Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 176 177 178 179 180 181 182 183 184 ... 322
Перейти на страницу:

— Ni havos pacon, — diris Teodeno finfine, malklare kaj pene. Pluraj rajdistoj ĝoje ekkriis. Teodeno levis sian manon. — Jes, ni havos pacon, — li diris jam klarvoĉe, — ni havos pacon, kiam vi kaj ĉiuj viaj faraĵoj estos pereintaj, kiel ankaŭ la faraĵoj de via malhela mastro, al kiu vi volas liveri nin. Vi estas mensogulo, Sarumano, kaj koruptanto de la homaj koroj. Vi etendas al mi vian manon kaj mi perceptas nur fingron el la krifaro de Mordoro. Kruela kaj malvarma! Eĉ se via milito kontraŭ min estus justa — kia ĝi ne estis, ĉar eĉ se vi estus dekoble pli saĝa, vi ne rajtus regi min kaj la miajn por via propra profito, kiel vi deziris — eĉ tiam, kion vi dirus pri viaj torĉoj en Ŭestfaldo kaj la infanoj morte kuŝantaj tie? Kaj oni dishakis la korpon de Hamo antaŭ la pordego de Kornburgo post kiam li estis mortinta. Kiam vi, pendos de pendumilo ĉe via fenestro por distri la proprajn korvojn, mi havos pacon kun vi kaj kun Ortanko. Tiom pri la domanaro de Eorlo. Malpli granda filo de grandaj prapatroj mi estas, sed al mi ne necesas leki viajn fingrojn. Turnu vin aliterenen. Sed mi timas, ke via voĉo perdis sian ĉarmon.

La rajdistoj gapis supren al Teodeno kvazaŭ homoj abrupte elrevigitaj. Malglata kiel la voĉo de maljuna korako sonis en iliaj oreloj la voĉo de ilia mastro post la muziko de Sarumano. Sed Sarumano dum kelka tempo estis tordita de kolero. Li apogis sin trans la barilon, kvazaŭ li volus bati la reĝon per sia bastono. Al iuj subite ŝajnis, ke ili vidas serpenton streĉantan sin por frapmordi.

— Pendumiloj kaj korvoj! — li siblis, kaj ili ektremis pro la hida ŝanĝiĝo. — Kadukulo! Kio estas la domaro de Eorlo, se ne pajlotegmenta stokejo, kie banditoj drinkas en la stinkaĉo kaj iliaj bubaĉoj rampaĉas sur la planko inter la hundoj? Tro longe ili mem eskapis pendumilon. Sed venas la maŝnodo, malrapide tirota, strikta kaj dura en la fino. Pendumiĝu, se vi volas! — Nun lia voĉo ŝanĝiĝis, dum li malrapide reregis sin. — Mi ne scias, kial mi paciencis paroli al vi. Ĉar vin mi ne bezonas, ankaŭ ne vian etan bandon da galopuloj tiel rapide fuĝantaj kiel antaŭenirantaj, ĉevalmastro Teodeno. Antaŭlonge mi proponis al vi staton, kiun vi ne meritas, nek spiritas. Mi jam denove proponis al vi tion, tiel ke tiuj, kiujn vi trompis, povu klare vidi la elekton inter la vojoj. Vi havigis al mi fanfaronojn kaj insultojn. Estu tiel. Reiru al viaj kabanoj.

» Sed vi, Gandalfo! Almenaŭ pri vi mi malĝojas, simpatiante vian honton. Riel povas esti, ke vi toleras tian societon? Ĉar vi estas fiera, Gandalfo, kaj ne senkiale, ĉar vi havas menson noblan kaj okulojn, kiuj rigardas tiel profunden kiel foren. Eĉ nun vi ne atentos miajn konsilojn, ĉu?

Gandalfo ekmoviĝis kaj rigardis supren.

