Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 171 172 173 174 175 176 177 178 179 ... 322
Перейти на страницу:

— Se Sarumano aŭdus ĝin, li jam troviĝus cent mejlojn for, eĉ se li devus utiligi la proprajn krurojn, — diris Grinĉjo.

Se Isengardo fortas, duras, ŝtone frida, oste dura, ni militiras por ke pordon breĉu nia rompo truda!

Ĝi estis multe pli. Al granda parto de la kanto mankis vortoj kaj similis muzikon de kornoj kaj tamburoj. Ĝi estis tre ekscita. Sed mi supozis ĝin nur marŝmuziko kaj ne pli, nura kanto, ĝis ni alvenis la celon. Mi jam scias pli bone.

» Ni subiris trans la lastan firston en Nan Kuruniron post la noktiĝo, — Gaja daŭrigis. — Ĝuste tiam mi sentis unue, ke la arbarego mem moviĝas post ni. Mi supozis, ke mi spertas entan sonĝon, sed ankaŭ Grinĉjo rimarkis tion. Ni ambaŭ timiĝis; sed ni ne eltrovis pli pri tio ĝis poste.

» Tio estis la huornoj, aŭ tiel nomas ilin la entoj en la “kurta lingvaĵo”. Arbobarbo ne volas diri multon pri ili, sed mi opinias, ke ili estas entoj, kiuj preskaŭ arbiĝis, almenaŭ aspekte. Ili staras ie-tie en la arbaro aŭ sub ties randoj, silente, senĉese rigardante super la arboj; sed profunde en la valoj plej malhelaj troviĝas plurcentoj da ili, ŝajnas al mi.

» En ili estas granda potenco, kaj ili ŝajnas kapablaj volvi sin en ombroj; estas malfacile vidi ilin moviĝi. Sed ili moviĝas. Ili kapablas moviĝi tre rapide, se ili koleras. Oni staras senmove rigardante eble la veteron aŭ aŭskultante la sibladon de la vento, kaj poste vi subite konstatas, ke vi estas en la mezo de arbaro kun grandaj palpantaj arboj ĉie ĉirkaŭe. Ili havas ankoraŭ voĉojn kaj povas interparoli kun la entoj — pro tio oni nomas ilin huornoj, diras Arbobarbo — sed ili fariĝis strangaj kaj sovaĝaj. Danĝeraj. Mi teruriĝus renkontante ilin, se ne ĉeestus veraj entoj por prizorgi ilin.

» Nu, en la frua nokto ni ŝteliris suben laŭ longa ravino el la supra ekstremo de l’ Sorĉista Valo kun la entoj kaj ties susuraj huornoj malantaŭe. Ni ne povis vidi ilin kompreneble, sed la tuta aero plenplenis de grincado. Estis tre mallume en la nokto nubokovrita. Ili moviĝis rapidege tuj kiam ili forlasis la montetojn kaj faris bruon kiel forta vento. La luno ne aperis tra la nuboj, kaj ne longe post la noktomezo troviĝis alta arbaro ĉie ĉirkaŭ la norda flanko de Isengardo. Mankis indikoj pri malamikoj kaj ajna defio. Vidiĝis lumo glimanta tra alta fenestro en la turo, jen ĉio.

» Arbobarbo kaj kelkaj aliaj entoj ŝteliris antaŭen, ĉirkaŭire ĝis viddistanco de l’ grandega pordego. Grinĉjo kaj mi akompanis lin. Ni sidis sur la ŝultroj de Arbobarbo, kaj mi povis senti en li treman streĉitecon. Sed eĉ kiam ili agitiĝas, entoj povas agi tre singarde kaj pacience. Ili staris senmovaj kiel ĉizitaj ŝtonoj, spirante kaj aŭskultante.

» Tiam subite okazis grandega tumulto. Trumpetoj blekis kaj la muroj de Isengardo eĥis. Ni supozis nin rimarkitaj kaj ke komenciĝos batalo. Sed tute ne. La tuta popolo de Sarumano formarŝis. Mi ne scias multon pri tiu ĉi milito, nek pri la rajdistoj el Rohano, sed ŝajnas ke Sarumano intencis detrui la reĝon kaj ties tutan armeon unufrape. Li malplenigis Isengardon. Mi vidis la malamikojn foriri: senfinaj vicoj da marŝantaj orkoj; kaj trupoj da ili rajdantaj sur lupegoj. Kaj estis ankaŭ batalionoj da homoj. Multaj el ili portis torĉojn, kaj per la flagrado mi povis vidi la vizaĝojn. La plimultaj estis ordinaruloj, sufiĉe altaj kaj malblondharaj, severaj sed ne aparte malvirtaspektaj. Sed troviĝis iuj aliaj kiuj estis hidaj: home altaj sed kun goblenaj vizaĝoj, flavpalaj, rikanaj, strabaj. Ĉu vi scias, ili tuj memorigis min pri tiu sudano en Brio; nur ke li ne estis tiel evidente orksimila kiel la plimulto el ĉi tie.

— Ankaŭ mi pensis pri li, — diris Aragorno. — Ni devis trakti multajn el tiuj duonorkoj ĉe la Profundaĵo de Helmo. Ŝajnas jam klare, ke tiu sudano estis spiono de Sarumano; sed mi ne scias, ĉu li agis kune kun la Nigraj Rajdantoj, aŭ nur por Sarumano. Estas malfacile ĉe tiuj malvirtuloj scii, kiam ili kunlaboras, kaj kiam ili trompas unu la alian.

