Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 140 141 142 143 144 145 146 147 148 ... 322
Перейти на страницу:

— Samkiel la Maljuna Arbaro en la fora nordo, ĉu vi volas diri? — demandis Gaja.

— Jes, jes, iom simila, sed multe pli malbona. Sendube ankoraŭ kuŝas en la fora nordo ia ombro de l’ Granda Mallumo; kaj misaj memoroj herediĝas. Sed en tiu ĉi lando ekzistas kavaj valetoj ĉe kiuj neniam estis forigita la Mallumo, kaj la arboj estas pli maljunaj ol mi. Tamen ni faras, kion ni povas. Ni forbaras fremdulojn kaj senprudentulojn; kaj ni trejnas kaj instruas, ni marŝas kaj forigas lolojn.

» Ni estas arbo-prizorgantoj, ni maljunaj entoj. Restas tro malmultaj el ni nuntempe. Ŝafoj eksimilas paŝtiston, kaj paŝtistoj ŝafojn, oni diras; sed malrapide, kaj neniu el ambaŭ longe vivas en la mondo. Okazas pli rapide kaj pli paralele ĉe arboj kaj entoj, kaj ili tramarŝas la epokojn kune. Ĉar entoj pli similas elfojn: malpli egoismaj ol la homoj kaj pli kapablaj trafi alies internon. Kaj tamen entoj pli similas la homojn, pli ŝanĝiĝemaj ol elfoj kaj pli rapide ekhavas la koloron de l’ ekstero, oni povus diri. Aŭ pli bonas ol ambaŭ, ĉar ili estas pli fidindaj kaj pli longe atentas aferojn.

» Iuj el miaj parencoj jam aspektas tute kiel arboj kaj bezonas ion grandan por veki ilin; kaj ili parolas nur flustre. Sed iuj el niaj arboj estas membre viglaj, kaj multaj povas paroli al mi. Elfoj komencigis tion, kompreneble, vekante arbojn kaj instruante al ili la parolkapablon kaj lernante ilian arblingvon. Ili ĉiam deziris alparoli ĉion, la pratempaj elfoj. Sed tiam venis la Granda Mallumo, kaj ili foriris trans la maron aŭ fuĝis en forajn valojn, kaj sin kaŝis kaj kreis kantojn pri tagoj neniam plu revenontaj. Neniam plu. Jes, jes, iam estis nur unusola arbaro de ĉi tie ĝis la Montoj de Ljuno, kaj tiu ĉi estis nur la orienta ekstremo.

» Tiuj estis la tagoj larĝaj! Estis tempo, kiam mi povis marŝi kaj kanti tra la tuta tago kaj aŭdi nenion krom la eĥon de mia propra voĉo en la kavaj montoj. La arbaro similis la arbaron de Lotlorieno, sed pli densis, pli fortis, pli junis. Kaj la odoro de l’ aero! Mi kutimis pasigi semajnon nur spirante.

Arbobarbo eksilentis, daŭre marŝante kaj tamen apenaŭ bruante per siaj grandaj piedoj. Poste li komencis denove zumi, kaj transiris al murmura ĉantado. Iom post iom la hobitoj konstatis, ke li ĉantas al ili:

Inter salikaroj de Tasarinan mi promenis printempe. Ha! l’ aspekto kaj l’ odoro printempaj en Nan-tasarion! Kaj mi diris, ke tio bonas. Mi vagis somere en ulmarbaroj de Ossiriand. Hal la lum’ kaj muziko someraj apud Sep Riveroj de Ossir! Kaj mi taksis plej bona tion. Al fagoj de Neldored’ mi venis aŭtune. Ha! la oro kaj ruĝo, foliosopiro aŭtune en Taur-na-neldor! Tio superis mian deziron. Al pinoj sur la altaĵo de Dorthonion mi grimpis en vintro. Ha! la vento kaj blanko kaj nigraj vintraj branĉoj sur Orod-na-Thôn! Mia voĉo leviĝis kaj kantis en la ĉielo. Kaj nun ĉi landoj kuŝas sub la ondaro, kaj mi marŝas en Ambarono, en Tauremorno, en Aldalomo, en la propra lando, tereno de Fangorno, kie longas radikoj, kaj la jaroj kuŝas pli dense ol la folioj en Taŭremornalomo.

Li ĉesis kaj marŝis antaŭen silente, kaj en la tuta arbaro ĝis povis atingi l’ orelo aŭdiĝis neniu sono.

La tago velkis, kaj krepusko plektiĝis ĉirkaŭ la arbotrunkojn. Finfine la hobitoj vidis svage leviĝanta antaŭ ili apikan malhelan terenon: ili venis al la montosuboj kaj verdaj radikoj de alta Metedraso. Malsupren laŭ la deklivo la juna Entvaŝo, saltante de siaj fontoj altsupre, fluis brue de ŝtupo al ŝtupo renkonte al ili. Dekstre de la fluo troviĝis longa deklivo herbvestita, nun griza en la krepusko. Tie kreskis neniuj arboj, kaj ĝi estis aperta sub la ĉielo; steloj jam brilis lagece inter bordoj da nuboj.

