Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 174 175 176 177 178 179 180 181 182 ... 322
Перейти на страницу:

» — Nu, li eniris, — li diris reveninte. — Mi vidis lin rampi laŭ la ŝtupoj supren kvazaŭ tramalseka rato. Ankoraŭ restas iu en la turego: mano etendiĝis kaj entrenis lin. Do tie li troviĝas, kaj mi esperas, ke la bonvenigo plaĉos al li. Nun mi devas iri purigi min de la ŝlimo. Mi estos fore ĉe la norda flanko, se iu deziros alparoli min. Ĉi tie ne troviĝas pura akvo taŭga por enta trinkaĵo aŭ sinbanado. Do junuloj, mi petas vin du gvati ĉe la pordo atende la venontojn. Ili inkluzivos la Mastron de l’ Kampoj Rohanaj, atentu! Vi devos bonvenigi lin tiel taŭge kiel vi scipovas: lia sekvantaro travivis grandan batalon kontraŭ la orkoj. Eble vi scias la ĝustan homan vortformon por tia reĝo pli bone ol entoj. Dum mia vivo estis multaj reĝoj en la verdaj kampoj, kaj mi neniam lernis ties parolon aŭ ties nomojn. Ili deziros homnutraĵon kaj pri tio vi ĉion scias laŭ mia supozo. Do trovu tion, kio taŭgas kiel reĝa manĝaĵo, se vi povos. — Kaj tie finiĝis la historio. Tamen mi ŝatus scii, kiu estas tiu Vermlango. Ĉu li vere estis konsilanto de la reĝo?

— Tio li estis, — diris Aragorno; — kaj ankaŭ spiono kaj servisto de Sarumano en Rohano. La sorto ne traktis lin pli favore ol li meritis. Ekvidi la ruinon de ĉio, kion li supozis tiel fortika kaj admirinda, estis verŝajne puno sufiĉa. Sed mi timas, ke atendas lin io eĉ pli malbona.

— Jes, mi ne supozas, ke Arbobarbo sendis lin al Ortanko pro bonkoreco, — diris Gaja. — Li ŝajnis iom severe ĝojigita de la afero, kaj private ridis, kiam li iris sin bani kaj trinki. Post tio ni estis tre okupataj, esplorante la rubojn kaj ĉirkaŭpalpe serĉante. Ni trovis dutri konservejojn en diversaj apudaj lokoj, super la nivelo de l’ inundo. Sed Arbobarbo alsendis kelkajn entojn, kaj ili forportis sufiĉe multajn varojn.

» — Ni bezonas homnutraĵon por dudek kvin, — la entoj diris, do vi konstatas, ke iu zorge nombris vian aron antaŭ via alveno. Evidente via triopo laŭ la intenco devis akompani la gravulojn. Sed tie vi ne fartus pli bone. Ni retenis tiom bonkvalitajn, kiom ni sendis, mi promesas al vi. Eĉ pli bone, ni sendis neniom da trinkaĵo.

» — Kio pri trinkaĵoj? — mi diris al la entoj.

» — Troviĝas isena akvo, — ili diris, — kaj tio sufiĉas al entoj kaj homoj. — Sed espereble la entoj disponis tempon por brasi siajn pociojn el la montetaj fontoj, kaj ni vidos bukliĝi la barbon de Gandalfo, kiam li revenos. Post foriro de la entoj ni sentis nin lacaj kaj malsataj. Sed ni ne grumblis — niaj laboroj estis taŭge kompensitaj. Pro nia serĉado por homnutraĵo Grinĉjo malkovris la plej valoran el ĉiuj forĵetaĵoj, tiujn barelojn de Kornblovulo. “Pip-herbo plibonas postmanĝe”, — diris Grinĉjo; tiel okazis la situacio.

— Mi jam perfekte komprenas ĉion, — diris Gimlio.

— Ĉion kun unu escepto, — diris Aragorno: — folioj el Sud-kvarono en Isengardo. Ju pli mi pripensas tion, des pli stranga mi trovas ĝin. Mi neniam antaŭe estis en Isengardo, sed mi vojaĝis en tiu ĉi lando, kaj mi bone konas la vakajn landojn kuŝantajn inter Rohano kaj la Provinco. Nek varoj nek personoj trapasis tiun regionon dum multaj longaj jaroj, ne malkaŝe. Sarumano sekrete traktis kun iu en la Provinco, konjekteble. Vermlangoj estas troveblaj en aliaj domoj krom tiu de la reĝo. Ĉu sur la bareloj estis dato?

— Jes, — diris Grinĉjo. — Tio estis rikoltaĵo de la jaro 1417, nome la pasinta jaro; ne, la jaro antaŭpasinta kompreneble jam: bona jaro.

— Aĥ do, jam finiĝis kia ajn misaĵo okazinta, espereble; aŭ ĉiuokaze ĝi estas aktuale ekster nia atingo, — diris Aragorno. — Tamen mi opinias, ke mi mencios tion al Gandalfo, eĉ se ĝi ŝajnas bagatelo inter liaj gravaj aferoj.

— Mi scivolas, kion li faras, — diris Gaja. — La posttagmezo progresas. Ni iru ĉirkaŭesplori! Vi povas jam eniri Isengardon ĉiuokaze, Paŝegulo, se tion vi volas. Sed ĝi estas vidaĵo ne tre gaja.

