Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 183 184 185 186 187 188 189 190 191 ... 322
Перейти на страницу:

— Nur tiu, kiel ĝi nomiĝas, lembaso, sinjoro Frodo. Sufiĉa kvanto. Sed ĝi estas pli bona ol nenio, tre longe manĝebla. Tion mi ne supozis tamen, kiam mi la unuan fojon puŝis en ĝi denton, ke iam estontece mi ekdeziros alternativon. Sed nun mi ja: pecon da ordinara pano, kaj kruĉon — vere, duonkruĉon — da biero, tion mi volonte glutus. Mi trenis miajn kuirilojn la tutan vojon ekde nia lasta bivakaro, kaj kiom tio profitis? Nenio por krei fajron, unuavice, kaj nenio por kuiri, eĉ ne herbo!

Ili forturniĝis kaj descendis en ŝtonozan kavaĵon. La subiranta suno estis kaptita en nuboj, kaj nokto venis rapide. Ili dormis tiel bone kiel eblis en la malvarmo, laŭvice, en angulo inter grandaj seg-randaj pinakloj el vetertrivita roko; almenaŭ ili estis ŝirmataj kontraŭ la orienta vento.

— Ĉu vi denove vidis ilin, sinjoro Frodo? — demandis Sam, dum ili sidis rigidaj kaj frostaj, maĉante oblatojn da lembaso en la malvarma grizo de la frua mateno.

— Ne, — diris Frodo. — Mi aŭdis nenion kaj vidis nenion jam dum du noktoj.

— Ankaŭ mi ne, — diris Sam. — Grrr! Tiuj okuloj ja nervozigis min! Sed eble ni finfine forskuis lin, tiun mizeran kaŝiranton. Golumo! Mi havigos al li golumon en la gorĝo, se mi iam intermanigos lian kolon.

— Mi esperas, ke tio neniam necesos, — diris Frodo. — Mi ne scias, kiel li sekvis nin; sed povas esti ke li reperdis nin, kiel vi diras. En tiu ĉi seka dezerta lando ne povas esti, ke ni lasas multajn spurojn, ankaŭ ne multan odoron, eĉ por lia snufa nazo.

— Mi esperas, ke tia estas la afero, — diris Sam. — Mi volas, ke ni liberiĝu de li porĉiame!

— Ankaŭ mi, — diris Frodo, — sed ne li estas mia ĉefa ĝeno. Mi volas, ke ni liberiĝu de jenaj montetoj! Mi malamegas ilin. Mi sentas min nuda oriente, malhelpate ĉi tie kun nenio krom la mortaj plataĵoj inter mi kaj la jena Ombro. En ĝi estas Okulo. Ek al! Nepras, ke ni iel malsupreniru hodiaŭ.

Sed tiu tago pasadis, kaj kiam posttagmezo velke proksimiĝis al vespero, ili ankoraŭ grimpis laŭlonge de la firsto kaj trovis nenian elirvojon.

Kelkfoje en la silento de tiu dezerto ili ŝajne aŭdis mallaŭtajn bruetojn malantaŭe, ŝtoneton falantan, aŭ imagitan paŝon de frapantaj piedoj sur la rokaĵo. Sed se ili haltis kaj staris aŭskultante, ili nenion plu aŭdis, nenion krom la vento susuranta trans la randojn de la ŝtonoj; tamen eĉ tio memorigis al ili spiron mallaŭte siblantan inter akraj dentoj.

Dum tiu tuta tago la ekstera rando de Emin Muilo kurbiĝis iom-post-iom norden, dum ili penis antaŭen. Sur ĝia ekstremaĵo jam etendiĝis larĝa malorda plataĵo el striita kaj vetermodifita rokaĵo, kiun interrompis de tempo al tempo tranĉeosimilaj ravinetoj, kiuj deklivis apike suben al profundaj fendaĵoj sur la klifosurfaco. Por trovi vojon tra tiuj fendaĵoj, kiuj estiĝis ĉiam pli profundaj kaj pli oftaj, Frodo kaj Sam estis pelitaj maldekstren, tre fore de la rando, kaj ili ne rimarkis, ke dum pluraj mejloj ili iradas malrapide sed seninterrompe suben: la supraĵo de la klifo sinkadis al la nivelo de la suba tereno.

Finfine ili estis haltigitaj. La firsto pli abrupte kurbiĝis norden kaj estis tratranĉita de ravino pli profunda. Aliflanke ĝi denove baŭmis supren, tra multaj klaftoj unusalte: granda griza klifo minacis antaŭ ili, tranĉita apike suben kvazaŭ de tranĉila bato. Ili ne plu povis iri antaŭen kaj devis turniĝi okcidenten aŭ orienten. Sed okcidenten nur kondukis ilin al pli da peno kaj prokrasto, reen al la kerno de la montaro; orienten kondukis ilin al la ekstera krutegaĵo.

— Nenio alia eblas ol suben grimpi laŭ tiu ĉi ravineto, Sam, — diris Frodo. — Ni vidu ĝis kio ĝi kondukas!

— Ĝis malagrabla falebleco, mi vetas, — diris Sam.

