Enciklopedio de Esperanto
- Автор: Kökény Lajos, Bleier V.
- Язык: эсперанто
- Жанр: Справочная литература
Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
Turismaj plifaciligoj por kongresoj de E estis ĉiam ricevataj (rabatoj ktp.) pere de italaj Ŝtatfervojoj kaj pere de itala Kompanio de Turismo.
En la lastaj jaroj la Itala E-Centro organizis diversajn E-karavanojn de eksterlandaj E-istoj al Italujo okaze de naciaj kongresoj (Como 1930, Padova 1931) kaj de italaj E-istoj al Int. Kongresoj de E. La karavanon al Paris partoprenis preskaŭ 50 personoj.
Katolikaj organizoj. La Eista movado jam de sia komenco disvastiĝis en la italaj katolikaj rondoj. En 1910 la ĉefepiskopo de Bologna (poste papo Benedikto XV) deklaris sin favora al E. En 1913 la ĉefepiskopo de Milano kaj la episkopo de Pavia skribis al pioniro de E pastro Bianchini laŭdajn leterojn pri E. En sama jaro (4–10 sept.) okazis en Roma la 4-a Int. Kongreso de Katolikaj E-istoj: ĝin prezidis la irlanda pastro Parker; 12 landoj estis reprezentataj.
En 1920 dum la nacia E Kongreso en Bologna okazis Ia 1-a Kongreso de italaj katolikaj E-istoj, prez. Carolfi, kiu ĉiam estris la E-movadon ĉe italaj katolikoj. La 2-a Kongreso de italaj katolikaj E-istoj okazis en Trento dum la 6-a nacia kongreso. En sama jaro stariĝis la itala Unuiĝo de Katolikaj E-istoj. La E-movadon inter katolikaj organizoj multe helpis prof. pastro Violi en Milano kaj prof. Pizzi en Venezia. La 3-a Kongreso de italaj katolikaj E-istoj okazis en Venezia 17–18 sept.1922. La papo sendis benon. Aliĝis kardinaloj La Fontaine (Venezia) kaj Maffi (Pisa). En sama jaro la sidejo de la Unuiĝo estis transportata al Venezia. Dum kongresoj de italaj E-istoj en sekvintaj jaroj okazis specialaj kunsidoj de la katolikaj E–organizoj. Specialaj kursoj de E okazis ofte ĉe Pastraj Seminarioj: ni menciu tiujn gviditajn inter aliaj en lastaj jaroj ĉe la Episkopaj Seminarioj en Bari kaj Udine.
Fervojistoj. En 1921 oni fondis en Torino la Asocion «Unuiĝo de la Italaj E-istaj Fervojistoj» (sekr. O Santone}. En 1922 ekzistis E-rondoj ĉe fervojistoj en urboj Trieste, Sampierdarena, Venezia. Specialan agadon havis la Fervojista Grupo en Torino kaj tie Beniamino Broglio fondis «Nacian Societon de Italaj Fervojistaj E-istoj» kies grupoj de Torino, Roma, Trieste, Rivarolo, Ligure kunvenis dum la nacia E-kongreso en Torino 1924. Post propagando oni gvidis specialajn kursojn de E por fervojistoj en Trieste (d-ro Koch), Roma, (Rag. Filippi), Torino (Ramolfo), ktp. En 1929 la societo havis grupojn en Torino, Roma, Trieste, Voghera, Udine, Mantora, Verona Gorizia, poste en Napoli. Fakaj kunsidoj de E-istaj fervojistoj okazis ĉe la naciaj kongresoj de E. Nuna gvidanto de la fervojista E-movado en Italujo estas Francisco Ramolfo el Torino.
La estraro de la faŝista organizaĵo «Fervojista Postlaboro» (organizaĵo celanta instruadon, sporton, amuzon en liberaj horoj) per cirkulero en 1926 permesis instruadon de E ĉe siaj sidejoj en ĉiuj italaj urboj. La sekcioj de la sama organizaĵo en Trieste kaj Verona enhavigis E-n en sia instrua programo, poste ankaŭ tiu de Roma. En 1927–28 okazis kursoj ĉe la sidejo de tiu organizaĵo en Siena kaj Salerno La gazeto de la organizaĵo enhavis plurajn artikolojn pri E. En 1931 la nacia societo de Fervojistaj E-istoj eldonis «Frazaron por 1a vojaĝanto» en lingvoj itala kaj E.
Stenografio. Age de direktoroj de sten asocioj stariĝis en Napoli en 1928 «Nacia Asocio de stenografoj E-istoj» (prez. prof. Oreste Tafuri, sekr. prof. Fernado Quagliarella). Kursoj de E por stenografoj ĉe sten asocioj okazis en Napoli kaj en Brescia (gvid.
Facchi).
