La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Baldaŭ Paŝegulo fingre alvokis ilin, kaj la hobitoj lasis la arbustojn kaj rapidis suben ĝis la Vojo.
— Li estas Glorfindelo, kiu loĝas en la domo de Elrondo, — diris Paŝegulo.
— Saluton, kaj bone renkontite finfine! — diris la nobela elfo al Frodo. — Mi estas sendita el Rivendelo por vin serĉi. Ni timis, ke vi troviĝas en danĝero survoje.
— Do Gandalfo alvenis Rivendelon? — kriis Frodo ĝojplene.
— Ne. Ankoraŭ ne, kiam mi foriris; sed tio estis antaŭ naŭ tagoj, — respondis Glorfindelo. — Elrondo ricevis novaĵon, kiu zorgigis lin. Iuj el miaj parencoj, vojaĝante en via lando post Baranduino, eksciis, ke io misas, kaj sendis informon kiel eble plej rapide. Tiuj diris, ke la Naŭo eliris, kaj ke vi forvagis portante gravan ŝarĝon senkonsile, ĉar Gandalfo ankoraŭ ne revenis. Eĉ en Rivendelo tre malmultaj kapablas rajdi malkaŝe kontraŭ la Naŭo; sed tiujn, kiuj kapablas, Elrondo sendis norden, okcidenten kaj suden. Oni pensis, ke vi eble devius malproksimen por eviti persekuton, kaj perdiĝus en la sovaĝejo. Estis mia tasko laŭiri la Vojon, kaj mi atingis la Ponton de Miteitelo, kaj lasis tie signon, antaŭ preskaŭ sep tagoj. Tri el la servistoj de Saŭrono estis sur la Ponto, sed ili retiriĝis kaj mi persekutis ilin okcidenten. Mi trovis ankaŭ du aliajn, sed ili forturniĝis suden. Depost tiam, mi serĉis vian spuron. Antaŭ du tagoj mi trovis ĝin, kaj sekvis ĝin trans la Ponton; kaj hodiaŭ mi notis la lokon, kie vi denove subiĝis de la montetoj. Sed ek! Mankas tempo por pliaj informoj. Tial ke vi estas ĉi tie, ni devas riski la danĝeron de l’ Vojo kaj ekiri. Troviĝas kvin malantaŭ ni, kaj kiam ili trovos vian spuron sur la Vojo, ili postrajdos nin ventorapide. Kaj ili ne estas solaj. Kie povas esti la ceteraj kvar, mi ne scias. Mi timas, ke ni eble trovos, ke la Transpasejo estas jam gardata kontraŭ ni.
Dum Glorfindelo parolis la vesperaj ombroj plinigriĝis. Frodo sentis, ke lin inundas granda laceco. Ekde kiam la suno komencis subiri, la nebulo antaŭ liaj okuloj plidensiĝis, kaj li sentis, ke ombro intervenas inter li kaj la vizaĝoj de liaj amikoj. Nun doloro lin atakis, kaj li spertis malvarmon. Li ŝanceliĝis, kroĉante sin al la brako de Sam.
— Mia mastro estas malsana kaj vundita, — diris Sam kolere. — Li ne povas daŭre rajdadi post la noktiĝo. Li bezonas ripozon.
Glorfindelo kaptis Frodon, kiam li eksinkis al la tero, kaj malsovaĝe brakuminte lin, li rigardis en lian vizaĝon kun serioza perturbiteco.
Paŝegulo mallonge rakontis pri la atako kontraŭ ilia ripozejo sub Veterverto, kaj pri la timinda ponardo. Li elprenis la tenilon, kiun li retenis, kaj transdonis ĝin al la elfo. Glorfindelo ektremis akceptante ĝin, sed li rigardis ĝin esplore.
— Sur tiu ĉi tenilo estas misaĵoj skribitaj, — li diris, — kvankam eble viaj okuloj ne povas vidi ilin. Retenu ĝin, Aragorno, ĝis ni alvenos la domon de Elrondo! Sed estu singarda, kaj tuŝu ĝin kiel eble plej malmulte! Ve! la vundoj de tiu ĉi armilo estas pli gravaj ol mia sperto ebligas kuraci. Mi faros laŭpove, sed tiom pli urĝe mi insistas, ke vi nun antaŭeniru sen ripozo.
Li fingresploris la vundon sur la ŝultro de Frodo, kaj lia mieno serioziĝis, kvazaŭ tio, kion li eksciis, maltrankviligus lin. Sed Frodo sentis malpliiĝi la malvarmon en siaj flanko kaj brako; iomete da varmo rampis de la ŝultro ĝis la mano, kaj la doloro mildiĝis. La vesperkrepusko ŝajnis pliheliĝi ĉirkaŭ li, kvazaŭ nubo estus fortirita. Li vidis denove la vizaĝojn de l’ amikoj pli klare, kaj iom da nova espero kaj forto revenis.
— Vi rajdos mian ĉevalon, — diris Glorfindelo. — Mi mallongigos la piedingojn ĝis la selorandoj, kaj vi devos sidi laŭeble plej senmove. Sed ne necesas timi: mia ĉevalo ne lasos fali rajdanton, pri kiu mi ordonis, ke ĝi portu. Ĝiaj paŝoj estas malpezaj kaj glataj; kaj se danĝero troproksimiĝos, ĝi vin forportos laŭ rapideco, kiun eĉ la nigraj ĉevaloj de l’ malamikoj ne povas egali.
— Ne, tion li ne faros! — diris Frodo. — Mi ne rajdos ĝin, se mi estos forportata al Rivendelo aŭ alia loko, lasante miajn amikojn malantaŭe en danĝero.