La fendaĵo estis pli longa kaj pli profunda ol ĝi aspektis. Iom longe sube ili trovis plurajn torditajn kaj stumpajn arbojn, la unuajn kiujn ili jam de kelkaj tagoj vidis: plejparte torditajn betulojn, kun jen kaj jen abioj. Multaj estis mortintaj kaj skeletaj, ĝiskerne morditaj de la orientaj ventoj. Iam en epoko pli milda certe estis atentinda densejo en la ravino, sed nun post eble kvindek paŝoj la arboj ĉesis, kvankam malnovaj rompitaj stumpoj displuiĝis preskaŭ ĝis la rando de la klifo. La subo de la fendegaĵo, kiu kuŝis laŭlonge de rokfendeta ekstremaĵo, estis raspa pro rompitaj ŝtonoj kaj deklivis apike suben. Kiam ili finfine alvenis ĝian finon, Frodo kaŭris kaj kliniĝis antaŭen.

— Vidu! — li diris. — Ni certe malsupreniris longe, aŭ la klifo sinkis. Ĝi estas multe malpli alta ĉi tie ol antaŭe, kaj ĝi aspektas ankaŭ pli facila.

Sam surgenuiĝis apude kaj malvolonte rigardis trans la randon. Poste li ekrigardis supren al la baŭmanta klifego je ilia maldekstro.

— Ĉu pli facila? — li gruntis. — Nu, supozeble ĉiam pli facilas iri suben ol supren. Kiu ne scias flugi, tiu povas salti!

— Ĝi estus ankoraŭ longa salto, — diris Frodo. — Proksimume, nu... — li stariĝis momente, mezurante ĝin per la okuloj —...proksimume dek ok klaftojn, mi supozas. Ne pli.

— Kaj tio sufiĉas! — diris Sam. — Aĥ! Kiom mi malŝatas suben rigardi de sur altaĵo! Sed rigardado pli preferindas ol grimpado.

— Malgraŭ tio, — diris Frodo, — mi opinias, ke eblas grimpi suben ĉi tie; kaj mi opinias, ke ni devos provi. Vidu, la rokaĵo tre malsimilas tion, kio ĝi estis antaŭ kelkaj mejloj. Ĝi glitis kaj fendiĝis.

La ekstera surfaco ja ne plu estis tiel apika kaj iomete deklivis antaŭen. Ĝi aspektis kiel granda remparo aŭ marmuro, kies fundamento moviĝis, tiel ke ĝiaj tavoloj estis tute torditaj kaj malordigitaj, lasante grandajn fendojn kaj longajn oblikvajn randojn, kiuj kelkloke larĝis kiel ŝtupoj.

— Kaj se temas pri descendo, ni prefere provu tuj. Mallumiĝas frue. Ŝajnas al mi, ke venos ŝtormo.

La fumeca malklaro de la montoj oriente perdiĝis en nigro pli profunda, kiu jam etendiĝis per longaj brakoj okcidenten. Fora murmuro de tondro portiĝis sur la kreskanta venteto. Frodo snufis la aeron kaj rigardis dubeme al la ĉielo. Li zonis sian mantelon, striktigis la zonon kaj ĝustigis surdorse sian malpezan tornistron; poste li ekpaŝis al la rando.

— Mi intencas provi tion, — li diris.

— Tre bone! — diris Sam morne. — Sed mi iros la unua.

— ĉu vi? — diris Frodo. — Kio igis vin ŝanĝi vian opinion pri grimpado?

— Mian opinion mi ne ŝanĝis. Sed estas sagace meti pli malalten tiun, kiu pli probable forglitos. Mi ne volas fali sur vin kaj forbati vin — ne sagace estus mortigi du per unu falo.

Antaŭ ol Frodo povis malhelpi lin, li sidiĝis, svingis la krurojn trans la randon, kaj turnis sin, serĉante per palpetado piedapogon. Dubinde, ĉu li iam faris neekscitite ion pli kuraĝan, aŭ pli malsaĝan.

— Ne, ne! Sam, olda azeno! — diris Frodo. — Vi certe mortigos vin, transirante tiel, ne rigardante eĉ por vidi kien celi. Revenu! — Li kaptis Samon sub la akseloj kaj denove tiris lin supren. — Nun atendu iom kaj paciencu! — li diris. Poste li kuŝiĝis sur la teron, kliniĝante antaŭen kaj rigardante suben; sed la lumo ŝajnis rapide velkanta, kvankam la suno ankoraŭ ne subiris. — Al mi ŝajnas, ke tion ni povus kapabli. Ĉiuokaze mi povus; kaj ankaŭ vi povus, se vi malpanikiĝus kaj zorge sekvus min.

— Mi ne scias, kiel vi povas tiom certi, — diris Sam. — Ha! Per tiu ĉi lumo vi ne povas vidi ĝis la fundo. Kio se vi alvenos lokon, kie nenien meteblas la manoj aŭ piedoj?

— Mi regrimpu supozeble, — diris Frodo.

— Facile direbla, — kontraŭdiris Sam. — Prefere atendi la matenon kaj pli da lumo.

— Ne! Ne, se tion mi povas, — diris Frodo kun subita stranga emfazego. — Mi domaĝas ĉiun horon, ĉiun minuton. Mi subeniros provi. Ne sekvu ĝis mi revenos aŭ alkrios!

Kroĉante sin al la ŝtona rando de la klifo per siaj fingroj, li malabrupte subenigis sin ĝis, kiam liaj brakoj estis preskaŭ plene elstreĉitaj, liaj piedfingroj trovis breteton.

1 ... 183 184 185 186 187 188 189 190 191 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)