Radio. El sendostacio Roma kurso gvidata de Filippi okazis en 1925; el sendostacio Torino kurso gvid. de Canuto en 1929–30. Ambaŭ kursoj vekis grandan intereson kaj konsekvence venis al la gvidantoj centoj da demandoj pri E kaj aliĝoj al nacia movado.
Gazetaro. En 1913 la E eldonejo A.Paolet eldonis monatan revuon L’ E’ kiu, krom provizora ĉeso pro la milito, aperis ĝis fino de 1922. De 1923 ĝis 1927 ĝia titolo fariĝis Itala E-a Revuo. En 1928 ree ĝi aperis sub la malnova titolo ĝis 1929. Ĉiam tiu ĉi revuo estis sub patronado de IKE, kaj preskaŭ ĉiam ĝi pli-malpli funkciis kiel organo de IEF. Tiu ĉi revuo, kiu respegulis la tutan italan E-movadon, ĉesis en la fino de 1929 kaj estis anstataŭata de la monata Rivista Italiana di E, organo de IKE kaj IEF, eldonita en 1930–31 en Udine kaj direktita de Bodini. En 1932 ankaŭ tiu ĉi revuo ĉesis kaj estis anstataŭata de grandformata gazeto duonmonata L’ E’ eldonata en Torino (dir. Nicola La Colla). Ĉiuj menciitaj revuoj kaj gazetoj aperis dulingve.
Lernolibroj. El la multaj lernolibroj povas esti citataj kiel plej uzataj aŭ uzitaj, la jenaj, ordigitaj laŭ epoko de ilia apero: Marignoni, Galois, Giambene, Puccinelli, Rota-Caelli, Cattorini, Stromboli, Pomarici. untempe estas plej ofte uzataj la gra. atikoj kaj lernolibroj de Migliormi, «Manuale di E»; B. kaj E. Migliorini, E-a Legolibro; Giani, «Grammatica della lingua ausiliaria E». Vortaroj plej uzataj: Meazzini (I-E), Puccinelli (E-I), Giani (E-I), Tellini (E-I).
Literaturo. La E-aj tradukoj eI a itala literaturo ne estas tiom multaj, kiom el aliaj gravaj literaturoj. Mencinte la verkojn laŭ la historia epoko de la pritraktata temo ni povas citi nur la libron «Antikva Romo surmare», prelego de la registarĉefo Mussolini en 1926. «Mallonga biografio de Sankta Francisko el Assisi» de Carolfi. «La Floretoj de Sankta Francisko», trad. E-en de Pizzi. «La Pesto en Milano», eltiraĵo el romano de Manzoni. «La Devoj de l’ Homo» de Mazzini, trad. de Arabeno. «Pri la Devoj de la Homoj» de Pellico, trad. de Tellini. Pri la nuna faŝista regsistemo parolas la libreto «La Itala Laborĉarto». El la itala literaturo de la fino de la 19-a jarcento ni citu la tradukon de la komedio «Ŝakludado de Giacosa, kaj kelkajn ĉapitrojn (»De Apeninoj ĝis Andoj«) de la mondkonata libro la »Koro« de Amicis, trad. de Castagnino; la sama E-isto ankaŭ tradukis la novelon de G. Verga »Cavalleria Rusticana«. La tre konata libro por knaboj »Pinokjo« de Collodi estas trad. de f-ino Mirza Marchesi. El la nuntempa liberaturo precipe menciinda estas la traduko de »Vivo de Kristo«, de Papini. Je la flno de 1932 aperis la traduko de la komedio de Goldoni »Kurioza Okazaĵo", farita de Mevo. Kaj aŭtune 1933 publikiĝis en E ĉefverko de la mondliteraturo, «La Infero» de Dante, trad. de Kalocsay (Budapest). La plimulton de la diritaj literaturaĵoj eldonis la E-ista Librejo A. Paolet, S. Vito al Tagliamento. «La Infero» estas eldonita de Literatura Mondo.
Noto. La artikolo verkita en kunlaboro kun la E-Centro Itala. — G. FACCHI.
Ito Eizo Angetu, japano. Nask. 21 apr. 1902 en Osaka-hu. Propagandisto de Oomoto kaj Universala Homama Asocio. Lia agmaniero distingiĝas.
Ito Saburo, (ps. I.U.), japano, socialisto, soci-sciencisto Nask. 1902 en famega familio en Okayama. Studis francan lingvon en fremdlingva kolegio de Osaka. E-isto de 19tb. SATaniĝis 1921 (?). Laboris por aranĝo de 10-a JE Kongreso en Okayama Iniciatis en Tokyo organizon de J Proleta E-ista Unio en 1929 kaj ideologie ĝin gvidas. Bona originala poeto tre malofta en J-ujo, lerta tradukanto de ĉinaj kaj J-aj klasikaj poemoj (kolektitaj en Verda Parnaso, 1932). Publikigis en J-lingva verko Komenco de E-studado en J-ujo, 1932, interesajn priskribojn kaj penetrajn analizojn pri la historio, literaturo, lingvo.