— Ĉu vi volas diri ion, kion vi ne diris dum nia pli frua renkontiĝo? — li demandis. — Aŭ eble vi volas maldiri ion?

— Ĉu maldiri? — Sarumano paŭzis kaj meditis, kvazaŭ konfuzite. — Ĉu maldiri? Mi klopodis konsili vin viaprofite, sed vi apenaŭ aŭskultis. Vi estas fiera kaj ne ŝatas konsilojn, ĉar vi ja havas stokon da propra saĝo. Sed tiuokaze vi eraris, laŭ mia opinio, intence miskomprenante miajn celojn. Mi timas, ke pro mia entuziasmo persvadi vin, mi perdis paciencon. Kaj vere mi tion bedaŭras. Ĉar mi sentis al vi nenian malbonvolon; kaj eĉ nun mi neniel sentas tion, malgraŭ tio, ke vi revenas al mi en societo de perfortuloj kaj malkleruloj. Kial senti tion? ĉu ni ne estas ambaŭ membroj de grava kaj antikva ordeno, tre elstara en Mez-Tero? Nia amikeco same profitus al ni ambaŭ. Multon ni povus ankoraŭ atingi kune por kuraci la malordaĵojn de la mondo. Ni komprenu unu la alian kaj forigu el la pensoj jenajn malpli gravajn personojn. Ili atendu niajn decidojn! Por la komuna bono mi pretas rebonigi la pasintecon kaj akcepti vin. Ĉu vi ne volas interkonsiliĝi kun mi? Ĉu vi ne venu supren?

Tiom granda estis la potenco, uzita de Saramano dum tiu ĉi lasta provo, ke neniu staranto en aŭdodistanco estis neemociita. Sed nun la envulto estis tute alia. Oni aŭdis admonon de bonkora reĝo al erarinta sed multe amata ministro. Sed oni estis forfermitaj, aŭskultante de malantaŭ pordo vortojn ne direktitajn al ili: misedukitaj infanoj aŭ stultaj servistoj subaŭskultantaj la malfacile kompreneblajn interparolojn de siaj superuloj, kaj scivolantaj kiel tiuj efikos al ilia sorto. El pli alta modlilo estis tiuj du: respektindaj kaj saĝaj. Neeviteble ili kreus aliancon. Gandalfo certe supreniros en la turegon por diskuti aferojn profundajn kaj eksterkomprenajn en la altaj ĉambroj de Ortanko. La pordo estos fermita, kaj oni lasos ilin ekstere, forsenditajn por atendi taskojn aŭ punojn. Eĉ en la menso de Teodeno formiĝis tiu penso kiel ombro de dubo: “Li perfidos nin; li iros — ni estos perditaj”.

Tiam Gandalfo ridis. Malaperis la fantazio kvazaŭ fumblovaĵo.

— Sarumano, Sarumano! — diris Gandalfo ankoraŭ ridante. — Sarumano, vi maltrafis vian vivovojon. Vi devus esti reĝa pajaco perlaboranta vian panon, kaj ankaŭ vipobatojn, per mokimitado de liaj konsilistoj. Ha nu! — li paŭzis, regante sian amuziĝon. — Ĉu kompreni unu la alian? Mi timas, ke mi estas ekster via komprenivo. Sed vin, Sarumano, mi eĉ tro bone nun komprenas. Mi, pli klare ol vi supozas, mernoras viajn argumentojn kaj viajn farojn. Kiam mi lastfoje vizitis vin, vi estis provoso de Mordoro, kaj tien mi estis sendota. Vidu, tiu gasto kiu eskapis de la tegmento, pensos dufoje antaŭ ol reeniri tra la pordo. Ne, al mi ŝajnas, ke mi ne supreniru. Sed aŭskultu, Sarumano, la lastan fojon! Ĉu vi ne volas veni ĉi tien? Isengardo pruviĝis malpli fortika ol kredis ĝin viaj espero kaj fantazio. Eble tiel estos pri aliaj aferoj, kiujn vi ankoraŭ fidas. Ĉu ne estus bone forlasi ĝin por kelka tempo? Turniĝi al novaj aferoj, eble? Pensu bone, Sarumano! Ĉu vi ne volas veni suben?