Arbobarbo marŝis supren laŭ la deklivo, apenaŭ lantigante sian paŝadon. Subite la hobitoj ekvidis antaŭ si larĝan trairejon. Du grandaj arboj staris tie po unu ambaŭflanke kiel vivaj pordfostoj; sed mankis pordo krom iliaj transiraj kaj interplektitaj branĉaroj. Kiam la maljuna ento proksimiĝis, ili levis siajn branĉojn kaj ĉiuj folioj vibris kaj susuris. Ĉar ili estis arboj ĉiamverdaj, kaj iliaj folioj estis malhelaj kaj poluritaj kaj briletis en la krepusko. Trans ili estis larĝa ebeno, kvazaŭ la planko de granda halo estus eltranĉita el la montflanko. Ambaŭflanke la muroj deklivis supren, ĝis ili altis kvindek futojn aŭ pli, kaj laŭlonge de ĉiu muro staris flanknavo da arboj, kiuj same plialtiĝis, kiam ili etendiĝis enen.

Ĉe la fora ekstremo la rokmuro apikis, sed ĉe la subo ĝi estis retrokavigita al malprofunda golfeto kun arka tegmento: la sola tegmento de la halo krom la arbobranĉoj, kiuj ĉe la ena ekstremo superombris la tutan teron lasante nur larĝan apertan padon en la mezo. Rojeto eskapis el la supraj fontoj, kaj lasinte la ĉeffluon falis tinte laŭ la apika mursupraĵo, verŝiĝante kiel arĝentaj gutoj kvazaŭ maldensa kurteno antaŭ la arka golfeto. La akvo denove kolektiĝis en ŝtona baseno en la planko inter la arboj, kaj de tie ĝi elverŝiĝis kaj forfluis apud la aperta pado, elen por realiĝi al Entvaŝo por ties vojaĝo tra la arbarego.

— Hm! Jen ni estas! — diris Arbobarbo ĉesigante sian longan silenton. — Mi gvidis vin tra proksimume sepmil entpaŝoj, sed kioma estas tio laŭ vialanda mezursistemo, mi ne scias. Ĉiuokaze ni estas proksimaj al la radikoj de la Lasta Monto. Parto de l’ nomo de tiu ĉi loko estas Putohalo, tradukite en vian lingvon. Ĝi plaĉas al mi. Hodiaŭ nokte ni ripozos ĉi tie.

Li demetis ilin sur la herbon inter la flanknavoj da arboj, kaj ili sekvis lin al la granda arko. La hobitoj nun rimarkis, ke dummarŝe li apenaŭ kurbigis siajn genuojn, sed liaj kruroj malfermiĝis grandpaŝe. Li metis unue siajn grandajn piedfingrojn (kaj tiuj ja estis grandaj kaj tre larĝaj) sur la teron antaŭ ol alian parton de la piedo.

Momente Arbobarbo staris sub la pluvo de l’ falanta fontakvo kaj profunde enspiris; poste li ridis kaj trapasis. Staris tie granda ŝtona tablo, sed neniuj seĝoj. Fone de la haleto estis jam sufiĉe mallume. Arbobarbo levis du ujegojn kaj starigis tiujn sur la tablon. Ili ŝajnis akvoplenaj, sed li etendis siajn manojn super ili kaj tuj ili komencis lumiĝi, unu ore kaj la alia riĉverde; kaj kunfandiĝo de la du lumoj heligis la golfeton kvazaŭ somera suno trabrilus tegmenton da junaj folioj. Rerigardante, la hobitoj vidis, ke ankaŭ la arboj en la korto eklumas, unue malforte, sed daŭre plifortiĝante ĝis ĉiun folion randis lumo: iuj verdaj, iuj oraj, iuj ruĝaj kiel kupro, dum la arbotrunkoj similis pilastrojn mulditaj el fosforeska ŝtono.

— Nun, nu, nun ni povas paroli denove, — diris Arbobarbo. — Vi estas soifaj, mi supozas. Eble vi estas ankaŭ lacaj. Trinku jenon! — Li iris al la angulo, kaj ili ekvidis, ke tie staras pluraj altaj ŝtonaj vazoj kun pezaj kovriloj. Li formetis unu el la kovriloj kaj enmetis ĉerpilegon kaj per ĝi plenigis tri bovlojn, unu grandan kaj du malgrandajn.

— Tiu ĉi estas enta domo, — li diris, — kaj mankas seĝoj, bedaŭrinde. Sed vi rajtas sidi sur la tablo. — Levinte la hobitojn li metis ilin sur la grandan ŝtonplaton, ses futojn super la tero, kaj tie ili sidis svingante siajn krurojn kaj glutante la trinkaĵon.

La trinkaĵo similis akvon, efektive tre similis la guston de la akvo, glutita el Entvaŝo apud la arbarorando, kaj tamen enestis ia parfumo aŭ spicaĵo, kiun ili ne povis priskribi: ĝi estis malforta, sed ĝi memorigis ilin pri la odoro de fora arbareto, kiun alportas de fore friska nokta venteto. La efiko de l’ trinkaĵo komenciĝis ĉe la piedfingroj kaj leviĝis senhalte tra ĉiuj membroj, provizante freŝecon kaj viglon, dum ĝi fluis supren ĝis la ekstremoj mem de la haroj. Efektive, la hobitoj sentis kvazaŭ la kapharoj vere hirtiĝus ondiĝante, bukliĝante kaj kreskante. Kiom koncernis Arbobarbon, li unue lavis siajn piedojn en la baseno post la arko kaj poste li unuglute eltrinkis sian bovlon per sola longa lanta gluto. Al la hobitoj ŝajnis, ke li neniam ĉesos. Finfine li remetis la bovlon.

1 ... 140 141 142 143 144 145 146 147 148 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)