10

La voĉo de Sarumano

Ili trapasis la ruinigitan tunelon kaj staris sur ŝtonamaseto rigardante la malhelan rokon de Ortanko kaj ties multajn fenestrojn, ankoraŭ minacan en la dezerto ĉirkaŭanta ĝin. La akvo jam preskaŭ tute foriĝis. Ie-tie restis mornaj flakoj kovritaj de skorio kaj rompitaĵo; sed la plejparto de la larĝa cirklo estis denove nuda, sovaĝejo de ŝlimo kaj faligita rokaĵo, variolmarkita de nigrigitaj truoj kaj trapunktita de stangoj kaj pilastroj ebriece kliniĝantaj ien kaj tien. Rande de l’ frakasita bovlo kuŝis grandaj deklivoj kaj amasiĝoj kiel rulŝtonetoj alpuŝitaj de ŝtormego; kaj malantaŭ ili la verda implikita valo etendiĝis en la longan ravinon inter la malhelaj brakoj de l’ montaro. Trans la dezertejo ili vidis rajdantojn, kiuj serĉis vojon; tiuj venis de la norda flanko, kaj ili jam proksimiĝis al Ortanko.

— Jen Gandalfo, Teodeno kaj ties homoj! — diris Legolaso. — Ni iru renkonti ilin!

— Marŝu singarde! — diris Gaja. — Troviĝas lozaj slaboj, kiuj eble kliniĝos kaj subenĵetos vin en puton, se vi ne zorgemos.

Ili laŭiris la restaĵon de la vojo de la pordoj ĝis Ortanko, marŝante malrapide, ĉar la slaboj estis fendetitaj kaj ŝlimaj. La rajdantoj, vidante ilian proksimiĝon, haltis en ombro de la rokego kaj atendis ilin. Gandalfo rajdis antaŭen por renkonti ilin.

— Nu, Arbobarbo kaj mi havis kelkajn interesajn diskutojn kaj pretigis iujn planojn, — li diris; — kaj ni ĉiuj ĝuis iom da tre necesa ripozo. Nun ni jam devas pluiri. Mi esperas, ke vi, kunuloj, ankaŭ ĉiuj ripozis kaj freŝigis vin?

— Ni tion faris, — diris Gaja. — Sed niaj diskutoj komenciĝis kaj finiĝis en fumo. Tamen ni sentas nin malpli mishumoraj pri Sarumano ol pli frue.

— Ĉu vere? — diris Gandalfo. — Nu, tion ne sentas mi. Nun plenumendas lasta tasko de mi antaŭ ol mi foriros: mi devas adiaŭe viziti Sarumanon. Danĝere, kaj verŝajne senutile; sed estas farende. Kiu el vi volas, tiu rajtas akompani min — sed gardu vin! Kaj ne ŝercu! Por tio la tempo ne oportunas.

— Mi venos, — diris Gimlio. — Mi volas vidi lin kaj sciiĝi, ĉu li aspektas kiel vi.

— Kaj kiel vi tion ekscios, mastro Gnomo? — demandis Gandalfo. — Sarumano kapablus aspekti kiel mi antaŭ viaj okuloj, se tio konvenus al lia celo rilate vin. Kaj ĉu vi estas jam sufiĉe saĝa por konstati ĉiujn liajn strasaĵojn? Nu, ni vidos, eble. Li eble hezitos montri sin antaŭ tiom da malsimilaj okuloj samtempe. Sed mi ordonis, ke ĉiuj entoj ekstervidigu sin, do eble ni persvados lin elveni.

— Kio minacas? — demandis Grinĉjo. — Ĉu li pafos kontraŭ nin aŭ verŝos fajron tra la fenestroj; aŭ ĉu li kapablas envulti nin de malproksime?

— Tiu lasta plej probablas, se vi alrajdos lian pordon kun la koro leĝera, — diris Gandalfo. — Sed ne antaŭvideblas tio, kion li kapablos, aŭ eble elektos provi. Sovaĝbesto barita ne alireblas senriske. Kaj Sarumano posedas potencon, kiun vi ne divenas. Gardu vin de lia voĉo!

Ili venis al la subo de Ortanko. Ĝi estis nigra, kaj la rokaĵo ekbrilis, kvazaŭ ĝi estus malseka. La multaj ŝtonfacoj havis akrajn eĝojn, kvazaŭ ili estus nove ĉizitaj. Kelkaj strekoj kaj pluraj floksimilaj splitaĵoj proksimaj al la bazo estis la solaj postsignoj pri la furiozo de la entoj.

Orientflanke, inter angulo de du pilieroj, troviĝis pordego alte super la tero; kaj super ĝi estis ŝutrokovrita fenestro kun balkono frontita per ferstangoj. Supren ĝis la sojlo de l’ pordo kondukis dudek sep larĝaj ŝtupoj, hakitaj laŭ iu nekonata metiarto el la sama nigra ŝtono. Tio estis la unika enirejo al la turego; sed multaj altaj fenestroj estis eltranĉitaj kun profundaj embrazuroj en la altaj baŭmantaj muroj: tre alte ili gvatis kvazaŭ etaj okuloj sur la apikaj facoj de la kornoj.

Ĉe la subo de l’ ŝtuparo Gandalfo kaj la reĝo elseliĝis.

— Mi supreniros, — diris Gandalfo. — Mi jam estis en Ortanko kaj mi konas la danĝeron.

1 ... 174 175 176 177 178 179 180 181 182 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)