Ombro trapasis la vizaĝon de Sarumano; poste ĝi morte blankiĝis. Antaŭ ol li povis tion kaŝi, oni vidis malantaŭ la angormasko menson duboplenan, malŝatantan resti kaj timantan forlasi sian rifuĝejon. Dum sekundo li hezitis, kaj neniu spiris. Poste li parolis, kaj lia voĉo estis kriĉa kaj malvarma, fiero kaj malamego ekregis lin.

— Ĉu mi venu suben? — li mokis. — Ĉu homo senarmila descendas por paroli kun rabistoj en plena aero? Mi povas aŭdi vin sufiĉe bone de ĉi tie. Stultulo mi ne estas, kaj mi ne fidas vin, Gandalfo! Tiuj ne staras malkaŝe sur mia ŝtuparo, sed mi scias, kie embuskas la sovaĝaj arbardemonoj sub via komando.

— Perfiduloj ĉiam malfidemas, — respondis Gandalfo lace. — Sed pri via haŭto ne necesas al vi timi. Mi ne deziras mortigi aŭ difekti vin, kiel vi scius, se vi vere komprenus min. Kaj mi kapablas protekti vin. Mi proponas al vi lastan ŝancon. Vi rajtos forlasi Ortankon libere, se vi tion elektos.

— Tio sonas bele, — rikanis Sarumano. — Tute laŭ la maniero de Gandalfo la Griza: tiel degna kaj treege bonkora. Mi ne dubas, ke vi trovus Ortankon ampleksa kaj mian foriron oportuna. Sed kial mi volu foriri? Kaj kion signifas ĉe vi “libera”? Ekzistas kondiĉoj, mi supozas.

— Kialojn por foriro vi povas vidi tra viaj fenestroj, — respondis Gandalfo. — Aliaj venos al vi en la kapon. Viaj servistoj estas detruitaj kaj dispelitaj; viajn najbarojn vi igis malamikaj; kaj vi trompis vian novan mastron, aŭ provis tion fari. Kiam lia okulo turniĝos ĉi tien, ĝi estos ruĝa okulo de kolero. Sed kiam mi diras “libera”, mi celas diri “libera”: libera el ĉenoj aŭ ordonoj: iru kien vi volas, Sarumano, eĉ al Mordoro, se tion vi deziras. Sed unue vi cedos al mi la ŝlosilon de Ortanko kaj vian bastonon. Ili estos garantiaĵoj por via konduto, redonotaj pli poste, se vi meritos ilin.

La vizaĝo de Sarumano griziĝis, tordiĝis pro kolerego, kaj ruĝa lumo ĉendiĝis en liaj okuloj. Li ridis sovaĝe.

— Pli poste! — li kriis, kaj lia voĉo altiĝis kriĉe. — Pli poste! Jes, kiam vi havos ankaŭ la ŝlosilojn de Baraduro mem, mi supozas; kaj la kronojn de sep reĝoj, kaj la bastonojn de la Kvin Sorĉistoj, kaj aĉetos por vi paron da botoj multe pli grandaj ol tiuj, kiujn vi portas nun. Jen plano modesta. Apenaŭ plano, por kiu necesas mia helpo! Mi havas aliajn farotaĵojn. Ne estu stultulo. Se vi volas trakti kun mi dum vi havas okazon, foriru kaj revenu malebria! Kaj lasu malantaŭe tiujn gorĝotranĉulojn kaj bagatelajn ĉifonulojn, kiuj pendas ĉe via vosto! Bonan tagon! — li sin turnis kaj forlasis la balkonon.

1 ... 176 177 178 179 180 181 182 183 184 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)