Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 175 176 177 178 179 180 181 182 183 ... 322
Перейти на страницу:

— Ankaŭ mi supreniros, — diris la reĝo. — Mi estas maljuna kaj ne plu timas ajnan danĝeron. Mi deziras alparoli tiun malamikon, kiu tiom mistraktis min. Eomero akompanos min kaj certigos, ke miaj maljunaj piedoj ne stumblu.

— Laŭ via plaĉo, — diris Gandalfo. — Aragorno akompanos min.

La aliaj atendu min sube de la ŝtuparo. Ili aŭdos kaj vidos sufiĉe, se io aŭdindos aŭ vidindos.

— Ne! — diris Gimlio. — Legolaso kaj mi deziras vidi de pli proksime. Nur ni reprezentas ĉi tie niajn popolojn. Ankaŭ ni venos malantaŭe.

— Do venu! — diris Gandalfo kaj supreniris la ŝtuparon, kaj Teodeno iris kune.

La rajdistoj de Rohano sidis maltrankvile sur siaj ĉevaloj ambaŭflanke de l’ ŝtuparo kaj morne rigardis la turegon, timante anticipe pri la sorto de sia mastro. Gaja kaj Grinĉjo sidis sur la ŝtupo plej malsupra, sentante sin tute negravaj kaj malsekuraj.

— Duona kota mejlo de ĉi tie ĝis la pordo! — murmuris Grinĉjo. — Se nur mi povus forŝteliĝi nerimarkite al la gardistejo! Kial ni alvenis? Oni ne volas nin.

Gandalfo staris antaŭ la pordo de Ortanko kaj batis ĝin per sia bastono. Ĝi resonoris kavece.

— Sarumano, Sarumano! — Gandalfo kriis per laŭte ordona voĉo. — Elvenu Sarumano!

Dum kelka tempo mankis respondo. Finfine malbariĝis la fenestro super la pordo, sed neniu figuro estis videbla ĉe ties malhela truo.

— Kiu estas? — diris voĉo. — Kion vi volas? Teodeno tremeris.

— Tiun voĉon mi konas, — li diris, — kaj mi malbenas la tagon, kiam mi la unuan fojon aŭskultis ĝin.

— Iru alvoki Sarumanon, tial ke vi iĝis ties lakeo, Grimo Vermlango! — diris Gandalfo. — Kaj ne malŝparu nian tempon!

La fenestro fermiĝis. Ili atendis. Subite ekparolis alia voĉo, malalta kaj melodia, ties sono mem envulta. Kiuj aŭskultis malsingarde tiun voĉon, tiuj malofte povis raporti la vortojn aŭskultitajn; kaj se jes, ili miris, ĉar malmulte da potenco restis en ili. Pleje oni memoris nur, ke estis agrable aŭskulti la parolantan voĉon, ĉio dirita ŝajnis saĝa kaj racia, kaj vekiĝis onia deziro laŭ tuja konsentemo ŝajni mem saĝaj. Kiam parolis aliaj, tiuj ŝajnis kontraste akraj kaj krudaj; kaj se oni kontraŭdiris la voĉon, kolero ĉendiĝis en la koroj de la envultitoj. Ĉe iuj la envulto daŭris nur dum parolis al ili la voĉo, kaj kiam ĝi alparolis aliulon, ili ridetis, kiel ridetas homoj, kiuj travidas trukon de ĵonglisto, dum aliaj gapas pro ĝi. Ĉe multaj la nura sono de la voĉo sufiĉis por sorĉi ilin; sed ĉe tiuj, kiujn ĝi venkis, la sorĉo daŭris kiam ili estis malproksimaj, kaj ĉiam ili aŭdis la flustradon kaj instigadon de tiu mallaŭta voĉo. Sed neniuj estis netuŝitaj; neniuj rifuzis sen streĉo de menso kaj volo ties pledojn kaj ordonojn, dum la mastro regis ĝin.

— Nu? — ĝi nun diris mildademande. — Kial necesas al vi perturbi mian ripozon? Ĉu vi tute ne lasos min trankvila dumtage aŭ nokte? — Ĝia tono estis kvazaŭ de bonfarema koro ĝenita de vundoj nemerititaj.

Ili suprenrigardis surprizite, ĉar ili aŭdis neniun sonon de lia alveno; kaj ili ekvidis figuron, kiu staris ĉe la barilo kaj rigardis al ili: maljunulo volvita en mantelego kies koloro estis malfacile konstatebla, ĉar ĝi ŝanĝiĝis se ili movis siajn okulojn aŭ se li ekmoviĝis. Lia vizaĝo estis longa, kun alta frunto, li havis okulojn profundajn kaj ombrecajn, malfacile sondeblajn, kvankam ties nuna esprimo estis serioza, bonkora kaj iom laca. Liaj haroj kaj barbo estis blankaj, sed eroj nigraj ankoraŭ montriĝis ĉirkaŭ liaj lipoj kaj oreloj.

— Similas, kaj tamen malsimilas, — murmuris Gimlio.

— Tamen vidu, — diris la mallaŭta voĉo. — Almenaŭ du el vi mi konas laŭnome. Gandalfon mi tro bone konas por multe esperi, ke ĉi tie li serĉas helpon aŭ konsilon. Sed vi, Teodeno, Mastro de lando Rohano, estas distingita per viaj nobelaj blazonoj, kaj eĉ pli per la honorinda aspekto de la domo Eorla. Ho, inda filo de Tengelo la Trioble Fama! Kial vi ne venis pli frue, kaj kiel amiko? Multe mi deziris vidi vin, plej potencan reĝon en la okcidento, kaj precipe dum la lastaj jaroj por savi vin de la nesaĝaj kaj misaj konsiloj vin afliktintaj! Ĉu jam tro malfrue? Malgraŭ la vundoj al mi kaŭzitaj, kiujn la homoj de Rohano, ve! partoprenis, mi tamen volas savi vin kaj vin protekti de la ruino, kiu neeviteble proksimiĝas, se vi plu rajdos laŭ la vojo, kiun vi entreprenis. Efektive jam nur mi kapablas helpi vin.