Glorfindelo ridetis.
— Mi tre dubas, — li diris, — ke viaj amikoj frontus danĝeron, se vi ne kunestus ilin! La persekuto sekvos vin kaj lasos nin en trankvilo, mi pensas. Ĝuste vi, Frodo, kaj tio, kion vi portas, endanĝerigas nin.
Al tio Frodo ne povis respondi, kaj oni persvadis lin, ke li suriĝu la blankan ĉevalon de Glorfindelo. La poneo estis ŝarĝita anstataŭe per granda parto de l’ alies ŝarĝoj, tiel ke ili nun marŝis pli senĝene, kaj dum kelka tempo progresis rapide; sed la hobitoj komencis trovi malfacile imiti la rapidajn senlacajn piedojn de la elfo. Antaŭen li kondukis ilin, en la faŭkon de l’ mallumo, kaj daŭre antaŭen sub la profunde nubkovrita nokta ĉielo. Nek stelo nek luno estis. Nur kiam griziĝis la aŭroro, li permesis, ke ili haltu. Grinĉjo, Gaja kaj Sam ĝis tiu tempo preskaŭ dormis sur siaj stumblaj kruroj, kaj eĉ Paŝegulo ŝajnis laŭ la malrigidiĝo de siaj ŝultroj tre laca. Frodo sidis sur la ĉevalo en malhela sonĝo.
Ili subenĵetis sin sur la erikon kelkajn paŝojn de la vojrando, kaj tuj endormiĝis. Ŝajnis, ke ili apenaŭ fermis siajn okulojn, kiam Glorfindelo, kiu taskis sin vaĉi, dum ili dormis, revekis ilin. La suno jam alte suprengrimpis en la matenon, kaj foririntaj estis la nuboj kaj nebuloj de la nokto.
— Trinku jenon! — diris al ili Glorfindelo, verŝante por ĉiuj po iomete da likvoro el sia arĝent-ornamita leda flakono. Ĝi estis klara kiel fontakvo kaj malhavis guston, kaj en la buŝo ĝi sentiĝis nek friska nek varma; sed forto kaj viglo ŝajnis enflui ĉiujn iliajn membrojn dum ili trinkis ĝin. Manĝate post tiu ensorbo, la malfreŝa pano kaj sekigitaj fruktoj (kiuj estis ĉio, kio restis nun al ili) ŝajnis satigi ilin pli trafe ol multaj plenaj matenmanĝoj en la Provinco.
Ili ripozis iom malpli ol kvin horojn, kiam ili denove ekiris laŭ la Vojo. Glorfindelo daŭre urĝis ilin, kaj permesis nur du mallongajn haltojn dum la taga marŝado. Tiumaniere ili trairis preskaŭ dudek mejlojn antaŭ la noktiĝo kaj alvenis lokon, kie la Vojo turniĝis dekstren kaj subeniris krute al la fundo de la valo, celante la riveron. Ĝis tiam ne estis indiko aŭ sono de persekuto videbla aŭ aŭdebla de la hobitoj; sed ofte Glorfindelo haltis kaj aŭskultis momente, se ili postrestis, kaj zorgmieno ombris lian vizaĝon. Unu-du fojojn li alparolis Paŝegulon en la elfa lingvo.
Sed kiom ajn zorgoplenaj estis iliaj gvidantoj, estis klare, ke la hobitoj ne kapablis pluiri tiun nokton. Ili stumblis antaŭen kapturnaj pro laceco, kaj nepovantaj pensi pri io krom siaj kruroj kaj piedoj. La doloro de Frodo estis duobliĝinta, kaj dum la tago ĉirkaŭantaj lin objektoj fadis al ombroj el fantomeca grizo. Li preskaŭ bonvenigis la alvenon de la nokto, ĉar tiam la mondo ŝajnis malpli pala kaj malplena.
La hobitoj estis ankoraŭ lacaj, kiam ili ekiris frue la postan matenon. Multaj mejloj estis ankoraŭ trapasotaj inter ili kaj la Transpasejo, kaj ili lamiris antaŭen laŭpove plej rapide.
— Nia danĝero estos maksimuma ĝuste antaŭ ol ni alvenos la riveron, — diris Glorfindelo, — ĉar mia koro avertas min, ke la persekuto okazas rapide malantaŭ ni, kaj alia danĝero eble jam atendas ĉe la Transpasejo.
La vojo ankoraŭ subiris konstante, kaj nun troviĝis ambaŭflanke multe da herbo ie-tie, sur kiu la hobitoj marŝis, kiam tio eblis, por helpi al siaj lacaj piedoj. En la malfrua posttagmezo ili alvenis lokon, kie la Vojo subite pasis sub la ombro de altaj pinoj, kaj poste plonĝis en profundan ravinon kun apikaj malsekaj muroj el ruĝaj ŝtonoj. Eĥoj trakuris dum ili rapidis antaŭen, kaj ŝajnis aŭdiĝi multaj paŝosonoj sekvantaj iliajn proprajn. Tute abrupte, kvazaŭ tra pordo de lumo, la Vojo elpasis denove el la fino de l’ tunelo en la apertejon. Tie, funde de apika deklivo, ili vidis antaŭ si longan ebenan mejlon, kaj preter tiu la Transpasejon de Bruineno. Aliflanke estis apika bruna teramaso, tredita de serpentuma pado; kaj malantaŭ tio altiĝis montegoj, ŝultro super ŝultro, kaj verto preter verto, en la fadiĝantan ĉielon.