— Nu, da ĉiuj specoj kune estis minimume dek mil, — diris Gaja. — Ili bezonis horon por trapasi la pordegon. Iuj foriris laŭ la ĉefvojo al la Travadejoj, kaj iuj turniĝis orienten. Ponto estas konstruita tie, proksimume unu mejlon for, kie la rivero fluas en kanelo tre profunda. Vi povus nun vidi ĝin se vi stariĝus. Ili ĉiuj kantis raŭkvoĉe kaj ridis, kaŭzante hidan bruon. Al mi ŝajnis, ke la estonteco por Rohano estas tre sombra. Sed Arbobarbo ne moviĝis. Li diris: “Mia afero ĉi-nokte koncernas Isengardon, rokojn kaj ŝtonojn”.

» Sed, kvankam mi ne povis vidi kio okazas en la mallumo, mi opinias, ke huornoj komencis moviĝi suden tuj kiam la pordego refermiĝis. Ilin koncernis la orkoj, ŝajnas al mi. Matene ili troviĝis en la fora valo; aŭ ĉiuokaze estis tie ombro tra kiu oni ne povis vidi.

» Tuj post kiam Sarumano forsendis sian armeon, venis nia vico. Arbobarbo demetis nin, aliris la pordegon kaj komencis frapadi ĝin, alvokante Sarumanon. Malestis respondo, krom sagoj kaj ŝtonoj de la muroj. Sed sagoj estas senutilaj kontraŭ entoj. Ili doloras, kompreneble, kaj furiozigas ilin: kiel pikaj muŝoj. Sed ento povas esti tiel komplete sagopikita kiel pinglokuseneto kaj ne vundiĝi grave. Ekzemple, oni ne povas veneni ilin; kaj ilia haŭto ŝajnas tre dika kaj pli fortika ol arboŝelo. Necesas tre peza hakilbato por grave vundi ilin. Ili ne ŝatas hakilojn. Sed necesus tre multaj hakistoj kontraŭ unuopa ento: homo kiu unufoje hakas al ento neniam havas okazon bati duan fojon. Entpugna bato ĉifas feron kvazaŭ maldikan ladon.

» Kiam en Arbobarbo jam estis kelkaj sagoj, li komencis ardiĝi, fariĝi pozitive “hasta”, kiel li dirus tion. Li eligis laŭtegan hum-hom, kaj dekduo da aliaj entoj alpaŝis. Ento kolera teruras. Ties man- kaj piedfingroj simple kroĉiĝas al roko, kaj ili disŝiras ĝin kvazaŭ pankruston. Tio similis rigardi centjaran laboron de grandaj arboradikoj enpakitan en kelkajn momentojn.

» Ili ŝovis, trenis, ŝiris, skuis kaj martelis; kaj pum-frap, krak-klak, post kvin minutoj ili simple lasis tiun pordegon kuŝanta ruinigite; kaj kelkaj jam komencis mordi en la murojn kvazaŭ kunikloj en sablejo. Mi ne scias, kiel Sarumano interpretis la okazaĵon; sed ĉiuokaze li ne sciis, kiel trakti ĝin. Lia sorĉivo eble velkis lastatempe, kompreneble; sed ĉiuokaze ŝajnas al mi, ke li havas malmulte da medolo, ne multe da ordinara kuraĝo, kiam sola en malfacila situacio sen amaso da sklavoj kaj maŝinoj kaj tiaĵoj, se vi komprenas min. Tre malsimile al maljuna Gandalfo. Mi scivolas, ĉu lia famo ne ĉiam devenis grandparte de lia lerto enloĝiĝi en Isengardo.

— Ne, — diris Aragorno. — Iam li estis tiel grandioza kiel lia famo. Lia klero estis profunda, li pensis subtile, kaj liaj manoj estis mirinde lertaj; kaj li povis regi la mensojn de aliuloj. Saĝulojn li sciis persvadi, kaj pli malgravajn homojn li sciis timigi. Tiun kapablon li certe retenas. Ne troviĝas multaj en Mez-Tero kiujn mi taksus sekuraj se ili unuope devus interparoli kun li, eĉ nun kiam li spertis malvenkon. Gandalfo, Elrondo kaj Galadriela, eble, nun kiam lia malvirto estas malkaŝita, sed tre malmultaj aliaj.

— La entoj estas sekuraj, — diris Grinĉjo. — Ŝajnas ke li iam persvadis ilin, sed neniam plu. Kaj ĉiuokaze li ilin ne komprenis; kaj li kulpis grandan eraron, ke li neglektis ilin en sia kalkulado. Li ne havis planon kontraŭ ili, kaj mankis tempo por plani, kiam ili jam eklaboris. Tuj post komenciĝo de nia atako ĉiuj restantaj ratoj en Isengardo ekfuĝis tra ĉiu truo farita de la entoj. La entoj permesis al la homoj foriri, post kiam ili priesploris ilin, nur dudek-tridek el ili ĉe tiu ĉi ekstremo. Laŭ mia opinio ne multaj el la orka popolo, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, eskapis. Ne de la huornoj: arbaro da ili ĝis tiam ĉirkaŭis Isengardon, krom tiuj, kiuj subeniris en la valon.

1 ... 171 172 173 174 175 176 177 178 179 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)