Teodeno malfermis sian buŝon, kvazaŭ ekparolonte, sed nenion li diris. Li supren rigardis al la vizaĝo de Sarumano kies malhelaj solenaj okuloj turniĝis suben al li, poste al Gandalfo, kaj li ŝajnis heziti. Gandalfo donis nenian signon, sed staris ŝtone silenta kvazaŭ iu, kiu atendas pacience alvokon ankoraŭ ne okazintan. La rajdistoj komence ekmoviĝis, aprobe murmurante pri la vortoj de Sarumano; kaj poste ili silentis kiel homoj sorĉitaj. Al ili ŝajnis, ke Gandalfo neniam alparolis tiel konvene kaj inde ilian mastron. Krudaj kaj orgojlaj nun ŝajnis liaj traktadoj kun Teodeno. Kaj sur iliajn korojn rampis ombro, timo pri iu granda danĝero: finiĝo de Markio en mallumo, al kiu pelas ilin Gandalfo, dum Sarumano staras apud pordo eskapa, tenante ĝin duonaperta tiel ke lumradio trapasas. Estiĝis peza silento.

Estis la gnomo Gimlio, kiu subite interrompis:

— La vortoj de tiu sorĉisto staras kap-al-piede, — li graŭlis, premtenante la tenilon de sia hakilo. — En la lingvo de Ortanko helpo signifas ruinon, kaj savado signifas mortigadon, tio estas evidenta. Sed ni venis ĉi tien ne por peti almozon.

— Silentu! — diris Sarumano, kaj dum momenteto lia voĉo estis malpli miela, kaj lumo ekflagris en liaj okuloj kaj malaperis. — Mi ankoraŭ ne volas alparoli vin, Gimlio, filo de Gloino. Malproksima estas via hejmo kaj malmulte koncernas vin la problemoj de tiu ĉi lando. Sed ne laŭ propra intenco vi enmiksiĝis en ili, kaj sekve mi ne kulpigos tiun rolon, kiun vi ludis — brave, mi tute ne dubas. Sed mi petas vin, permesu, ke mi unue interparolu kun la Reĝo de Rohano, mia najbaro, mia iama amiko.

» Kion vi volas diri, Reĝo Teodeno? Ĉu vi volas akcepti pacon kun mi kaj la tutan helpon, kiun miaj konoj, bazitaj sur longaj jaroj, kapablas alporti? Ĉu ni kune konsiliĝu kontraŭ misaj tagoj, kaj riparu niajn ofendojn tiel bonkore, ke niaj posedaĵoj ekfloru eĉ pli bele ol antaŭe?

Ankoraŭ ne respondis Teodeno. Ĉu li luktis kontraŭ kolero aŭ dubo, povis diri neniu. Eomero parolis.

— Mastro, aŭdu min! — li diris. — Nun ni spertas la danĝeron, pri kiu ni estis avertitaj. Ĉu ni elrajdis al venko nur por fine stari konsternitaj pro maljuna mensogulo kun mielo sur la forka lango? Tiel parolus kaptota lupo al la dogoj, se ĝi kapablus. Kian helpon li povas havigi al vi, verdire? Nur eskapi el sia plago li deziras. Sed ĉu vi interparolu kun tiu ĉi peristo de perfido kaj murdo? Rememoru Teodredon ĉe la Travadejoj kaj la tombon de Hamo en la Profundaĵo de Helmo!

— Se paroli pri langoj venenaj, kion ni diru pri la via, juna serpento? — diris Sarumano, kaj ekflagro de lia kolero estis jam klare videbla. — Sed vidu, Eomero, filo de Eomundo! — li denove daŭrigis per sia mallaŭta voĉo. — Al ĉiu ties rolo. Via rolo estas armita braveco, kaj tiel vi akiras grandan honoron. Mortigu tiujn, kiujn via mastro nomas malamikoj, kaj estu kontenta. Ne intermiksiĝu en politikon, kiun vi ne komprenas. Sed eble, se vi iĝos reĝo, vi konstatos, ke tiu devas tre zorge elekti siajn amikojn. La amikecon de Sarumano kaj la potencon de Ortanko oni ne povas facilanime ĵeti flanken, negrave kiaj plendmotivoj eble kuŝas malantaŭe. Vi venkis en batalo, ne en milito — kaj nur per helpo, pri kiu vi ne povas kalkuli alian fojon. Vi eble trovos la Ombron de l’ Arbaro poste ĉe via propra pordo: ĝi estas kaprica kaj sensenca kaj ne amas la homaron.

» Sed, mastro de Rohano, ĉu oni nomu min murdinto pro tio, ke kuraĝuloj mortis dumbatale? Se vi ekmilitos, senbezone ĉar tion mi ne deziras, homoj estos mortigitaj. Sed se mi estas pro tio murdisto, tiuokaze la tuta domanaro de Eorlo estas murdmakulita: ĉar tiu ofte militis, kaj atakis multajn defiintojn. Tamen kun iuj ili poste paciĝis, ne malpli valore tial ke ĝi estis politika. Mi diras, Reĝo Teodeno: ĉu ni paciĝu kaj amikiĝu, vi kaj mi? Tion ni rajtas ordoni.

1 ... 175 176 177 178 179 180 181 182 183 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)